Wilhelm Hauff - La Karavano

Здесь есть возможность читать онлайн «Wilhelm Hauff - La Karavano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Karavano: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Karavano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Karavano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Karavano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaŭ Mustafa estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri ŝia malfeliĉo, sed plie — tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis ŝian malfeliĉon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, kaj tion li ankoraŭ ne kuraĝis konfesi al nia patro, ĉar ŝiaj gepatroj estis malriĉaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia patro estis homo severa. Kiam lia ĉagrenego iom malpliiĝis, li venigis al si Mustafan kaj diris al li: “Via malsaĝeco nun rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la ĝojon de miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaŭ mia vizaĝo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme’on, via kapo liberiĝos de la malbeno de l’ patro.”

Tion mia malfeliĉa frato tute ne atendis. Jam antaŭe li firme decidis elserĉi sian fratinon kaj ŝian amikinon: por tio li nur volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu ĉi forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda jam estis lia aflikto, tiu ĉi nova malfeliĉo, kiun li ja ne meritis, plifortigis nun lian kuraĝon. Li iris al la kaptita korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia ŝipo, kaj eksciis, ke ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan sklavovendadon en Balsoro.

Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojaĝo, la kolero de la patro ŝajnis iom kvietiĝinta, ĉar li sendis al li sakon da oro, kiel subtenon dum la vojaĝo. La gepatrojn de Zorajde — tiel nomiĝis lia forrabita fianĉino — Mustafa, plorante, adiaŭis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojaĝon surtere, ĉar de nia urbeto al Balsoro nenia ŝipo tiutempe veturis. Tial li devis fari tre streĉitajn tagvojirojn, por alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Ĉar li havis bonan ĉevalon kaj nenian pakaĵon, li esperis atingi la urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke ili celas lian monon kaj lian ĉevalon plivere ol lian vivon, li kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia ĉevalo, kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante eĉ unu vorton.

Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Ŝajnis, ke jam nun plenumiĝis por la malfeliĉulo la malbeno de lia patro; ĉar kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde’on, se, senigita je ĉiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili deturniĝis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis ĉirkaŭborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin ĝis dudek tendojn. Al la palisetoj de l’ tendoj estis ligitaj kameloj kaj belaj ĉevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de citro kaj du belaj voĉoj de viroj. Al mia frato ŝajnis, kvazaŭ homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus intenci kontraŭ li ion malbonan; tial li obeis sentime la ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, faris al li signon, ke li desaltu de ĉevalo. Oni kondukis lin en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaŭ kokete ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj tapiŝoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke riĉecon kaj komforton; sed ĉi tie ili ŝajnis nur kuraĝaĉa rabaĵo. Sur unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizaĝo estis malbela, lia haŭto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto de malica ruzo ĉirkaŭ okuloj kaj buŝo faris malameginda lian vidiĝon. Kvankam ĉi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da respekto, tamen Mustafa baldaŭ rimarkis, ke ne por li oni tiel riĉe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj kondukantoj ŝajnis lin pravigi en lia supozo. “Kie estas la Forta?” demandis ili la malgrandulon. “Li faras ĉaseton,” respondis ĉi tiu; “sed li komisiis min okupi, kiel anstataŭanto, sian lokon.” — “Ne saĝe li agis, tion farante,” rediris unu el la rabistoj, “ĉar baldaŭ oni devos decidi, ĉu tiu ĉi hundo devas morti aŭ pagi; kaj tion scias la Forta pli bone ol vi.”

La malgrandulo, kiu havis, laŭŝajne, deziron sin venĝi per bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia kontraŭulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li komencis insulti; kaj vere, ĉiun lian malĝentilaĵon la aliaj plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la interinsultado. Subite malfermiĝis la pordo de l’ tendo, kaj enpaŝis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian belegan sabron kaj lian riĉe ornamitan ponardon, neatentindaj kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta teniĝo, kvankam neniel timigaj, inspiris respekton.

“Kiu ĝi estas, kiu kuraĝas ekmalpaci en mia tendo?” kriis li al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel la afero okazis. Ĉe tio ruĝiĝis de kolero la vizaĝo de tiu, kiun oni nomis “la Forta.” “Ĉu vi kredas, ke mi iam min lasus anstataŭiĝi de vi, Hasano?” kriis li, per terura voĉo, al la malgrandulo. Tiu ĉi kvazaŭ kuntiriĝis pro timo, tiel ke li ŝajnis eĉ multe pli malgranda ol antaŭe, kaj ekŝteliĝis al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo.

Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan antaŭ sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. “Jen ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti.” La ĉefo longe observis la kaptiton; poste li parolis: “Baŝao de Suliejka! via propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaŭ Orbasano.” Aŭdinte tion, mia frato sin ĵetis antaŭ li genue kaj respondis: “Ho sinjoro! al mi ŝajnas, ke vi eraras; mizera malfeliĉulo mi ja estas, sed ne tiu baŝao, kiun vi serĉas!” Mirigis ĉi tiuj vortoj ĉiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la sinjoro de la tendo parolis: “Ne multe utilos al vi viaj ŝajnmanovroj, ĉar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin bone rekonos.” Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, ĉu ŝi ne rekonas en mia frato la Baŝaon de Suliejka, respondis: “Jes, ja! Kaj mi ĵuras per la tombo de l’ Profeto, ĝi estas la baŝao kaj neniu alia.” — “Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane estis ruza,” ekparolis kolere la Forta. “Vi estas por mi tro malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan ponardon; sed al la vosto de mia ĉevalo mi alligos vin morgaŭ, kiam la suno leviĝos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn, ĝis ĝi subiros malantaŭ la montoj de Suliejka!” Nun ekperdis mia malfeliĉa frato la kuraĝon. “Tio estas la malbeno de mia kruela patro,” ekkriis li, plorante; “jen ĝi alpelas min al malhonora morto; kaj ankaŭ vi estas perdita, dolĉa fratino, kaj vi, Zorajde!” — “Via ludaĉo nenion utilas al vi,” diris unu el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaŭ la dorso; “eliru tuj el la tendo, ĉar la Forta ekmordas la lipojn kaj rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraŭ unu nokton, venu!”

Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn, antaŭenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon. “Jen tiu baŝao, kiun ni nun venigas al vi laŭ via ordono,” diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaŭ la kusenon de la Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli nigra, kaj pli bruna lia vizaĝo. Ŝajnis, ke la apero de la dua kaptito tre mirigis la Fortan. “Kiu el vi estas la ĝusta?” li demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. “Se vi aludas la Baŝaon de Suliejka,” respondis, per fiera tono, la kaptito, “tio estas ja mi!” Longe kaj fikse la Forta rigardis la baŝaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante, li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam ĉi tio estis farita, li alproksimiĝis al mia frato, distranĉis ponarde liajn ligilojn kaj faris signon, ke li sidiĝu apud li sur la kuseno. “Mi estas vere afliktita, fremdulo,” diris li, “ke mi prenis vin por tiu monstro, sed alskribu ĝin al stranga dispono de l’ ĉielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo mem, kiu estas dediĉita al la pereo de tiu kanajlo.” Mia frato petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li daŭrigi tuj lian vojaĝon, ĉar ĉiu prokrasto povas esti por li pereiga. La Forta informigis sin pri liaj urĝaj aferoj; kaj post kiam Mustafa ĉion rakontis al li, li konsilis al li pasigi ĉi tiun nokton en lia tendo; li kaj lia ĉevalo sendube bezonas ripozon; sed la morgaŭan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis, estis bonege regalita, kaj dormis trankvile ĝis la mateno en la tendo de l’ rabisto.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Karavano»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Karavano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Karavano»

Обсуждение, отзывы о книге «La Karavano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x