Julio BAGHY - La Verda Koro с комментариями
Здесь есть возможность читать онлайн «Julio BAGHY - La Verda Koro с комментариями» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 0101, Жанр: Старинная литература, на русском языке. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Verda Koro с комментариями
- Автор:
- Жанр:
- Год:0101
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Verda Koro с комментариями: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Verda Koro с комментариями»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Verda Koro с комментариями — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Verda Koro с комментариями», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Hodiaŭ vi havas tre bonan humoron — diras Kuratov.
— Ĉar mi estas amikino de la junaj koroj — kaj ŝi montras per la okuloj al la junaj knabinoj kaj sinjoroj.
— Ĉu vi estas ankaŭ tiu de mia maljuna koro?
— Ho, sinjoro Kuratov, vi ne havas bonan kapon. Antaŭ nelonge vi diris al mi, vi havas junan koron apud mi. Ne kredu al la komplimentoj de la sinjoroj!
En bona humoro la gelernantoj iras en la parkon. Ĉe la pordo restas nur Janis Lekko, la latvo-rusa soldato. Sed ne longe li staras sola. Venas la instruisto. Amika saluto.
— La gesinjoroj estas en la parko.
— Bone, ni iru!
— Jes, sed Iĉio Pang kaj Petro Koluŝ, la amerika soldato ...
— Ne atendu ilin! Mi estis ĉe nia malgranda poeto kaj ankaŭ nia amiko Koluŝ estas tie. Ili ne venas. La patro de Iĉio Pang estas malsana. La knabo restas ĉe la lito de la patro. Koluŝ iris en la militkaptitejon, ĉar tie ni havas bonan kuraciston, kiu parolas ankaŭ la esperantan lingvon.
La instruisto kun la latvo iras en la parkon. Ili promenas al la direkto, de kie ili aŭdas la parolon de la maljuna Kuratov. La frazoj tuŝas la intereson de la instruisto. Li haltas sur la vojo, proksime al la paca societo. Ankaŭ Lekko haltas. Li komprenas: la instruisto donas tempon al la konversacio kaj li faras kontrolon pri la instruo en la praktiko.
— Kial mi estas esperantisto? Kion mi respondu al vi, fraŭlino Marja Bulski? Vi diris, mi havas karan koloron. Ĝi estas la verda koloro. Vi tuŝis veran punkton. Nun, kiam ni sidas en paco ĉi tie, kiam mi vidas multajn junajn homojn, kiuj havas tiun senton al la verda koloro, kiun senton mi havas, mi pensas, mi ricevis belan donacon. Mi estas ne nur maljuna homo, sed ankaŭ malnova amiko de Esperanto. Vi demandis min, kial mi estas esperantisto? Nu, mi rakontas al vi veran historion ... Mi ne estis malamiko de la lingvo, sed mi ne kredis pri ĝi. Mi estis juna, kiam mi aŭdis pri la lingvo internacia. En la alta lernejo mi havis amikon, kiu venis el Varsovio . Li rakontis pri knabo, kiu faris tian lingvon kaj li prezentis ĝin al la gimnaziaj amikoj. Infana ludo, mi pensis kaj mi diris tion al mia amiko. Li protestis. Ni malpacis. Mi diris: lingvo de unu homo ne estas lingvo, kiun la homoj akceptas. La temp iris kaj iris. Mi ne vidis longe mian amikon. ... En bela tago (mi jam estis oficiro, ne poŝtoficisto kaj mi havis du manojn kaj ne unu) mi vidis mian amikon sur la strato. Mi salutis lin. Li akceptis mian saluton. Ni haltis, konversaciis pri la vetero, pri la familio, pri la servo. Antaŭ ol li iris hejmen, li metis maldikan libron en mian manon. Kio ĝi estas? — mi demandis. La lingvo internacia, pri kiu vi diris "infana ludo". Nu, la sama knabo faris ĝin kaj la homoj akceptis ĝin. Akceptu ankaŭ vi — li diris kaj iris hejmen. Mi rigardis, legis kaj mi metis ĝin en la ŝrankon. ĝi ne interesis min. ... Mia amiko servis ne en mia regimento kaj denove mi longe ne vidis lin. Sed ... sed venis malfacila kaj malfeliĉa tempo. Estis milito inter la rusoj kaj japanoj. El eŭropa Ruslando mi iris al la malproksima Manĝurio. Ankaŭ mia amiko. Apud mia regimento kuŝis lia regimento, Ni militis, militis. El tiu tempo mi havas multajn malbelajn bildojn en mia kapo, sed ankaŭ tiu tempo metis la verdan koloron en mian koron. ... Venis tago, kiam la japanoj faris el multaj freŝaj, junaj rusoj tre silentajn homojn, kiuj restis tie sub la tero. Tiujn malmultajn, kiuj restis, la malamiko portis al Japanlando. Mia amiko kaj mi estis inter tiuj malmultaj soldatoj. Li havis gravan malsanon kaj mi ... mi ... vi vidas, mi havas nur unu manon ... Nu, tie, kiam ni havis la plej malfacilajn tagojn, japana kuracisto venis al ni. Li faris la kuracistan laboron ne malpli simpatie ĉe mi ol ĉe mia amiko, sed kiam lia rigardo tuŝis tiun malgrandan esperantan legolibron, kiun mia amiko portis el nia lando, li montris grandan intereson al li. De tago al tago, kiam li venis, li longe restis ĉe lia lito. Li parolis la germanan kaj la anglan lingvojn, ni parolis ne bone la francan lingvon. Nu, li ne komprenis nin kaj ni ne komprenis lin. Nur tion mi vidis, li ŝatas mian amikon pli ol min ... Kaj venis la tago, kiam la kuracisto kun tri civilaj japanoj haltis ĉe la lito de mia amiko. La plej maljuna, la patro de la kuracisto, amike rigardis kaj donis la manon al li: "Ĉu vi estas esperantisto?" — li demandis kaj kiam mia amiko jese respondis, mi vidis tion, kio tuŝis mian koron. La tri japanoj amike salutis lin kaj montris tian simpation, kin ni malfeliĉaj militkaptitoj ne vidis ĝis nun ĉe la japanoj ... Nu, de tiu tago mia amiko havis pli bonan humoron ol antaŭe kaj mi vidis, tiu kuracisto kaj tiuj japanoj venis de tempo al tempo al li ĝis la tago, kiam li jam ne havis forton kaj la malvarma tuŝo de la Granda Mano fermis liajn okulojn. Tiam mi vidis, ankaŭ la malamiko havas koron, se la homaj sentoj parolas ... De la kuracisto mi ricevis la malgrandan legolibron de mia amiko kaj liaj japanaj amikoj venis ankaŭ al mia lito. Mi rakontis al vi veran historion. Tial mi estas esperantisto, fraŭlino Marja Bulski. Tial mi havas belan donacon hodiaŭ, kiam venis tempo, en kiu ankaŭ mi havas tian homan senton, kian havis tiuj japanoj. Ho, Esperanto estas ne nur lingvo, sed idealo, kiu portas pacon al la koro kaj kulturon al la kapo. Vera espernatisto sentas, la patrolando estas patra hejmo, la nacia kulturo estas la gepatroj. Li file amas ilin. Sed la vera esperantisto sentas ankaŭ tion, la mondo estas patrolando de la tuta homa familio, la diversaj kulturoj estas la fratoj kaj li frate simpatias al ili. Tial mi estas esperantisto, ĉar mi sentas min homo kaj mi vidas homfraton en la homo, ĉu li apartenas al mia nacio aŭ al ne mia nacio. Sen bajonetoj, sen kanonoj la homoj estas fratoj; kun bajonetoj, kun kanonoj ili ne estas homoj. Ĉu vi komprenis la rakonton de via maljuna rusa frato?
La gesinjoroj silentas, sed en tiu silento ne estas protesto. En ĝi estas pensoriĉa harmonio. La militkaptitoj, kiuj nun havas ĉeĥan, rumanan, rusan uniformojn kaj civilan veston, sentas tre varman dankon al tiu unumana maljuna homo. Per tiu parolo li patramane tuŝis la korojn.
La knabinoj kaj sinjorino Bogatireva mute rigardas al la blankaj haroj, belaj bluaj okuloj de la maljuna poŝtoficisto. Nun li estas tre bela, pli bela ol la fortaj, junaj sinjoroj en la elegantaj uniformoj.
Paŭlo Nadai, la instruisto, iras al sinjoro Kuratov kaj kore gratulas al li.
— Sinjoro, vi faris pli belan, pli bonan lecionon ol mi faris en la tuta kurso. Ankaŭ mi dankas. Vian instruon mi metas en mian koron.
Sinjorino Bogatireva levas la manon kaj petas atenton.
— Aŭskultu, gesinjoroj, ĉar hodiaŭ sinjorino Bogatireva havas proponhumoron — diras Kuratov.
— Mi ne havas novan proponon. Mi diras nur unu frazon; jam estas tempo! Vian parton el la leciono, sinjoro Nadai, vi faru en mia hejmo.
— Nu, kion mi diris? Nova propono.
— Silentu, vi ... vi ... maljuna juna koro.
— Mi dankas. Via komplimento diras la puran veron.
La tuta societo promenas al la pordo de la parko.
— Nu, diru, sinjoro Kuratov, ĉu vi ŝatas la fiŝon? — demandas sekrete sinjorino Bogatireva.
— Nur en la akvo, sinjorino, nur en la akvo!
— Ĉu vi ŝatas la akvon?
— Kun vino, sinjorino, nur kun vino! Sed ĉu vi ne havas brandon?
— Ĉu kun akvo, sinjoro Kuratov?
— Ne! Ne! Mia maljuna juna koro ŝatas la brandon pura.
— Mi havas puran brandon, ĉar hodiaŭ vi parolis al mia koro. Tute al mia koro. Jes!
— Ĉu vi scias, kiam mi trinkas multan brandon, mi faras skandalon.
— Jes, en la sonĝo ... sed nur en la sonĝo, sinjoro Kuratov.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Verda Koro с комментариями»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Verda Koro с комментариями» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Verda Koro с комментариями» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.