• Пожаловаться

Ludoviko Zamenhof: La dua libro de l’ lingvo internacia

Здесь есть возможность читать онлайн «Ludoviko Zamenhof: La dua libro de l’ lingvo internacia» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Языкознание / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Ludoviko Zamenhof La dua libro de l’ lingvo internacia

La dua libro de l’ lingvo internacia: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dua libro de l’ lingvo internacia»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

The “Dua Libro de l’ lingvo internacia” (Second Book of the International Language) was the second publication to describe the international language Esperanto (then called Lingvo Internacia, “international language”), and the first book ever to appear entirely in Esperanto.

Ludoviko Zamenhof: другие книги автора


Кто написал La dua libro de l’ lingvo internacia? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La dua libro de l’ lingvo internacia — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dua libro de l’ lingvo internacia», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

15

Por vi·a mal·konfes·o oni du·obl·ig·os vi·a·n pun·o·n. — Mi for·ir·as, kaj mi re·ven·os post kvar·on·o da hor·o. — Multop·e ni pli fru·e fin·os la labor·o·n, ol unuop·e. — Krist·o reviv·iĝ·is. — Ir·u, sed ne re·ven·u tro mal·fru·e. — Cezar·o trans·ir·is la Rubikon·o·n. — Trans·port·u la seĝ·o·n de tie ĉi sur ali·a·n lok·o·n. — Mi hav·as en mi·a plum·uj·o du plum·ing·o·j·n sen plum·o·j. — Est·ant·e en la cigar·ej·o, mi aĉet·is dek cigar·o·j·n; naŭ el ili mi met·is en mi·a·n cigar·uj·o·n kaj unu mi met·is en mi·a·n cigar·ing·o·n kaj ek·fum·is. — La arb·o, sur kiu kresk·as pom·o·j, est·as nom·at·a pom·uj·o aŭ pomarb·o; sed ne ĉia frukt·uj·o est·as arb·o. — Hispan·uj·o est·as part·o de Eŭrop·o. — Mi est·is infan·o, mi est·is knab·o, mi est·is jun·ul·o, mi est·is vir·o, — nun mi est·as mal·jun·ul·o. — Mi ne vol·as van·e parol·i kun tiu ĉi mal·saĝ·ul·o. — Se ni dev·as uz·i ia·n sufiks·o·n, sed la senc·o ne montr·as al ni, kia·n sufiks·o·n ni dev·as pren·i, — ni uz·as la sufiks·o·n «um». — Kiu ne plen·um·as si·a·n promes·o·n, est·as mal·nobl·ul·o. — El·ir·int·e el varm·a ĉambr·o sur la mal·varm·a·n kort·o·n, ŝi mal·varm·um·is kaj mal·san·iĝ·is.

16

La mal·nov·a·j popol·o·j est·is tre gast·am·a·j. — Li don·as lecion·o·j·n de bel·skrib·ad·o. — Li hav·as bel·a·j·n vang·har·o·j·n. — Tiu ĉi pan·o est·as tre bon·gust·a. — En mi·a skribtabl·o est·as kvar tirkest·o·j. — La dek du monat·o·j de l’ krist·an·a jar·o est·as: Januar·o, Februar·o, Mart·o, April·o, Maj·o, Juni·o, Juli·o, Aŭgust·o, Septembr·o, Oktobr·o, Novembr·o, Decembr·o. — Dir·u al mi, mi pet·as, kiom·a hor·o nun est·as. — Nun est·as la tri·a hor·o, aŭ, pli cert·e, nun est·as kvin minut·o·j post la tri·a hor·o. — Ne, sinjor·o, vi erar·as: nun est·as kvar·on·o de la kvar·a (hor·o). — Je l’ kiom·a hor·o vi tag·manĝ·as (tag·mez·manĝ·as)? — Ne ĉian egal·e: hodiaŭ ni tag·manĝ·is je tri kvar·on·o·j de l’ kvar·a, kaj hieraŭ ni manĝ·is akurat·e je l’ tri·a hor·o. — Kia·n aĝ·o·n vi hav·as? — Mi hav·as kvar·dek kvin jar·o·j·n. — Bon·a·n tag·o·n, sinjor·o! Kiel vi fart·as? — Pardon·u, sinjor·o, mi vi·n ne re·kon·as. — La ven·ont·a·n dimanĉ·o·n mi vetur·os Hamburg·o·n. — Kio vi·n interes·as mi·a far·ad·o? ne miks·u vi·n en mal·propr·a·j·n afer·o·j·n! — Ĉu vi lud·as violon·o·n? — Ne, mi lud·as kart·o·j·n, sed por instrument·o·j mi ĉian est·is tro mal·diligent·a. — Mi ne loĝ·as ĉe mi·a frat·o, mi loĝ·as apart·e; sed mi·a loĝ·ej·o est·as apud la li·a. — Antaŭ tiu mal·grand·a lign·a dom·et·o star·is bel·a grand·a arb·o. — Mi vol·as aŭ ĉio·n, aŭ neni·o·n. — Mi bezon·as du frank·o·j·n; ĉu vi ne pov·as ili·n don·i al mi prunt·e? — La popol·dir·o·j (proverb·o·j) esprim·as la saĝ·o·n de l’ popol·o, kaj la popol·rakont·o·j (legend·o·j) esprim·as ĝi·a·n kred·o·n. — La vort·o·n «met» ni uz·as tian, kian ni vol·as esprim·i ia·n far·ad·o·n, sed la form·o de l’ far·ad·o est·as por ni aŭ ne klar·a, aŭ sen signif·o. «Met·i io·n ie·n» signif·as: far·i, ke io ie est·u. «Met·i» pov·us ali·e est·i traduk·at·a «est·ig·i». «Met·i» inter la verb·o·j (farvort·o·j) est·as tio sam·a, kio «je» inter la prepozici·o·j, aŭ «um» inter la sufiks·o·j. — Met·u la man·o·n sur la kor·o·n. — La ŝtel·ist·o·n oni met·is en mal·liber·ej·o·n (se ni dir·us «oni li·n sid·ig·is», tio ĉi est·us ne ver·e, ĉar neni·u li·n tie sid·ig·is ). — Met·u la ĉapel·o·n sur la kap·o·n. — La leter·o·n mi adres·is: al li·a moŝt·o sinjor·o N. en N.N. — Vi·a baron·a moŝt·o, help·u mi·n en mi·a mizer·o! — Por est·i feliĉ·a, oni dev·as est·i antaŭ ĉio kontent·a je si·a sort·o. — Mi ir·is en la teatr·o·n, por aŭd·i la glor·a·n kant·ist·o·n.

17.

La ombro

(mirrakonto de Andersen’.)

En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l’ fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de l’ mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l’ suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brula forno. Tio ĉi lin tre suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda, ol en la patrujo, — ĝi ankaŭ suferis de la suno.

Nur je l’ vespero, kian la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro ĝin vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj en la strato — kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon — sin montris homoj, ĉar aeron oni bezonas, se oni eĉ kutimis esti bruligata de l’ suno. Vivo sin komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj, — ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris … tin-tin-tin — ĉar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l’ strato bruis, la sonoriloj de l’ preĝejoj sonoris, per unu vorto — vivo kaj movado reĝis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de l’ alilanda instruitulo, estis tute silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, — tiel iu kredeble ilin superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l’ vespero, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, — el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia ŝajnevido, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l’ alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko — li trovas ĝin malbele enuiga. «Ĝi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, ĉian tiu sama peco. `Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos’ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas».

Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de l’ vento, kaj al li ŝajnis, ke de l’ kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de l’ instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio ĉi li ankoraŭ estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en ilia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn sonĝojn. Tio ĉi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj ĉian trakurus tra tie.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dua libro de l’ lingvo internacia»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dua libro de l’ lingvo internacia» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dua libro de l’ lingvo internacia»

Обсуждение, отзывы о книге «La dua libro de l’ lingvo internacia» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.