549. La patrino rigardis la filon. Liaj haroj estis malordaj. Ŝi vokis lin. Ŝi kombisliajn harojn. Ŝi enfrotis brilantinon.Ŝi kombis liajn harojn antaŭe, malantaŭe, kaj flanke. Ŝi brosis ilin flanken (dekstren kaj maldekstren) kaj malantaŭen. Fine ili estis ordaj.
550. Jack promenis sur la trotuaro. Li rigardis antaŭen, kaj vidis Tom sur la kontraŭa trotuaro. Li vokis “Tom! Tom!”, sed la strato estis tre brua, kaj Tom ne aŭdis lin. Do li vokis denove. Tom aŭdis la voĉon, rigardis ĉirkaŭen kaj malantaŭen, kaj fine vidis la kamaradon. Li respondis “Kion vi volas? Mi ne aŭdas”. Jack metis ambaŭ manojn al la buŝo, kaj kriis “Venu kaj ludu kun mi. Ĉu vi estas surda?”. Tom metis la manon al la orelo, kaj respondis “Nun mi aŭdas tute bone: mi ne estas surda”.
551. Where are you running (to)? That road leads nowhere. March northwards. Row in-the-direction-of-the-sea. Go upwards. Call him across. I must go somewhere. Look heavenwards! Aim high!
552. Ni amas unu la alian (each other) (two persons) .
Ni amas unu la aliajn (one another) (more than two) .
Ni amas nin reciproke( reciprocally, mutually ).
Ili ne parolis unu al la alia( to each other ).
553. (a) La kverelo. Etelo: “Kial vi kaj Tom ne parolas unu al la alia nuntempe?” Doro: “Ni havis teruran( terrible ) disputon pri la demando, kiu el ni pli amas la alian.”
(b) Ni ne povas aŭdi unu alian (aŭdi nin) paroli. Vi ne similas unu la alian. Kial vi portas la ĉapelojn unu de la alia?
(c) Stand near each other (unu apud la alia). Similarly: They are fighting one another. They are ready to die for each other. They fall one after another. Don’t complain about one another. Why stand in front of one another?
The «kiel» Family ( Manner )
554. -EL= “in … manner” (think of “ elegant manner” or “W ell-mannered.” Kiel = kiumaniere,etc.
“ EL doth tell
HOW it befell.”
• KIEL, in what way, how, as, like, by what means.
• TIEL, in that way, thus, so, like that, by that means.
• IEL, in some (any) way, somehow or other, by some means.
• ĈIEL, in every way, in all sort of ways.
• NENIEL, in no way, nohow, not at all, no wise, by no means.
555. Ni iel( in some way ) aranĝis la aferon. Ĉu mi povas iel( in any way ) vin helpi (382)? Mi nenielpovas kompreni, I can nohow understand. Ĉiel( in every way ) tio estas bona plano. Ĉi tiel, in this way, like this.
KIEL( HOW ). Li instruas fiŝon, kiel naĝi. Kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo! Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel bone ĝi eniras!
556. Amiko, kiu renkontas ĝemelinon ( twin ): “Bonan tagon, F‑ino Brun. Kiel ĉarma vi (aŭ via fratino) aspektas!”
Kapitano montris al sinjorino kompason.“Sed, kapitano,” ŝi diris “ĝi montras nur al la nordo.Kiel vi scias, kie estas la sudo?”
Inter pianinstruistoj. “Kiel progresas via lernantino?” “Ŝi sekvas la konsilon de la Evangelio: ŝia maldekstra mano ne scias, kion faras la dekstra.”
La lasta vorto. «Kiam mi disputas kun la edzino, mi ĉiam havas la lastan vorton.» «Kiel vi aranĝas tion?» «Mi diras „Mia kara, vi estas tute prava.“»
557. Kieloni progresas, se oni estas diligenta? plaĉas al vi Esperanto? la vento blovas? maristo vojaĝas? abelo laboras? la suno brilas? aglo flugas? rano saltas? F‑ino D. dancas (legas, parolas, marŝas, kantas)? vi alvenis (bicikle, piede, omnibuse, trame, vagonare)?
558. KIEL( AS ). Faru, kiel mi diras, ne kiel mi faras. Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. Ne vivu kiel vi volas; vivu kiel vi povas. Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. Li vivas sur la tero, kiel en infero.
559. KIEL( LIKE ). Kunvivi kiel kato kaj hundo. (N.B. Kiel transposed = like .) Vivi kiel kuko en butero. Grati kiel kato. Kuri kiel fulmo. Trinki kiel fiŝo. Malaperi kiel vaporo, kiel ŝtono en maron. Mensogi kiel funebra( funeral ) parolo.
Tremi( tremble ) kiel aŭtuna folio. Barakti( struggle ) kiel fiŝo ekster akvo. Ĝi mordas kiel serpento kaj pikas kiel vipuro( viper ).
560. TIEL( THUS, SO ). Tiel forpasas la gloro de la mondo. Tiel estas, tiel restas. Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. Vi sekretas al edzino, ŝi sekretas al fratino, kaj tiel la sekreto promenas sen fino.
561. Mi miras, ke vi portis la knabeton al la funebra ceremonio. Kian plezuron povas ricevi el tio infano tiel juna?
La vento estas tiel forta, ke se mi ne tenas mian ĉapelon sub la brako, ĝi ne restas sur la kapo.
Vi estas tiel simila al via frato, ke vere mi ne scias, kiu el vi mortis. Ĉu ĝi estis vi aŭ li?
La polvaj seĝoj. Mastrino: “Kial la polvo kuŝas tiel dike sur la seĝoj?” Servistino: “Ĉar neniu sidis sur ili dum la lasta semajno.”
“Kial vi marŝas tiel frue en la mateno?” “Mi serĉas apetiton por mia manĝo. Kaj vi?” “Mi? Ho, mi serĉas manĝon por mia apetito.”
“Kial vi estas tiel malpura?” “Mi falis en la koton( mud ).” “Sed kun via nova pantalono!” “Nu, mi ne povis ĝin forpreni, dum mi falis.”
“Tiu simio( monkey ) iel similas la avon, ĉu ne, patro?” “Silentu, kara! Ne parolu tiel malĝentile.” “Sed la simio ne vidis la avon, ĉu?”
Paciento: “Kion fari? Mi ne povas dormi, ĉar kiam mi komencas dormi, mi ronkas( snore ) tiel laŭte, ke mi vekas min.” Kuracisto: “Dormu en alia ĉambro, do.”
“Kial vi estas tiel malĝoja?” “Ĉio okazas malĝuste! Mia filino, kiu ludas la pianon, havas malsanan gorĝon( throat ), kaj mia edzino, kiu kantas, vundis la manon.”
“Kiam Schiller estis junulo, li kutimis ( used ) ludi la harpon. Amiko diris al li: “Vi muzikas kiel David, sed ne tiel bone.” Li respondis: “Vi parolas kiel Salomono, sed ne tiel saĝe.”
562. La korvo( Crow ) kaj la pavo
Al korvo iam diris pavo:
“Vi estas tre malbela!
Rigardu min, kun vosto kiel
La ĉielarko hela!”
“Nu! Mian voston mi konservas,”
Respondis ĝi sen flato;
“Sed viajn plumojn oni vendas
Sur ĉiu urba strato.”
563. Sinceraj vortoj en la klasĉambro. Begin, please. The lesson is not at all difficult. Why do you not pronounce correctly (ĝuste)? Are you tired? Or don’t you remember easily? Usually your pronunciation is pretty (sufiĉe) bad, but now it is atrocious. Mr. C’s pronunciation is too national: too English (too German, too French). Certainly it is not international. Unfortunately your vowels e and o are not pure. What terrible pronunciation! You are-murdering ( murd) the language. You set my nerves on edge. I almost lose patience when I hear you.
Читать дальше