Inteligenta respondo. “Kial oni metas blankan folion en la fino de la libro?” “Tio estas por la personoj, kiuj ne scias ( know how ) legi.”
“Ĉu vi scias naĝi?” “Ho, jes.” “Kie vi lernis?” “En la akvo.”
Patro: “Kio estas tio?” Filo: “Letero de mi al Mario.” “Sed vi ne scias skribi!” “Ho, tio ne gravas! Ŝi ne scias legi.”
Patro al fileto: Ĉu vi iam vidis min konduti( behave ) tiel, kiam mi estis knabeto?
478. Kion vi diras, kiam vi deziras eltrovi,ĉu oni komprenas vin? ĉu oni parolas en Esperanto? ĉu iu amas muzikon? ĉu estas butero en la ŝranko? kie via lernolibro estas? kiu estas ie? kiun vi vidis? kies estas la ĉapelo? kion amiko faras, kaj kial? kiam letero alvenis? (Kiam mi deziras eltrovi, ĉu oni min komprenas, mi demandas “Ĉu vi komprenas min?”)
Varianto. Kiam vi diras“Ĉu vi komprenas min?” (Mi diras “Ĉu …?”, kiam …).
479. Ĉu vi preferasmanĝi pomon aŭ oranĝon? lerni la Hispanan lingvon aŭ la Italan? kanti aŭ desegni? esti sana aŭ malsana? trinki lakton varman aŭ malvarman? dormi en domo aŭ en tendo( tent )? ludi kartojn aŭ kriketon?
Variantoj: (a) Kiun vi preferas manĝi: pomon aŭ oranĝon? (b) Kion vi preferas fari: kanti aŭ desegni?
480. (a) Read the words in 98, changing ‑as to ‑i. Thus: atendi, to wait.
(b) With the roots brod, desegn, kudr, orl, pentr, trik,translate: We learn to embroider, to draw, to sew, to hem, to paint, and to knit .
(c) He forgot to-come. I am-learning to-sing. The child needs (bezonas) to-eat and to-drink. I refuse to-obey you. He is-afraid to-learn to-swim. I rejoice to-see you. To-see her is to-love her. On (en) a cold morning I love to-stay in bed. I hate to-sleep on the floor. We agreed to-forgive and to-forget .
(d) Use in sentences: Am-(bedaŭr- dezir- esper- ĝoj- konsent- malam- malĝoj- memor- prefer- pretend- promes ‑rajt- rifuz- tim‑)as ‑i.
481. Note the following English forms:
• Li amas iri, He loves (likes) going (to-go) .
• Li malamas iri, He hates going.
• Li insistas iri, He insists on-going, He will go.
• Li persistas iri, He persists in-going.
• Li riskas iri, He risks going.
• Li timas iri, He is-afraid of-going (to-go).
• Li aŭdis min iri, He heard me (to‑) go.
• Li ĉesis iri, He left-off going.
482. (a) Instruisto: “Ĉiu respondo en via hejm tasko(hejmlaboro) estas malĝusta.” Knabo: “Tion mi scias. Sed la patro insistis min helpi.”
Kiu akvon evitas, droni ne timas. I like listening to that story. I hate hearing you try to-sing. Why are-you afraid of-speaking? She persists in-sitting near me, and insists on-smoking a pipe ( pip) and on-blowing the smoke into my eyes. Don’t be-afraid of-making a mistake.
483. Mia kato estas bela kaj nigra, kun longa vosto. Ĝi amas sidi sur mato antaŭ la fajro. Kiam ĝi deziras trinki, ĝi venas al mi kaj diras “Miaŭ”, kaj mi donas al ĝi varman lakton. En la piedoj ĝi havas pinglojn! Tamen ĝi ne gratas min, ĉar ĝi amas min.
En la planko apud la muro estas truo( hole ). Tie loĝas musoj, kaj en la nokto, kiam mi estas en la lito, la musoj elvenas kaj kuras tra la domo. Ofte la kato sidas apud la truo dum longa tempo kaj atendas. Jen! muso rigardas el la truo. Ĝi ne vidas la katon. Ĝi kredas, ke ĝi estas sola. Subite( suddenly ) la kato faras unu grandan salton, kaptas la muson, kaj ĝin manĝas.
En la nokto mia kato kantas sur la muro kun aliaj katoj. Tio vekas min, ĉar ilia kanto estas tre longa kaj laŭta. Do Paĉjo( Daddy ) malfermas la fenestron kaj krias “Ŝŝ!” kaj tiam ili forkuras.
La kato amas kuŝi sur mia lito, ĉar la lito estas mola kaj varma. Sed kiam Panjo( Mummy ) vidas ĝin tie, ŝi diras: “Ho, ne! Tiu lito ne estas por vi. Iru for, kaj dormu en via korbo.”
484. PROPRA, one’s own . Respondi al la propra demando, to answer one’s own question . Estu saĝulo en via propra domo ( in your own house ). Ne kredu al parolo sen propra kontrolo( checking, verification, supervision ).
485. (a) Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. Oni malofte vidas la proprajn kulpojn. Propran ĝibon( hump, hunch ) neniu vidas. Propran vangon( cheek ) neniu batas.
(b) Dormi sur la propra lito. Resti inter la propraj amikoj. To walk with one’s own sister, to stand under one’s own roof, to write over one’s own name, to row one’s own boat. Look at your own face.
(c) Iu ĉambro havis ok angulojn. En ĉiu angulo sidis kato. Sep katoj sidis antaŭ ĉiu kato. Sur la vosto de ĉiu kato sidis kato. Kiom da katoj estis en la ĉambro? (1191)
486. Devo, duty. Povo, power. Volo, volition, will.
Kie estas volo, tie estas povo. Granda parolo, sed malgranda volo. Kontraŭ volo de Dio helpas nenio. Devo vokas. Ĉies devo estas nenies devo.
Li estas sen volpovo. Fortvolulino. Ĉiopova, senpova, plenpova, parolpova, penspova. Senvola. Volforto. Bonvolo ( good will, benevolence ).
487. Mi devas iri, I have-the-duty to-go. I mustgo. It is my duty (I am-obliged, am-bound, need, have) to-go.
Mi povas iri, I have-the-power to-go. I cango. It is in my power (I am-able) to-go.
Mi volas iri, I have-the-will to-go. I willgo. It is my will to-go. I choose (have-a-mind, mean, am-willing, wish, want, like) to-go.
488. Ĉiu devas morti. Por ĉiu plezuro devas esti mezuro. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed trastudi. Juĝanto devas havi du orelojn. Mensoganto ( liar ) devas havi bonan memoron. Kiu povas antaŭvidi? Eĉ pinglo povas koron trapiki. Tri povas sekreti, se du estas for. Granda bono povas veni el granda malbono. Hundo povas boji, eĉ kontraŭ la reĝo. Neniu konstruo povas esti sen bruo. Eĉ heliko( snail ) povas flugi sur la vosto de aglo. Se la maro estas trankvila, ĉiu povas esti piloto.Ne voku diablon, ĉar li povas aperi. Inter pokalo( goblet ) kaj lipoj multo povas okazi. [52]Ne rapidu insulti, volu ( have the goodness ) aŭskulti.
489. Mi faras, kion mi devas (povas, volas). Mi laboras, ĉar mi devas ( have to ). Kiu devas, tiu povas. Ĉiu provas, kiel li povas. Vi povas, se vi volas. Kiu volas, tiu povas. Voli estas povi. Mi libertempas, kiam mi volas. Volu aŭ ne volu, elekto ne ekzistas.
490. Bezonas: devas havi. Pardonas: volas forgesi la malbonon. Libera: (a) povas fari, kion li volas; (b) ne havas edz(in)on.
491. “Ekzistas momentoj en la vivo, kiam vorto eĉ de malsaĝulo povas utili.” “Jes, vere! Do parolu: mi aŭskultas!”
Patrino: “Se vi deziras ludi la pianon, vi devas lavi la manojn.” Filineto: “Sed mi tuŝas nur la nigrajn klavojn( keys )!”
Читать дальше