Kurioza bilardo. Sur la fenestro de restoracio estis afiŝo( poster, placard ): KAFO KAJ BILARDO. Patro kaj filo el apuda vilaĝo legis la afiŝon. Oni demandis al ili “Kion vi deziras?” La filo respondis “Mi deziras kafon sen sukero.” La patro diris “Kaj mi, bilardon kun sukero.”
520. Kiuj loĝas en Francujo? Ĉu glacio( ice ) estas varma? Ĉu la Angla lingvo estas facila? Ĉu la modernaj dancoj estas belaj? Al kiu nacio vi apartenas? Ĉu vi preferas biciklonaŭ aŭton? Se mi donas ion al vi, kiu estas la ricevanto? la donanto? Kiu lingvo estas facila por la Francoj? Via malbona prononco agacas miajn nervojn.
521. En poemoj oni ofte legas la vorton ci,kaj de tempo al tempo oni ĝin uzas en intima konversacio. Tamen en la ordinara vivo, eĉ en preĝo, oni pli ofte uzas vi. La uzo aŭ neuzo de ci estas afero de stilokaj gusto.
Mi cin amas. Donu al mi cian maneton. Kial ci ploras? Kial vi cias min?
522. Words that add to the meaning of verbs (answering the questions Where? When? How much? How? ) are “Adverbs” (of place, time, degree, manner). Many English adverbs end with -ly (524). [59]
In Esperanto some adverbs are “primary words” (=complete in themselves). E.g., for, iom, nun, nur, tiam, tiel, tre, tro.But any Esperanto root may be made into an adverb by adding -E.We have already seen examples in the words bedaŭrinde, denove, eble, efektive, egale, kompreneble, multe, ofte, parte, subite, tute, vere.
523. Li parolis rapide,sed klare, quickly but clearly . Respondu ĝuste, Answer correctly.Mi restas ame (fidele, kore, sincere)via (lovingly, faithfully, heartily, sincerely) yours . Evidentejes, Evidently it is so . Certe ne, Certainly not.
524. (a) Agrabl-(diskret- ideal- inteligent- kruel- kviet- nobl- perfekt- preciz- publik- sekret- seren- sol- strang‑)e.
(b) Angri-(blind- happi- heavi- hoarse- impertinent- mad- modest- part- polite- proud- right- simpl- soft- sweet‑)ly .
(c) Abomen-(di‑ entuziasm‑ envi‑ erar‑ esper‑ glor‑ help‑ idiot‑ insist‑ interes‑ intim‑ kares‑ komfort‑ lert‑ logik‑ majest‑ metod‑ mok‑ pac‑ praktik‑ respekt‑ san‑ util‑ zorg‑)e.
(d) Preferably, naturally, abundantly, similarly, hesitatingly, moderately, persistently, thankfully, alphabetically, significantly, beautifully, noisily, flatteringly, dubiously, instructively, dangerously, individually.
525. (a) Bela estas tiu, kiu bele agas. El fremda poŝo oni pagas facile. El fremda ledo oni tranĉas larĝe. Bonfaron oni facile forgesas. Ni facile forgesas (tion), kio nin ne interesas. Honesta homo agas honeste. Barelo malplena sonas plej laŭte. Aŭskultas prudente (tiu), kiu aŭskultas atente. Malbona herbo kreskas rapide. Rapidu malrapide! Pripensu malrapide, kaj agu decide. Kiu iras trankvile, iras facile. Ne rapidu: trankvile decidu. Akvo profunda kuras trankvile. [60]
(b) Plej facile promeso rimaskun forgeso. Preĝu kore, laboru fervore.Kontrolu ĉion, tenu firmetion, kio estas bona. La afero iras glate( smoothly ). Vivi sate kaj glate. Vivi larĝe kaj lukse ( luxuriously ). Malbona famo ( rumour, report ) kuras rapide.
526. “Vi parolas Esperanton tro rapide.” “Tute ne! Vi aŭdas ĝin tro malrapide!”
“Kiel vi progresas en la lernejo?” “Bonege! Eĉ la instruisto diras, ke li povas instrui al mi nenion.”
Sir Isaac Newton eltrovis la graviton.Oni rimarkas( notice ) ĝin precipe( especially, principally ) en la aŭtuno, kiam la pomoj falas de la arboj.
Kuracisto. “Via koro batas tro malforte. Mi timas, ke vi estas grave malsana. Ĉu vi deziras iun vidi?” Paciento: “Jes, alian kuraciston.”
Ĝentila respondo. “Pardonu min, sinjoro. Vi estas ĝuste simila al ( exactly like ) persono kiun mi iam konis.” “Kaj vi estas ĝuste simila al persono, kiun mi neniam konis, kaj neniam volis koni.”
527. Senpense, thoughtlessly, without thinking. Senlime. Senpacience. Aim-(care‑ cause‑ change‑ fear‑ noise‑ pain‑ sense‑ sound‑)lessly. (206).
“Mia edzino neniam parolas senpense.” “Ho ve( Alas )! Mia edzino neniam pensas senparole.”
528. Sometimes it is easier to translate an Esperanto adverb by an adverbial phrase, than by one word in -ly .
Infane, as-a-child, like-a-child, in-the-way-a-child-would; childishly. Similarly: amike, ave, bebe, elefante, file, fratine, fulme, kamarade, knabe, patrine.
Similarly: Hejme, at-home. Poŝte, by-post (bicikle, letere, ŝipe, telefone). Momente, for-a-moment. Matene, in-the-morning ( detale, gratule, imite, skribe, vespere). Garde, on-guard ( alte). Krajone, with-a-pencil ( admire, bedaŭre, fingre, inke, mane, pene, plezure).
529. Alie, otherwise. Bone, well (cp. nu, puto, sana!): malbone, badly. Cetere, for the matter of that. Dise, separately, here and there. Fine, at last. Jene, as follows. Jese (Nee), in the affirmative (negative). Kutime, usually, habitually. Male, on the contrary. Sekve, accordingly. Kaj simile (k.s.), and the like. Treege, exceedingly. Troe, in excess. Vole-ne-vole, willy-nilly.
530. Ludo aparte kaj afero aparte. Kiu bone agas, timi ne bezonas. Kiu bone ŝmiras ( an allusion to “palm-oil” ), bone veturas. [61]Mi hejme sidis, nenion vidis. Eĉ hundo estas leono hejme. Granda kranio( skull ), sed internenenio. Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. Inter lupoj kriu lupe. Grandaj fiŝoj naĝas profunde. Nenia paketo restas longe sekreto.
531. Malgranda aspekte, sed granda intelekte.Feliĉo venas gute, malfeliĉo flue. Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. Rido matene, ploro vespere. Vivu mizere, sed vivu libere. Pence saĝa kaj pundemalsaĝa.
532. “Ĉu vi estas edzo?” “Ne, mi estas fraŭlo.” “Ĉu de longe?”
“Vidi estas kredi, ĉu ne?” “Ne ĉiam. Ekzemple( for example ), mi vidas vin.”
La malgranda ovo. “Tiu ovo estas tre malgranda! Evidente la kokino ne sidis sur ĝi sufiĉe longe.”
“Ĉu F‑ino Grant estas hejme?” “Bedaŭrinde, ne.” “Ĉu vi estas certa pri tio?” “Ĉu mi povas dubi ŝian vorton?”
Enigmoj. Kiun filon oni vidas nur flanke? (Profilon). — Kiumotiveoni iras Londonon? (Lokomotive). — Kial bonulo ne veturas omnibuse? Ĉar li pied-iras (pie diras).
“Kion vi kredas?” “Mi kredas tion, kion la ekleziokredas.” “Kaj kion la eklezio kredas?” “Kompreneble, kion mi kredas.” “Nu, kion vi ambaŭ kredas?” “Ni ambaŭ kredas same.”
Читать дальше