Boleslav Prus - La faraono

Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus - La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2000, Жанр: Классическая проза, Историческая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La faraono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

”Tio estas maldelikatulo, la tutan vivon li persekutas barbarojn, oni do povas pardoni al li…”

En la pli malproksimaj ĉambroj eksonis sonoriloj kaj ektintis armiloj. En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardiistoj en oritaj kaskoj kaj kirasoj, kun nudaj glavoj, poste du vicoj de pastroj, kaj fine la faraono, portata sur trono, ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo.

La estro de Egipto, Ramzes XII estis homo preskaŭ sesdekjara, kun velkinta vizaĝo. Li havis blankan togon, sur la kapo ruĝe-blankan kufon kun ora serpento, en la mano longan bastonon.

Kiam la faraono aperis, ĉiuj falis sur la vizaĝon. Nur Patroklo, kiel barbaro, kontentiĝis per profunda saluto, kaj Nitager ekgenuis sur unu genuo, sed tuj leviĝis.

La portilo haltis antaŭ baldakeno, sub kiu staris alte ebona trono. La faraono malrapide eliris el la portilo, momenton rigardis la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝinte sur la trono fiksis la okulojn sur la kornico de l’ salono, kie estis pentrita roza globo kun bluaj flugiloj kaj verdaj serpentoj.

Dekstre de l’ faraono stariĝis la ĉefa skribisto, maldekstre la juĝisto kun bastono, ambaŭ en grandegaj perukoj. Post signo, farita de l’ juĝisto, ĉiuj sidiĝis aŭ ekgenuis sur la planko, kaj la skribisto sin turnis al la faraono:

—Nia sinjoro kaj potenca estro! Via servisto Nitager, la granda gardisto de la orienta limo, venis por honori vin kaj alportis la tributon de la venkitaj popoloj: vazon el verda ŝtono plenan de oro, tricent bovojn, cent ĉevalojn kaj bonodoran lignon Teŝep.

—Tio estas mizera tributo, mia sinjoro — diris Nitager. — Verajn trezorojn ni trovis nur sur la bordoj de Eŭfrato, kie al la malhumilaj, kvankam ankoraŭ malfortaj reĝoj oni devas rememorigi la tempojn de Ramzes Granda.

—Respondu al mia servisto Nitager — diris la faraono al la skribisto — ke liaj vortoj estos atente konsideritaj. Kaj nun demandu lin, kia estas lia opinio pri la militaj kapabloj de mia filo kaj heredonto, kontraŭ kiu li havis la honoron batali apud Pi-Bailos?

—Nia estro, sinjoro de naŭ popoloj, demandas vin, Nitager… — komencis la skribisto.

Subite — imagu la skandalon — la generalo interrompis maldelikate:

—Mi mem aŭdas, kion diras mia sinjoro… Kiam li sin turnas al mi, nur la kronprinco, ne vi, granda skribisto, povus esti lia buŝo.

La skribisto terurite ekrigardis la trobravan, sed la faraono diris:

—Mia fidela servisto, Nitager, estas prava.

La ministro de la milito kliniĝis.

Nun la juĝisto anoncis al ĉiuj ĉeestantoj: al la pastroj, oficistoj kaj gvardiistoj, ke ili povas eliri en la korton, kaj li mem kun la skribisto, kliniĝinte antaŭ la trono, unuaj forlasis la salonon. Restis nur la faraono, Herhor kaj la du generaloj.

—Klinu viajn orelojn, estro, kaj aŭskultu miajn plendojn — komencis Nitager. — Hodiaŭ matene, la pastro oficisto, kiu laŭ via ordono venis olei miajn harojn, diris al mi, ke irante al vi mi demetu la sandalojn en la vestiblo. Sed estas ja afero konata ne nur en Supra kaj Malsupra Egipto, sed eĉ ĉe Ĥetoj, Libianoj, Fenicianoj kaj en la lando Punt, ke antaŭ dudek jaroj vi permesis al mi aperadi antaŭ vi en sandaloj.

—Vi diras la veron — diris la faraono. — Diversaj malordoj englitis en mian kortegon.

—Ordonu nur, reĝo, kaj miaj veteranoj tuj faros ordon… — rapidis diri Nitager.

La milita ministro faris signon. Enkuris kelke da servistoj: unu alportis la sandalojn kaj piedvestis Nitageron, aliaj starigis antaŭ la trono multekostajn taburetojn por la ministro kaj generaloj.

Kiam la tri altranguloj sidiĝis, la faraono demandis:

—Diru al mi, Nitager, ĉu vi kredas, ke mia filo estos bona militestro?… Sed parolu sincere?

—Per Amon de Teboj, per la gloro de miaj antaŭuloj, en kiuj fluis reĝa sango, mi ĵuras, ke Ramzes, via heredonto, estos granda militestro, se la dioj permesos al li — respondis Nitager. — Li estas ankoraŭ juna knabo, preskaŭ infano, tamen kun granda lerteco li kolektis la regimentojn, armis per ĉio kaj faciligis ilian marŝon. Sed plej multe plaĉis al mi, ke li ne perdis la kapon, kiam mi baris al li la vojon, sed ekkondukis la siajn al la atako. Li estos granda militestro kaj venkos Asirianojn, kiujn oni devas venki hodiaŭ, se ni ne volas, ke niaj nepoj vidu ilin sur la bordoj de Nilo.

—Kion vi diras pri tio Herhor? — demandis la faraono.

—Koncerne Asirianojn, mi pensas, ke Nitager tro frue ĉagreniĝas pro ili. Ni estas ankoraŭ malsanaj post la lastaj militoj kaj ni devas plifortiĝi, antaŭ kiam ni komencos novan bataladon — diris la ministro.

—Koncerne la kronprincon, Nitager prave diras, ke la junulo posedas la ecojn de l’ estro: li estas ruza kiel vulpo kaj atakema kiel leono. Tamen li faris hieraŭ multe da eraroj…

—Kiu el ni ne faris ilin?… — intermetis Patroklo, ĝis nun silentanta.

—La kronprinco — daŭrigis la ministro — saĝe kondukis la ĉefan korpuson, sed li malzorgis sian stabon, jen kial ni marŝis tiel malrapide kaj senorde, ke Nitager povis bari al ni la vojon…

—Eble Ramzes kalkulis je via ekscelenco? — demandis Nitager.

—En la administrado kaj milito oni devas kalkuli je neniu: unu sola nerimarkita ŝtoneto povas faligi nin — diris la ministro.

—Se via ekscelenco ne estus depuŝinta, nian kolonon de la ŝoseo pro iaj skaraboj…

—Vi estas, ekscelenco, fremdulo kaj idolisto — respondis Herhor — kaj tial vi tiel parolas. Ni Egiptanoj komprenas, ke kiam la popolo kaj soldatoj ĉesos respekti la skarabojn, iliaj filoj ĉesos timi la ureuson. La malŝato al la dioj naskos ribelon kontraŭ la faraono.

—Kaj por kio servas la hakiloj? — interrompis Nitager. — Kiu volas konservi la kapon sur la nuko, tiu obeu la ĉefestron.

—Kia do estas via definitiva opinio pri la kronprinco? — demandis la faraono Herhoron.

—Vivanta bildo de la suno, filo de l’ dioj — respondis la ministro. — Ordonu sanktolei Ramzeson, donu al li grandan ĉenon kaj dek talentojn, sed ne nomu lin komandanto de la korpuso de Memfiso. La kronprinco estas tro juna, tro flamema, tro nesperta por ĉi tiu tasko. Ĉu ni povas proklami lin egala al Patroklo, kiu en dudek bataloj piedpremis Etiopianojn kaj Libianojn. Ĉu ni povas loki lin apud Nitager, kies sola nomo de dudek jaroj paligas niajn malamikojn de l’ oriento kaj nordo?

La faraono apogis la kapon sur la mano, konsideris momenton kaj diris:

—Foriru en paco kaj favorataj de mi. Mi agos, kiel ordonas la saĝo kaj justeco…

La altranguloj malalte kliniĝis, kaj Ramzes ne atendante la sekvantaron pasis en siajn ĉambrojn.

Kiam la du generaloj restis solaj en la vestiblo, Nitager sin turnis al Patroklo:

—Ĉi tie, mi vidas, la pastroj estras kvazaŭ ĉe si. Sed kia komandanto estas Herhor!… Li venkis nin, antaŭ kiam ni komencis paroli kaj… li ne donos la korpuson al la kronprinco!…

—Li tiel laŭdis min, ke mi ne kuraĝis ekparoli — respondis Patroklo.

—Cetere, li vidas malproksime, kvankam li ne diras ĉion. Post la kronprinco englitus en la korpuson diversaj sinjoridoj, kiuj kun kantistinoj veturas militon, kaj ili okupus plej altajn postenojn. Kompreneble la maljunaj oficiroj komencus fari nenion kolerante, ke ili ne ricevas avancon; la elegantuloj farus nenion pro la amuzoj, kaj la korpuso fendiĝus, jam sen atako kontraŭ malamiko. O, Herhor estas saĝulo!…

—Ne kostu al vi lia saĝo pli multe, ol la nesperto de Ramzes! — murmuretis la Greko.

Tra serio da ĉambroj, plenaj de kolonoj kaj ornamitaj per pentraĵoj, kie ĉe ĉiu pordo la pastroj kaj palacaj oficistoj profunde salutis lin, la faraono pasis al sia kabineto. Tio estis duetaĝa salono; sur ĝiaj alabastraj muroj per oro kaj helaj koloroj estis pentritaj la plej gravaj faktoj de la regado de Ramzes XII: respektego de la loĝantoj de Mezopotamio, la veno de senditoj de la reĝo de Buĥten kaj la triomfa vojaĝo de l’ dio Ĥonsu tra la lando Buĥten.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La faraono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Boleslaw Prus - Le Pharaon
Boleslaw Prus
Bolesław Prus - Faraon
Bolesław Prus
Anton Tammsaare - Sõprus
Anton Tammsaare
Bolesław Prus - Faraon, tom trzeci
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Faraon, tom pierwszy
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Faraon, tom drugi
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Z legend dawnego Egiptu
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Antek
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Michałko
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Emancypantki
Bolesław Prus
Отзывы о книге «La faraono»

Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x