Aleksandro Grin - La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, Русская классическая проза, Прочие приключения, Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Deirinte, ŝi submetis la manon, serioze kaj malgaje observante, kiel la mastro de la vendejo mallevas en ĝin unu post alia arĝentajn monerojn. Li faris tion, montrante la dentojn kaj rigardante al la vizaĝo de la junulino.

— Estu sana, — diris li, — alportu, kio estos; ni ĉion aĉetos.

— Aĉeti, reaĉeti, transvendi kaj retransvendi, — distrite diris Tavi, ekstarinte sur la sojlo kaj retroturniĝante kun moka rideto, — sed unu aferon vi ne aĉetos.

— Nu, kion do? — tuŝita en sia komerca entuziasmo, demandis la vendisto, vigliĝinte kaj frotante la manojn.

— Vi ne aĉetos naskiĝtagon, kiel aĉetis ĝin mi. Jen! — ŝi kunpremis la monon, levis la manon kaj ekridis. — Ne aĉetos! Trafagator, Ekliador kaj Makridator!

Kun tio, elkriinte tiujn vortojn imite al okulta romano, kiun ŝi legis antaŭnelonge, ridante, elflugis kaj malaperis la junulino sub brilo de la frua suno, malhelpanta rigardi rekte per blanka blindeco en larmantaj okuloj.

Aĉetinte tion, pri kio ŝi revis jam hieraŭ, — ruĝan rozon kaj blankan lilion, Tavi alpinglis ilin al la robo. En ŝia korbo kuŝis jam ovoj, viando, butero kaj faruno; inter la provianto elstaris arĝenta kolo de malhela vina botelo; kelkaj oranĝoj flamis sub la batista kubuto. Tiel, armita, kun konscio de farita heroaĵo venis ŝi hejmen, eksidis, ŝmacis per la lipoj en mastruma medito kaj ekflamigis fajron en la fornelo.

Ekflaminte, la fajro strekigis fendojn de krudferaj tabuloj. La ĉambro kaj la kuirejo ardis pro la suno; komforta iĝis la malordo mem; la rozo kaj la lilio, en blueta lakta kruĉo, metita sur la tablon kun derampinta tablotuko, ĝojige floris. Rigardante al ili, Tavi ekdeziris trafi en ĝardenojn, plenajn de verda arĝento de foliaj interspacoj, kie florbedoj brulas per floroj, kaj silento, hela, kiel laŭta batado de la koro, regas puran minuton. Mallevinte viandon en kaserolon, ŝi rigardis ĉirkaŭe kaj ekvidis simplan, solecan horon, varmigitan de la matena suno. Tiam ekdeziris ŝi, ke la koro batu dolore kaj dolĉe; ŝi barbare ekzekutis siajn provizaĵojn kaj, haste, stamfante pro malpacienco, plaŭdĵetis sur la viandon pecon da butero, decidinte sali poste, kiam ĝi estos preta; bolante kaj kolerante, ŝi pistis en argila taso farunon, priverŝinte ĝin per lakto kaj ovoj, knedis farĉon kaj plenigis per ĝi pirogon. Kiam ŝi proksimiĝis al la fino de tiuj okupoj, ŝi imagis, kiel ĉio bongustos; tiam, ĵetinte peteman rigardon al la pirogo kaj la viando, jam iom pli gardeme ŝi ŝovis la manĝaĵon en la bakujon; poste ŝi lavis la manojn, prenis libron kaj eksidis kontraŭ la fenestro.

La delikata odoro de la rozo kontraŭis al la mizereco. Soifo de lukso ekposedis Tavi-n; verŝinte sur naztukon el flakono guton da parfumo, ŝi enspiris ĝian aromon kun aspekto de relativa kontentiĝo kaj metis la naztukon apude sur la tablon. Sed estis io en la alia mano, kaj ŝi malfermis ĝin: sur la genuojn falis peco de malnova fromaĝo, kaptita survoje, en distriĝemo. Laŭ kutimo, fromaĝo petis panon. Sen deziro ŝi alŝovis per la piedo seĝon, sur kiu ekde la hieraŭa vespero kuŝis panpeco, pinĉis la kruston. La fromaĝo estis tiom amara, ke ŝi kraĉis, sed, entuziasmiĝinte, diligente elskrapis per tranĉilo la ŝimon, ree eksidis kaj komencis maĉi, ne forgesante almetadi la naztukon al la nazo; tiutempe ŝiaj brilantaj okuloj rapide, — tien-reen, — estis trairantaj la paĝon.

Dum en la bakujo furioze siblis la viando, pufiĝadis kaj faladis la pirogo, decidinte prefere forbruli, ol cedi al ia literaturo, rajdanto el Sainte-Croix laŭ ŝtona vojo, levante polvon, rapidis al la Alensona duko kun sciigo pri atako de la angloj, kaj, tenante sin je la rajdanto, sidis la trasorbita de parfumo Tavi. Dum la lordo, guberniestro de Kalezo, estis postulanta de Diano neeblajn pasiojn, — la saŭco ekfluis super la rando, sed Tavi per glacia rigardo diris al la lordo: — «Ho, ne!» Kaj kiam la kavaliro, la heroo de ĉiuj tempoj kaj landoj, estis liberiganta la kaptitinon, la pirogo, krevinte, eligis parton de la farĉo, kaj Tavi, ruĝiĝante, decidis jam diri al la kavaliro kun grandega glavo: — «Jes».

Ho vi, mortintaj homoj, kun infana trajto de la okuloj, mornigitaj de la vivo! Al vi ridetas kaj vin salutas ĉiuj, kiuj spiras per aero maltrankvila kaj dolĉa de la neekzistanta lando. Ĉu dormis Tavi aŭ ne — ne sciis ŝi; sed, laciĝinte, ŝi vidis, kiel inter la armeoj de la angloj kaj de la francoj aperis indianoj. Bindaĵo de kiu libro ne retenis ilin? Ĉio malaperis. Movinte la manon sur la okuloj, Tavi rekonsciiĝis kaj revenis al la mastrumado.

III

Ordigante la ĉambron, ŝi forviŝadis polvon per polvotuko, bruadis per la seĝoj, purigadis kaj viŝadis la manĝilaron, kaj pro la klopodoj ardiĝis ŝiaj delikataj vangoj. Sentante, ke ili brulas, Tavi aliris al la spegulo, ronketante kaj kraĉante.

— Fu, fu! kiel diablino, kiel fumtubisto; ne pli bonas mi, ol tiu ĉi Saraceno!

Vere, ŝia nazo estis en polvo, strio de fulgo malpurigis la vangon, kaj la kolo griziĝis pro polvo. Jam Tavi kaptis viŝtukon, por viŝi sin, sed, premita, kun suspiro mallevis la manon, balancante la kapon:

— Estas neniu, por kiu mi purigu min kaj lavu: ne indas, por mi sufiĉas belo.

Vere, por ŝi eĉ sen tio sufiĉis belo .

Ne ekzistas pli oportuna momento por priskribi virinon, ol kiam ŝi mem rememoras pri tio; priskribi, ni diru, ĉe konvena okazo. Se venis tia okazo, estus peko preteri ĝin, atendante novan okazon. Probable, sagaca leganto rimarkis, ke, emfazante niajn vortojn — «por ŝi eĉ sen tio sufiĉis belo », — alivorte, ŝi estis bela spite al la vizaĝeto, malpurigita de polvo kaj fulgo, ni subkomprenas ne la klasikan harmonion de trajtoj, kiu ĝuste ne povas esti tuŝita de fulgo, ĉar fulga makulo momente malbeligos ĝin. Provu eksperimenti kun statuo, malpuriginte ties belajn, sed tute malhavantajn alian esprimon, krom esprimo de konvencia perfekteco, trajtojn per io malhela, almenaŭ per sama fulgo, — momente malaperos la ĉarmo. Makulo aŭ strieto donos al kvieteco de perfektaj formoj de marmoro perean trajton, same senkompate detruantan la finitecon , kiel inka makulo sur blanka papera folio subite faras malpura la tutan folion. En sama maniero perfekta belulino, virino de senriproĉa kaj strikta belo, perdas ĉion, se al ŝi polviĝos la nazo aŭ ŝian vangon malsanktigos inka makulo; tia estas la naturo de ajna perfekteco, potenca, sed ankaŭ sendefenda, se al io en io ĝi abrupte cedis.

Tamen vigla kaj gaja junulino kun malregula, sed ĉarma kaj fajna vizaĝo, kun radia kaj varma, kiel mallaŭta sonoro, rigardo, kies esprimo estas senfine diversa; junulino, ĉiam teksanta ĉirkaŭ si nevideblan spuron de facilaj kaj senzorgaj moviĝoj; maldiketa, sed bonstatura, kun malfermita kaj pura voĉo, kun rideto, glitanta kiel tremo de somera foliaro, — povas, malutilante al si per nenio, malpuriĝi kaj polviĝi kiom ajn; ŝia ĉarmo, vokanta zorgeman rideton, venkos nigran jugon de fulgo tial, ke ĝi havas pli da rimedoj por tio, ol la senmova statuo, aŭ viva, sed malrapide radianta impresojn diino. Ĉu povas tiu lasta eksalti, ridegante kaj frapante siajn flankojn? Ne. Sed tion povas ajna simple beleta junulino, malmulte zorganta pri tio, kiel aspektas tia eksperimento.

Jen ĉio, kion ni deziris diri, uzinte la konvenan momenton. Tiutempe, viŝante la aĵojn, starantajn sur la komodo, Tavi komencis pensan konversacion kun Saraceno el gipso. Plurfoje la malaperinta ŝipestro batpurigadis sian pipon je ĝia soklo, per kio li forbatis la farbon, ĉirkaŭiginte la piedojn de Saraceno per teruraj kavoj. Saraceno, alportinte la manon al la okuloj, estis rigardanta malproksimen, per la alia mano li tenis la brakon de cimitaro.

— Nu, kiel statas la aferoj ĉe vi, en Saracenio? — demandis la junulino.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Jean-Marie Le Clézio
Aleksandro Grin - Skarlataj veloj
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La vojo nenien
Aleksandro Grin
Graham Masterton - Brylant
Graham Masterton
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Grin
Harry Harrison - Mondo maledetto
Harry Harrison
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Alessandra Grimm - Die Melodie in dir
Alessandra Grimm
Abigail Fernández Aguirre - El gran mundo de las pequeñas historias.
Abigail Fernández Aguirre
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x