463. The prefix GE-= of both sexes . [50]The ge-word (always in the plural) may denote two individuals, or any number more than two, both sexes being represented. Gefratoj, brother(s) and sister(s ), one or more of each. Gepatroj= (a) parents (in general), or (b) father and mother (in a family). Geavoj, grandparents. Gesinjoroj, ladies and gentlemen. Ges. (Gesinjoroj) Smith, Mr. and Mrs. Smith.
464. (a) Obeu viajn gepatrojn. La luno: la lampo de la geamantoj!
(b) Ge-amik(‑edz ‑fil ‑kamarad ‑knab ‑kuz ‑mastr ‑najbar ‑nep ‑nev ‑onkl ‑reĝ ‑skolt ‑student)oj. Gebatalantoj. Geesperantistoj. Gejunuloj. Gemaljunuloj. Make similar compounds before other words ending with ant, ist, or ul.
465. ** La knaboj prenas la lernolibrojn, kisas la gepatrojn, kaj lasas la domon. Ili transiras la stratojn, kaj post kelka tempo atingas la lernejon. Tie ili renkontas amikojn, demetas la ĉapelojn, salutas la instruistojn, kaj sidiĝas.
466. The suffix -EG(augmentative) to a high degree strengthens, intensifies, the idea in the root; it views it through a magnifying glass.
-ET(diminutive) to a high degree weakens the idea; it views it through a diminishing glass.
Cp. Om ega (=great O), m egaphone , with flower et,lanc et,pack et,statu etteturr et,bookl et . Mnemonics: great, bi g, gi gantic; tiny, li ttle, pe tty .
Sonoras, rings; sonoregas, clangs, booms; sonoretas, tinkles. Amo, love; ameto, a liking (“a tiny seed of love”); amego, adoration. Paŝas, steps, paces; paŝetas, trips, toddles; paŝegas, strides. Pluvo, rain; pluveto, drizzle; pluvego, downpour, deluge, “cats and dogs”. Ŝnuro, rope, cord; ŝnureto, string; ŝnurego, hawser. Nebulo, fog; nebuleto, haze, mist; nebulego, dense fog. Malsaneta, “off colour”; malsanega, at death’s door . Verdeta, greenish.
467. Compare etand id.A hundetomay be a full-grown dog, though a midget in size. A hundido( puppy ) may be quite large. Agleto, a very small eagle; aglido, an eaglet.
468. Dronanto kaptas ĉiun herbeton. Por paro amanta ĉiu loko sufiĉas. Riveretoj fluas al riveroj. Vi ne estas la sola ŝtoneto sur la marbordo. Ne ĉiu papereto estas bankbileto. Amo kaj rideto ( smile ) ne konas landlimojn. Ŝteletiston oni batas; ŝtelegiston oni ŝatas.
469. Kial viro kun amiko similas ĝirafon? (Ĉar li havas kolegon (kol-egon).)
En la menaĝerio. Onklino: “Ne tuŝu la papagon( parrot ): ĝi mordas.” Nevineto: “Nu, do! Vi tuŝu ĝin!”
** La renkonto. Li kaj mi promenis sur la strato. Mi vidis lin, kaj li vidis min. Mi ridetis al li, kaj li ridetis al mi. Mi premis lian manon, kaj li premis mian manon. Mi diris al li “Bonan tagon! Ĉu vi estas sana?” Li respondis al mi “Tre sana, dankon. Kaj vi?”
Li estas bonegulo,
Konsentas ĉiuj ni.
( Variantoj: Ŝi estas bonegulino. Ili estas geboneguloj).
470. (a) Diketa. Detaleto. Lavetas, lumetas, moketas, supozetas. Eblete, iomete. Grandega, karega, kuraĝega, superega. Dentego. Ĝojegas, ŝategas. Multegaj. Eta, tiny . Etulo, etulino, ineto.
(b) From bel, fier, malbel, pal, riĉ, san, varm, form adjectives. From arb, best, bru, dom, har, infan, knab, leter, libr, mont, poem, river, ŝip, ŝton, urb, vent, voĉ, form nouns. From blov, bril, dorm, flu, frap, insist, kis, kri, kur, labor, laŭd, lern, manĝ, mensog, plend, plor, puŝ, rigard, salt, tim, trink, form verbs. With each root use (a) eg; (b) et.
(c) Hundidego, hundegido, ameganto, profitegisto, fortegulo, malsanegulino. Filineto, bovidineto, pianisteto, katideto, katetido, dormanteto, dormetanto, karulineto, brunetulino.
471. Etmay sometimes convey the idea of affection or caress; and egmay suggest crudity, roughness. Bubo, lad , mere boy, urchin; bubeto, little rogue; bubego, lout, lubber. Amiketo, patrineto, buŝeto, maneto. Eta Tim.
472. En Januaro la vetero estas frosta kaj neĝa. En Februaro ĉio vestas malgaja. En Marto blovegas la vento. En Aprilo la herbo verdas, kaj falas pluveto. En Majo ridetas la tuta Naturo. En Junio floras rozoj. En Julio la tagoj estas varmegaj. En Aŭgusto la fruktoj estas maturaj. En Septembro oni rikoltas la grenon. En Oktobro falas la folioj. En Novembro ĉion kovras nebulego. En Decembro ni festas Kristnaskon.
473. (a) En kiu monato vi naskiĝis( were born )? Nomu la nunan monaton. Kiun monaton vi preferas? Kial? Kiu monato venas antaŭ Novembro? post Aprilo? inter Novembro kaj Januaro? Kio okazas en Marto? Kiam venas la nebulegoj?
(b) Kial Kristnasko similas al la litero D? (1191).
474. When in English we put the word to before a verb, Esperanto translates to by the ending -i.Thus: prosperi, to prosper; rifuzi, to refuse; suferi, to suffer. Li promesas rapidi, he promises to-make-haste . Li rapidas promesi, he hastens to-promise . Mi deziras provi lerni legi kaj skribi, I want to-try to-learn to-read and (to‑)write .
The ending -iis called the InfInItIve.
475. Ni konsentas malkonsenti. Esti en Romo, kaj ne vidi la Papon! La hundo ne bojas, kiam ĝi deziras kapti ŝafidon. Ĉion kompreni estas ĉion pardoni. Instruas mizero manĝi panon sen butero. Rajdisur ĉevalo oni ne lernas sen falo. Vivu kaj lasu( allow, let ) vivi. Eĉ kato rajtas rigardi al reĝo. [51]
476. DIVERSAJ ESPRIMOJ. Pagi por fremda festeno. Promesi orajn montojn. Havi varman lokon. Prediki al surduloj. Perdi la saĝon (la kuraĝon). Ne movi la buŝon. Diri la nudan veron. Fordoni la okazon ( occasion, chance ). Havi la okulojn sur la ĝusta loko. Alpremi iun al muro. Lasi fali la manojn. Streĉila orelojn.
477. Rakontu al mi ion pri la familio de la orkideoj.“Pardonu, fraŭlino, sed mia patrino ne permesas al mi klaĉi( gossip ) pri aliaj familioj.”
La nova ĉapelo. Mastrino: “Kio! Vi permesas al vi surmeti mian novan ĉapelon?” Ĉambristino: “Pardonu, sinjorino. Mi nur deziras vidi, kia ĝi aspektas super bela vizaĝo.”
Читать дальше