Wilhelm Hauff - La Karavano
Здесь есть возможность читать онлайн «Wilhelm Hauff - La Karavano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Karavano
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Karavano: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Karavano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Karavano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Karavano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
La Historio pri Malgranda Muk.
En Niceo, mia kara naskurbo, loĝis iam homo, kiun oni nomis Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraŭ memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam mi konatiĝis kun li, li estis jam grandaĝulo; tamen li havis nur tri aŭ kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksteraĵon tre strangan; ĉar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata, devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de ordinara mortemulo. Li loĝis tute sola en granda domo: eĉ sian kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu ĉiutagmeze supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, ĉu li vivas aŭ mortis. Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo ĉirkaŭkuradas sur la tegmento. Mi kaj miaj ludkamaradoj estis senkompataj buboj, kiuj ĝojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve, ĉiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera festokazo. En la difinita tago ni kolektiĝadis antaŭ lia domo, por tie atendi, ĝis li elvenos; kaj fine, kiam malfermiĝis la pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraŭ pli granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per eluzita manteleto, vasta pantalono kaj larĝa zono, ĉe kiu pendis longa ponardo, — tiel longa, ke oni ne sciis, ĉu Muk alkroĉiĝas al la ponardo aŭ la ponardo al Muk, — kiam li tiel eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia ĝoja kriado, ni ĵetis supren niajn ĉapojn kaj ekdancis ĉirkaŭ li kiel frenezaj. Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton kaj, per malrapidaj paŝoj, ekmarŝis tra la strato. Survoje li trenadis iom la piedojn, ĉar li surhavis grandajn, larĝajn pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Ni infanoj kuradis post li, kriante senĉese: “Malgranda Muk, Malgranda Muk!” Ni ankaŭ havis gajan versaĵeton, kiun ni kantis iufoje pro lia honoro; jen ĝia teksto:
“Muk, Muk, Malgranda Muk!
Loĝas vi en granda domo;
Estas brava eta homo;
Unu fojon en monato
Promenadas sur la strato;
Grandkapulo, turnu vin!
Kuru, Muk, kaj kaptu nin!”
Tiamaniere ni jam ofte amuziĝis, kaj kun honto mi devas konfesi, ke la plej forte incitadis lin mi, ĉar ofte mi ektiris lin je lia manteleto, kaj foje mi de malantaŭe metis la piedon sur lian grandan pantoflon, ke li falis sur la vizaĝon. Unuamomente mi trovis tion ekstreme ridinda; sed ĉesis mia ridado, kiam mi rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro. Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj sufiĉe longan tempon li tie restis. Mi kaŝis min proksime de l’ pordo, kaj vidis lin reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis je la mano kaj, multfoje kliniĝante, adiaŭis ĉe la pordo. Al mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis en mia kaŝejo. Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis antaŭ mia patro. “Mi aŭdis, ke vi ofendis la bonan Muk’on,” li parolis, per tono tre serioza; “nu, mi nun rakontos al vi la historion de tiu ĉi Muk, ĉar mi ne dubas, ke, kiam ĝi estos de vi konata, vi jam ne ridos lin plu. Sed antaŭ kaj post la rakonto vi devos ricevi la kutiman .” La “kutima” estis dudek kvin batoj, kiujn li ĉiam tre kaj tre konscience elkalkuladis sur mia dorso. Li do prenis sian longan piptubon, deŝraŭbis ĝian sukcenan buŝpecon kaj prilaboris min pli senindulge ol iam antaŭe. Kiam la dudek kvin estis plennombre pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri Malgranda Muk.
La patro de Malgranda Muk, kies ĝusta nomo estas Mukra, estis respektata, sed malriĉa homo, ĉi tie en Niceo. Li vivis preskaŭ tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun ĉi li tute ne amis, ĉar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li lasis lin pliaĝiĝi en granda senscieco. Ankoraŭ en sia dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la patro, homo serioza, ne ĉesis lin riproĉi, ke li, kiu jam de longe ne plu devus porti siajn ŝuojn de infano, estas ankoraŭ tiel naivega kaj malsprita.
Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel grave vundante, ke li baldaŭ poste mortis; kaj nun Malgranda Muk sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj parencoj, al kiuj la formortinto ŝuldis pli, ol kiom li povis repagi, forpelis la malfeliĉuleton el la domo kaj konsilis al li eliri en la mondon, por elserĉi sian feliĉon. Malgranda Muk respondis, ke li jam estas preta por la vojaĝo; kaj ĉar nenion plu li petis por si, krom la vestaro de l’ patro, oni plenumis lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro; sekve la vestoj tute ne almezuriĝis al la filo. Sed Muk baldaŭ elpensis rimedon: li detranĉis de la vestoj tiom da ŝtofo, por malpli long igi ilin laŭbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed pri la same necesa malpli larĝ igo li tute forgesis; kaj el tio rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraŭ hodiaŭ povas vidi sur li; la granda turbano, la larĝa zono, la ampleksa pantalono, la blua manteleto, ĉio ĉi tio estas heredaĵoj de lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraŭ. Fine, alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l’ patro kaj preninte bastoneton en la manon, li trapaŝis tra la pordego de la urbo kaj ekforiris “en la mondon.”
Ĝoje li vojiris antaŭen la tutan tagon, ĉar ĉiuokaze li ja volis elserĉi sian feliĉon. Ĉiufoje kiam li ekvidis sur la tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre eklevis ĝin kaj metis en sian poŝon, kredante, ke ĝi ŝanĝiĝos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aŭ lagon lum-reĵetantan kvazaŭ spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena de ĝojo, ĉar li kredis, ke li venas en ensorĉitan landon. Sed ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli proksimiĝis; kaj baldaŭ tro baldaŭ rememorigis lin lia laceco kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraŭ sin trovas en lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojaĝis, malsata kaj malĝoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian feliĉon. Kampaj fruktoj estis lia sola nutraĵo; la malmola tero — lia nokta kuŝejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto grandan urbon. Sur ĝiaj muroj kaj turoj brilege lumis la kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj ŝajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimiĝu. Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn. “Jes,” li diris al si mem, “tie Malgranda Muk trovos sian feliĉon, tie aŭ nenie”; kaj, malgraŭ sia laceco, li eksaltis de ĝojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen al la urbo. Sed kvankam ĝi ŝajnis tute proksima, li ne povis ĝin atingi antaŭ la tagmezo, ĉar liaj mallongaj kruretoj preskaŭ rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li devis sidiĝi ripozi. Fine li alvenis antaŭ la pordegon. Li ordigis sian manteleton, pli bele ĉirkaŭligis la turbanon, pli larĝe alĝustigis la zonon kaj alkroĉis pli oblikve la longan ponardon; poste li forviŝis de sur siaj ŝuoj la polvon, prenis sian bastoneton en la manon kaj eniris kuraĝe tra la urba pordego.
Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermiĝis por li eĉ unu dompordo, nenie oni vokis laŭ lia espero: “Venu, Malgranda Muk! manĝu kaj trinku ĉe ni kaj ripozigu la etajn piedojn!”
Antaŭ granda bela domo li nun haltis kaj rigardis ĝin per sopiroplenaj okuloj, kiam malfermiĝis unu el la fenestroj kaj maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaŭ kantante:
“Envenu, envenu,
Ni gaje festenu;
Bongusta la kaĉo;
Vi manĝos kun plaĉo;
Farita el gri’, Kuirita por vi,
Najbaroj, la kaĉo atendas ĉe mi!”
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Karavano»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Karavano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Karavano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.