Skribu novajn vortojn:
stelo — звезда
laŭta — громкий (а тихий?)
ripeti — повторять
vero — правда (а ложь?)
dolĉa — сладкий (а горький?)
estimi — уважать
еĉ — даже
dekstra — правый (а левый?)
uzino — завод
bezoni — нуждаться в чем-либо
standardo — знамя
terura — ужасный (ср. террор)
fino — конец (ср. финал)
sufiĉa — достаточный
koloro — цвет (ср. колорит, колер)
blanka — белый
nigra — черный
ruĝa — красный
verda — зеленый
blua — голубой, синий
bruna коричневый (ср. брюнетка)
flava — желтый
viola — фиолетовый
hela — светлый (а темный?)
pentri — рисовать, заниматься живописью
planko — пол
plafono — потолок
kies — чей
donaco — подарок
sana — здоровый (ср. санитар; а как сказать — больной?)
voki — звать
kombi — причесывать
plena — полный (а пустой?)
vojo — путь, дорога
koni — быть знакомым
doloro — боль
lito — кровать, постель
naĝi — купаться, плавать
lmpreso — впечатление (ср. импрессионизм)
vojaĝo — поездка, вояж
Ekzerco — упражнение
Legu laŭte kaj traduku:
Kiujn profesiojn vi konas? Ĵurnalisto, bibliotekistino, juristo, inĝeniero, muzikisto, politikisto, artisto, skulptisto, reĝisoro, arkitekto, instruistino, fotisto, kantistino, dancistino, aktoro, ŝoforo, sportisto, kuiristo, konstruisto, gardisto, bankisto, ĝardenisto, arbaristo, vendisto.
Vilaĝano, odesano. Ruĝa rozo. Blanka neĝo. Nigra nokto. Blua maro. Verda stelo estas simbolo de Esperanto.
Dagestano estas malgranda bela respubliko. Donacu al mi vian foton. Li laboras en uzino. Ĉu vi bezonas monon? Jes, donu al mi milionon! Laborejo, manĝejo, dormejo.
Flugilo, ludilo, kombilo.
Relegu la tekston! Resendu al mi la libron.
Ĉu vi konas lian fraton? Jes, li estas ministro. Kiu estas la prezidento de la ŝtato?
Steleto. Hundeto. Varmeta.
Montru al mi la urbon.
Ĉu vi estas malsana? Jes, mi havas altan temperaturon (febron) kaj mia kapo doloras. Voku kuraciston!
А теперь попробуем перевести (traduki) с русского на Эсперанто:
— Мы видим их.
— Что они поют?
— Они поют красивые песни о любви на (en) международном языке Эсперанто.
— Чья книга?
— Книга моего хорошего друга. Он живет в маленьком селении в горах. Он строит дороги. Приходите завтра ко мне вдвоем. Мы посмотрим новый фильм.
Продолжим знакомство с Ириной и Русланом.
Ruslan kaj Irina
Hieraŭ Ruslan revenis el Moskvo. Lin renkontis liaj geamikoj. Irina estis tre ĝoja, ke venis Ruslan! Ruslan, Irina kaj iliaj gefratoj kune veturis al la maro. Estis tre bona suna vetero. Ili naĝis, kantis belajn kantojn, dancis. Ruslan multe rakontis pri la vojaĝo, pri la moskvaj impresoj.
Respondu la demandojn:
Kiam Ruslan revenis el Moskvo? Kiu renkontis lin? Pri kio ĝojis Irina? Kun kiuj veturis Ruslan al la maro? Kia vetero estis? Kion faris la geamikoj? Kiajn kantojn ili kantis? Pri kio rakontis Ruslan? Ĉu vi estis en Moskvo? Ĉu vi havis bonajn impresojn pri via vojaĝo? Ĉu vi ŝatas naĝ| en maro? Kiajn librojn vi ŝatas?
Ĉion bonan!
tranĉilo
kombilo
kudrilo
hakilo
segilo
tondilo
Bonan tagon!
Начнем, как всегда, с разминки.
Traduku еп la rusan:
Kie vi estis?
Kiam?
Hieraŭ vespere.
Hieraŭ vespere mi estis en la teatro.
Kun kiu vi estis en la teatro?
Mi estis en la teatro kun mia amikino. Ni estis duope.
Kion vi vidis?
Ni vidis tre interesan spektaklon. Ludis bonaj aktoroj. Al mi kaj al mia amikino la spektaklo tre ekplaĉis.
Kiun vi renkontis?
Ni renkontis niajn geamikojn.
Ĉu ankaŭ viaj gepatroj vizitis la teatron?
Ne, la gepatroj estis hejme. Ili trinkis teon kaj rigardis televidan filmon.
Dankon pro la rakonto! Telefonu al mi morgaŭ.
Ĝis la revido! Fartu bone!
Что означает:
Kinejo, dormejo, librejo,
rerakonti, redoni,
kuracilo, kombilo, fotilo,
maldolĉa, maldekstra, malplena, malfermi, malvarma, malvarmeta,
urbano, monto, montaro, montarano, montaranino, mahaĉkalano,
belega,
malofte, mallarĝa,
ĝardeneto, ĝardenisto,
katido,
disĵeti,
fajrero,
okuletoj,
gefianĉoj,
relegi.
Продолжим постижение грамматики Эсперанто.
Sufikso — ingозначает небольшой предмет, в который что-либо вставляется, например:
kandelo — свеча, kandel ingo — подсвечник;
cigaredo — сигарета, cigared ingo — мундштук;
plumo — перо, plum ingo — ручка (понятно, перьевая).
Sufikso — adозначает продолжительность действия, например:
pafo — выстрел, paf ado — стрельба;
kanti — петь, kant adi — распевать;
Sufikso — emвыражает склонность к чему-либо:
labor ema — трудолюбивый (а ленивый?),
dorm ema — сонливый,
kri ema — крикливый,
parol ema — разговорчивый,
leg ema — склонный к чтению.
Читать дальше