Tove Jansson - Комеto en Muminvalo
Здесь есть возможность читать онлайн «Tove Jansson - Комеto en Muminvalo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Комеto en Muminvalo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Комеto en Muminvalo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Комеto en Muminvalo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Комеto en Muminvalo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Комеto en Muminvalo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Kaj kio okazos tiam? — demandis Snif.
— Kio okazos? — diris la profesoro. — Mi ne havis tempon pensi pri tio. Sed mi tre zorge notos la sinsekvon de eventoj.
Snif komencis per tremaj kruroj grimpi suben laŭ la ŝtuparo. Duonvoje li subite haltis por demandi:
— Kiu tago estas hodiaŭ?
— La trian de aŭgusto, — respondis la profesoro. — Kaj la horloĝo montras precize 19.53.
— Do mi pensas ke ni devas hejmeniri, — diris Snif. — Ĝis revido!
La besteto Snif estis rimarkeble pli granda kiam li revenis al la cetera duopo.
– Ĝi estas nigra, — li diris. — Karbe nigra.
— Kio? — demandis Mumintrolo.
— La universo, kompreneble, — klarigis Snif. — Kaj la kometo estas ruĝa kaj havas la voston malantaŭ si. Kaj ĝi intencas TANĜI la teron la sepan de aŭgusto je la oka kvardek du vespere. Eventuale kvar sekundojn pli malfrue. La profesoro kaj mi kalkulis tion.
— Do ni devas rapidi hejmen, — diris Mumintrolo. — Kiu grava afero okazos dimanĉe?
— Anĝelkaĉo, — neglekteme diris Snif. — Pura infanaĵo. Almenaŭ por iu kiu rigardis tra stelo-lorno.
— Tamen ni devas rapidi, — murmuris Mumintrolo. Li malfermis la pordon kaj kuris eksteren.
— Kvietiĝu, — vokis Snufmumriko. — Se ni kuros tiel, ni stumblos kaj falos en iun abismon. La kometo ja alvenos nur post kvar tagoj!
— Kometo kaj kometo, — ekkriis Mumintrolo. — Sendube Paĉjo kaj Panjo zorgos pri ĝi se ni nur venos hejmen… Sed ni devas trovi Snorkfraŭlinon! Ŝi ja ne scias ke mi trovis ŝian piedringon!
Li malaperis en la krepuskon kaj tiris la ceteran duopon post si per la ŝnuro.
La terura ruĝeca koloro de la ĉielo intensiĝis. La nuboj fordrivis kaj la tuta montara pejzaĝo kuŝis nuda en la malrealeca vespera lumo. Malproksime oni videtis la mallarĝan rubandon de la rivero kaj malhelajn makulojn el arbaro.
“Nu, — pensis Snufmumriko. — Estos plej bone se ili rajtos iri hejmen. Kaj supozeble snorkfraŭlino kun piedringo estas pli bona ol senringa, ĉu la kometo venos aŭ ne”.
5
La kvaran de aŭgusto ne plu estis nube, sed la sunon kovris stranga ombro. Dum kelka tempo ĝi ŝajnis nigra, ĝuste ruliĝante supren trans Soleca Montaro kaj ekglisante en la ruĝan ĉielon. Estis pli varme. Dum la tuta nokto ili nur marŝis kaj marŝadis. Snif komencis ĝemi.
— Mi estas laca, — li diris. — Mi laciĝis de la tuto. Nun estas via vico porti la tendon. Kaj la krespeto-paton.
– Ĝi estas bona tendo, — diris Snufmumriko. — Sed oni evitu tro multe ŝati posedaĵojn. Simple forĵetu ĝin. Ankaŭ la krespeto-paton. Tamen restas al ni nenio por meti sur ĝin.
– Ĉu vi vere intencas tion? — konsternite demandis Snif.
— Suben en la abismon?
Snufmumriko kapjesis.
Snif iris ĝis la krutaĵo.
— Eblus loĝi en ĝi, — li murmuris. — Mi povus ricevi ĝin kaj havi ĝin kiel mian propran tendon ĝis mi mortos… kara mumintrolo, nun mi tute ne scias kion fari!
— Vi ja havas la groton, — Mumintrolo amike diris.
Tiam la besteto Snif ridis kaj ĵetis la tutan pakaĵon foren. Ĝi faris grandegajn saltojn inter la rokaj pintoj, la krespeto-pato tintis kiel fanfaro.
— Belege! — kriis Mumintrolo, kaj igis la kaserolojn postsekvi. Ili faris eĉ pli belan bruon. Daŭris longe ĝis la lasta kaserolo silentiĝis sube en la abismo.
– Ĉu vi nun pli bone fartas? — demandis Snufmumriko.
— Ne, diris Snif kaj iĝis tute palvizaĝa. — Nun mi ekhavis kapturnon! — Kaj li kuŝiĝis sternite sur la tero rifuzante pluiri.

— Aŭskultu, — diris Mumintrolo. — Ni devas rapidi. Mi devas kiel eble plej rapide trovi la etan…
— Mi scias, mi scias, — interrompis Snif. — Vian stultan Snorkfraŭlinon. Sed ne tuŝu min ĉar tiam mi vomos!
— Lasu lin malbonfarti en paco, — diris Snufmumriko. — Atendante ni rulu iom da ŝtonoj. Ĉu vi iam rulis ŝtonojn?
— Ne, — diris Mumintrolo.
Snufmumriko elektis grandegan blokon kiu kuŝis ĝuste apud la roka rando.
— Nun rigardu, — li diris kaj ekbalancis la ŝtonon, unu, du, tri — kaj ĝi malaperis trans la randon. Ili kuris antaŭen por rigardi. Jen la bloko dancis antaŭen kvazaŭ fulmotondrus, ŝtonetoj ŝprucis kaj longe poste muĝantaj eĥoj ĵetiĝis tien-reen inter la montoflankoj.
— Fariĝis ŝtonlavango, — feliĉe diris la mumriko.
– Ĉu ankaŭ mi! — vokis Mumintrolo kaj kuris ĝis eĉ pli granda bloko kiu staris ekvilibre plej fore rande de la abismo.
— Singarde! — kriis Snufmumriko.
Sed estis tro malfrue, la bloko tondre falis, kaj post ĝi flugis la malfeliĉa mumintrolo.
Nun verŝajne troviĝus je unu mumintrolo malpli en la mondo, se li ne havus la savŝnuron ĉirkaŭ la ventro. Snufmumriko tuj ĵetis sin dorsen kaj serĉis piedapogon por kontraŭi la puŝon. Ĝi estis forta puŝo, li sentis kvazaŭ li disduiĝus.
Sube en la abismo Mumintrolo senpove svingiĝis tienreen, kaj li estis sufiĉe peza trolo. Snufmumriko malrapide glitis pli kaj pli proksimen al la krutaĵo. La ŝnuro inter li kaj Snif streĉiĝis kaj ankaŭ Snif estis kuntirata sur la tero.
— Lasu, — li ĝemis. — Ne ĝenu min, mi malbonfartas…
— Vi eĉ pli malbonfartos kiam vi falos en la abismon post kelka tempo, — diris Snufmumriko. — Fikstenu kaj tiru! Kaj sube Mumintrolo blekis:
— Helpon! Tiru min supren!

Snif levis la nazon, kaj lia vizaĝo eĉ pli verdiĝis, sed ĉifoje tio estis pro teruriĝo. Li provis forrampi, li apogis sin mane, piede kaj voste, li glitis tien-reen, kaj kiel ajn li baraktis, la ŝnuro implikiĝis inter la rokoj kaj ili ĉesis gliti.
— Kaj nun tiru, — diris Snufmumriko. — Haŭlu per via plena forto kiam mi diras “nun”. Tio estas — ne nun. Ne nun. Sed nun! — Kaj jen ili tiris plenforte, pecon post peco, kaj finfine vidiĝis Mumintrolo super la rando. Unue la oreloj, poste la okuloj, poste la nazo, poste ankoraŭ pli da nazo kaj fine la tuta mumintrolo.
— Je mia vosto, — li diris. — Ĉi tion Panjo devus sperti.
— Saluton! — diris Snif. — Bone revidi vin. Mi estas tiu, kiu igis ĉion halti!
Ili longe sidis por trankviliĝi. Subite Mumintrolo diris:
— Ni estis stultaj.
— Certe vi estis tiaj, — diris Snif.
— Nepardoneble, — pluis Mumintrolo. — Krime! Imagu se ni rulis tiujn ŝtonojn sur la kapon de eta Snorkfraŭlino!
— Tiuokaze ŝi nun estas plata, — diris Snif.
Mumintrolo salte stariĝis.
— Ni devas pluiri, — li ekkriis. — Tuj!
Kaj sub la malintense ruĝa ĉielo kun ĝia pala sundisko ili pluiris malsupren.
Sub la monto fluis rivereto inter la ŝtonoj. Ĝi estis tre malprofunda kaj havis oran glimon sur sia fundo. La hemulo sidis kun siaj lacaj piedoj en la akvo suspirante al si mem. Apude li havis dikan libron titolitan «Insektoj de la Norda Duonsfero, iliaj Kutimoj kaj Fikutimoj».
— Strange, — diris la hemulo. — Eĉ ne unu sola kun ruĝa vosto. Se ne temus pri Dideroformia Fnatopogetes, sed ĝi estas tre ofta kaj havas neniun ajn voston.
Kaj li refoje suspiris.

— Saluton, — diris Mumintrolo kaj aperis de malantaŭ angulo de roko.
— Uf, kiel mi ektimis, — diris la hemulo. — Jen vi denove. Mi kredis ke vi estas ŝtonlavango. Ĉi-matene estis tute terure.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Комеto en Muminvalo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Комеto en Muminvalo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Комеto en Muminvalo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.