Wilhelm Hauff - La Karavano

Здесь есть возможность читать онлайн «Wilhelm Hauff - La Karavano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Karavano: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Karavano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Karavano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Karavano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

ANTAŬPAROLO.

Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon “ Schwäbischer Dichterkreis ” (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la aŭtoro de la mondkonataj Fabeloj certe ŝuldas precipe al sia ĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri Mil kaj unu Noktoj ; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en Der Mann im Mond (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas lia Lichtenstein , rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj baziĝas sur romantika legendo de la Hauff’a hejmlando (Württemberg).

Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj “Volkslieder” (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. Morgenrot (matenruĝo). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.

Por konigi ankaŭ al la esperantista mondo gravan germanan verkiston, kaj por prezenti al ĉiuj karaj samideanoj novan amuzan legaĵon, espereble taŭgan por montri la absolutan sufiĉecon, ja la mirindajn kapablojn de la sola Lingvo Internacia, mi entreprenis tiun ĉi tradukon de ses el la Hauff’aj fabeloj. Neniel mi miros nek malĝojos, se la lingva stilo de tiu ĉi libreto ne plaĉos; sed mia laboro ne estos vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ĝia fideleco al la fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ĝin juĝos sufiĉe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam mi esprimas ĉi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de The British Esperantist — kie, sub la titolo “ Fabeloj ,” La Karavano jam aperis — pro la multaj kaj grandvaloraj konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la sekvantaj paĝoj.

J. W. Eggleton.

Haubinda (Germanujo), la 28an de Aprilo, 1910.

LA KARAVANO.

Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebenaĵo, kie nenio vidiĝas krom sablo kaj ĉielo, jam aŭdiĝis malproksime sonoriletoj de kameloj kaj arĝentaj tintiletoj de ĉevaloj. Densa polva nubo, ĝin antaŭiranta, anoncis ĝian proksimecon; kaj ĉiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.

Tiel montriĝis la karavano al homo, kiu de l’ flanko alrajdis al ĝi. Li sidis sur bela araba ĉevalo, kovrita per tigra felo; de la helruĝa rimenaĵo pendis arĝentaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l’ ĉevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia ĉevalo. Blanka turbano, riĉe brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre ruĝaj; kaj je lia flanko pendis kurba riĉtenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita survizaĝen; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, — ĉio ĉi tio donis al la rajdanto aspekton sovaĝan kaj maltimegan. Kiam li troviĝis proksimume kvindek paŝojn de la fronto de l’ karavano, li pikis la ĉevalon, kaj post kelke da momentoj atingis la antaŭgvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraŭ li siajn lancojn, pro timo pri ia atako.

“Kion vi volas fari?” ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. “Ĉu vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?”

La gardistoj, konfuziĝinte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.

“Kiu estas la posedanto de ĉi tiu karavano?” demandis la rajdanto.

“Al unu sinjoro ĝi ne apartenas,” respondis la alia, “sed al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj kiujn ni kondukas tra la dezerto, ĉar ofte atakadas la vojaĝantojn ĉiuspeca kanajlaro.”

“Konduku min do al la komercistoj,” petis la fremdulo.

“Tio ne povas ankoraŭ fariĝi,” respondis la oficiro, “ĉar ni devas antaŭeniri senhalte, kaj la komercistoj troviĝas malantaŭe, je interspaco de almenaŭ kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, ĝis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron.”

La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu ĉi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kuraĝis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, “Jen bonan tabakon vi fumas,” aŭ, “Belege paŝadas via ĉevalo,” li tiel provis iniciati interparoladon, “Jes, jes!” respondis ĉiam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian taĉmenton, la ĉefgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze ŝarĝitaj kameloj, kiujn kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj ĉevaloj, la kvin komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, — plejparte grandaĝuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili ŝajnis tamen multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La procesion fermis arego da kameloj kaj ŝarĝoĉevaloj.

Oni starigis tendojn, ĉirkaŭ kiuj oni ronde lokis la kamelojn kaj ĉevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la kurteno de l’ tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

“Kiun vi enirigas ĉi tien?” alparolis la plej juna komercisto la ĉefgardiston.

Antaŭ ol tiu ĉi povis respondi, la fremdulo diris; “Mia nomo estas Selim Baruĥ, kaj mi venas el Bagdado. Vojaĝante Mekka’on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaŭ tri tagoj mi sekrete liberigis min. La granda Profeto aŭdigis al mi, de malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel fariĝis, ke jen mi estas ĉe vi. Permesu, ke mi vojaĝu kun vi. Vian protekton vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi riĉe rekompencos vin, ĉar mi estas nevo de la grandveziro.”

La plej maljuna komercisto prenis la parolon. “Selim Baruĥ,” diris li, “estu bonvena en nia ombro! Ĝoje ni helpos vin. Sed antaŭ ĉio sidiĝu, kaj manĝu kaj trinku kun ni.”

Selim Baruĥ sidiĝis ĉe la komercistoj kaj manĝis kaj trinkis kun ili. Post la manĝado, la sklavoj forigis la vazaron kaj alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn kaj rigardante, kiel ili ringiĝas kaj malvolviĝas kaj fine malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la trankvilon.

“Jam de tri tagoj ni tiel sidadas,” diris li, “jen ĉe tablo, jen sur ĉevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza distraĵo. Mi sentas grandan enuon, ĉar mi estas kutiminta vidi post manĝado dancistojn aŭ aŭdi kantojn kaj muzikon. Ĉu vi scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la tempon?”

La kvar pli maljunaj komercistoj daŭrigis fumi kaj ŝajnis profunde mediti, sed la fremdulo parolis: “Permesu, ke mi faru al vi jenan proponon. Mi opinias ke, ĉe ĉiu restadejo, unu el ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus la tempon.”

“Selim Baruĥ, vi diris la veron,” ekkriis Aĥmet, la plej maljuna el la komercistoj. “Ni akceptu la proponon.”

“Mi ĝojas, ke la propono plaĉas al vi,” diris Selim; “kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon.”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Karavano»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Karavano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Karavano»

Обсуждение, отзывы о книге «La Karavano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x