• Пожаловаться

Ivan Efremov: Horo de Bovo

Здесь есть возможность читать онлайн «Ivan Efremov: Horo de Bovo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Социально-психологическая фантастика / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Ivan Efremov Horo de Bovo

Horo de Bovo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Horo de Bovo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ivan Efremov: другие книги автора


Кто написал Horo de Bovo? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Horo de Bovo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Horo de Bovo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ĉu vere? — Kimi ruĝiĝis ĝis la oreloj. La instruisto kapjesis, kaj la konfuzita junulo daŭrigis, sed jam malpli fervore:

— La kontraŭmondon, la nigran mondon, sciencistoj nomis Tamas , laŭ la nomo de oceano de senefika energio en la antikva hinda filozofio. Ĝi estas ĉiurilate kontraŭa al nia mondo kaj tial estas absolute neperceptebla per niaj sensoj. Nur antaŭnelonge per specialaj aparatoj, kvazaŭ speciale «reversitaj» rilate al aparatoj de nia mondo, konvencie nomita la mondo Ŝakti , oni komencis palpi eksterajn konturojn de Tamas. Ni ne scias, ĉu ekzistas en Tamas analogiaj al la niaj formiĝoj de steloj kaj planedoj, kvankam, laŭ la leĝoj de dialektika filozofio, moviĝo de materio devas esti ankaŭ tie.

— Estas malfacile imagi, sed kiel interese sonas — «nevidebla suno de Tamas»! — ekkriis Rer.

— Kaj nevidebla planedo, loĝata de samaj, kiel ni, estaĵoj, penantaj penetri en abismon de nia mondo! — sonoris el malantaŭa vico voĉo de Ivetta.

— Kaj tutaj stelaj sistemoj, galaksioj kun negativa gravito, kun negativaj ecoj de kampoj tie, kie ĉe ni ili estas pozitivaj, kun morta senmoveco, kie ĉe ni estas moviĝo. Kaj ĝenerale ĉio estas mala! — daŭrigis Ajoda, apogiĝinta per la kubuto al mola elstaraĵo de flanka fenestro.

— Cetere, pri galaksioj. Iliaj klasikaj spiralaj formoj estis konataj jam por unuaj inventintoj de teleskopoj, — daŭrigis Kimi, — sed necesis kelkaj jarcentoj, por kompreni en ili realan reflektiĝon de la strukturo de la universo — fibrojn, aŭ, pli ĝuste, tavolojn de nia mondo, intertavoliĝanta kun Tamas kaj kune kun ĝi tordita en senfinan spiralon. Kaj samaj estas apartaj elementoj, de galaksioj ĝis atomoj, sur ĉiu ŝtupo kun siaj specialaj trajtoj de la universalaj leĝoj. Evidentiĝis, ke lumo kaj aliaj radioj neniam propagiĝas en la universo rektlinie, sed volviĝas spirale, samtempe glitante laŭ helicoido kaj ĉiam pli disvolviĝante ĉe malproksimiĝo disde observanto. Ricevis klarigon kunpremiĝo kaj malkunpremiĝo de lumaj ondoj kun mallongigo de ili dum eniro en spiralon, kaj ŝajna diskurado de steloj kaj galaksioj en malproksimaj spiraleroj. Oni komprenis la ekvacion de Lorenc [3]kun ĝia ŝajna malapero de tempo kaj kresko de maso ĉe luma rapido. Ankoraŭ paŝo — kaj estis komprenita la nul-spaco, kiel limo inter la mondo kaj la kontraŭmondo, inter Ŝakti kaj Tamas, kie estas reciproke ekvilibritaj kaj neŭtrigitaj la polusaj punktoj de spaco, tempo kaj energio. La nul-spaco ankaŭ estas volvita en spiralon konforme al ambaŭ mondoj, sed… — La junulo stumblis. — Mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni, kiel aperas eblo moviĝi en ĝi, preskaŭ momente atingante ajnan punkton de nia universo. Oni klarigis al mi proksimume, ke la stelŝipo de rekta radio iras ne laŭ la spirala vojo de lumo, sed kvazaŭ transverse de ĝi, laŭ la longa akso de helico, uzante anizotropion de la spaco. Krome, la stelŝipo rilate de la tempo kvazaŭ staras surloke, kaj la tuta spiralo de la mondo turniĝas ĉirkaŭ ĝi… — Kimi, ruĝiĝante, senhelpe skuis la kapon, akompanata de rido de siaj kamaradoj.

— Vi vane tiel dankas Kimi-n, — malkontente levis la manon la instruisto, — en la nova bildo de la universo ankoraŭ multo estas atingebla nur per matematika «palpado» de apartaj fenomenoj. Vi forgesis, ke la scienco moviĝas en mallumo de nekonataj profundoj de la mondo, simile al blindulo kun etenditaj manoj, palpante malklarajn konturojn. Kaj nur post giganta laboro kreiĝas aparatoj de esploro, povantaj prilumi la nekonatan kaj aldoni ĝin al la ekkonita. — La instruisto ĉirkaŭrigardis la eksilentintajn lernantojn kaj finis: — Kimi ne diris pri ankoraŭ unu afero, grava. Delonge oni divenis domajnojn da negativa gravito en la kosmo, sed nur antaŭ tri jarcentoj ili ricevis sian klarigon, kiel enfalaĵoj el nia mondo en Tamas-on aŭ en la nul-spacon. Iufoje en ili senspure malaperadis stelŝipoj de aliaj civilizoj, ne adaptitaj al moviĝo en la nula spaco. Eĉ pli granda danĝero minacas al la stelŝipo de rekta radio. Pro eĉ minimuma eraro en ekvilibro de kampoj ĝi riskas forgliti aŭ en nian spacon Ŝakti, aŭ en la spacon Tamas. El Tamas ne eblas reveni. Ni simple ne scias, kio okazas tie kun niaj objektoj. Ĉu okazas momenta anihilacio, aŭ ĉiuj aktivaj procezoj same momente frostiĝas, transformante, ekzemple, stelŝipon en pecon de absolute malviva materio (tiu nova nocio de materio ankaŭ estis konsekvenco de la malkovro de Tamas). Nun vi povas imagi la danĝeron, kiun spertis la unuaj SRR-oj — Stelŝipoj de Rekta Radio, — kaj inter ili «Malhela Flamo». Sed homoj kuraĝis al tiu terura risko. La eblo momente penetri en necesan punkton de la spaco meritis ajnan riskon. Ja tute antaŭnelonge atingo de senfinaĵo de la kosmo ŝajnis absolute neebla, videblis neniuj vojoj al solvo de tiu malbeno de ĉiuj epokoj kaj ĉiuj civilizoj de la kosmo, kunigitaj en la Granda Ringo, sed vidintaj unu la alian nur sur ekranoj de Eksteraj Stacioj. Pasis tricent jaroj, post kiam la homaro eniris en la EKM-on — la novan eraon. Realiĝis la kuraĝa revo de homoj, kaj malproksimaj mondoj nun situas de ni sur distanco de etendita mano — laŭ tempo. Certe, en la praktiko la moviĝo de SRR ne estas momenta. Necesas tempo por foriro en la nul-spacon, tempo por tre komplika kalkulo de la elirpunkto kaj por tirado de la stelŝipo el la proksima punkto ĝis la celo per ordinaraj anamezonaj [4]motoroj kun subluma rapido. Sed kio estas du-tri monatoj da tia laboro kompare kun milionoj da lumjaroj da ordinara spiral-luma vojo en nia spaco! Eĉ kresko de rapido ekde testudo ĝis ordinara stelŝipo estas nenio kompare kun SRR.

Kvazaŭ ilustrante la vortojn de la instruisto, la trajno plonĝis en longan tunelon. Opala lumo ekbrulis en la vagono, kontrastigante netravideblan mallumon malantaŭ la fenestroj. Subite ekflamis kaj malfermiĝis senlima ebenaĵo, surkreskita de arĝenteca herbo. Vaste ekturniĝis, diskurante, kirloj, levitaj per la rapida iro de la vagonoj. Brile blua strio malproksime signis ŝtupajn antikvajn montojn, inter kiuj en direkto al la Hinda oceano troviĝis la altebenaĵo Revat. Ĝi estis proksime de la stacio, kaj por atingi ĝin, la junaj vojaĝantoj bezonis nenion, krom propraj kruroj, sufiĉe trejnitaj por irado kaj kurado.

Malproksima bordo estis divenebla nur per kolornuancoj de la ĉielo kaj de la suno, malleviĝanta por subiro. Herbo vipadis nudajn krurojn de la vojaĝantoj, kaŭzante brulantan jukon, vento blovis al iliaj dorsoj per seka varmego. Leviĝantaj fluoj de aero per glima muro ĉirkaŭis ringon de plataj montetoj. Grimpinte sur la intermontan punkton, la gejunuloj haltis. Neatendita bosko de gigantaj sekvojoj estis kaŝanta la centron de la altebenaĵo. Tridek kvar larĝaj vojetoj — laŭ la nombro de la ĉefaj sektoroj de la Granda Ringo — disiris el la bosko al deklivoj de ĉirkaŭantaj montetoj el bruna bazalto, vertikale detranĉitaj kaj kovritaj per iuj bareliefoj. La lernantoj ne rigardis ilin atente, strebante laŭ blanka ŝtono de la ĉefa vojo al la bosko. Nur du rondaj kolonoj el nigra granito markis la enirejon. Sub sekvojaj branĉoj, etenditaj en giganta alto, malfortiĝis la blindiga suno kaj eksilentis la susuro de la vento. Severa potenco de la altegaj trunkoj devigis mallongigi paŝojn kaj malaltigi voĉojn, kvazaŭ la lernantoj penetris en forigitan de la tuta mondo kaŝejon de mistero. Ili interrigardis kun emocio kaj sciemo, atendante ion neordinaran. Sed kiam ili eliris sur la centran kampeton, sub la antaŭan senkompatan brilon de la ĉielo, la monumento al la stelŝipo «Malhela Flamo» ŝajnis al ili tro simpla.

Modelo de la ŝipo — duonsfera kupolo el malhel-verda metalo — estis dissekcita per kruda rekta fendo, kvazaŭ dishakita per kolosa glavo. Ĉirkaŭ la soklo sub ringa elstaraĵo estis skulptaĵoj de homoj. La placeto — la bazo de la monumento — konsistis el streĉe volvita spiralo el hela, spegule polurita metalo, entranĉita en nigran senbrilan ŝtonon.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Horo de Bovo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Horo de Bovo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Horo de Bovo»

Обсуждение, отзывы о книге «Horo de Bovo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.