Ivan Efremov - Horo de Bovo

Здесь есть возможность читать онлайн «Ivan Efremov - Horo de Bovo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Социально-психологическая фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Horo de Bovo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Horo de Bovo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Horo de Bovo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Horo de Bovo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

En la trairejon inter la tabletoj glitis Ajoda — silentema kaj flameca, laŭ ĝenerala opinio de la klaso simila al antikvaj junulinoj de Suda Azio, kiuj portis en hararoj aŭ malantaŭ zonoj akregajn ponardojn kaj kuraĝe uzis ilin por defendi sian honoron.

— Mi ĵus legis pri mortintaj civilizoj de nia Galaksio, — diris ŝi per malalta voĉo, — ne murditaj, ne memmortigintaj, sed ĝuste mortintaj. Se konserviĝis heredaĵo de iliaj pensoj kaj aferoj, do iufoje tio estas danĝera veneno, kiu povas veneni ankoraŭ nematuran socion, blinde akceptintan la pseŭdan saĝon. Iufoje tio estas valorega sperto de milionjara lukto por liberiĝo el katenoj de la naturo. Esplorado de pereintaj civilizoj estas same danĝera, kiel malkonstruado de antikvaj arsenaloj, de tempo al tempo renkontataj sur nia planedo. Mi dezirus dediĉi mian vivon al tiaj esploroj, — mallaŭte aldonis la junulino.

— Ŝajne ni deflankiĝas de tio, de kio komencis Lark, — diris la instruisto.

— Puna demandis neĝuste, — levis sin diketa nigrahara knabo. Li ĵetis rigardon malantaŭen al la kamaradoj, plejmulto da kiuj levis la manojn, preskaŭ saltante pro malpacienco.

— Ĉu necesas kompreni tiel, ke komenciĝinta evoluo de socio estas nepre aŭ transiro en la pli altan, komunisman formon, aŭ ĉies pereo? Kaj nenio alia? — daŭrigis li.

— La formulo estas malĝusta, Kimi, — kontraŭdiris la instruisto. — Ne eblas egaligi la procezon de socia evoluo al du pesiltasoj. Inter civilizoj, kiujn ni konas laŭ la Ringo, estas konataj okazoj de rapida kaj facila transiro al la supera, komunisma socio. Ni ĵus parolis pri neniiĝo de disiĝinta mondo, kiu atingis grandajn sciencajn kaj teĥnikajn sciojn. Okazis periodoj de longa tumulto, de buĉaj militoj, deĵetintaj homarojn de kelkaj planedoj malantaŭen, en mizeron kaj sovaĝon. Komenciĝis nova leviĝo, nova milito — kaj tiel okazis kelkfoje, ĝis la produktivaj fortoj de la planedo forkonsumiĝis kaj teĥnike degeneris. Tiun degeneron la posteuloj devis korektadi dum jarcentoj, malgraŭ senlima povo de la supera socia formo kaj helpo de la saĝo de la Granda Ringo.

— Sed ankaŭ tiam la veno de tiu formo de komunisma socio estis neevitebla, ĉu?

— Certe!

— Tiuokaze mi malĝuste formulis la demandon, — post ioma pensado diris Kimi. — Ĉu estas konataj okazoj, kiam homaro sur iu alia planedo atingis altan nivelon de scienco, teĥniko, produktivaj fortoj, sed ne iĝis komunisma kaj ne pereis pro teruraj fortoj de trofrua scio? Ĉu multas tiaj esceptoj el la ĝenerala leĝo de evoluo, kiu, se ĝi estas ĝenerala, devas ilin havi?

La instruisto pensis dum minuto, mallevinte la rigardon al la duondiafana verda pupitro de la katedro, sur kiu dum la lekcio lumis necesaj informoj kaj ciferoj.

La mirinda historio de la planedo Tormans estis sensacio en la memoro de la pli maljuna generacio. Certe, pri ĝi sciis ankaŭ liaj junaj lernantoj. Multajn librojn, filmojn, kantojn kaj poemojn naskigis la epopeo de la stelŝipo «Malhela Flamo». Dek tri ĝiaj herooj estas eternigitaj per monumenta grupo el brilanta ruĝeta ŝtono sur malgranda altebenaĵo Revat, ĝuste sur tiu loko, de kiu komencis sian vojon la stelŝipo.

La klaso silente atendis. Lernantoj de superaj klasoj estis sufiĉe trejnitaj pri eltenado kaj sinregado. Sen eduko de tiuj necesaj trajtoj homo ne povis plenumi heraklajn heroaĵojn, nek eĉ komenci ilin.

— Ĉu vi diris pri la planedo Tormans? — finfine ekparolis la instruisto.

— Ni scias nur pri ĝi! — ĥore respondis la lernantoj. — Kaj kiom estis da aliaj, similaj al ĝi?

— Mi ne povas diri sen detalaj esploroj, — la instruisto ridetis iomete senhelpe, — mi estas historiisto de la Tero kaj scias pri civilizoj de aliaj planedoj nur ĝenerale. Ĉu necesas rememorigi al vi, ke por ekspliko de komplikega procezo de historio de aliaj mondoj necesas tre profunda penetro en esencon de fremdaj por ni ekonomio kaj socia psikologio.

— Eĉ por kompreni, ĉu bonas aŭ malbonas la civilizo, ĉu portas ĝi ĝojon aŭ malĝojon, disfloron aŭ pereon? — respondis sidinta ĉe la fenestro knabo, malsimila al aliaj per sia seriozeco.

— Eĉ por tio, Miran, — konfirmis la instruisto. — Alie ni ne diferencos de niaj prauloj, rapidaj en agado kaj nematuraj en penso. Mi diris al vi pri planedoj, pereintaj pro malsaĝo, sed ja estis ankaŭ aliaj mondoj, kie neniu iun murdis, tamen racihava vivo sur ili finiĝis, kiel oni diris en antikvaj tempoj, per «natura» maniero. Pensanta specio sur tiuj planedoj formortis, kiel formortas neeviteble ĉiuj anstataŭantaj sin specioj de animaloj, kaj kiel formortos ankaŭ la homo, se li neglektos ekkonon de biologiaj fenomenoj en ilia historia evoluo. Tiuj planedoj, komfortaj kaj belaj, estis transdonitaj fare de iliaj formortantaj loĝantoj al la aliaj, por kiuj plej konvenis iliaj naturaj kondiĉoj. Ĉiuj informoj estis transsendataj laŭ la Granda Ringo, kaj loĝigo okazis post kiam foriris la lastaj reprezentantoj de la pereanta civilizo kaj laŭ la Ringo traflugis signalo de morto.

— Kiel la Kavaliroj de Feliĉo, — diris sinĝenema Kunti, — sed ni malbone konas eĉ Tormans-on. Certe, ĉiu legis, sed nun, kiam ni studis nian historion, ni pli ĝuste komprenos Tormans-on.

— Des pli ke la planedo estas loĝata de niaj homoj, posteuloj de la teranoj, kaj ĉiuj procezoj de ĝia evoluo estas analogiaj al la niaj, — konsentis la instruisto. — Tio estas bona ideo. Mi petos en la Domo de Historio «steleton» de memormaŝino kun plena rakonto pri la ekspedicio al Tormans. Por ĝia spektado ni devas prepariĝi. Interkonsentu kun la distribua buroo pri liberiĝo de aliaj lekcioj. Iu el vi, kiu interesiĝas pri kosmofiziko, ekzemple Kimi, preparu por morgaŭ referaĵon pri unuaj stelŝipoj de rekta radio, por ke vi komprenu la etoson kaj zorgojn de la ŝipanoj de «Malhela Flamo». Poste ni veturos al la altebenaĵo Revat, al la monumento, dediĉita al la ekspedicio. Tiam la «steleto» donos al vi plenan komprenon de ĉio okazinta…

Post du tagoj la supera klaso de la lernejo SP LC-401 gaje dissidiĝis sub diafana kupolo de giganta vagono de la Spirala Vojo. Tuj kiam la trajno atingis sian rapidon, en la centra trairejo aperis Kimi kaj deklaris, ke li pretas legi la referaĵon. Aŭdiĝis energiaj protestoj. La lernantoj estis pruvantaj, ke ne sufiĉos atento — estas tro interese rigardi en disajn flankojn. La instruisto pacigis ĉiujn per konsilo aŭskulti la referaĵon en la mezo de la vojaĝo, kiam la trajno veturos tra la frukta zono, larĝa ĉirkaŭ kvarcent kilometrojn, — tio estas du horoj da veturado.

Kiam en la fenestroj aperis senfinaj, geometrie ĝustaj vicoj de arboj surloke de antaŭa dezerta stepo Dekana, Kimi instalis en la trairejo malgrandan projekciilon kaj direktis al la vando de la salono kolorajn radiojn de ilustraĵoj.

La junulo rakontis pri la malkovro de la spirala naturo de la universo, post kiu oni sukcesis solvi la problemon de malproksimegaj interstelaj flugoj. Pri dupolusa konstruo de la mondo matematikistoj sciis jam en la EDM, sed fizikistoj de tiu tempo komplikis la demandon per naiva imago pri la kontraŭmaterio.

— Nur pensu! — ekkriis Kimi. — Ili opiniis, ke ŝanĝo de supraĵa ŝargo de partiklo ŝanĝas ĉiujn ecojn de materio kaj transformas «normalan» materion de nia mondo en kontraŭmaterion, kunpuŝiĝo kun kiu kvazaŭe devas kaŭzi plenan anihilacion de materio! Ili rigardis en nigron de la nokta ĉielo, povante nek klarigi ĝin, nek kompreni, ke la vera kontraŭmondo estas apude, nigra, senluma, nesentebla por aparatoj, agorditaj por riveli nian, helan mondon…

— Ne tro pasiu, Kimi, — haltigis la junulon la instruisto, — vi faras eraron, malbone juĝante pri la antaŭuloj. Ĝuste en la fino de la EDM, en la epoko de formortado de malnovaj principoj de la socia vivo, la scienco estis iĝanta la gvida forto de la socio. Tiam estis disvastiĝintaj tiaj mallarĝaj kaj, mi dirus, maljustaj juĝoj pri antaŭuloj. Ĉu estas malfacile kompreni, ke malĝusta aŭ neĝusta aspekto de fenomeno estos eraro nur rezulte de malhoneste aŭ stulte orientita esploro? Kaj ĉiuj ceteraj «eraroj» de antaŭuloj dependas de ĝenerala nivelo, sur kiu troviĝis la scienco en ilia tempo. Provu por momento imagi, ke, malkovrante centojn da elementaj partikloj en la mikromondo, ili ankoraŭ ne sciis, ke ĉio ĉi estas nur malsamaj aspektoj de moviĝo sur malsamaj niveloj de la anizotropa strukturo de spaco kaj tempo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Horo de Bovo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Horo de Bovo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Horo de Bovo»

Обсуждение, отзывы о книге «Horo de Bovo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x