Tove Jansson - Комеto en Muminvalo
Здесь есть возможность читать онлайн «Tove Jansson - Комеto en Muminvalo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Комеto en Muminvalo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Комеto en Muminvalo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Комеto en Muminvalo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Комеto en Muminvalo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Комеto en Muminvalo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Kial neniam iu aŭskultas kion mi diras? — malespere diris la snorko.
— Mi ne scias, — diris Snif. — Ĉu tiel estas de ĉiam?
— Nun vi ĉiuj fermu la buŝon kaj aŭskultu kion diras la snorko, — diris Snufmumriko. — Li volas ke ni elpensu ĉu troviĝas maniero saviĝi.
— Ni iru hejmen, — diris Mumintrolo. — Kaj vi akompanos nin, ĉu ne?
— Tiun demandon ni traktu pli profunde en la sekva kunveno, — respondis la snorko.
— Kie vi loĝas? — demandis Snorkfraŭlino.
— Mi loĝas en belega valo kun Paĉjo kaj Panjo, — diris Mumintrolo. — Paĉjo mem konstruis nian domon kaj ĝi estas blua. Ĝuste antaŭ ol ekiri de hejme mi pendigis pendolilon por vi en la ĝardeno…
— Ej, tiam vi neniam vidis ŝin, — vokis Snif. — Prefere rakontu pri mia groto. Aŭskultu! Snorkfraŭlino! Ĉu vi scias ke mi havas sekreton kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per O? Kaj ke ĝi estas treege fidema!
– Ĉu vi ne povas zorgi pri la afero, — petegis la snorko refoje klakante per sia krajono. — Unue, ĉu eblas supozi ke ni atingos tiun valon antaŭ la kometo, kaj due, ĉu ni havos pli grandan ŝancon savi nin tie ol aliloke?
– Ĝis nun ĉio prosperis, — opiniis Snif.
— Panjo certe aranĝos tion, — diris Mumintrolo. — Vi devus vidi, kiel belan groton ni havas!
— Mi havas, — diris Snif.
— Kaj en la groto mi havas amason da perloj, kiujn mi mem kaptis, — pluis Mumintrolo.
— Perlojn! — ekkriis Snorkfraŭlino. — Ĉu eblas fari piedringojn el ili?
— Certe eblas! — vokis la trolo. — Nazringojn kaj orelringojn kaj ventrozonojn kaj diademojn…
— Jen pli posta demando, — diris la snorko kaj furioze batadis per sia krajono. — Ĉu vi volas savi vin aŭ ĉu ne?
— Nun refoje vi rompis la pinton de la krajono, — diris lia fratino. — Eble ni povus savi nin en tiu groto. Ĉu iu deziras vespermanĝon?
— Kompreneble ni savu nin en la groto! — diris Mumintrolo. — Kiel saĝa vi estas!
— En mia groto! — vokis Snif. — Ni rulos ŝtonojn antaŭ la enirejon kaj ŝtopos ĉiujn fendojn en la plafono kaj alportos amason da manĝo kaj etan lanternon. Kiel ekscite!
— Tamen certe alia kunveno estos bezonata, — kontraŭis la snorko. — Pensu pri labordivido, ekzemple.
— Kompreneble vi faru vian kunvenon, — diris Snorkfraŭlino. — Sed nun mi ŝatus iom da brulligno. Kaj supakvo. Kaj floroj surtable.
— Kiu koloro? — demandis Mumintrolo. Snorkfraŭlino rigardis sin mem kaj vidis, ke ŝi daŭre estas flava.
— Viola, — ŝi diris, — ŝajnas al mi ke violkoloraj floroj plej konvenus al mi.
Mumintrolo kuris en la arbaron. La snorko kaj Snif trenis sin for por akiri lignon kaj akvon por la supo. Snufmumriko ekbruligis sian pipon. Li kuŝiĝis surdorse kaj rigardis supren en la ruĝan ĉielon.
— Tiu ideo pri la groto ne estis malbona, — li diris. — Ĉu vi timas la kometon?
— Ne, — diris Snorkfraŭlino. — Se mi nur ne devas vidi ĝin kaj klopodas pensi pri io alia.

Snif trovis neniun akvon. Li flare trovis marĉon, sed tie restis nur iom da ŝlimo surfunde, kaj ĉiuj kompatindaj akvolilioj jam mortis. Fine li reiris kun pendantaj oreloj kaj diris:
— Mi pensas ke ĉiu akvo en la tuta mondo elĉerpiĝis.
Kion ajn la fiŝoj diros pri tio. Nun restas nur fruktsuko.
— Do ni faros fruktsupon, — diris Snorkfraŭlino. — Jen ni solvis tiun aferon.
— Ni certe ne solvis ĝin, — kontraŭis ŝia frato. — Ja devas esti ia kaŭzo ke ĉiu akvo malaperas…
Li sidiĝis apud la brulligno kiun li akiris. Ĉiuj ŝtipetoj estis precize same longaj, li mezuris ilin.
— Ia kaŭzo, — malgaje ripetis la snorko.

— Mi pensas ke kulpas la kometo, — diris Snufmumriko.
Ili rigardis al la ĉielo. Krepusko komenciĝis, kaj la vespera ĉielo estis malhele ruĝa. Inter la piceoj brilis eta ruĝa fajrero kiu similis stelon. Sed ĝi ne estis stelo. Ĝi ne scintilis, ĝi ne radiis. Ĝi brulis. Tute senmova, ĉar ĝi havis la voston malantaŭ si.
— Jen ĝi, — diris la snorko.
La nazo de Snorkfraŭlino malrapide verdiĝis.
Mumintrolo alkuris kun bukedo kiun li klopodis fari kiel eble plej violkolora.
Snorkfraŭlino rigardis ĝin.
— Mi preskaŭ pensas ke flavaj estus pli bonaj, — ŝi diris. — Kiel vi vidas mi verdiĝis.
– Ĉu mi alportu novan? — demandis Mumintrolo.
— Ne, — ŝi diris. — Sed pendigu ion por kaŝi tiun kometon, alie mi ne povos kuiri supon.
Mumintrolo pendigis plejdon antaŭ la kometo. Tiam Snorkfraŭlino retrankviliĝis kaj kuiris fruktsukan supon kun manpleno da herboj en sia eta kaserolo. Poste ŝi disdonis krakpanon, ĉar la snorkoj havis nenion alian.
Post la vespermanĝo ili kuŝiĝis dense sur la dormomato el herbo, kiun Snorkfraŭlino plektis. La fajro malrapide estingiĝis kaj la nokto alvenis.
Sed super la silenta dormanta arbaro lumis la kometo, varmega kaj misaŭgura.
6

La tutan postan tagon ili marŝis tra la arbaro, rekte en la direkto al Muminvalo. Snufmumriko muzikis al ili por iom gajigi la aferon. Iam ĉirkaŭ la kvina horo ili venis al vojeto kun granda afiŝo. “Dancejo. Ĉi tien. Butiko”, — diris la afiŝo.
— Ho! Mi volas danci! — vokis Snorkfraŭlino kunfrapante la snorkmanojn.
— Ni ne havas tempon danci nun kiam la tero pereos, — diris la snorko.
— Sed se ni entute dancu, necesas fari tion nun, — ekkriis Snorkfraŭlino. — Karulo! Ĝi ja pereos nur post du tagoj!
— Eble oni povus akiri limonadon en tia butiko, — diris Snif.
— Kaj la vojo iras preskaŭ en nia direkto, — diris Mumintrolo.
— Oni ja povus nur rigardi tiun dancejon, — opiniis Snufmumriko. — Preterpasante…

La snorko suspiris. Kaj poste ili deflankiĝis sur la vojeton. Ĝi estis vojo gaja kiu serpentis tien-reen, ĝi faris maŝojn kaj saltojn ĉiudirekten kaj foj-foje ĝi nodis sin mem pro nura petolo. Oni ne laciĝas marŝi sur tia vojo, kaj supozeble oni alvenas pli rapide per ĝi ol per vojo rekta kaj malgaja.
— Mi sentas kvazaŭ ni venus hejmen post nur momento, — diris Mumintrolo.
— Rakontu iomete pri la valo, — petis Snorkfraŭlino.
– Ĝi estas valo kie oni sentas sin tute sekura, — rakontis la trolo. — Oni ĝojas vekiĝante kaj estas agrable endormiĝi vespere. Troviĝas arbo por grimpado, kie mi konstruos domon, kaj tute sekreta loko kiun mi montros al vi. Panjo metis konkojn ĉirkaŭ ĉiuj florbedoj, kaj sur la verando ĉiam estas sunbrilo. Tie bonodoras. Kaj ni havas propran ponton, kiun Paĉjo konstruis, kaj eblas iri per ĉarumo trans ĝin. Krome mi eltrovis la maron, peco de la maro estas nia propra…
— Antaŭe vi nur paroladis pri kiel bele estas en ĉiuj aliaj lokoj, kie vi ne estis, — diris Snif.
— Sed tio ja estis antaŭe, — respondis Mumintrolo.
La vojo faris novan kurbon kaj jen estis la butiko, kaj ĝi estis eĉ tre bona butiko. Ĉirkaŭ ĝi staris ĉiaspecaj floroj en bonordaj vicoj, kaj sur fosto kuŝis arĝenta globo kiu spegulis la tutan arbaron kaj la blankan domon kun herba tegmento. Jen kaj jen pendis tabuloj kiuj rakontis, ke eblas akiri lavpulvoron kaj glicirizon kaj Unuarangan Sunoleon.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Комеto en Muminvalo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Комеto en Muminvalo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Комеto en Muminvalo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.