Boleslav Prus - La faraono
Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus - La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2000, Жанр: Классическая проза, Историческая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La faraono
- Автор:
- Жанр:
- Год:2000
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La faraono: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Kiam post mallonga halto, la taĉmento de la kronprinco ekmarŝis antaŭen, Herhor sidiĝis sur ĉevalon kaj rajdante apud lia ekscelenco Nitager, parolis kun li pri la aziaj popoloj kaj precipe pri la vekiĝo de Asirianoj.
Tiam du servistoj de la ministro: la adjutanto portanta la ventumilon kaj la skribisto Pentuer ankaŭ komencis interparoladon.
—Kion vi pensas pri la aventuro de Eunana? — demandis la adjutanto.
—Kaj kion vi pensas pri la kamparano, kiu sin pendigis? — demandis la skribisto.
—Ŝajnas al mi, ke por la kamparano la hodiaŭa tago estas la plej bona, kaj la ŝnuro ĉirkaŭ la kolo la plej mola, kiun li renkontis dum sia vivo — respondis la adjutanto. Mi pensas ankaŭ, ke de nun Eunana tre zorge observos la kronprincon.
—Vi eraras — diris Pentuer. — Eunana neniam plu rimarkos skarabon, eĉ, tiel grandan kiel bovo. Koncerne la kamparanon, ĉu vi ne opinias, ke lia vivo estis tre malfeliĉa, tre malfeliĉa sur la sankta egipta tero?
—Vi ne konas la kamparanojn, jen kial vi tiel parolas…
—Kaj kiu konas ilin pli bone?… — respondis malgaje la skribisto. — Ĉu mi ne kreskis inter ili?… Ĉu mi ne vidis, kiel mia patro fosis kaj purigis kanalojn, semis, rikoltis kaj, antaŭ ĉio, — kiel li pagis la impostojn? Oh, vi ne scias, kia estas la sorto de l’ kamparano en Egipto!
—Sed mi scias — respondis la adjutanto — kia estas la sorto de l’ fremdulo. Mia praavo aŭ prapraavo estis unu el potenculoj inter Ĥiksoj, sed restis ĉi tie, ĉar li ekamis la teron. Kaj kion vi diros: ne nur oni forprenis de li la bienojn, sed ankoraŭ sur mi pezas la makulo de la deveno! Vi mem vidas, kion mi devas toleri de la aŭtoĥtonaj Egiptanoj, kvankam mi havas altan rangon. Kiel do min povas kortuŝi la sorto de l’ egipta kamparano, kiu vidante mian flavan vizaĝon, ne malofte murmuras sub la nazo: ”Idolisto!… fremdulo!…” La kamparano estas nek idolisto, nek fremdulo.
—Li estas nur sklavo — intermetis la skribisto. — Sklavo, kiun oni edzigas, eksedzigas, batas, vendas, iafoje mortigas, kaj al kiu oni ĉiam ordonas labori, promesante favore, ke eĉ en la alia mondo li estos sklavo.
La adjutanto levis la ŝultrojn.
—Vi estas stranga, malgraŭ via saĝo! — diris li. — Vi ja vidas, ke ĉiu el ni okupas postenon — malaltan, malpli malaltan aŭ tre malaltan, sur kiu li devas labori. Ĉu vin ĉagrenas tio, ke vi ne estas faraono kaj ke via tombo ne estos piramido?… Vi tute ne pensas pri tio, ĉar vi komprenas, ke tia estas la ordo de l’ mondo. Ĉiu plenumas sian devon: la bovo plugas, la azeno portas la vojaĝantojn, mi ventumas lian ekscelencon, vi pensas kaj memoras por li kaj la kamparano kulturas la teron kaj pagas la impostojn. Ĉu ne estas do indiferente por ni, ke ia bovo naskiĝas Apiso, kiun oni honoras, kaj ia homo naskiĝas faraono aŭ nomarĥo?
—Oni detruis al tiu kamparano lian dekjaran laboron… — murmuretis Pentuer.
—Kaj ĉu vian laboron ne detruas la ministro?… — demandis la adjutanto. — Kiu scias, ke vi regas la ŝtaton, ne lia ekscelenco — Hehor?…
—Vi eraras — diris la skribisto — li efektive regas. Li havas la povon, la volon, mi nur la scion… Cetere, oni ne batas min, nek vin, kiel tiun kamparanon…
—Sed oni batis Eunanan, kaj ni ankaŭ povas ion ricevi. Oni do devas esti kuraĝa kaj ĝui la sorton, kiun oni destinis por la homo. Tiom pli, ke kiel vi scias, nia animo, la senmorta Ka, puriĝante iom post iom, suriras pli kaj pli altajn ŝtupojn kaj post miloj aŭ milionoj da jaroj perdiĝas, disfluiĝas kune kun la animoj de l’ faraonoj kaj sklavoj; eĉ kune kun la dioj en la sennoma, ĉiopova patro de la vivo.
—Vi parolas kiel pastro — respondis Pentuer maldolĉe. — Mi, ne vi, devus posedi tian serenecon!… Sed anstataŭe mi havas doloron en la animo, ĉar mi sentas la mizeron de milionoj da estaĵoj…
—Kiu devigas vin?
—Miaj okuloj kaj mia koro. Ĝi estas kiel valo inter montoj, kiu ne povas silenti, kiam ĝi aŭdas krion, kaj respondas per eĥo.
—Kaj mi diras al vi, Pentuer, ke vi pensas tro multe pri danĝeraj aferoj. Oni ne povas senpune paŝi sur la deklivoj de l’ orientaj montoj, ĉar ĉiuminute oni povas rulfali; nek vagi en la okcidenta dezerto, kie kuras malsataj leonoj kaj furiozas la ĥamsino.
Dume la brava Eunana, kuŝante en la veturilo, kiu nur duobligis liajn dolorojn, postulis manĝaĵon kaj trinkaĵon, por montri, kiel brava li estas. Kaj kiam li formanĝis sekan kukon frotitan per ajlo kaj eltrinkis acidan bieron el longforma vazo, li petis la veturigiston, ke li forpelu muŝojn de lia vundita korpo.
Kuŝante tiel sur sakoj kaj pakoj, en krakanta veturilo, la vizaĝo turnita al la tero, la malfeliĉa Eunana komencis per ĝemanta voĉo kanti la malfacilan sorton de malaltranga oficiro: ”Kial vi diras, ke estas pli bone esti oficiro ol skribisto? Venu kaj rigardu miajn bluajn striojn kaj fenditan korpon kaj dume mi rakontos al vi la historion de l’ turmentata oficiro.
Mi estis ankoraŭ juna knabo, kiam oni alportis min en la soldatejon. Por la matenmanĝo mi ricevadis pugnon en la ventron tiel forte, ke tio naŭzis min, por la tagmanĝo pugnon en la okulon tiel, ke mia buŝo fendiĝis, kaj vespere mia kapo jam estis kovrita de vundoj kaj preskaŭ frakasita.
Venu, mi rakontos al vi, kiel mi vojaĝis Sirion. Mi devis porti la manĝaĵon kaj trinkaĵon sur miaj ŝultroj, ŝarĝita kiel azeno. Mia kolo rigidiĝis, kiel kolo de azeno, kaj la vertebroj krakis. Mi trinkis putran akvon kaj antaŭ la malamiko mi estis kvazaŭ kaptita birdo.
Mi revenis Egipton, sed tie mi estas kiel arbo, kiun mordas vermo. Pro plej malgranda bagatelo oni kuŝigas min sur la tero kaj batas kiel papiruson, tiel ke mi estas preskaŭ rompita de la bastonoj. Mi estas malsana kaj mi devas kuŝi, oni devas min veturigi, kaj dume mia servisto ŝtelas mian mantelon kaj forkuras…
Tial, ho skribisto, ŝanĝu vian opinion pri la feliĉo de l’ oficiro.” [*]Tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon.
V
La taĉmento de l’ kronprinco proksimiĝis al Memfiso kaj dume la suno kliniĝis al la okcidento, kaj de la sennombraj kanaloj kaj de la malproksima maro leviĝis vento, saturita de malvarma malsekeco. La ŝoseo revenis al la fruktodonaj teroj, sur la kampoj kaj en la arbetaĵoj oni vidis seninterrompajn vicojn de laboristoj, kvankam sur la dezerton jam falis ruĝa brilo, kaj la montaj suproj flame brulis.
Subite Ramzes haltis kaj turnis posten la ĉevalon. Tuj ĉirkaŭis lin la sekvantaro, alrajdis la altrangaj oficiroj kaj malrapide, per egalaj paŝoj, proksimiĝis la marŝantaj regimentoj.
En la purpuraj radioj de la subiranta suno la princo similis dion; la soldatoj rigardis lin kun fiero kaj amo, la ĉefoj kun miro.
Li levis la manon, ĉiuj eksilentis, kaj li komencis paroli:
—Eminentaj ĉefoj, bravaj oficiroj, obeemaj soldatoj! Hodiaŭ la dioj konigis al mi la dolĉecon komandi tiajn homojn, kiel vi. La ĝojo plenigas mian princan koron. Kaj ĉar mia volo estas, ke vi, ĉefoj, oficiroj kaj soldatoj, dividu ĉiam mian feliĉon, mi do destinas: po unu draĥmo por ĉiu el la soldatoj, kiuj foriris orienton kaj por ĉiu el tiuj, kiuj revenas kun ni de la orienta limo. Krom tio po unu draĥmo al ĉiu el la grekaj soldatoj, kiuj hodiaŭ sub mia komando malfermis al ni la eliron el la intermonto kaj po unu draĥmo al la soldatoj de tiuj regimentoj de Nitager, kiuj volis bari al ni la vojon…
La soldatoj ekbolis.
—Saluton al vi, nia estro!… Saluton al vi, heredonto de l’ faraono (li vivu eterne!) — kriis la soldatoj, kaj plej laŭte la Grekoj.
La princo daŭrigis:
—Por la oficiroj kaj por lia ekscelenco Nitager mi destinas kvin talentojn. Fine por la ministro kaj la generaloj dek talentojn…
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La faraono»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.