Aleksandro Grin - La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, Русская классическая проза, Прочие приключения, Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Nemalbone, iel-tiel.

— Jen, oni diras, ke vi klerigis Hispanion, — daŭrigis Tavi. — Estis vi, oni diras, grandaj, sed malgrandiĝis. Kial do?

— Mi estas gipsa, mi ne scias, — diris Saraceno.

— Aŭskultu, — apoginte sian flankon per la mano, ekparolis la junulino, — elprenu finfine cian cimitaron, fajfigu ĝin en la aero kaj eligu batalkrion; dum kiom da jaroj ci tenas la anson, sed ne povas eltiri la klingon. Vigliĝu kaj prezentu!

— Tio ne sukcesos, — respondis Saraceno, — sed jen kion mi diros al ci, blanka kristana junulino: mi rigardas en malproksimon, kie mi vidas cian sorton.

Tiel klare sonis tiuj vortoj, kvazaŭ Tavi mem prononcis ilin. Kaj pro la senmova rigardo de la gipsa figuro, kun penso pri ĝia direkto, nevole turnis ŝi sian rigardon al la flanko, kien rigardis la maŭro; li rigardis al la muro. Sed trans ties enua limo brilis giganta oriflamo de la mondo, kun glitanta helblua zigzago, kiu estis kvazaŭ la estonteco de Tavi mem. Tiel, ofte, en ombroj de ombroj de la nevidebla, desegnas nekompreneblajn signojn nia animo, atentante ilin kaj promesante al ili en la lingvo de meditanta silento ĉion, kio malhavas vortojn.

Dum purigado, lavado de manĝilaro, kurado al vendejo, kuirado kaj diversaj konsideroj, koncernantaj ĉion ĉi, pasis la varmega tago, cedinte la lokon al sufoka vespero. Sed estis nenio forgesita el la okazintaĵoj de la memorinda Liss-a tago; male, ju pli malproksime, des pli persiste kaj peze ruliĝis pensoj, des pli nepenetreblaj iĝadis la eventoj; estis en ili neatingebla kaj nekomprenebla ligo. Malgraŭ ĉiuj suferaj penoj de Tavi streĉi la nodon el Kruks, sciinta, ke Torp mortis; el Kruks, afektinta la homamason per agoj, superintaj la insultan bruon per krio de tuja agnosko; el Kruks, dirinta, ke ili baldaŭ revidiĝos kaj ke ŝi ne plu devos servi, — tamen la tuta komplika plektaĵo de la nodo restadis nenio alia, ol nedisigebla ŝnuro, streĉante kiun, ŝi nur ŝtonigadis la nodon, havante fortojn nek por malligi, nek por disŝiri ĝin. La morto de Torp estis, ŝajne, cizelita per duobla reliefo sur medalo el unu peco, kuniganta ŝin kaj Kruks-on. Meditante pri Kruks, ŝi ne povis ne agnoski en li forton kaj trankvilan certecon, permesantajn atendi ion, sed, imagante sin kun sia perdita vivo, ŝi konfuziĝadis, ne komprenante, kion ŝi povas havi komunan kun li, — la homo, kiu, se ne hodiaŭ, do morgaŭ, superbrilos, eble, Edison-on [27] Thomas Alva Edison (1847–1931), mondfama usona inventisto (trad.) . .

IV

Antaŭ la oka vespere, jam enuiĝinte esti sola, Tavi impete ĵetiĝis malfermi la pordon, aŭdinte orfe decan frapon, kun kia eniras homo, retrorigardanta al siaj spuroj.

— Mi cin divenis, — kriis ŝi, — tio estas ci, Rita, kvieta museto, kaj cia, verŝajne, maldikiĝinta Buts!

Rufeta, seka junulino, kun etaj trajtoj de la vizaĝo, solide transpaŝis la sojlon, retrorigardante al sia malantaŭe sekvanta adoranto.

— Tio estas mi, — tire diris ŝi, — sed kial Buts maldikiĝis?

Post ŝia dorso subridetis estaĵo tiom diketa kaj ronda, ke ŝajnis, ke metita sur la flankon, li povus turniĝi en tia stato, kiel turbo, sen timo tuŝi la kuŝejon per iu dua punkto de la figuro.

— Kial do Buts maldikiĝis? Li manĝas, dankon al Dio. Sed kara mia, mi gratulas cin. Buts, gratulu. Jen por ci torto, Tavi.

Preninte per unu mano la torton kaj akceptinte mallongan kison al la lipoj, kiun ŝi respondis per impeta ŝmaco al la orelo, per la dua mano Tavi kaptis Buts-on, altirinte lin proksime al si. Buts estis homo aĝa dudek du jarojn, en tuta florado de pompa belo de dekjaraj gigantetoj, ĉe kies ĉiu turniĝo oni rememoras la bebon Gargantuon [28] protagonisto de farsa romano «Gargantuo kaj Pantagruelo» de François Rabelais (1494–1553), franca renesanca verkisto; vivĝoja giganto (trad.) . .

— Do vi ne deziras maldikiĝi, Buts, — diris Tavi, pinĉinte lian tremerintan kubuton, — domaĝe, ja tiam vi pli plaĉus al mi! Kiel vi ŝvitis! Pro tio, ke vin premas la kolumo. Rita, ci ne zorgas, ke li leviĝu laŭ ŝtuparo malrapide, — kiel lia koro batas, kiel li spiras — kompatinda, kompatinda! Vi bezonas pudron. Ĉu vi deziras, mi vin pudros?

Ridante, ŝi jam ĵetis sin por preni la pudrilon, sed Buts, levinte ambaŭ manojn, defendis sin per tiu moviĝo kun plej mizera aspekto; sincera timo kaj konfuzo esprimiĝis en lia punciĝinta vizaĝo, kaj la okuloj humidiĝis, sed, cedinte al io ridinda, li subite gruntis, subridetis kaj mallaŭte ekridis.

— Pud... pud-ron, — elparolis li, finfine, anhelante kaj viŝante la vizaĝon per tuketo, — ne, ne, mi neniam, neniam, neniam... pudr... pudras min! Dankon! Estu sana!

Tiuj, diritaj haste, sed kun arda abomeno al pudro, vortoj de Buts faligis la mastrinon sur tabureton por reteni senfortigan ridegon per la manoj, alpremitaj al la vizaĝo; eĉ Rita ekridis kun bonanima trankvilo.

— Tamen, karulino, — interesiĝis ŝi, — ci estas tiom ekscitita, ke mi maltrankviliĝis. Ĉu? Kio okazis al ci?

Nova frapo al la pordo interrompis tiun rimarkon.

— Mi dum la tuta vespero estos tia! — sukcesis diri Tavi. — Vidu, kara mia, mi havas nervojn.

Plu ridante, ŝi malfermis la pordon, akceptinte en brakumon nigrabuklan, kun malhela simieta vizaĝo, en grandega ĉapelo, Celestina-n Dufort, kiu iam servis kun ŝi en la libra vendejo.

— Saluton, Celestinjo, saluton!

— Gratulon, Tavinjo, gratulon!

— Jes, aĝo maljuna ne estas oportuna. Celestinaĉo, fia, kun kiu ci venis? Aĥ, tio estas cia frato!

Preninte la manojn reciproke, ili saltis unu antaŭ la alia tri fojojn; poste Tavi estis rafinite kaj sprite gratulita de Flak, la frato de la junulino; lia sinteno, lia mokema, memcerta vizaĝo, speciala brilo de trejnitaj kaj frivolaj gestoj, popularaj en publikaj baloj, faris tiun junulon kun vivsperta vizaĝo lerta galantulo, eltrovema en ĉiu minuto.

— Floru kaj ornamu per vi la vivan vojon, florante ĉiujare pli pompe kaj intense! — tiel finis li la gratulon.

Atente kun moviĝema rideto elaŭskultinte kiel mallaŭdon tiun ĉi tiradon, Tavi solene donis al li sian bastone etenditan manon kaj, furioze skuante la manon de la kompleza gratulinto, kun suspiro prononcis:

— Aĥ! Vi trapikis mian koron! Ĉu li trapikis mian koron aŭ ne? — Tuj turnis ŝi sin kun serioza rapidparolo vice al ĉiuj: — Ĉu trapikis aŭ ne? Trapikis aŭ ne? Trapikis aŭ ne? — kunpuŝiĝinte kun ĝentile flankeniĝinta Buts. Kortuŝe klininte la kapon, la dikulo verve gluglis:

— Ne, ne, ne! — kaj timeme strabis al Rita, sed lia arlekenaĵo estis renkontita per indulga grimaco.

Tiam Tavi intencis elpuŝi la gastojn el la kuirejo en la prilumitan, puran ĉambron, sed tra la duonfermita pordo aŭdiĝis malsupre metala trilo de mandolinoj, al kio Flak, movinte la brovon, rimarkis:

— Ho, jen venas Ralf kaj Murray!

Vere, du altaj junuloj, metinte antaŭ si same altan, grandan, viraspektan junulinon kun malbela, sed agrabla vizaĝo, ekstaris kontraŭ la pordo, elmetinte unu piedon kaj, tuŝinte per la manoj siajn velurajn beretojn, elŝiris el la kordoj «freneze pasiigan» valson. Ili same eniris kun la valso, same riverencis, plu ludante. Tiam la plej ĉarma koboldo, kiu iam sidis sub jupo, pinĉis la surojn de la junulinoj, ili kun ĝemo ĵetiĝis al la galantuloj, almetiĝis al brakumintaj ilin brakoj kaj ekturniĝis sur unu loko, ĉar turniĝi ronde en tia malvasteco ne povus eĉ kokidoj. Kvankam Buts pli turniĝadis, ol dancis, Tavi, ŝajne, estis kontenta.

— Sed vi ĉarme dancas! — flustris ŝi. — Tiel malpeze, kiel lanugbulo!

Kaj la bonkora dikulo tutkore pardonis al ŝi la malrespektan pudron. Tiutempe la alta junulino, kies nomo estis Alica, estis senpasie taŭzanta kaj turnanta en la manoj afekte brilantan Rita-n; finfine, Celestina batiĝis per la dorso kontraŭ unu el la muzikistoj kaj la balo finiĝis.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Jean-Marie Le Clézio
Aleksandro Grin - Skarlataj veloj
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La vojo nenien
Aleksandro Grin
Graham Masterton - Brylant
Graham Masterton
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Grin
Harry Harrison - Mondo maledetto
Harry Harrison
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Alessandra Grimm - Die Melodie in dir
Alessandra Grimm
Abigail Fernández Aguirre - El gran mundo de las pequeñas historias.
Abigail Fernández Aguirre
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x