Boleslav Prus - La faraono

Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus - La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2000, Жанр: Классическая проза, Историческая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La faraono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Kredu al mi, patrino, ke ĉiujn ĉi informojn disportas la pastroj. Ili ne volas allasi al la malsupro de l’ trono homojn de alia kredo, kiuj povus servi la faraonon kontraŭ ili…

La monarĥino leviĝis de l’ seĝo kaj, krucinte la manojn sur la brusto, mire rigardis la filon.

—Estas do vero, kion oni diris al mi, ke vi estas malamiko de l’ pastroj! — diris ŝi — Vi, ilia plej amata lernanto?…

—Verŝajne mi havas ankoraŭ signojn de iliaj bastonoj sur mia dorso!… — respondis la princo.

—Sed via avo, mia patro, Amenhotep, estis ĉefepiskopo kaj havis grandan povon en la lando…

—Guste tial, ke mia avo estis potenca, kaj ke mia patro ankaŭ estas tia, mi ne povas toleri la potencon de Herhor…

—Sur ĉi tiun postenon levis lin, via avo, la sankta Amenhotep.

—Kaj mi faligos lin.

La patrino levis la ŝultrojn.

—Kaj vi, — diris ŝi kun malĝojo, — vi volas komandi korpuson?… Vi estas trodorlotita knabino, ne viro kaj estro…

—Kiel?… — interrompis la kronprinco, apenaŭ haltigante eksplodon.

—Mi ne rekonas mian filon… Mi ne vidas en vi la estontan regnestron de Egipto!… La dinastio estos en via persono, kiel ŝipeto sen direktilo sur Nilo… Vi forpelos de la kortego la pastrojn, kaj kiu restos al vi?… Kiu estos via pupilo en la Supra kaj Malsupra lando, kiu en la eksterlando? Kaj la faraono ja devas vidi ĉion, sur kion falas la dia radio de Oziriso…

—La pastroj estos miaj servistoj, ne ministroj…

—Ili estas la plej fidelaj servistoj. Dank’ al iliaj preĝoj, via patro regas tridek tri jarojn kaj evitas militojn, kiuj povus esti pereigaj…

—Por la pastroj.

—Por la faraono, por la ŝtato — interrompis ŝi. — Ĉu vi konas la staton de nia trezoro, el kiu en unu sola tago vi prenas dek talentojn, kaj postulas ankoraŭ dek kvin?… Ĉu vi scias, ke sen la oferemo de l’ pastroj, kiuj por la ŝtato forprenas eĉ al dioj la verajn juvelojn kaj anstataŭas ilin per malveraj, ĉu vi scias, ke la reĝaj bienoj jam estus en la manoj de Fenicianoj?…

—Unu sukcesa milito superverŝos niajn kasojn, kiel Nilo niajn kampojn.

La monarĥino komencis ridi.

—Ne — diris ŝi — vi, Ramzes, estas ankoraŭ tia infano, ke oni ne povas riproĉi al vi viajn malpiajn vortojn. Mi petas vin, okupu vin per la grekaj regimentoj kaj kiel eble plej baldaŭ liberiĝu de la hebrea knabino, kaj la politikon lasu… al ni.

—Kial mi devas liberiĝi de Sara?

—Ĉar se vi havus de ŝi filon, komplikaĵoj povus okazi en la lando, kiu, sen tio, jam havas sufiĉe de embarasoj. Kontraŭ la pastroj — aldonis ŝi — vi povas koleri, se nur vi ne ofendos ilin publike. Ili scias, ke oni devas multon pardoni al la kronprinco, precipe, se li havas tiel uraganan ĥarakteron. Sed la tempo kvietigos ĉion por la gloro de la dinastio kaj por la utilo de la ŝtato.

La princo meditis. Subite li diris:

—Mi do ne povas kalkuli je la mono el la trezorejo?

—En neniu okazo. La granda skribisto jam hodiaŭ devus ĉesigi la pagojn, se mi ne estus doninta al li la kvardek talentojn, ricevitajn el Tiro.

—Kaj kion mi faros kun la armeo? — diris la princo, malpacience frotante la frunton.

—Forigu la Hebreinon kaj petu la pastrojn… Eble ili pruntos al vi.

—Neniam!… Mi preferas preni de Fenicianoj.

La reĝino balancis la kapon.

—Vi estas erpatre, faru kion vi volas… Sed mi avertas vin, ke vi devas doni grandan garantiaĵon; Feniciano, unufoje fariĝinte via kreditoro, ne ellasos vin plu. Ili estas pli ruzaj ol Hebreoj.

—Por pagi tian ŝuldon sufiĉos malgranda parto da miaj enspezoj.

—Ni vidos… Sincere, mi dezirus helpi vin, sed mi ne havas monon… — diris ŝi, kun malĝojo dismetante la manojn. — Agu do, kiel vi volas, sed memoru; ke Fenicianoj en niaj bienoj estas kiel sciuroj en la grenejoj: kiam unu englitos tra fendo, aliaj sekvos lin.

Ramzes ne rapidis foriri.

—Ĉu vi diros al mi ankoraŭ ion? — demandis la reĝino.

—Mi volus nur demandi… Mia koro divenas, ke vi, patrino, havas ian planon pri mi. Kian?

—Ne nun ankoraŭ… ne nun!… Nun vi estas libera, kiel ĉiu juna nobelulo en ĉi tiu lando, profitu do… Sed, Ramzes, venos tempo, kiam vi devos elekti edzinon, kies infanoj estos princoj de reĝa sango, kaj la filo — via posteulo. Pri tiuj tempoj mi pensas…

—Kaj?

—Nenio difinita ankoraŭ. En ĉiu okazo la politika saĝo diras al mi, ke via edzino devas esti filino de pastro…

—Eble de Herhor?… ekkriis la princo kun rido. — Kio mallaŭdinda estus en tio? Herhor baldaŭ fariĝos ĉefepiskopo en Teboj, kaj lia filino havas apenaŭ dek kvar jarojn.

—Kaj ŝi konsentus anstataŭi ĉe mi la Hebreinon?… — ironie demandis Ramzes.

—Vi devus peni, ke oni forgesu vian hodiaŭan kulpon.

—Mi kisas viajn piedojn, patrino, kaj mi foriras — diris Ramzes; premante sian kapon inter la manoj. — Mi aŭdis ĉi tie tiom da strangaj aferoj, ke mi komencas timi, ke Nilo ekfluos al la kataraktoj aŭ ke la piramidoj transiros en la orientan dezerton!

—Ne blasfemu, mia infano — murmuretis la reĝino, kun timo rigardante la filon. — En ĉi tiu lando oni vidis pli strangajn miraklojn.

—Ĉu ne tiujn — demandis la filo kun maldolĉa rideto, — ke la muroj de la reĝa palaco aŭskultis la sekretojn de siaj sinjoroj?

—Oni vidis morton de faraonoj post kelkmonata regado, kaj falojn de dinastioj, kiuj komandis naŭ popolojn!

—Ĉar ĉi tiuj faraonoj forgesis la glavon pro la bonodorfumo!… — respondis la princo.

Li kliniĝis kaj foriris.

Ju pli malproksimiĝis la paŝoj de l’ kronprinco en la grandega vestiblo, des pli aliiĝis la vizaĝo de la reĝino: la doloro kaj timo anstataŭis la majeston kaj larmoj ekbrilis en ŝiaj grandaj okuloj.

Ŝi alkuris al la statuo de l’ diino, ekgenuis kaj preparinte indian bonodorfumon, komencis paroli:

—Ho Izido, Izido, Izido! Trifoje mi elparolas vian nomon. Ho Izido, kiu naskas la serpentojn, krokodilojn kaj strutojn, trifoje estu glorata via nomo!… Ho Izido, kiu gardas la grajnojn de l’ greno kontraŭ la mortigaj ventoj, kaj la korpojn de niaj patroj kontraŭ la detruanta laboro de l’ tempo, ho Izido, ekkompatu kaj gardu mian filon!… Trifoje estu elparolata via nomo kaj ĉi tie… kaj tie… kaj tie… kaj hodiaŭ, kaj ĉiam, kaj en la jarcentoj de jarcentoj, tiel longe, kiel la temploj de niaj dioj rigardos siajn bildojn en la akvo de Nilo.

Tiel preĝante kaj ploregante, la monarĥino kliniĝis kaj tuŝis la plankon per la frunto. En la sama momento eksonis super ĝi mallaŭta murmureto:

—La voĉo de l’ justulo ĉiam estas aŭskultata.

La reĝino salte leviĝis kaj plena de mirego komencis ĉirkaŭrigardi. Sed en la ĉambro estis neniu. Nur de l’ muroj rigardis ŝin la pentritaj floroj, kaj de l’ altaro la statuo de l’ diino, plena de supertera trankvilo.

VIII

La princo revenis ĉagrenita en sian domon kaj alvokis la adjutanton.

—Vi devas instrui min — diris Ramzes — kiel oni trovas monon…

—Ah! ah!… — ekridis la elegantulo. — Jen estas scienco, kiun oni ne instruas en la plej altaj pastraj lernejoj, sed en kiu mi povus esti profeto…

—Tie oni instruas ne prunti monon — interrompis la princo.

—Se mi ne timus malpurigi miajn lipojn per malpiaj vortoj, mi dirus, ke multaj pastroj perdas la tempon… Malfeliĉaj homoj, kvankam sanktaj!… Ili ne manĝas viandon, kontentiĝas per unu edzino, aŭ tute evitas la virinojn kaj… ne scias, kio estas pruntepreni… Mi estas kontenta, Ramzes — predikis Tutmozis, — ke vi ekkonos ĉi tiun sciencon per miaj konsiloj. Jam hodiaŭ vi komprenas, kiajn dolorojn kaŭzas manko de l’ mono. Homo, kiu bezonas monon, ne havas apetiton, vekiĝas subite dum la dormo, rigardas la virinojn kun miro, kvazaŭ demandante: ”Por kio ili estas kreitaj?…” En plej malvarma templo lia vizaĝo brulas, kaj en plej granda varmego, en la dezerto, li sentas frostotremon. Li rigardas antaŭen kiel frenezulo, ne aŭdas, kion oni diras al li, iras plej ofte en peruko turnita posten kaj forgesinte parfumi ĝin, kaj trankviliĝas nur apud kruĉo da forta vino, kaj por ne longa tempo. Ĉar apenaŭ li reakiris la sentojn, li ree sentas, ke la tero kvazaŭ malfermiĝas sub liaj piedoj…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La faraono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Boleslaw Prus - Le Pharaon
Boleslaw Prus
Bolesław Prus - Faraon
Bolesław Prus
Anton Tammsaare - Sõprus
Anton Tammsaare
Bolesław Prus - Faraon, tom trzeci
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Faraon, tom pierwszy
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Faraon, tom drugi
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Z legend dawnego Egiptu
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Antek
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Michałko
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Emancypantki
Bolesław Prus
Отзывы о книге «La faraono»

Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x