Ivan Efremov - La nebulozo de Andromedo
Здесь есть возможность читать онлайн «Ivan Efremov - La nebulozo de Andromedo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Космическая фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La nebulozo de Andromedo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La nebulozo de Andromedo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La nebulozo de Andromedo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La nebulozo de Andromedo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La nebulozo de Andromedo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ivan Efremov
La nebulozo de Andromedo
(1955–1956)
Sciencfikcia romano
El la rusa tradukis Jurij Finkel
Aŭtora antaŭparolo
Ankoraŭ ne estis finita la unua publikigo de tiu ĉi romano en revuo, kaj la sputnikoj jam komencis rapidan ĉirkaŭflugon de nia planedo.
Vidalvide kun tiu nekontestebla fakto mi kun ĝojo konscias, ke la ideoj, kuŝantaj en la fundamento de la romano, estas ĝustaj.
La skalo de fantazio pri teĥnika progreso de la homaro, la kredo je senĉesa perfektigo kaj hela estonteco de la racie aranĝita socio — ĉio ĉi tiel senteble kaj videble estas konfirmita per signaloj de la etaj lunoj. La mirakla laŭ rapideco plenumo de unu revo el «La nebulozo de Andromedo» metas antaŭ mi la demandon: kiom ĝuste estas montrita en la romano la historia perspektivo de la estonteco? Jam dum la procezo de verkado mi ŝanĝis la tempon de la eventoj en direkto de ĝia pliproksimigo al nia epoko. Komence al mi ŝajnis, ke la gigantaj transformoj de la planedo kaj de la vivo, priskribitaj en la romano, ne povas esti efektivigitaj pli frue, ol post tri mil jaroj. Mi baziĝis en la kalkuloj sur ĝenerala historio de la homaro, sed ne atentis akceliĝon de teĥnika progreso.
Dum posta prilaboro de la romano mi mallongigis la planitan tempolimon je jarmilo. Sed la lanĉo de artefaritaj satelitoj de la Tero sufloras al mi, ke la eventoj de la romano povus plenumiĝi eĉ pli frue. Tial ĉiuj difinitaj datoj en «La nebulozo de Andromedo» estas ŝanĝitaj al tiaj, en kiujn leganto mem enmetos sian komprenon kaj antaŭsenton de la tempo.
Specialeco de la romano, eble, ne tuj komprenebla al leganto, estas saturiteco per sciencaj faktoj, nocioj kaj terminoj. Tio ne estas miso aŭ nedeziro klarigi komplikajn formulojn. Nur tiel al mi ŝajnis eble doni koloron de estonteco al paroloj kaj agoj de homoj de la tempo, en kiu la scienco devas profunde enradikiĝi en ĉiujn nociojn, konceptojn kaj la lingvon.
I. Efremov
Ĉapitro 1
Fera stelo
En malhela lumo, reflektiĝanta de la plafono, skaloj de aparatoj ŝajnis galerio de portretoj. La rondaj estis ruzaj, la horizontale ovalaj mienis aroge memkontente, la kvadrataj rigidis en malsprita certeco. Pulsantaj ene de ili bluaj, lazuraj, oranĝaj, verdaj lumetoj substrekis la impreson.
Centre de konveksa regpanelo elstaris larĝa kaj purpura ciferplato. Antaŭ ĝi en maloportuna pozo kliniĝis junulino. Ŝi forgesis pri staranta apude fotelo kaj alproksimigis la kapon al la vitro. Ruĝa rebrilo faris pli aĝa kaj pli severa la junan vizaĝon, konturis akrajn ombrojn ĉirkaŭ la elstarantaj diketaj lipoj, akrigis la iomete levitan nazon. La larĝaj sulkigitaj brovoj iĝis profunde nigraj, doninte al la okuloj mornan, malesperan esprimon.
La subtila kantado de mezuriloj estis interrompita per nelaŭta metala grinco. La junulino tremeris, rektiĝis kaj metis la maldikajn brakojn malantaŭen, fleksante la laciĝintan dorson.
Malantaŭe klakis pordo, aperis granda ombro, kaj iĝis homo kun abruptaj kaj precizaj movoj. Ekbrilis oreca lumo, kaj la densaj malhel-rufaj haroj de la junulino kvazaŭ eksparkis. Ŝiaj okuloj same ekbrilis, kun maltrankvilo kaj amo turniĝinte al la enirinto.
— Ĉu vi ne ekdormis? Cent horojn sen dormo!..
— Ĉu malbona ekzemplo? — ne ridetante, sed gaje demandis la enirinto. En lia voĉo glitis altaj metalaj notoj, kvazaŭ nitantaj la parolon.
— Ĉiuj ceteraj dormas, — ĝeneme diris la junulino, — kaj… nenion scias, — aldonis ŝi duonvoĉe.
— Ne timu paroli. La kamaradoj dormas, kaj nun nur ni du estas maldormantaj en la kosmo, kaj ĝis la Tero estas duiliono da kilometroj — nur unu kaj duono da parseko! [1] Parseko — mezurunuo de astronomiaj distancoj, egala al 3.26 lumjaroj, aŭ ĉirkaŭ 32·10 12 km.
— Kaj da anamezono [2] Anamezono — substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, havanta proksiman al la luma rapidon de elfluo (sciencfikciaĵo).
nur por unu akcelo! — Teruro kaj admiro sonis en la ekkrio de la junulino.
Per du fulmorapidaj paŝoj la estro de la tridek sepa stela ekspedicio Erg Noor atingis la purpuran ciferplaton.
— La kvina rivoluo!
— Jes, ni eniris en la kvinan! Kaj… nenio. — La junulino ĵetis elokventan rigardon al la soneligilo de la aŭtomata ricevilo.
— Vi vidas, dormi ne indas. Necesas pripensi ĉiujn variantojn, ĉiujn eblojn. Ĝis la fino de la kvina rivoluo devas aperi decido.
— Sed tio estas ankoraŭ cent dek horoj…
— Bone, mi dormos ĉi tie, en la fotelo, kiam finiĝos la efiko de sporamino. [3] Sporamino — kuracilo, malŝaltanta dormon (sciencfikciaĵo).
Mi prenis ĝin antaŭ diurno.
La junulino ion koncentrite pripensis kaj finfine kuraĝis:
— Eble, ni malpligrandigu radiuson de la orbito? Eble, ilia sendilo paneis?
— Ni ne povas! Malgrandigi la radiuson, sen malgrandigo de rapido — estas momenta detruo de la ŝipo. Se ni malgrandigos la rapidon, do… poste sen anamezono… unu kaj duonon da parseko kun rapido de antikvaj lunaj raketoj? Post cent mil jaroj ni alproksimiĝos al nia suna sistemo.
— Mi komprenas… Sed ĉu ili ne povis…
— Ne povis. En antikvaj tempoj homoj povis neglekti ion aŭ trompi unu la alian kaj sin mem. Sed ne nun!
— Mi diris ne pri tio, — ofendiĝo sonis en la akra respondo de la junulino. — Mi volis diri, ke «Algrab», eble, same serĉas nin, deflankiĝinte de la kurso.
— Tiel forte deflankiĝi ĝi ne povis. Ne povis ne starti en la kalkulita kaj difinita tempo. Se okazus maleblaĵo kaj paneus ambaŭ sendiloj, do la stelŝipo, sendube, komencus trai la cirklon laŭ la diametro, kaj ni aŭdus ĝin per planeda ricevo. Ne eblas erari — jen ĝi, la difinita planedo!
Erg Noor almontris spegulajn ekranojn en profundaj niĉoj ĉe ĉiuj kvar flankoj de la stirejo. En profundega nigro brilis sennombraj steloj. Sur la maldekstra antaŭa ekrano rapide traflugis eta griza disko, apenaŭ prilumata de sia suno, tre malproksima de ĉi tie, de la rando de la sistemo B-7336-S+87-A.
— Niaj bombaj stacioj. [4] bombaj stacioj — aŭtomataj stacioj-robotoj por sendo de fortaj signaloj, trabatantaj planedan atmosferon. Oni deĵetas ilin de stelŝipoj (sciencfikciaĵo).
funkcias klare, kvankam ni deĵetis ilin antaŭ kvar nedependaj jaroj [5] nedependa jaro — jaro da tempo laŭ la tera kalkulo, nedependa de rapido de stelŝipo.
— Erg Noor almontris klaran strieton de lumo sur longa vitro en la maldekstra muro. — «Algrab» devus esti ĉi tie jam antaŭ tri monatoj. Tio signifas, — Noor hezitis, kvazaŭ ne kuraĝante eldiri la verdikton, — «Algrab» pereis!
— Kaj se ne pereis, sed estas damaĝita per meteorŝtono kaj ne povas flugi rapide?.. — kontraŭdiris la rufhara junulino.
— Ne povas flugi rapide! — ripetis Erg Noor. — Ja ĉu tio ne estas samo, se inter la ŝipo kaj la celo staros jarmiloj da vojo? Eĉ malpli bone — la morto venos ne tuj, pasos jaroj da kondamna malespero. Eble ili vokos — tiam ni ekscios… post ses jaroj… sur la Tero.
Per rapida movo Erg Noor eltiris faldeblan seĝon el sub tablo de elektronika komputilo. Tio estis malgranda modelo MNU-11. Ĝis nun pro granda pezo, ampleksoj kaj rompebleco ne eblis instali sur stelŝipoj elektronikan maŝinon-cerbon de la tipo ITU por ĉiuflankaj operacioj kaj plene konfidi al ĝi stiradon de la stelŝipo. En la stirejo necesis ĉeesto de deĵoranta navigaciisto, des pli, ke preciza orientado de kurso de ŝipo por tiom malproksimaj distancoj estis neebla.
La manoj de la ekspediciestro ekflugis kun rapido de pianisto super ŝaltiloj kaj butonoj de la komputilo. La pala, akretrajta vizaĝo rigidiĝis en ŝtona senmoveco, la alta frunto, obstine klinita super la regpanelo, ŝajnis, defiis fortojn de la blinda sorto, minacantajn la vivan mondeton, atingintan la malpermesitajn profundaĵojn de la spaco.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La nebulozo de Andromedo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La nebulozo de Andromedo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La nebulozo de Andromedo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.