Charles Dickens - La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika
Здесь есть возможность читать онлайн «Charles Dickens - La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Sinjoro Pikviko, panjo”, diris sinjoro Vardlo per sia plej forta voĉo.
“Ha”, diris la maljuna damo, skuante sian kapon. “Mi ne aŭdas vin”.
“Sinjoro Pikviko, avinjo!” kriĉis ambaŭ junulinoj kune.
“Ha!” ekkriis la maljuna damo. “Nu, ne multe gravas. Li ne ĝenas sin pri tia maljunulino kia mi, supozeble”.
“Mi certigas al vi, sinjorino”, diris sinjoro Pikviko kaptante manon de la maljunulino kaj parolante tiel laŭte, ke la energio kaŭzis karmeziniĝon de lia bonkora vizaĝo, “mi certigas al vi, sinjorino, ke nenio pli ĝojigas min ol vidi damon viaaĝan ĉefo de familio tiel brava kaj tiom june kaj bonfarte aspektanta”.
“Ha!” diris la maljunulino post mallonga paŭzo, “estas tre bele, mi supozas, sed mi ne aŭdas lin”.
“Avinjo estas iom konsternita nuntempe”, diris fraŭlino Izabela Vardlo per mallaŭta voĉo, “sed baldaŭ ŝi interparolos kun vi”.
Sinjoro Pikviko kapsignis sian pretecon respekti la malfortecojn de la maljunaĝo kaj komencis ĝeneralan konversacion kun la ceteraj rondanoj.
“Bela situo ĉi tie”, diris sinjoro Pikviko.
“Bela!” eĥis sinjoroj Snodgraso, Tupmano kaj Vinklo.
“Nu, mi opinias, ke jes”, diris sinjoro Vardlo.
“Ne troviĝas pli bona terpeco en la tuto de Kento, sinjoro”, diris la prudentulo kun pomvizaĝo, “nepre ne, sinjoro… mi certas, ke ne, sinjoro”.
Poste la prudentulo ĉirkaŭrigardis triumfe, kvazaŭ iu kontraŭdirus al li, sed tiun li finfine venkus.
“Ne troviĝas pli bona terpeco en la tuto de Kento”, diris denove la prudentulo post paŭzo.
“Krom la Paŝtejoj de Mulinzo”, komentis la grasulo solene.
“La Paŝtejoj de Mulinzo!” elsputis la alia en profunda malestimo.
“Ja la Paŝtejoj de Mulinzo”, ripetis la dikulo.
“Ege bona grundo, tie”, intervenis alia dikulo.
“Kaj bona ĝi estas, certe”, diris tria dikulo.
“Ĉiu scias tion”, diris la korpulenta gastiganto.
La prudentulo ĉirkaŭrigardis dubeme, sed trovinte sin minoritata, mienis kompateme kaj diris nenion pli.
“Pri kio ili parolas?” demandis la maljunulino per tre aŭdebla voĉo al unu el siaj nepinoj, ĉar, kiel multaj surdaj homoj, ŝi ŝajnis neniam konsideri la eblecon, ke aliaj personoj aŭdas tion, kion ŝi mem diras.
“Pri la tero, avinjo”.
“Kion pri la tero?.. Nenio misas, ĉu?”
“Ne, ne. Sinjoro Milero diris, ke nia grundo estas pli bona ol tiu en la Paŝtejoj de Mulinzo”.
“Kion li scias pri la afero?” demandis la maljunulino indigne. “Milero estas malmodesta pajaco, kaj vi rajtas sciigi lin, ke tion mi diris”.
Tion dirinte la maljunulino, tute ne sciante ke ŝi parolis pli laŭte ol flustre, rektigis sin kaj rigardis trapikeme la kulpan prudentulon.
“Nu, nu”, diris la vigla gastiganto, nature ema ŝanĝi la temon. “Kiel plaĉus al vi robro, sinjoro Pikviko?”
“Tio plaĉus pli ol io ajn”, respondis tiu sinjoro, “sed ne aranĝu tion, mi petas, nur pro mi”.
“Ho, mi certigas vin, ke panjo tre ŝatas robrojn”, diris sinjoro Vardlo. “Ĉu ne tiel, panjo?”
La maljunulino, kiu multe malpli surdis pri tiu temo ol pri la aliaj, respondis jese.
“Joĉjo, Joĉjo!” diris la maljuna sinjoro. “Joĉjo… damnatu… ho, jen li. Elmetu la kartludajn tabletojn”.
La letargia junulo sukcesis sen plua vekado elmeti du kartludajn tabletojn, unu por “Papo Johanino” [20] Papo Johanino . Virino, kiu, laŭ mezepoka legendo, iĝis papo Johano VIII en la 855a jaro, post la morto de Leono IV. La reala papo Johano VIII gvidis la romkatolikan eklezion iom pli malfrue: dum 872-882.
, kaj la alian por visto. La vistludontoj estis sinjoro Pikviko kaj la maljunulino, sinjoro Milero kaj la grasa sinjoro. La rondludo ampleksis la ceterajn festantojn.
La robro estis plenumita kun la tuta seriozeco kaj konduta trankvileco konvenaj al la okupiĝo nomata “visto” — solena okazaĵo, al kiu, laŭ nia opinio, estas aplikita tre malrespekte kaj bagatelige la termino “ludo”. La rondludo, alitable, estis tiel brue gaja, ke ĝi grave interrompis la meditojn de sinjoro Milero, kiu, ne tiom absorbita kiom li devis esti, sukcesis kulpi diversajn krimegojn kaj misfarojn, kiuj ekstreme kolerigis la grasan sinjoron, kaj proporcie bonhumorigis la maljunulinon.
“Jen!” diris la krimulo Milero triumfe, kiam li enmanigis unuopan prenon fine de la partio. “Tio ne povis esti pli trafe ludita, mi flatas min. Neeble akiri alian prenon!”
“Milero devis atuti la karoon, ĉu ne vere, sinjoro?” diris la maljunulino.
Sinjoro Pikviko kapjesis.
“Ĉu mi devis do?” diris la povrulo, dube apelaciante sian partneron.
“Vi ja devis, sinjoro”, diris la grasa sinjoro per tremiga voĉo.
“Tre bedaŭras”, diris la senkuraĝigita Milero.
“Tio ne multe utilas”, graŭlis la dika sinjoro.
“Du figuroj faras ok por mi”, diris sinjoro Pikviko.
Alia partio.
“Ĉu vi povas unu?” demandis la maljunulino.
“Mi povas”, respondis sinjoro Pikviko. “Duoblo, unuopo kaj la robro”.
“Neniam oni tiom bonŝancis”, diris sinjoro Milero.
“Neniam venis tiaj kartoj”, diris la grasa sinjoro.
Solena silento: sinjoro Pikviko bonhumora, la maljunulino serioza, la grasa sinjoro ĉikanema, kaj sinjoro Milero timema.
“Alia duoblo”, diris la maljunulino, triumfe notante la cirkonstancon per meto de sespenco kaj kaduka duonpenco sub la kandelingon.
“Duoblo, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko.
“Tute scias pri tiu fakto, sinjoro”, akre respondis la grasa sinjoro.
Alian partion kun simila rezulto sekvis missekvo far la malfeliĉa Milero, je kio la grasa sinjoro eksplodis en stato de forta persona ekscitiĝo, kiu daŭris ĝis la fino de la ludo, kiam li retiriĝis en angulon, kaj restis komplete muta dum unu horo kaj dudek sep minutoj; post tiu tempo li forlasis sian retiriĝon kaj proponis al sinjoro Pikviko pinĉon da flartabako kun mieno de homo decidinta kristane pardoni la ricevitajn vundojn. La aŭdkapablo de la maljunulino rimarkinde pliboniĝis, kaj la malfeliĉa Milero sentis sin tiel eksterelementa kiel delfeno en sentinela postenbudo.
Dume la rondludo progresis tre gaje. Izabela Vardlo kaj sinjoro Trundlo “partneriĝis”, kaj Emilia Vardlo kaj sinjoro Snodgraso faris same; kaj eĉ sinjoro Tupmano kaj la fraŭla onklino starigis komunakcian kompanion pri ludmarkoj kaj flatado. Maljuna sinjoro Vardlo estis ĉe zenito de sia gajeco; kaj li estis tiel amuza direktante la tablon, kaj la maljunaj damoj estis tiel energiaj pretendante siajn gajnojn, kaj la tuta tablanaro daŭre bruis pro gajo kaj ridado. Ĉeestis unu maljuna damo, kiu ĉiam devis pagi kvin-ses kartojn, je kio ĉiuj ekridis regule en ĉiu partio; kaj kiam la maljuna damo mienis kolere pro la neceso pagi, oni ridis eĉ pli laŭte; je kio la vizaĝo de la maljuna damo iom post iom heliĝis, ĝis fine ŝi ridis pli laŭte ol la aliaj. Ankaŭ, kiam la fraŭla onklino ricevis “geedziĝon” [21] Geedziĝo ( matrimony ). Reĝo kaj reĝino de la sama emblemo ĉe unu el la ludantoj.
, la junulinoj denove ekridis, kaj la fraŭla onklino ŝajne emis ofendiĝi; ĝis, sentante manpremon de sinjoro Tupmano sub la tablo, ankaŭ ŝi gajiĝis kaj mienis iom kontente, kvazaŭ geedziĝo efektive ne estus tiel fora, kiel supozis kelkaj personoj; je kio denove ridis ĉiuj kaj precipe maljuna sinjoro Vardlo, kiu frandis spritaĵojn tiel volonte, kiel la plej junaj. Koncerne sinjoron Snodgraso, tiu faris nenion krom flustri poeziecajn diraĵojn en la orelon de sia partnero, kio igis iun maljunan sinjoron facilanime aludema pri kartludaj partnerecoj kaj dumvivaj partnerecoj, kaj kaŭzis, ke la dirita sinjoro iom komentu tiurilate akompane kun diversaj palpebrumoj kaj subridoj, kio tre gajigis la societon kaj elstare la edzinon de tiu maljuna sinjoro. Kaj sinjoro Vinklo ripetis ŝercojn tre bone konatajn en urboj, sed tute nekonatajn en la kamparo: kaj ĉar ĉiuj ridis pro ili tre senlime kaj diris, ke ili estas elstaraj, sinjoro Vinklo estis en stato tre honora kaj glora. Kaj la bonfarema pastro afable spektis, ĉar la feliĉaj vizaĝoj ĉirkaŭ la tablo feliĉigis ankaŭ la maljunan bonulon; kaj kvankam la gajeco estis iom brua, tamen ĝi devenis de koroj kaj ne de lipoj; kaj tio finfine estas la ĝusta speco de gajeco.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.