—La samo estas kun la homa vivo — daŭrigis Menes. — Plezuro estas kvazaŭ ondoj kaj pintoj de la montoj, suferoj — kvazaŭ profundegaîoj kaj intermontoj, kaj nur ĉiuj kune kaŭzas, ke la vivo estas bela, ĉar ĝi skulptigas sin kiel la disŝirita orienta montarĉeno, kiun ni rigardas kun admiro.
”Sed tiu, kies koro jam ne batas — kantis la pastro — ne aŭdas la plendojn kaj ne malgajas pro la fremda funebro. Do kun la heliĝinta vizaĝo solenu la gajajn tagojn kaj multobligu ilian nombron …”
—Ĉu vi aŭdas? — demandis Pentuer montrante en direkton de la vilaĝo. — Tiu, kies koro jam ne batas, ne nur ne malgajas pro la fremda funebro, sed eĉ ne ĝojas pri la propra vivo, kvankam ĝi estus plej bele skulptita … Kiacele do ekzistas tiuj ĉi skulptaîoj, por kiuj oni pagas per doloro kaj sangaj larmoj?…
Noktiĝis. Menes volvis sin en la mantelon kaj rediris:
—Kiomfoje komencas vin ataki similaj pensoj, iru en iun ajn nian templon kaj atente rigardu ĝiajn murojn, sur kiuj amasiĝis bildoj de homoj, bestoj, arboj, riveroj, steloj — tute kiel la mondo, en kiu ni vivas. Por profano similaj figuroj havas nenian valoron kaj eble ne unu demandadis: por kio ili estas?… Kial oni skulptas ilin kun tia laborstreĉo?… Sed saĝulo respekte alproksimiĝas al tiuj figuroj kaj ĉirkaŭrigardante ilin legas en ili la historion de la longe pasintaj tempoj aŭ misterojn de la saĝo.
Aŭtentika
La babilado de la kamparano estas aŭtentika.
La planedo Jupitero
La planedo Saturno
Venuso
Merkuro
1 mino = 1,5 kilogramo.
aŭtentika rakonto.
Polusa stelo.
Surskribo sur la tomba monumento de la faraono Horem-hepa, de la jaro 1470 antaŭ Kristo.
Stranga afero, la teorio de ombroj, sur kiu kredeble estis bazita la eksterordinara zorgemo de Egiptanoj pri la mortintoj, reviviĝis en la nunaj tempoj en Eŭropo. Detale traktas ĝin Adolfo d’Assier en sia libro: Essai sur l’humanité posthume et le spiritisme, par un positiviste.
Ĉirkaŭ dek milionoj da oraj frankoj.
Tombaj surskriboj.
La donacoj de Ramzes III al la temploj estis multe pli grandaj.
Himno aŭtentika.
Maspero.
”La libro de la mortintoj”.
Ĉapitro 75-a de ”La libro de la mortintoj”. Tio estas unu el la plej altideaj dokumentoj, kiujn lasis al ni la antikva mondo.
”La libro de la mortintoj”, ĉapitro 148-a.
”Libro de la mortintoj” — aŭtentika.
Aŭtentikaj esprimoj.
Aŭtentikaj malnovegiptaj maksimoj.
Aŭtentika surtomba surskribo.
Tri geografiaj mejloj.