Wilhelm Hauff - La Karavano

Здесь есть возможность читать онлайн «Wilhelm Hauff - La Karavano» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Karavano: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Karavano»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Karavano — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Karavano», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĝuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfeliĉan tagon, Malgranda Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaŭ remalplenigis lian kason, sin armis per sia fosilo kaj enŝteliĝis en la palacan ĝardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da mono. En sufiĉe granda distanco sekvis lin la spionoj, kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la ĉefkasisto Arĥaz; kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno en sian manteleton, ili sin ĵetis sur lin, kunkatenis al li la manojn kaj tuj kondukis lin antaŭ la reĝon. Kompreneble, ĉi tiu interrompo de lia dormado jam metis lian reĝan moŝton en tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian malfeliĉan sekretan ĉefkorpokuriston kaj ordonis, ke la juĝa esploro senprokraste komenciĝu. Oni jam elterigis la urnon kaj metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, ĉe la piedoj de la reĝo. La ĉefkasisto atestis, ke li kaj liaj observistoj surprizis Muk’on en la momento, kiam li tiun ĉi urnon kun ĝia ora enhavo enfosis en la teron.

Ĉe tio ĉi la reĝo demandis la kulpigiton, ĉu tio estas vera, kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis. Malgranda Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la urnon en la ĝardeno, kaj ke li tute ne volis ĝin en sed nur el -terigi.

Ekridis ĉiuj alestantoj pri ĉi tiu senkulpiĝo, sed la reĝo furioze koleriĝis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo. “Kio, abomenulo!” ekkriis li; “ĉu ankaŭ trompmensogi vi volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via reĝo, kiun vi jam priŝtelis? Ĉefkasisto Arĥaz, mi ordonas al vi diri, ĉu vi rekonas, en ĉi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia trezorejo.”

La ĉefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la afero: jam de kelka tempo mankas en la reĝa kaso eĉ pli multe da oro, kaj li povas ĵure atesti, ke tio ĉi estas la sumo ŝtelita.

Nun la reĝo ordonis forte kateni Malgrandan Muk’on kaj ĵeti en la turon; kaj al la ĉefkasisto li transdonis la oron, por ke li ĝin remetu en la reĝan trezorejon. Ĝojanta, ke la afero tiel bone finiĝis, la ĉefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke malsupre en la urno kuŝis papereto, sur kiu estis skribita:

“La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kaŝis ĉi tie parton de miaj trezoroj; kiu ajn ĝin trovos, sur tiun falu la malbeno de lia reĝo, se li ne tuj transdonos ĝin al mia filo. — Reĝo Sadi.”

Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundiĝis en malĝoja medito. Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu ŝtelis reĝajn propraĵojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la reĝo la sekreton pri la bastoneto, ĉar li prave timis, ke oni tiam forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble eĉ liajn pantoflojn. Ankaŭ tiuj ĉi lastaj ne povis nun multe utili al li, ĉar fortaj ĉenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn li penadis, estis al li neeble sin turni sur la kalkanumo. Sed kiam, la morgaŭan tagon, oni sciigis al li, ke li estas kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis de la reĝo privatan aŭdiencon kaj malkaŝis al li la sekreton. En la komenco la reĝo ne volis kredi al lia konfeso; sed Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondiĉe ke la reĝo konsentu, ke li ne estu mortigita. La reĝo donis al li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo ĝin serĉi. Post malmulte da momentoj li jam ĝin trovis, ĉar klare la bastoneto frapis trifoje la teron. Nun ekkonvinkiĝis la reĝo, ke lia ĉefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laŭ orientlanda kutimo, silkan ŝnuron, por ke li sufoku sin mem. Kaj al Malgranda Muk li diris: “Mi ja promesis al vi vian vivon, sed ĉar al mi ŝajnis, ke vi havas ankoraŭ aliajn sekretojn, vi do restos en ĝismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi, kiamaniere vi kuras tiel rapide.” Malgranda Muk, kiu jam pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis ĉiun deziron al plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kuŝas en liaj pantofloj; tamen li ne instruis al la reĝo la sekreton pri la trifoja turniĝo sur la kalkanumo. Nun ankaŭ la reĝo surmetis la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li ĉirkaŭkuregis en la ĝardeno. Ofte li provis haltigi la pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al si mem ĉi tiun venĝeton, lasis lin kuri kaj kuri, ĝis li falis teren sveninta.

Kiam li rekonsciiĝis, la reĝo terure koleris kontraŭ Malgranda Muk, kiu lasis lin tiel kuradi ĝis plena senspireco. “Mi ja donis al vi mian reĝan vorton,” li diris, “ke vi konservos liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi.” Sed la pantoflojn kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon.

Tiel same malriĉa kiel iam antaŭe, Malgranda Muk forlasis la landon, malbenante sian malsaĝon, kiu trompkredigis al li, ke li povas ludi gravan rolon ĉe la kortego. La lando, el kiu oni lin forpelis, estis, feliĉe, negranda; sekve, jam post ok horoj li sin trovis ĉe la landlimo, kvankam, alkutimiĝinte al siaj karaj pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron.

Transpasinte la landlimon, li dekliniĝis de la kutima vojo, por serĉi la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, ĉar nun li portis koleron kontraŭ la tuta homaro. En densa arbaro li venis al loko, kiu al li ŝajnis tre taŭga por lia celo. Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj; ĝi trafluis molan herbejon, sur kiu li ĵetis sin teren, firme decidinte, ke li jam nenion plu manĝos sed atendos ĉi tie la morton. Profundiĝinta en malĝoja primorta medito, li fine ekdormis; sed kiam li revekiĝis kaj ekturmentis lin lia malplena stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io danĝera; kaj tial li ekrigardis ĉirkaŭen, ĉu li ne povas trovi ion manĝeblan.

Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li ĵus dormis. Li suprenrampis por ilin deŝiri, satmanĝis kun bona apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi sian soifon. Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika nazego! En granda konsterniĝo li ekkaptis per la manoj siajn orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo!

“Mi ja bone meritas orelojn de azeno,” li ekkriis, “ĉar, kiel azeno, mi piedforbatis mian feliĉon.” — Dum kelka tempo li ĉirkaŭvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata, li devis ankoraŭ unu fojon alkuri al la figoj, ĉar nenion alian li trovis tie por manĝi. Ĉe ĉi tiu dua figmanĝado venis al li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia granda turbano; tial, timante aspekti ankoraŭ pli ridinda, li denove palpserĉis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj! Li tuj kuris al la rivereto, por certiĝi pri tio, kaj vere, ĝi estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antaŭan formon, kaj la longan malbelegan nazon li jam ne havis plu. Nun fine li ekkomprenis, kiel ĉi tio fariĝis: de la unua figarbo li ricevis la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resaniĝis. Kun ĝojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li ankoraŭ unu fojon rimedon por esti feliĉa. Li do deŝiris de ĉiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj reiris en la landon, kiun li antaŭ tiel mallonga tempo forlasis. Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj vestaĵoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie loĝis la reĝo, kaj baldaŭ li tien alvenis.

Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraŭ sufiĉe maloftaj. Tial Malgranda Muk sidiĝis antaŭ la pordego de l’ palaco, ĉar el pasinta tempo li bone sciis, ke ĉi tie la kuirejestro aĉetadas tiajn frandaĵojn por la reĝa tablo. Li ankoraŭ ne longe sidis tie, kiam, trapaŝantan tra la korto, li ekvidis la kuirejestron. Tiu ĉi esploris la komercaĵojn de l’ vendistoj, kiuj kolektiĝis ĉe la pordego de l’ palaco, kaj fine liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk. “Ho! jen frandaĵo neordinara,” li diris, “kiu certe plaĉos al lia reĝa moŝto; kiom vi postulas por la tuta korbo?” Malgranda Muk difinis prezon moderan, kaj baldaŭ ili faris interkonsenton. La kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj daŭrigis sian iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide, timante ke, kiam la malfeliĉego vidiĝos ĉe la kapoj de l’ korteganoj, oni lin serĉos kaj punos, kiel vendinton de la figoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Karavano»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Karavano» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Karavano»

Обсуждение, отзывы о книге «La Karavano» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x