• Пожаловаться

Ivan Efremov: La nebulozo de Andromedo

Здесь есть возможность читать онлайн «Ivan Efremov: La nebulozo de Andromedo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Космическая фантастика / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Ivan Efremov La nebulozo de Andromedo

La nebulozo de Andromedo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La nebulozo de Andromedo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ivan Efremov: другие книги автора


Кто написал La nebulozo de Andromedo? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La nebulozo de Andromedo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La nebulozo de Andromedo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Niza Krit, juna astronavigaciistino, unuafoje partoprenanta en stela ekspedicio, eksilentis, senspire observante enprofundiĝintan Noor-on. Kia li estas trankvila, plena je energio kaj saĝo, amata homo!.. Amata jam delonge, dum tutaj kvin jaroj. Ne estas senco kaŝi de li… Kaj li scias, Niza sentas tion… Nun, kiam okazis tiu malfeliĉo, ŝi gajnis ĝojon deĵori kune kun li. Tri monatojn duope, dum la tuta cetera ŝipanaro estas en dolĉa hipnota dormo. Ankoraŭ restis dek tri tagoj, poste ekdormos ili — por duonjaro, dum pasos ankoraŭ du skipoj da deĵorantoj: navigaciistoj, astronomoj kaj meĥanikistoj. La ceteraj — biologoj, geologoj, kies laboro komenciĝas nur sur la cela loko, — povas dormi plu, dum astronomoj — ho, ili havas la plej streĉitan laboron!

Erg Noor levis sin, kaj la pensoj de Niza rompiĝis.

— Mi iros en la kajuton de stelaj mapoj. Via ripozo estas post… — li rigardis al la ciferplato de la dependa horloĝo, — naŭ horoj. Mi sukcesos satdormi, antaŭ ol anstataŭi vin.

— Mi ne laciĝis, mi estos ĉi tie kiom necesos, nur vi povu ripozi!

Erg Noor sulkigis la brovojn, dezirante kontraŭdiri, sed cedis al la tenereco de la vortoj kaj de la or-brunaj okuloj, fideme turnitaj al li, ridetis kaj silente eliris.

Niza eksidis en la seĝon, kutime ĉirkaŭrigardis la aparataron kaj profunde enpensiĝis.

Super ŝi nigris reflektaj ekranoj, per kiuj la centra stirejo observadis la abismon, ĉirkaŭantan la ŝipon. Diverskoloraj lumetoj de steloj ŝajnis pingloj de lumo, trapikantaj la okulon.

La stelŝipo estis antaŭiranta la planedon, kaj ĝia gravito balancis la ŝipon laŭ ŝanĝiĝema tensio de la gravitkampo. Kaj malbonkoraj majestaj steloj en la reflektaj ekranoj estis farantaj sovaĝajn saltojn. Bildoj de konstelacioj estis ŝanĝiĝantaj kun nememorebla rapido.

La planedo K2-2N-88, malproksima de sia suno, malvarma, senviva, estis konata kiel oportuna loko por rendevuo de stelŝipoj… por la renkontiĝo, kiu ne okazis. La kvina rivoluo… Kaj Niza imagis sian ŝipon, kurantan kun malgrandigita rapido laŭ monstra cirklo kun radiuso je miliardo da kilometroj, senĉese antaŭante la planedon, rampantan kiel testudo. Post cent dek horoj la ŝipo finos la kvinan cirklon… Kaj kio okazos tiam? La potenca cerbo de Erg Noor nun streĉis ĉiujn fortojn en serĉado de la plej bona solvo. La estro de la ekspedicio kaj de la ŝipo ne rajtas erari — alie la stelŝipo de unua klaso «Tantro» [6] Tantro — antikva hinda sistemo de perfektiĝo; en Sanskrito la vorto havas plurajn signifojn: teksilo, ligilo, instruo (rim. de la tradukinto). kun ŝipanaro el plej bonaj sciencistoj neniam revenos el la abismo de la spaco! Sed Erg Noor ne eraros…

Niza Krit subite eksentis abomenan, frenezigan malbonfarton, kiu signifis, ke la stelŝipo deflankiĝis de la kurso je malgrandega ono de grado, allasebla nur ĉe malgrandigita rapido, alie ĝia frakasebla ŝarĝo ne plu estus viva. Tuj kiam disiĝis la griza nebulo en la okuloj de la junulino, la malbonfarto venis denove — la ŝipo revenis al la kurso. La nekredeble sentivaj lokaliziloj palptrovis en la antaŭa nigra abismo meteorŝtonon — la ĉefan danĝeron por la stelŝipo. Elektronikaj maŝinoj, stirantaj la ŝipon (ĉar nur ili povas plenumi ĉiujn manipulojn kun necesa rapideco — homaj nervoj ne taŭgas por kosmaj rapidoj), dum milionono de sekundo deflankigis «Tantron» kaj, kiam la danĝero pasis, same rapide revenigis ĝin al la antaŭa kurso.

«Kio do malhelpis al samaj maŝinoj savi “Algrab-on”? — pensis rekonsciiĝinta Niza. — Ĝi sendube estas damaĝita pro renkontiĝo kun meteorŝtono. Erg Noor diris, ke ĝis nun ĉiu deka stelŝipo pereas pro meteorŝtonoj, malgraŭ invento de tiom sentivaj lokaliziloj, kiel la aparato de Voll Hod, kaj la defendaj energiaj kovriloj, forĵetantaj etajn korpusklojn». La pereo de «Algrab» metis ilin mem en riskan situacion, kiam ŝajnis, ke ĉio estis bone pripensita kaj antaŭvidita. La junulino komencis rememori ĉion, okazintan ekde la momento de la starto.

La tridek sepa stela ekspedicio estis sendita al planeda sistemo de proksima stelo en la konstelacio Serpentisto, kies sola loĝata planedo Zirda delonge parolis kun la Tero kaj aliaj mondoj laŭ la Granda Ringo. Subite ĝi eksilentis. Dum pli ol sepdek jaroj ne venis eĉ unu mesaĝo. La devo de la Tero, kiel la plej proksima al Zirda planedo de la Ringo, estis ekscii, kio okazis. Tial la ŝipo de la ekspedicio prenis multajn aparatojn kaj kelkajn elstarajn sciencistojn, kies nerva sistemo post multaj elprovoj montriĝis kapabla elteni jarojn da ŝlositeco en la stelŝipo. Rezervo de brulaĵo por motoroj — anamezono, tio estas substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, kiu havis luman rapidon de elfluo, estis prenita minimume, ne pro pezo de anamezono, sed pro grandega volumeno de konservaj konteneroj. La rezervon de anamezono oni intencis kompletigi sur Zirda. Por la okazo, se kun la planedo estus okazinta io serioza, stelŝipo de dua klaso «Algrab» devis renkonti «Tantron» ĉe orbito de la planedo K2-2N-88.

Niza per sentema orelo eksentis ŝanĝiĝintan tonon de agordo de la artefarita gravitkampo. Diskoj de tri aparatoj dekstre ekpulsis malglate, ŝaltiĝis elektronika sensilo de la dekstra ŝipflanko. Sur ekluminta ekrano aperis anguleca brilanta peco. Ĝi moviĝis, kiel obuso, rekte al «Tantro» kaj, sekve, troviĝis malproksime. Tio estis giganta rompaĵo da substanco, kiaj renkonteblis rarege en la kosma spaco, kaj Niza hastis eltrovi ĝian volumenon, mason, rapidon kaj direkton de flugo. Nur kiam klakis aŭtomata bobeno de la observoregistrilo, Niza revenis al siaj rememoroj.

La plej akra el ili estis la malbonaŭgura sange ruĝa suno, kreskinta en la vidkampo de la ekranoj dum la lastaj monatoj de la kvara jaro de la vojaĝo. La kvara por ĉiuj loĝantoj de la stelŝipo, kurinta kun rapido je 5/6 de la absoluta unuo — la rapido de lumo. Sur la Tero pasis jam ĉirkaŭ sep jaroj, nomataj nedependaj.

Filtriloj de la ekranoj, gardante homajn okulojn, ŝanĝis koloron kaj forton de radioj de ĉiu astro. Ĝi iĝis tia, kian oni ĝin vidus tra la dika tera atmosfero kun ĝiaj ozona kaj akva defendaj ekranoj. Nepriskribebla fantome viola lumo de alttemperaturaj sunoj ŝajnis blua aŭ blankis, mornaj grize rozkoloraj steloj iĝis gajaj, ore flavaj, similaj al nia Suno. Ĉi tie la stelo, brilanta per venka helruĝa lumo ricevis profundan sangan koloron, en kiu tera observanto kutimis vidi stelojn de la spektra klaso [7] spektra klaso — specialaj klasoj de steloj estas signataj per literoj en jena ordo: O, B, A, F, G, K, M — de tre varmaj bluaj steloj kun surfaca temperaturo 100 000 gradoj ĝis la ruĝaj kun temperaturo 3000 gradoj. Ĉiu klaso havas dek subklasojn, signatajn per cifero, ekzemple, A7. Specialaj klasoj de steloj, N, P, R, S havas pli altan entenon de karbono, ciano, titano, zirkonio en siaj spektroj. M5. La planedo situis multe pli proksime al sia suno, ol nia Tero al la sia. Dum alproksimiĝo al Zirda ĝia suno iĝis giganta skarlata disko, sendanta multege da varmradioj.

Du monatojn antaŭ la aliro al Zirda «Tantro» komencis provojn komunikiĝi kun la ekstera stacio de la planedo. Ĉi tie estis nur unu stacio sur malgranda senatmosfera satelito, situanta pli proksime al Zirda, ol la Luno al la Tero.

La stelŝipo plu vokis ankaŭ tiam, kiam ĝis la planedo restis tridek milionoj da kilometroj kaj la terura rapido de «Tantro» malkreskis ĝis tri mil kilometroj dum sekundo. Deĵoris Niza, sed ankaŭ la tuta ŝipanaro maldormis, sidante en atendo antaŭ ekranoj en la centra stirejo.

Niza estis vokanta, pligrandigante povumon de la sendo kaj ĵetante antaŭen ventumilformajn radiojn.

Finfine ili ekvidis la etan brilantan punkton de la satelito. La stelŝipo komencis rivolui laŭ orbito ĉirkaŭ la planedo, po iom proksimiĝante al ĝi laŭ spiralo kaj egaligante sian rapidon kun rapido de la satelito. «Tantro» kaj la satelito kvazaŭ kunkroĉiĝis per nevidebla ŝnurego, kaj la stelŝipo ekpendis super la eta planedo, rapide kuranta laŭ sia orbito. Elektronikaj stereoteleskopoj de la ŝipo nun estis palpantaj la supraĵon de la satelito. Kaj subite antaŭ la ŝipanaro de «Tantro» aperis neforgesebla vidaĵo.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La nebulozo de Andromedo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La nebulozo de Andromedo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «La nebulozo de Andromedo»

Обсуждение, отзывы о книге «La nebulozo de Andromedo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.