450. ** Mi sidas. Mi stariĝas. Mi iras al la tablo (al la pupitro). Mi prenas libron. Mi malfermas la libron. Mi legas unu paĝon. Mi turnas la paĝon. Mi legas alian paĝon. Mi fermas la libron. Mi metas la libron sur la tablon. Mi iras al mia seĝo. Mi sidiĝas.
Varianto. A: “Stariĝu.” B: “Mi stanĝas.” A (al C): “Kion li faris?” C: “Li stariĝis.”
451. (a) Translate both meanings. Li naĝis (a) antaŭ ni, (b) antaŭ ni n. Similarly: ŝi vagis ekster la ĝardeno( n). La lampo brilis en la ĉambro( n). Li kuris inter ili( n). Li rapidis post la armeo( n). La infano rampis sub la sofo( n). La pupo falis sur la planko( n). La viro saltis trans la rivero( n).
(b) Levu (movu, portu, prenu, puŝu) ĝin (1) tie, (2) tie n.
(c) Li kuras apud ŝi. Li kuras apud ŝin. I swam across the river to her, for she was across the river.
(d) Translate the two possible meanings of The bird flew among the trees and of The mouse ran under the table .
(e) Write sentences showing the use of en, sub, super, sur,(1) to show place, and (2) to show direction.
(f) Write sentences (1) with a preposition and no accusative (= indirect object); (2) with the accusative and no preposition (= direct object); (3) with a preposition and the accusative of direction (replacing al).
452. (a) The suffix -ANTA= the English adjectival endings -ing, ‑ant . Dormanta infano, a sleep ingchild (dorm ant) . Kuranta hundo, a runn ingdog (cp. curr ent ). Militanta, fight ing,milit ant . Mordanta, bit ing,mord ant . Pendanta, hang ing,pend ant .
(b) Kiu estas la virino nun kantanta? Rigardu la falantajn foliojn! Esperanto ne estas teoria projekto: ĝi estas la vivanta lingvo de vivanta popolo. Ne ĉio brilanta estas diamanto. Dormantan hundon ne tuŝu. Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj. Koko: vekhorloĝo vivanta, kiu havas grandan familion!
(c) “Ne timu la hundon. Ĉu vi ne scias, ke bojanta hundo ne mordas?” “Jes. Sed ĉu ankaŭ la hundo scias tion?”
453. The noun-form -ANTO= ‑anta homo, someone who is …‑ing, a …‑ing person, a …‑ant, a …‑er . Defendanto, a defend ant . Disputanto, a disput ant . Dubanto, a doubt er . Korespondanto, a correspond ent . Lernanto, a learn er,stude nt . Loĝanto, an inhabit ant . Plendanto, one who is complain ing,a complain ant,a complain er . Protestanto, a protest ant . [49]
454. La rikolto estas multa, sed la laborantoj estas malmultaj. Eminenta ŝuldanto, malbona paganto. Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. La forestanto ĉiam estas malprava. Multaj kompatantoj ( who pity, sympathizers ), sed neniu helpanto. Ploranton oni evitas( avoid, shun ), ridanton oni imitas. Ne estas pied-iranto kolego( colleague, fellow-worker ) al rajdanto.
455. La ploramanto. “Estu bona infano!” “Li ne ĝenas( bother ) min. Efektive, mi ĝojas, kiam infanoj ploras.” “Ĉu vere?” “Jes, ĉar tiam oni forsendas ilin al la lito.”
456. (a) Atendanto, batalanto, demandanto, flustranto, kuranto, preĝanto, ridanto, vidanto.
(b) Staranto estas homo staranta; homo, kiu staras. Kio estas atak-(festen- flug- kis- kuŝ- puŝ- sid- ten- tim- trov- viv- vok‑)anto?
(c) Believer, day dreamer, deceiver, eater, flatterer, grumbler, imitator, looker-on, mocker, oarsman, passer-by, petitioner, questioner, smoker, stammerer, stroller, swimmer, thinker, wanderer. One-who-is-dying.
(d) Dormantino, plorantino, sidantino, venantino, etc .
457. -ISTO shows habitual occupation , often profession . ‑ANTOis simply one who is doing the action at the moment. “A writer” may mean either skribisto, a scribe , or skribanto, the person now writing .
458. Place ‑isto ‑anto after the following roots, and translate: aplaŭd, ekzamen, gard, gvid, help, instru, juĝ, kant, konduk, konsil, korekt, labor, lav, leg, lud, muzik, observ, parol, plor, predik, rakont, redakt, telefon, serv, vizit, vojaĝ, zorg.
459. The suffix -UL= an individ Ua Lcharacterized by or possessing the quality named . Belulo = bela persono, who is beautiful; belulino, a belle . Avarulo, a miser . Surdmutulo, a deaf-mute . Malsanul(in)o, an invalid . Neĝulino, Snow-white . Aliulo, someone else . Karul(in)o, darling .
460. Ne helpas spegulo al malbelulo. Maldiligentulo diras “Leono estas sur la vojo”. Fremdulo mi estas en lando fremda. Ĉiu estis junulo — ĉiu estis pekulo. Pekis junuloj kaj pekis maljunuloj. Riĉulo veturas, malriĉulo kuras. Saĝulo aŭskultas konsilon. Neniu sanktulo estas sen makulo. Al ĉiu sanktulo apartan ( special, separate, particular ) kandelon! Inter piuloj ( religious people ) ne mankas pekuloj. Inter blinduloj regas strabuloj ( those who squint ). Por saĝulo sufiĉas aludo.Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo. Malriĉulo rabiston ( robber ) ne timas.
461. “Kial vi ploras, fraŭlino? Ĉu ankaŭ via karulo formarŝis kun la armeo?” “Jes, ĉiuj kvin!”
“Kial vi donis katon al la viro, kiu gajnis la premion?” “Ĉar ĝi estas gratulo (grat-ulo!).”
La sep aĝoj de virino: (1) Infano; (2) Knabino; (3) Junulino; (4) Juna virino; (5) Juna virino; (6) Juna virino; (7) Juna virino.
Instruisto, al la stultulo ( stulta = stupid) de la klaso: “Kiom da oreloj havas kato?” “Du, sinjoro.” “Kiom da okuloj?” “Du, sinjoro.” “Kaj kiom da kruroj?” “Nu, sinjoro, ĉu vi neniam vidis katon?”
462. (a) Sanulo, sanuledzino, sanulino, sanulinedzo, malsanulo, malsanulidino, frenezulisto, molkorulo. Senĉapelulo, senmonulino, sensaĝulo. Pekanto, pekulo.
(b) Place ‑ulo, ‑ulino, after the following, and translate: abomen, antikv, bon, ĉarm, elegant, eminent, feliĉ, grav, ĝentil, honest, impertinent, inteligent, kontent, kruel, lert, modern, modest, nobl, nov, pal, proksim, prudent, ruĝ, sol, strang, virt.
(c) Blonde ( blond), coward, dumb-man, late-comer, simpleton (naiv), thin-woman, weakling, youth (maiden).
(d) Antaŭ- (apud- ekster- kontraŭ- kun- sub- super- trans- tiam-tie‑)ulo.
Читать дальше