Ivan Efremov - Horo de Bovo
Здесь есть возможность читать онлайн «Ivan Efremov - Horo de Bovo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Социально-психологическая фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Horo de Bovo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Horo de Bovo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Horo de Bovo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Horo de Bovo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Horo de Bovo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ambaŭ polusoj de imagoj pri la estonteco kuniĝas en unueco de ignorado de la marksisma dialektika traktado de historiaj procezoj kaj nekredo je homo.
Per mia romano mi deziris oponi al tiaj verkoj kaj per tio sekvi al tri gravegaj asertoj de V. I. Lenin, kiujn mirinde forgesas kreantoj de modeloj de la estonta socio sur la Tero.
Neimagebla komplikeco de la mondo kaj de la materio, kiun ni nur komencas kompreni en la dua duono de la XX jarcento, kaj pri kiu li avertis antaŭ tri kvaronoj de jarcento, postulos gigantan laboron por gravaj paŝoj en ekkono.
Transiro al senklasa socio kaj plena realigo de la revo de la fondintoj de marksismo pri «salto el la regno de neceso en la regnon de libero» ne estos simplaj kaj postulos de homoj altegan disciplinon kaj konscian responson pri ĉiu ago. Kaj fine, ĉi tie estas la plej ĝusta loko por rememori la rekomendon de V. I. Lenin, donitan al fantasta verkisto A. A. Bogdanov: [1]montri disrabadon de naturaj riĉaĵoj kaj de tuta naturo de nia planedo per kapitalisma mastrumado.
En «Horo de Bovo» mi montris planedon, sur kiun transloĝiĝis grupo da teranoj, ili ripetas la pioniran konkeron de la okcidento de Ameriko, sed sur multe pli alta teĥnologia bazo. Ege rapidigita kresko de loĝantaro kaj kapitalisma mastrumado kondukis al forkonsumo de la planedo kaj al amasa mortado pro malsato kaj malsanoj. Ŝtata ordo sur la prirabita planedo, nature, devas esti oligarkia. Por konstrui modelon de tia ŝtato, mi daŭrigis en la estontecon tiujn tendencojn de gangstera faŝismeca monopolismo, kiuj ĝermas nun en Usono kaj kelkaj aliaj landoj, penantaj konservi «liberon» de privata entreprenado sur naciisma bazo.
Estas kompreneble, ke ne scienco kaj teĥniko de fora estonteco aŭ strangaj civilizoj de malproksimegaj mondoj iĝis la celo de mia romano. Homoj de la estonta Tero, kreskigitaj per multjarcenta ekzisto de la supera, komunisma formo de socio, kontrasto inter ili kaj samaj teranoj, sed formitaj en subpremado kaj tiranio de oligarkia ordo de alia planedo, — jen la ĉefa celo kaj enhavo de la libro.
Se mi sukcesis almenaŭ iugrade montri tion kaj per tio helpi al la konstruantoj de la estonteco — nia junularo — iri plu, al ĉiuflanka perfekto de homoj de la komunisma morgaŭo, al spirita alto de la homaro, do mia laboro estis farita ne vane.
Aŭgusto de 1968
Protagonistoj
Anoj de la stelŝipo «Malhela flamo»: Estrino de la ekspedicio, historiisto Faj Rodis
Estro de la stelŝipo, inĝeniero de anihilaciiloj Grif Rift
Astronavigaciisto-I Vir Norin
Astronavigaciisto-II Menta Kor
Inĝeniero-piloto Div Simbel
Inĝeniero de kirasa defendo Gen Atal
Inĝeniero de biologia defendo Neja Holli
Inĝeniero de komputiloj Sol Sain
Inĝeniero de komunikado kaj filmado Olla Dez
Kuracisto de la Stela Floto Eviza Tanet
Biologo Tivisa Henako
Sociologo-lingvisto Ĉedi Daan
Astrofizikisto kaj planedologo Tor LikPersonoj de la planedo Tormans: Prezidanto de la Kvaropa Konsilio, Reganto de la planedo Ĉojo Ĉagas
Liaj anstataŭuloj: Gen ŜiZet UgKa LufEdzino de Ĉojo Ĉagas Jantre Jaĥaĥ
Amoratino de Ĉagas Er Vo-Bia
Inĝeniero de informado Honteelo Tollo Frael (Tael)
Estro de «liluloj» Jan Gao-Juar (Jangar)
Junulino de Tormans Sju An-Te (Sju-Te)
Gvidanto de «mavoj» Gzer Bu-Jam
Prologo
« Di pi yu chou — la Tero estis naskita je la horo de Bovo (alie Demono, je la dua horo de nokto)». Malnova ĉina-rusa vortaro de episkopo Inocento. Pekino, 1909.
En la lernejo de tria ciklo komenciĝis la lasta lernojaro. Fine de ĝi la lernantoj sub gvido de jam elektitaj mentoroj devos komenci plenumadon de heraklaj heroaĵoj. Preparante sin al memstara vivo, la gejunuloj kun speciala intereso studis sinoptikaĵon de historio de la homaro de la Tero. La plej grava oni opiniis studon de ideaj eraroj kaj de malĝusta kurso de socia organizo sur tiuj ŝtupoj de evoluo de la socio, kiam la scienco donis eblon regi sortojn de popoloj kaj landoj unue nur ete, kaj poste plene. La historio de la homoj de la Tero estis komparata kun multaj aliaj civilizoj sur foraj mondoj de la Granda Ringo.
Supraj blukadraj fenestroj kun opaleskaj vitroj estis malfermitaj. Malantaŭ ili apenaŭ aŭdeblis plaŭdado de ondoj kaj susuro de vento en foliaro — eterna muziko de la naturo, kreanta humoron de trankvila meditado. Silento en klasĉambro, pensemaj klaraj okuloj… La instruisto ĵus finis sian lekcion.
Senbrue mallevinte kurtenojn sur grandajn ekranojn kaj per premo de butono foriginte sub la katedron la stereoprojekciilon de TVF, [2]li eksidis, admire rigardante al la koncentriĝintaj vizaĝoj. Ŝajne, la lekcio estis sukcesa, kvankam estis tre malfacile kunigi la malgrandan kaj la grandan, la potencan ekflugon de la homaro kaj la abismon de malfeliĉo de la pasintaj tempoj, la kortuŝajn mallongajn ĝojojn de apartaj homoj kaj la terurajn kraŝojn de ŝtatoj.
La instruisto sciis — post la silento sekvos demandoj, des pli sciavidaj, ju pli tuŝis la junulojn la historia bildo, pripentrita de li. Kaj, atendante la demandojn, li penis diveni, kio pleje interesis la lernantojn hodiaŭ, kio povis resti nekomprenita… Probable, tio estis la psikologio de homoj en malfacilaj epokoj de transiro de malaltaj sociaj formoj al la altaj, kiam kredon je nobleco kaj honesto de homo, je lia hela estonteco, rodis amasiĝo de mensogo, sensenca krueleco kaj timo. Duboj senarmigadis luktantojn por transformo de la mondo aŭ faris homojn indiferentaj pri ĉio pigraj cinikuloj. Kiel kompreni terurajn amasajn psikozojn fine de la EDM — la Erao de la Disa Mondo, kiuj kaŭzis detruojn de kulturoj kaj buĉadojn de la plej bonaj homoj? Junuloj de la EKM — la Erao de Kuniĝintaj Manoj — estas senfine malproksimaj de ĉio ligita kun histerie streĉa nervozeco kaj timoj de la pasintaj tempoj…
La pensoj de la instruisto rompiĝis, kiam el malantaŭ la tabletoj en malsamaj vicoj samtempe levis sin knabino kaj knabo, similaj inter si per maniero vaste malfermi la okulojn, kio donis al ambaŭ mirigitan aspekton. Ili rigardis unu al la alia, kaj la junulo levis la manon per la manplato supren, — gesto de demando.
— Ĉu estas ĝuste diri, ke la tuta historia sperto asertas neeviteblan venkon de la altaj formoj super la malaltaj tiel en evoluo de la naturo, kiel en ŝanĝo de sociordoj? — komencis la junulo.
— Ĝuste, Lark, se ne atenti esceptajn kondiĉojn, kiuj estas tre raraj, kiel ĉio, kio foriras ekster limojn de la granda dialektika procezo de mezumado, — respondis la instruisto.
— Ekzemple, la okazo de Zirda, sur kies malvivaj ruinoj kreskas nigraj papavoj? — demandis Puna, tiriĝante alten per tuta sia malalta staturo.
— Aŭ de aliaj planedoj, malkovritaj pli poste, — aldonis la instruisto, — kie estas ĉio por la vivo: lazura firmamento de granda atmosfero, diafana maro kaj puraj riveroj, varma suno. Sed ventoj blovŝutas senvivajn sablojn, kaj ilia bruo kune kun bruo de maro aŭ tondro estas la solaj sonoj, rompantaj silenton de gigantaj dezertoj. Pensanta vivo en freneza misvojiĝo murdis sin kaj ĉion vivan, apenaŭ tuŝinte la potencon de atomo kaj kosmo.
— Sed ni jam loĝigis ilin, ĉu?
— Ho jes! Sed ĉu tio gravas por tiuj, kies spuroj dispolviĝis antaŭ milionoj da jaroj, konservinte nenion, el kio ni povus kompreni, kiel kaj por kio ili neniigis sin kaj la tutan vivon de sia planedo!
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Horo de Bovo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Horo de Bovo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Horo de Bovo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.