433. Before an expression denoting length of time antaŭ= ago . Antaŭ du tagoj, two days ago . Cp. Post du tagoj, after two days, in two days’ time .
434. (a) “Kie estas via patrino?” “Antaŭ du horoj ŝi foriris por triminuta vizito al amikino.”
(b) One minute ago. Two days ago. Three weeks ago. Four months ago. Five years ago. Some (kelka) time ago. In a few days. After many months.
435. ĈlRKAŬ= ( round, around ). Ili sidas ĉirkaŭ la tablo. Ŝia brako estas ĉirkaŭ la talio( waist ) de la patrino. Ĉirkaŭas, surrounds; ĉirkaŭa, surrounding.
436. (a) March round the yard. Wear it round your arm. Sit round the fire. Around the field is a hedge.
(b) Ĉirkaŭ-brak(‑flug ‑ir ‑pend -lig( hind, tie ) ‑met -mord‑naĝ ‑prem ‑promen ‑rigard ‑salt ‑star ‑vojaĝ)as.
(c) … staras (fluas, flugas, iras, rigardas, vagas) ĉirkaŭ la arbo (brako, ĉambro, domo, ĝardeno, kolo, mondo).
437. EKSTER= outside (a limit, boundary) . Cp. el, out of (origin) . Ekstera, external, outside . La ekstero, the exterior, outside . Fiŝo ekster akvo, a fish out of water . Ekster danĝero, out of danger . Ekster dubo, beyond doubt .
(a) Mi loĝas ekster la urbo. La birdo flugas en la ĉambro ekster la kaĝo. La skolto dormas ekster la domo. Ne rezonu( reason, argue ) pri tio, kio estas ekster via metio( line of work, handicraft ).
438. (a) Eksterdoma vivo, eksterleĝa ago, eksterorda parolo, eksterordinara insekto.
(b) … atendas (estas, gardas, promenas, restas, sidas, staras) ekster la biblioteko (domo, kampo, lernejo, nesto, preĝejo, teatro, nia rondo).
439. KONTRAŬ= opposite, facing, against, in-opposition-to, anti- . Vizaĝo kontraŭ vizaĝo, face to face . Du kontraŭ unu, two to one . Kontraŭmilitisto, antimilitarist . La por kaj la kontraŭ, the pros and the cons . Kontraŭa, opposite, contrary . La kontraŭo, the opposite . Kontraŭas, opposes, faces .
440. Kiu ne estas kun ni estas kontraŭ ni. Ne ekzistas forto kontraŭ la morto. Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? Bojas hundo eĉ kontraŭ la suno. Ne defendas oro kontraŭ doloro. Kontraŭ doloro ne helpas ploro. Kontraŭ doloro helpas bona humoro.Kontraŭ kalumnio( slander ) helpas nenio. Ne karesu( fondle, stroke ) katon kontraŭ laharoj.
441. (a) La domo staras kontraŭ ni. Kontraŭ nia domo estas publikaĝardeno. Li disputas kontraŭ la instruisto, remas( rows ) kontraŭ la fluo, defendas nin kontraŭ atako, pekas kontraŭ la leĝo, sentas antipationkontraŭ katoj.
(b) Kontraŭ- ag(‑batal ‑dir ‑met ‑ordon ‑parol ‑star)as. Kontraŭ- angl(‑leĝ ‑natur ‑ord - regul)a. Kontraŭfolio.
Accusative of Direction («Almovo»)
442. We have seen ( 349– 352) that the ending Noften replaces a preposition. It is especially common for it to replace al,thus showing motion towards, direction (from elsewhere) .
• Kie vi estas? Where are you? (position)
• Kie N(= ALkie) vi iras? Whither (=TO where) are you going? Where are you going TO? (direction)
• Mi iras tie N(= ALtie), I am going TO there (thither)
• Ĝi kuras (kie?) It is-running-about (where?)
•• Sub-la-lito, Under-the-bed (position)
• Ĝi kuras (kie N? = ALkie?) It is-running (where TO?)
•• AL{sub-la-lito = (sub-la-lito) N}, TO under-the-bed (from elsewhere) (direction)
• Ĝi saltas sur-la-tablo, It jumps-about on-the-table
• Ĝi saltas AL{sur-la-tablo = (sur-la-tablo) N}, It jumps {TO ON-the-table = ON TO the table}
• Mi naĝas en-la-maro, I swim-about in-the-sea
• Mi naĝas { ALen-la-maro = (en-la-maro) N}, I swim {TO IN-the-sea = INTO the sea}
443. The difference between on the table and on to the table; in the room and into the room; is obvious. But English is not always so clear: we say Where are you going (to)? omitting the last word. A boy bet he could jump across the Thames ( trans la Tamizon): he crossed by the bridge and then, being across the Thames ( trans la Tamizo), he jumped.
444. Every preposition denoting position, e.g., antaŭ, apud, ĉirkaŭ, ekster, en, inter, kontraŭ, post, sub, super, sur, trans,and (rarely) tra,may thus be followed by nto show motion by something or someone to(wards) that position from elsewhere . [48]
After prepositions that contain no idea of position (e.g., de, dum, el, kun, pri, sen,and alitself), the accusative of direction is not used, for it would be meaningless.
445. Li flustras (kie?) en la preĝejo: (kie n?) en ŝia norelo n. Verŝu( pour ) akvon sur la floroj n.En la mondo nvenis nova sento. Ne ŝovula nazon en fremda nvazo n.El la pato( frying-pan ) en la fajro n.Al Dio plaĉu, sed sur diablon( devil ) ne kraĉu( spit ). Ne metu ĉiujn ovojn en unu korbo n.
446. Difinoj. Donas: metas objekton en la mano nde alia homo. Manĝas: metas bonajn objektojn en la buŝo n. Montras: metas antaŭ la okuloj n. Skribas: metas vortojn sur papero n. Vidas: la bildoj venas en la kapo n.
447. “Marsupialo” estas besto kun poŝo en la stomako,en kiu nĝi eniras, kiam oni ĝin atakas!
Domlaboro. Mastrino: “Ĉu vi balais( sweep ) la polvon sub la tapiŝo?” Servistino: “Kompreneble! Mi ĉiam balaas ĝin sub la tapiŝo n!”
448. Mi prenis seĝon. Mi metis la seĝon kontraŭ la muron. Ĝi staris kontraŭ la muro. Mi paŝis sur la seĝon. Mi staris sur la seĝo. Mi metis la manon en mian poŝon. Mi serĉis en mia poŝo, kaj eltiris najlojn.Mi elektis grandan najlon, kaj metis la aliajn denove en la poŝon. Mi metis la najlon sur la ĝustan lokon, tenis ĝin sur la ĝusta loko, kaj martelis( hammered ) ĝin en la muron. Ĝi restis en la muro. Mi prenis bildon, kaj metis la ŝnuron ( cord ) de la bildo sur la najlon. La bildo pendis de la najlo. Mi saltis sur la plankon, staris sur la planko, kaj admiris mian laboron.
449. ** Sur la tablo staris taso plena de teo. Sinjorino venis en la ĉambron. Ŝi soifis. Ŝi vidis la teon. Ŝi iris al la tablo, prenis la tason, kaj trinkis la teon. Ŝi metis la malplenan tason sur la tablon, kaj lasis ĝin sur la tablo.
Читать дальше