Tove Jansson - Комеto en Muminvalo
Здесь есть возможность читать онлайн «Tove Jansson - Комеto en Muminvalo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Комеto en Muminvalo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Комеto en Muminvalo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Комеto en Muminvalo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Комеto en Muminvalo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Комеto en Muminvalo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Kio? — demandis Snif.
— La ŝtonlavango, kompreneble, — respondis la hemulo. — Tute terure. Ŝtonoj grandaj kiel domoj saltadis ĉie kaj rompis mian plej grandan vitran skatolon. Ankaŭ mi saltis. Rigardu la ŝvelaĵon sur mia kapo! Nur rigardu ĝin!
— Mi bedaŭras, ke ni hazarde ĵetis kelkajn ŝtonojn suben, preterpasante, — diris Snufmumriko. — Estas malfacile rezigni, se ili estas tre grandaj kaj rondaj…
– Ĉu vi volas diri, ke ĝi estis via ŝtonlavango? — malrapide demandis la hemulo. — Mi devus diveni tion. Kompreneble. Efektive mi neniam trovis vin tre simpatiaj, kaj post tio ĉi estas necerte ĉu mi volas plu koni vin.
Kaj li turnis sin for verŝante akvon sur siajn lacajn piedojn. Post kelka tempo li diris:
– Ĉu vi ankoraŭ ne foriris?
— Ni baldaŭ ekiros, — respondis Snufmumriko. — Ni nur ŝatus scii, ĉu vi rimarkis ion strangan pri la koloro de la ĉielo.
— Koloro de la ĉielo? — la hemulo surprizite ripetis.
— Jes, la ruĝa koloro.
— Aŭskultu, — diris la hemulo. — La ĉielo povas esti kvadratita se ĝi volas, en ordo laŭ mi. Mi maloftege rigardas ĝin. Kio zorgigas min estas ke mia bela rivereto senakviĝas. Se tio ĉi daŭros, mi ne plu povos plaŭdi per la piedoj.
— Sed estas granda danĝera kometo, — ekis Mumintrolo. Tiam la hemulo stariĝis, kolektis siajn aferojn kaj vadis ĝis la transa flanko.
— Venu, ni iru, — diris Snufmumriko. — Sendube li preferas esti sola.
La tero iĝis pli agrabla por surtreti, ĝi estis kovrita de likenoj kaj muskoj kaj jen kaj jen kreskis kelkaj floroj. La arbaro alproksimiĝis. Estis varmege.
— En kiu direkto vi loĝas? — demandis Snufmumriko. — Ĉar nun ni devos iri laŭ rekta vojo por veni tien antaŭ la kometo.
Mumintrolo rigardis la kompason.
– Ĝi tute freneziĝis, — li diris. — Ĝi nur turniĝas en rondo. Ĉu vi pensas ke ĝi timas la kometon?
— Tio eblas, — diris Snufmumriko. — Ni devos iri intue. Mi ĉiuokaze neniam kredis je kompasoj. Ili nur detruas la naturan senton pri direktoj.
– Ĝuste nun mi havas naturan senton pri manĝo, — informis Snif. — Kial ni jam delonge ne manĝas?
– Ĉar la manĝo elĉerpiĝis, — diris Snufmumriko. — Trinku fruktsukon kaj provu pensi pri io agrabla.
Post iom ili venis al lageto. Ĝia akvo malaltiĝis al malprofunda flako kiu fiodoris, kaj ĉe la bordoj algoj malfreŝis, verdaj kaj ŝlimaj. Ĝi ne plu estis ĉarma lago por banoj.
— Eble ĝia fundo truiĝis, — diris Snif. — Kaj nun ĉiu akvo elfluas.
— Ankaŭ la rivereto de la hemulo malaltiĝis, — diris Mumintrolo.
Snif rigardis en la fruktsuka botelo.
— Ankaŭ ĉi tie malaltiĝis! — li kriis.
— Ej, — diris Mumintrolo. — Vi mem trinkis el ĝi. Ne estu azeno.
— Vi estas azeno! — kriis Snif, ĉar li laciĝis kaj timis kaj malsatis, kaj ĝuste tiam ili aŭdis iun alvoki helpon. Iu kriis en la arbaro. Estis tre laŭtaj kaj ŝiraj krioj, kiuj levis la nukajn harojn de la tuta triopo. Mumintrolo ekkuris kiel kanonkuglo.
— Atendu! — kriis Snif. — Mi ne povas sekvi! Ho! Aj! — La savŝnuro streĉiĝis ĉirkaŭ lia ventro, li falis survizaĝen kaj blekante estis tirata plu laŭ la tero. Sed la aliaj ne haltis, ĝis ili kuris ambaŭflanke de arbo kaj falis teren.
— Forigu la morhan ŝnuron! — kolere diris Mumintrolo.
— Vi sakris! — diris Snif.
– Ĉu gravas? — reciproke kriis la trolo. — Estas Snorkfraŭlino, kiu alvokas helpon! Mi scias, ke estas ŝi!
— Nun vi ambaŭ trankviliĝu, — diris Snufmumriko. Li eligis sian tranĉilon kaj distranĉis la ŝnuron.
Denove Mumintrolo ekkuris tiel rapide kiel li povis per siaj mallongaj kruroj. Post kelka distanco li renkontis la snorkon, kiu bluiĝis pro teruro kaj kriis:
— Terura arbedo manĝas mian fratinon!
Kaj li tute pravis.
Venena arbedo de la danĝera genro Angosturo kaptis la voston de Snorkfraŭlino kaj malrapide tiris ŝin al si per siaj vivaj brakoj, dum ŝi, tre kompreneble, estis violkolora pro timego kaj kriis pli laŭte ol iu snorkfraŭlino iam ajn kriis.
— Mi venas! Mi venas! — vokis Mumintrolo.
— Prenu ĉi tiun pro sekuro, — diris Snufmumriko kaj donis al li sian tranĉilon (tiun kun korktirilo kaj ŝraŭbilo). — Kaj provu kolerigi ĝin. La angosturoj tre facile ofendiĝas.
— Ter-rampanto! Lavbroso! — vokis Mumintrolo. La angosturo ne reagis.
— Pispot-broso! — kriis la trolo. — Aĉa ratvost-pesto! Vi ŝajnas koŝmaro post tagmanĝo el memmortinta porko!
Tiam la angosturo turnis ĉiujn siajn verdajn okulojn al li kaj lasis Snorkfraŭlinon. Unu el la longaj brakoj etendiĝis kiel serpento kaj volviĝis ĉirkaŭ la nazo de Mumintrolo.

— Rezistu! — kriis Snufmumriko.
— Pedikaĉo! — blekis la trolo, kaj trinĉ tranĉ li distranĉis la brakon de la angosturo. La spektantoj hurais. Li saltis tien-reen kun kolere svingata vosto, jen kaj jen li faris atakon kontraŭ la angosturo aŭ elpensis novan insulton.
— Kiel multe vi scias! — admire vokis Snif. — Tiom da fivortoj!
La batalo iĝis pli kaj pli furioza. La angosturo tremis pro ekscito, kaj Mumintrolo estis tute ruĝvizaĝa pro kolero kaj peno. Fine oni vidis nenion krom kirlaĵo el brakoj, vostoj kaj kruroj.
Snorkfraŭlino trovis grandan ŝtonon kaj ĵetis ĝin al la venena arbedo. Sed ŝi ne tre lerte celis, do ĝi trafis la ventron de Mumintrolo.
— Ho, hororo! — ŝi kriis. — Mi mortigis lin!
— Kiel kutime de fraŭlinoj, — diris Snif.
Sed Mumintrolo estis pli viva ol iam ajn kaj daŭrigis sian triumfan batalon ĝis nura arbostumpo restis de la angosturo (li lasis ĝin konservi la plej malgrandajn brakojn). Poste li faldis la tranĉilon dirante:
— Nu bone. Jen ĉio.
— Ho, kiel kuraĝa vi estas, — flustris Snorkfraŭlino.
— Ej, ĉi tiajn aferojn mi faras preskaŭ ĉiutage, — pretere diris Mumintrolo.
— Kiel strange, — diris Snif. Mi ja neniam vidis… — Kaj poste li kriis, ĉar Snufmumriko piedbatis al li la kruron.
— Kio estis tio? — ekkriis Snorkfraŭlino kaj saltetis, ĉar ŝi ankoraŭ restis iom ekscitita.
— Ne timu, — diris Mumintrolo. — Nun mi estas ĉi tie por protekti vin. Jen vi ricevos donaceton!
Kaj li donis al ŝi la oran piedringon.
— Ho, — diris Snorkfraŭlino kaj tute flaviĝis pro ĝojo. — Mi tiel terure serĉadis ĝin! Kia ĝojo!
Ŝi tuj surmetis ĝin kaj turnadis sin por vidi kiel bela ŝi estas.

– Ŝi plendadas pri tiu ringo de pluraj tagoj, — diris la snorko. — Ĉiufoje kiam mi provis paroli pri la kometo ŝi parolis nur pri sia piedringo. Ĉu vi interesiĝas pri la kometo?
— Jes, — respondis Snufmumriko.
— Nu, dank’ al Dio, — kontente diris la snorko. — Do ni tuj aranĝu kunvenon. Bonvolu sidiĝi.
Ili sidiĝis.
— Mi elektas min prezidanto kaj sekretario, — pluis la snorko. — Ĉu alia propono?
Neniu havis alian proponon, kaj la snorko trifoje klakis per sia krajono al la tero.
– Ĉu estis pikformiko? — demandis lia fratino.
— Silentu, vi ĝenas la kunvenon, — diris la snorko. — Kion ni scias? Jes. Ke ĝi okazos vendrede la sepan de aŭgusto je la oka kvardek du vespere. Eventuale kvar sekundojn pli malfrue.
— La pika formiko? — distrite diris Mumintrolo. Li kontemplis la fruntharojn de Snorkfraŭlino. Panjo ne havis fruntharojn. Li neniam antaŭe vidis fruntharojn.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Комеto en Muminvalo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Комеto en Muminvalo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Комеto en Muminvalo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.