505. POR … ‑I, in order to … Venu, por plaĉi ai mi, Come (in order) to please me (1048).
Oni devas manĝi por vivi, ne vivi por manĝi. Peti de Petro, por pagi al Paŭlo. Por havi amikon, estu amiko. Por kapti birdon, salu ĝian voston. [57]Por konservi sekreton, diru nenion. Por ŝafon formanĝi, lupo trovas pretekston. Fari rabon kaj ŝtelon, por oferi ( sacrifice ) al Dio kandelon.
506. “Kia malbela hundo! Ĝiaj kruroj estas tro mallongaj!” “Tute ne! Ili estas sufiĉe longaj, por atingi la teron.”
Sinjorino: “Mi konstante perdas la harojn. Kion fari, por ilin konservi?” Amikino: “Metu ilin en skatolon.”
Profesoro: “Mi forgesis preni mian ombrelon kun mi en la mateno.” Profesoredzino: “Kiel vi eltrovis, ke vi ĝin forgesis?” “Kiam la pluvo ĉesis fali, mi levis mian manon, por fermi la ombrelon.”
507. Por ĉio estas sezono, kaj tempo por ĉiu afero sub la suno. Estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui; estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli; estas tempo por ami, kaj tempo por malami. ( One may write also: … por detruo, … por konstruo, etc.)
508. Por kio oni uzasplumon? (Oni uzas plumon, por skribi). Kion oni devas havi, porskribi? Kion oni devas fari, porlerni Esperanton? dormi? esti sata?
509. The Esperanto Chas the sound ts (Cp. tse-tse fly in English). Peco(pr. petso ), piece. Penco,(pr. pentso ), penny. Ekzerco,(pr. ekzertso ), exercise. We have met it in the word Decembro (113).
acida anonci certa danci decidi diferenco komenco komerco nacio necesa palaco preciza princo senco sincera
agaci, to set on edge (teeth, etc.)
citi, to quote
donaco, donation
facila, easy
kuraci, to treat (medically)
laca, tired
ofico, post, position
pacienco, patience
paciento, a patient
paco, peace
parenco, a relative
potenco, might
ricevi, [58] to receive
510. Kaj ceteraj (k.c.), et cetera, and the rest. Kies vico estas? Whose turn is it? Mi celis vin helpi, I aimed at-helping you.
511. Words beginning with cmay be practised at first after la,thus: (la) cigano(pr. latsigano ), the gypsy. Cerbo, brain , centro, ceremonio, cigaro, cigaredo.
512. Ekzerco por prononco.Alico, Florenco, Francisko, Laŭrenco, Maŭrico, Barcelono, Francujo, Pacifika Oceano,Sicilio, Venecio, Cindrulino ( Cinderella ). Mi decidis komenci lerni ludi la pianon. Tiu danco estas valso.La paciento ne estas pacienca. Mi restas, kara princino, via sincera amikino Beatrico.
513. Internacia, simpla, preciza, logika,regula, fonetika,belsona, Esperanto estas la vera solvode la lingva problemo.Ĝi estas necesa kaj potenca helpo al paco. La praktikainternaciisto estas Esperantisto.
514. (a) Lia cerbo iris promeni. Venas proverbo el popola cerbo. Sola kuranto — certa venkanto. Juĝanto decidas, kion li vidas. Nenio estas malfacila por amanto. Ĉiu komenco estas malfacila. Tio estas la komenco de la fino. Tempo estas la plej bona kuracisto. Konsento konstruas, malpaco detruas. Geedzoj en paco vivas en palaco. Laboro kaj pacienco kondukas al potenco. Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. Malriĉulo parencojn ne havas. Kiu pencon ne tenas, al ŝilingo ne venas. Granda ofico, grandaj zorgoj. Plej granda potenco kuŝas en la komenco. Imito estas la plej sincera formo de flato.
(b) Esti en acida humoro. Celi anseron, trafi aeron. Paroli sen penso estas pafi sen celo. Fari virton el neceso. Fordoni paseron, por ricevi anseron.
(c) Eĉ bagatelo( trifle ) povas servi al celo. Oni lekas( lick ) la manon, sed celas la panon. Kapo majesta,sed cerbo modesta. Ne kvanto, sed kvalito, decidas pri merito.Inter pasero kaj najtingaloestas diferenco. Oni invitas,venu! — oni donacas, prenu! Lecionoj al profesoro estas vanalaboro. Neceso estas la patrino de invento.
515. Difinoj. Cigaro: dika bruna objekto en la buŝo de riĉa sinjoro. Cirklo: ronda rekta linio, kun truo en la mezo. Korespondas: sendas leterojn kaj ricevas respondojn. Ricevas: la objekto venas al ni. Vetero: la plej grava temo de interparolado ( konversacio ).
Enigmoj. Kiuj literoj venas post A.B.C.? (La ceteraj). Kiun lecionon( lesson ) vi plej amas? (La lastan). —Kiun floron preferas komercisto? ( Lavendon(la vendon), kompreneble!). —Kial infano ne timas, kiam ĝi komencas marŝi sola? (Ĉar ĝi havas la kur-aĝon).
517. “Ĉu la demando estis malfacila?” “Ne la demando, sed la respondo.”
“Mi povas aŭdi ĉiujn radio-staciojn.” “Ankaŭ ni — se ni malfermas la fenestron.”
Onklino: “Kiam mi havis vian aĝon, mi neniam mensogis.” Neveto: “Kiam do vi komencis?”
“Jen donaco por viaj infanoj.” “Sed mi neniam havis infanojn.” “Por viaj nepoj, do.”
“Sed kion ŝi diris al vi?” “Pardonu: mi ne volas in-citi!” ( inciti, to aggravate, tease).
“Ĉu la kaŭzo iam sekvas la rezulton?” “Jes, kiam la kuracisto sekvas la ĉerkon( coffin ) de la paciento.”
518. Inter junaj geedzoj. Ŝi: “En la receptalibro estas multaj eraroj.” Li: “Jes, mi ofte gustumis( tasted ) ilin.”
Aŭtoro: “Kio estas via kritikopri la fino de mia romano( novel )?” Redaktisto: “Ĝi estas tro malproksima de la komenco.”
Kio estas la diferenco inter la filino de Faraono( Pharaoh ) kaj laktovendisto? — El akvo unu ricevis profeton,la alia ricevas profiton.
Ekster la teatro. Ŝi: “Mi timas, ke vi devis atendi por mi. Kiam vi efektive alvenis?” Li: “Mi forgesas ia precizan daton.”
La kelnero: “Ĉu vi deziras manĝi por 1/6 (unu kaj ses) aŭ por 2/6?” La kliento: “Kio estas la diferenco?” “Unu ŝilingo.”
519. Gasto: “Mi foruzis la dent pulvoronen la banĉambro, ĉar mi ne povis trovi mian.” Mastrino: “Sed estis nenia dentpulvoro tie. Tio estis la avino, kiun oni kremaciisantaŭ dek jaroj.”
Amika helpo: Sur strato unu viro renkontis alian, kaj petis: “Bonvole direktu min al butiko, kie oni povas manĝi por unu ŝilingo.” “Rigardu! Jen restoraciobona kaj malkara.” “Mi vin dankas. Kaj nun, ĉu vi povas montri al mi, kie trovi ŝilingon?”
Читать дальше