• Пожаловаться

Ludoviko Zamenhof: La dua libro de l’ lingvo internacia

Здесь есть возможность читать онлайн «Ludoviko Zamenhof: La dua libro de l’ lingvo internacia» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Языкознание / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Ludoviko Zamenhof La dua libro de l’ lingvo internacia

La dua libro de l’ lingvo internacia: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dua libro de l’ lingvo internacia»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

The “Dua Libro de l’ lingvo internacia” (Second Book of the International Language) was the second publication to describe the international language Esperanto (then called Lingvo Internacia, “international language”), and the first book ever to appear entirely in Esperanto.

Ludoviko Zamenhof: другие книги автора


Кто написал La dua libro de l’ lingvo internacia? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La dua libro de l’ lingvo internacia — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dua libro de l’ lingvo internacia», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

II

La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l’ mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l’ voĉdono tiel malgrandega. Sed se l’ amikoj de l’ lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tian la necesa nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.

Kian mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas, — ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ unu miliono da voĉoj … kion l’ afero tian perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forĵetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; «ĉar», ili diras, «danke la fantazian punkton de l’ voĉdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon.» Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l’ afero dependas de l’ rezultatoj de la voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo. Sendepende de l’ iro de la voĉdono en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antaŭen. La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per unu fojo tutaj amasoj da homoj, ĉar mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono, — ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda; sed se eĉ la nombro de l’ voĉoj nenian venus al dek milionoj, — la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.

Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l’ voĉdono estas matematike ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: «se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron, vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage,— tian la pretigo de la libro de l’ voĉoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!» La kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi ĉiun,— tamen se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre facile ekvidus, ke tie ĉi estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l’ voĉdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata divido de laboro, la skribinto tute forgesis! Tiaj «timigaj» libroj estas eldonataj ĉiutage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l’ voĉoj, kaj laŭ la malfacileco de l’ pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj «neeblaj» libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe unu homo postulas 30 jarojn, ĉe cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.

Al ĉiuj amikoj de l’ lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar «la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon»! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson.

III

La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l’ gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l’ sufiksoj kaj prefiksoj.

1

Amik·o ven·is (= unu el la amik·o·j ven·is). — La amik·o ven·is (= la kon·at·a amik·o, aŭ la amik·o, kiu·n oni atend·is). — Don·u al mi libr·o·n. — Don·u al mi la libr·o·n, kiu·n vi promes·is al mi. — Tiu ĉi ĝarden·o est·as am·at·a lok·o de bird·o·j. — La fenestr·o est·as am·at·a lok·o de la bird·o·j (= ni·a·j bird·o·j). — La vort·o «la» est·as nom·at·a «artikul·o» [2] La nuna vorto estas «artikolo». — S.P. ; ĝi est·as uz·at·a tian, kian ni parol·as pri objekt·o·j kon·at·a·j. Anstataŭ «la» oni pov·as ankaŭ dir·i «l’», se ĝi ne est·os mal·bon·son·e. — Se iu ne kompren·as bon·e la uz·o·n de la artikul·o, li pov·as tut·e ĝi·n ne uz·i, ĉar ĝi est·as oportun·a sed ne neces·a.

2

Jen est·as la patr·o. — Mi aŭd·as la voĉ·o·n de la patr·o. — Mi ricev·is donac·o·n de la patr·o. — Dir·u al la patr·o, ke mi est·as san·a. — Ni ir·os al la patr·o. — Karol·o aĉet·is por si·a kuz·in·o horloĝ·et·o·n kun tri montr·ant·o·j. — Ni vid·as per la okul·o·j. — Rakont·u al ni la nov·aĵ·o·j·n, kiu·j·n vi aŭd·is pri ni·a·j mal·feliĉ·a·j frat·o·j. — De kiu vi ĝi·n aŭd·is? — Mi pens·as pri la sort·o de mi·a frat·in·o, kaj mi kalkul·as jam la minut·o·j·n ĝis ni·a re·vid·o. — Aŭgust·o est·as bon·a, Mari·o est·as pli bon·a ol Aŭgust·o, sed Ernest·in·o est·as la plej bon·a el ĉiu·j mi·a·j ge·frat·o·j. — La mal·grand·a·n fil·in·o·n de mi·a najbar·o mi am·as ne mal·pli ol mi·a·n propr·a·n infan·o·n; hodiaŭ mi aĉet·is por ŝi tre bel·a·n lud·il·o·n.

3

Ses·dek minut·o·j far·as unu hor·o·n, kaj du·dek kvar hor·o·j far·as unu plentag·o·n. — Mi loĝ·as en la tri·a etaĝ·o. — Hodiaŭ est·as la dek kvin·a (tag·o) de April·o. — La du·dek·a de Februar·o est·as la kvin·dek unu·a tag·o de l’ jar·o. — Tiu ĉi river·o hav·as du·cent naŭ·dek kvar kilometr·o·j·n da long·o. — Georg·o Vaŝington·o est·is nask·it·a la du·dek du·a·n Februar·o·n (aŭ: je l’ du·dek du·a Februar·o) de l’ jar·o mil sepcent tridek du·a. — Send·u al mi prunt·e dek·du·o·n da fork·et·o·j. — Tio ĉi okaz·is antaŭ cent jar·o·j. — Mi aĉet·is du ŝrank·o·j·n kaj pag·is por ili cent frank·o·j·n. — Jen est·as cent·o da pom·o·j. — En tiu ĉi land·o loĝ·as tri milion·o·j krist·an·o·j (aŭ: da krist·an·o·j). — Du·obl·a faden·o est·as pli fort·a ol unu·obl·a. — De tiu tag·o mi·a amik·ec·o al li du·obl·iĝ·is. — Kvar·obl·e kvin est·as du·dek. — Kvar foj·o·j·n mi jam est·is tie. — Du·on·o·n de tiu ĉi pir·o mi manĝ·is, kvar·on·o·n mi don·is al mi·a nev·o, kaj la last·a·n kvar·on·o·n mi for·ĵet·is. — Du·dek unu est·as tri sep·on·o·j de kvar·dek naŭ. — Kvinop·e ili tir·is la kest·o·n kaj tam·e·n ne pov·is ĝi·n altir·i al la dom·o. — Se vi ven·os al li triop·e, li re·don·os, kio·n li pren·is; ĉar unu·e li tim·os vi·a·n fort·o·n, kaj du·e li ne pov·os si·n prav·ig·i. — Al ĉiu el la labor·ant·o·j li don·is po kvin dolar·o·j·n.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dua libro de l’ lingvo internacia»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dua libro de l’ lingvo internacia» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dua libro de l’ lingvo internacia»

Обсуждение, отзывы о книге «La dua libro de l’ lingvo internacia» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.