Aleksandro Grin - La vojo nenien
Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - La vojo nenien» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, Русская классическая проза, Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La vojo nenien
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La vojo nenien: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La vojo nenien»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La vojo nenien — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La vojo nenien», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Sidu, — diris Tergens, — la butikisto parolas prave.
Transsaltinte el la korto sur la dezerton malantaŭ la ŝedo, kie tre emociiĝanta Grubbe sidis, ne ellasante el la manoj la stirradon, la butikisto nur svingis la manon al li, signante per tio stari kaj atendi, kaj mem ĉirkaŭiris la kvartalon flanke de la dezerto, elkurinte sur la Prizonan interstrateton pli malalte ol la prizono.
Seka, arda vento estis priblovanta lian sufokiĝantan figuron. Kun nuda kapo, sentante ĉiam senvoĉan vokon malantaŭ si, Stomador ĉirkaŭrigardadis en la nokta vakuo. Li jen iradis, jen kuradis.
La luno embuskis malantaŭ nuboj, nudiginte sian lumantan ŝultron. La senpasia nokta lumo estis ĉirkaŭprenanta ombrojn de domoj. Ankoraŭ ne alkurinte ponton en malaltaĵo, kunigantan la antaŭurbon kun la urbo, Stomador ekvidis du junulinojn, haste revenantajn hejmen. Li ĵetiĝis al ili kun profunda kredo je la inspiranta lin forto, sed, rigidiĝinte pro la neatenditeco, tiuj junulinoj ĉe lia unua vorto: «Helpu al mortanto...» — disiĝis kaj ekkuris for, timigitaj de la sovaĝa aspekto de la hirta korpulenta homo. Ne haltante, ne ĝeniĝante, Stomador trakuris la mallongan kvartalon, kunigantan la ponton kun ŝtupoj de la norda elirejo de la Centra bulvardo, preskaŭ trastrekanta la urbon per rekta linio.
Densa foliaro de malaltaj palmoj bruis kaj ŝanceliĝadis pro la varmega vento, malproksime ludis orkestro de la maŭra rotondo; ĝiaj sonoj estis forportataj de la vento, nur fojfoje sonante klare kaj maltrankvile, kiel vortoj, kiujn ĵetas en pordon homo, foriranta por ĉiam, malproksimen. Preskaŭ ne estis preterpasantoj en tiu nokta horo; sur la fino de la bulvardo unu klara virina figuro en nigra mantilo estis alproksimiĝanta al la ŝtupoj; kiel steloj, brileris ŝiaj okuloj.
— Vivo, haltu pro morto! — kriis Stomador, ĵetiĝante al ŝi. — Kiu ajn vi estu, elaŭskultu la voĉon de la malespero mem! Temas pri mortkondamnito. Mi ne estas ebria, nek freneza, kaj mi tuj ekkredis je vi. Ne trompu min!
Ĉapitro XV
Eĉ la unua monato de la edzineco ne donis feliĉon al la juna virino, tiel arde amanta sian edzon, ke ŝi ne rimarkadis liajn pripensitajn agojn, preparantajn disrompon. Nur dum la unuaj tagoj de la edzeco Van-Konet estis atenta al sia edzino; post la transloĝiĝo al Poket li ĉesis ĝeniĝi kaj rekomencis tiun ordinaran por li vivon, al kiu li kutimiĝis. Li estis malatenta, akra kaj mokema, kiel plenaĝulo, rapide elreviĝinta pri ludilo, prenita de li pro kaprico por nelonga amuziĝo. En tiu tago Consuelo estis krude ofendita de Van-Konet, riproĉinta la edzinon pri ŝia nenobla deveno. Por almenaŭ iomete distri sin, la juna virino iris al koncerto sola, kie, aŭskultinte muzikon, eĉ pli malĝojigintan ŝin, ŝi en meditemo forlasis la koncertejon. Unuafoje tiel peze ne kongruis la sentoj, esprimitaj de la alta arto, kun ŝia amara naiva sperto. Malgaja, sentante deziron resti sola, ŝi, malmulte konante la urbon, malrapide iris laŭ la bulvardo ne en tiu direkto, kien necesis iri, kaj ŝin haltigis Stomador.
Ĵetinte preteran rigardon al li, Consuelo eligis kelkajn hispanajn vortojn kaj intencis iri pluen, sed Stomador tiel gardeme, kvankam arde, kaptis ŝian manon, ke ŝi haltis, ne decidiĝante koleri.
— Ne foriru, ne elaŭskultinte, — parolis Stomador, dismetinte la manojn, kvazaŭ li estis kaptanta ŝin. — Señora [9] [senjóra] (hisp.) sinjorino (trad.) .
, estas kondamnita al mortekzekuto mia plej bona amiko, James Gravelot, kaj ĉe la tagiĝo oni lin pendumos. Señora , helpu al mi diri tiajn vortojn, kiuj konvinkos vin! Venu al li kun mi, elaŭskultu kaj adiaŭu lin! Via koro komprenos tiun lastan deziron, por kiu tro malinda kaj kruda estas mia lango, por ke mi povu ĝin esprimi!
Sentante seriozecon de la atako, vidante la malfeliĉan vizaĝon, la senordan veston, jam iomete infektita de la furioza emocio de la maljuna homo, Consuelo diris:
— Pardonu Dio lian pekan animon, se tio estas tiel, kiel vi parolas, bona homo. Kien do vi vokas min?
— En la prizonon, señora . Tio estas ne krimulo, kvankam li estis akuzita pri interpafado kun doganistoj. Neniu kredas pri lia krimeco, ĉar lin pereigis Van-Konet, la filo de la gubernatoro. Gravelot batis tiun sentaŭgulon pro malnobla ago. La venĝo, la timo perdi la profitdonan fianĉinon pereigis Gravelot-on. Sed mankas tempo rakonti ĉion. Mi vidas, ke vi ekkompatis, kaj via bela animo paliĝas, samkiel via vizaĝo, aŭdante pri la krimo. Jen lia lasta deziro, kaj juĝu, ĉu povas tiel diri nigra animo: «Stomador, turnu cin al la unua virino, kiun ci renkontos. Se ŝi estas maljuna, ŝi estos por mi patrino, se juna — iĝos fratino, se infano — iĝos mia filino». Juĝu do, kion ne ricevis la mortanto kaj kiel kruele estos rifuzi al li, ĉar li estas malsana, senmova kaj pretiĝas morti!
Tiu parolo, plena de senartifika sufero, la terura akuzo al ŝia edzo, pro kio tremeris jam io nekorektebla en la animo de la sopiranta juna virino, forigis ĉiujn hezitojn de Consuelo. Ŝi decidiĝis.
— Mi ne rifuzos al vi, — diris Consuelo. — Estas kaŭzo por tio, kaj ĝi estas tro morna, por ke mi penu ĝin klarigi. Ni iru. Konduku min. Kiel ni trairos?
— Ho, pardonu! Nur tra subfosaĵo. La fuĝo malsukcesis, — respondis jubilanta Stomador, preta pro dankemo porti sur la manoj tiun ĉarman estaĵon, tiel kuraĝe decidiĝantan submetiĝi al danĝero. — Kredu aŭ ne, kiel vi deziras, sed almenaŭ dudek alparoloj estis miaflanke, kaj ĉiuj ili estis malsukcesaj. Kaj mi ne bedaŭras, — aldonis li, — ĉar la sorto donis al mi... Vi komprenas, ke tio estas vero, señora .
Malgraŭ la anima obskuro, pli similanta morton, ol la febra ekscitiĝo de Davenant, Consuelo ne povis reteni rideton, aŭskultante la naivan flaton kaj multon alian, kion, haste paŝante apud ŝi, parolis Stomador, ĝis post ĉirkaŭ dek kvin minutoj ili traglitis en la pordon de la butika korto. Honesteco de Stomador estis nun tute klara al Consuelo, tial, kvankam kun ĝeniĝo, kaŭzata de neordinareco de la danĝera okazaĵo, ŝi tamen kuraĝe enrigardis en la mallarĝan ŝakton, malforte prilumitan per la lanterno, dirinte:
— Mi mapurigos min tutan. Donu al mi ion por envolvi min.
Dum tiu tempo, kiam ili estis irantaj, el la interparolo kun Stomador al ŝi iĝis tute krude kaj abomene klara la koro de ŝia edzo, kvazaŭ malkovriĝis malsanaj internaĵoj de aspekte floranta korpo, plenaj de ulceroj. Kaj ŝi deziris elaŭskulti sian verdikton de la kondamnito, kiu, ne sciante tion mem, malimplikis la malpuran mensogon.
Pli rapide ol kato, salte forportanta muson, Stomador ĵetiĝis en sian ĉambron kaj revenis kun littuko, sufiĉe pura. Envolvinte sin kun la kapo, Consuelo ekvidis la elrigardintan el malsupre vizaĝon de Tergens. Ŝin kaptis profunda intereso al la entrepreno, kies morneco kaj emocio per io respondis al ŝia sufero.
— Ankoraŭ ĉio estas kvieta, — kun faciliĝo flustris Stomador. — La nokto favoras al James... Sed ja ĉio estis pripensita vere brile!
La tre juna virino kun vizaĝo de la konscienco mem ŝajnis al Stomador fidema knabino. Li ŝvebis apud ŝi, gardeme subtenante ŝin dum la malleviĝo.
— Mi ĵuras per la dorna krono! Vi estas veraj viroj! — diris Consuelo, enrigardinte en la teruran tunelon, morne prilumitan per la stelo de la lanterno. Vere, eblis admiri tiun laboron. — Almenaŭ tio estas konsolo por mi, — aldonis ŝi, lasinte la butikiston en perplekso koncerne la sencon de ŝia rimarko.
Jam la situo mem de la prizono kontraŭ la angulo de la korto pruvis verecon de la vortoj de ŝia malfeliĉa kondukanto. Nun Consuelo opiniis sia rekta devo kompensi per io la malbonon, kaŭzitan de ŝia edzo; ŝi hastis kaj grimpis fleksiĝinte. Botredge, konsternita de ŝia aspekto, silentis, alpremiĝinte al la muro de la pasejo, por tralasi la virinon. Ŝi surpaŝis lian manon, sed li eĉ ne moviĝis. Tergens rampis antaŭen kaj eksidis ĉe la dua elirejo, etendinte la krurojn. Consuelo kaj la butikisto transpaŝis liajn krurojn kun pli granda komforto, ol kiam ili preteris la longan korpon de Botredge. Por feliĉo de ĉiuj agantaj personoj de la prizona dramo, la vento blovis al iliaj vizaĝoj. Grimpante laŭ ŝtupetoj de la ligna ŝtuparo, Consuelo eliris supren. Ĵetinte la littukon en la aperturon, ŝi sensone trairis post Stomador tiujn dek paŝojn, kiuj estis disigantaj la subfosaĵon disde la pordo de la lazareto, kaj, alpremiĝante al la muro de la angulo, glitis en la helan ejon. El ĉiuj manipuloj de la pasado al la pordo kaj reen tiuj du paŝoj sub ŝirmo de la mallarĝa porda ebeno estis la plej akra elprovo de risko. La korpulenta Stomador, samkiel unuafoje, ekkuŝis apud la pordo sur la flankon, altreninte sin poste per la manoj. Consuelo alpremiĝis al la muro per la dorso, dismetinte la manojn kaj retroklininte la kapon. Samajn antaŭgardojn uzis ĉiuj, ne ekskludante Fakreged-on, kaj se atenti, ke dum la tuta agado estis entute dek tri pasoj de diversaj homoj el la pordo kaj en la pordon de la lazareto, kaj neniu bruis, nek stumblis, do iĝos klare, kia streĉo estis foruzita sur tiu ĉi eta tereno de kaŝita lukto.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La vojo nenien»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La vojo nenien» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La vojo nenien» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.