Wilhelm Hauff - La Karavano
Здесь есть возможность читать онлайн «Wilhelm Hauff - La Karavano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Karavano
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Karavano: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Karavano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Karavano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Karavano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Kiam li revekiĝis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed antaŭ la kurteno li ekaŭdis kelkajn voĉojn kune parolantajn: ili ŝajnis aparteni al la sinjoro de l’ tendo kaj al la malgranda nigrebruna vireto. Li subaŭskultis iome, kaj aŭdis, je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la alia, ke li mortigu la fremdulon, ĉar, se li estos liberigita, li povos ilin ĉiujn perfidi.
Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraŭ li, ĉar li estis la kaŭzo de tio, ke oni traktis lin hieraŭ tiel malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta ŝajnis pripensi. “Ne,” parolis li fine, “li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto estas sankta; krom tio, ŝajnas al mi, ke li ne havas tian mienon, kvazaŭ li volus nin perfidi.”
Dirinte tion, li forŝovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. “Pacon al vi, Mustafa,” diris li; “ni gustumu la matenan trinkon; poste vi pretiĝu por la foriro.” Li prezentis al mia frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili bridis la ĉevalojn, kaj kun koro multe pli kuraĝa ol ĉe sia alveno Mustafa surĉevaliĝis. Ili baldaŭ preterrajdis la tendaron, kaj nun ili deturniĝis en larĝan vojon, kondukantan en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu baŝao, kiun ili kaptis dum la ĉasado, promesis toleri, ke ili restu sendanĝere en lia regiono; sed antaŭ kelkaj semajnoj li kaptis unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub spionado, kaj hodiaŭ li devas morti. Mustafa ne kuraĝis ion kontraŭdiri, ĉar li estas feliĉa, ke li mem saviĝis kun sendifekta haŭto.
Ĉe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian ĉevalon, priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por adiaŭi, kaj parolis: “Mustafa, vi fariĝis, en stranga maniero, gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre prisilentu, kion vi vidis kaj aŭdis. Kvankam senkulpa, vi elsuferis la antaŭtimon de l’ morto, kaj mi ŝuldas al vi kompenson. Prenu, kiel memoraĵon, ĉi tiun ponardon; kaj kiam ajn vi bezonos helpon, ĝin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin defendi. Eble ankaŭ ĉi tiu saketo utilos al vi por via vojaĝo.” Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraŭ unu fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia ĉevalo, por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia gastiginto, ĉar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis Allah’on pro sia saviĝo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la noblan rabiston, li ekdaŭrigis gajakore sian vojon al Balsoro.
Leza silentiĝis kaj demande rigardis Aĥmet’on, la maljunan komerciston.
“Ne, se estas tiel,” diris ĉi tiu, “volonte mi plibonigas mian juĝon pri Orbasano; ĉar vere, bele li agis kontraŭ via frato.”
“Li agis kiel brava Islamano,” ekkriis Mulej; “sed mi esperas, ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, ĉar, se mi ne eraras, ni ĉiuj deziregas aŭdi plue, kio okazis al via frato, kaj ĉu li liberigis Fatme’on, vian fratinon, kaj la belan Zorajde’on.”
“Se tio vin ne enuigas, mi volonte daŭrigos la rakonton,” respondis Leza, “ĉar, efektive, la historio de mia frato estas aventuroplena kaj miriga.”
Ĉe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj demandis, kiam komenciĝos la sklavovendado, kiu ĉiujare fariĝas ĉi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedaŭron pro lia malfruiĝo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, ĉar, en la plej lasta tago de l’ vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de ĉiuj aĉetantoj. Tiuj ĉi lastaj, oni diris, interbatiĝis kaj interdisŝiriĝis en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis ĝin pagi. Mia frato informiĝis pli detale pri la sklavinoj kaj jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfeliĉulinoj, kiujn li nun serĉas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin aĉetis, loĝas je kvardek horoj de Balsoro kaj nomiĝas Tiuli-Kos, eminenta, riĉa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis Kapudan-baŝao [7] En la moderna turka lingvo Kapitan-Paŝao , ĉefadmiralo de la turka militŝiparo.
de l’ kalifo, sed nun estas eksiĝinta, por elripozi kun siaj amasigitaj riĉaĵoj.
Komence Mustafa volis tuj residiĝi sur sian ĉevalon, por rapidatingi Tiulin, kiu apenaŭ povis esti antaŭiĝinta eĉ je unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas sukcesi kontraŭ tiu potenca vojaĝanto, nek rekapti de li lian akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaŭ li trovis ĝin. Lia maldistingiĝo je la Baŝao de Suliejka, — konfuzo, kiu siatempe minacis fariĝi por li tiel danĝera, — venigis al li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfeliĉajn knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj ĉevaloj, — por tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, — havigis al si mem kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu kastelo. Ĝi kuŝis sur bela ebenaĵo. De ĉiuj flankoj ĉirkaŭfermis ĝin altaj muroj, kiujn la konstruaĵoj nur tre malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj siajn harojn kaj sian barbon kaj ŝmiris sian vizaĝon per la suko de iu kreskaĵo, kiu donis al ĝi ĝuste tiun saman brunetan koloron, kiun havis la vizaĝo de l’ Baŝao. Poste li sendis en la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo de l’ Baŝao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaŭ revenis la servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido la ĉevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l’ kastelo. Tie ili helpis lin deĉevaliĝi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur larĝa marmora ŝtuparo supren al Tiuli.
Tiu ĉi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun respekto kaj ordonis meti antaŭ li la plej bonan, kiun povis prepari lia kuiristo. Post la manĝo Mustafa iom post iom igis la paroladon ektuŝi la novajn sklavojn, kaj Tiuli laŭdis ilian belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas ĉiam tiel malĝojaj; tamen li kredis, ke tio baldaŭ forpasos. Tre ĝojigite pro ĉi tiu akcepto mia frato kuŝiĝis ripozi kun plej belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidiĝis en la lito, sed kredis, ke li ankoraŭ sonĝas, ĉar antaŭ li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian buŝaĉon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj ŝirpinĉis la nazon, por sin konvinki, ĉu li vere maldormas; sed la aperaĵo restis kiel antaŭe. “Kion vi volas apud mia lito?” ekkriis Mustafa, rekonsciiĝinte el sia mirego. “Nu, ne tiel ekscitiĝu, sinjoro,” parolis la hometo; “mi bone divenis, kial vi venis ĉi tien. Vian estimindan vizaĝon mi ankaŭ ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Baŝaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas ĉi tie, por fari al vi demandon.”
“Antaŭ ĉio diru, kiel vi ĉi tien venis,” rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. — “Tion mi ja tre volonte diros al vi,” respondis la alia. “Ĉar mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kaŭzo de nia malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaŭ forkuri. Se vi ŝin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Baŝao.”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Karavano»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Karavano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Karavano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.