Boleslav Prus - La faraono

Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus - La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2000, Жанр: Классическая проза, Историческая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La faraono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

En la salono estis ornamita per oro kaj per juveloj malakita statuo de Horus kun birda kapo, antaŭ ĝi altaro en formo de detranĉita piramido, reĝaj armiloj, multekostaj apogseĝoj kaj benkoj, fine tabletoj ŝarĝitaj per bagatelaĵoj.

Kiam la faraono aperis, unu el la ĉeestantaj pastroj bruligis incenson antaŭ li, kaj unu el la oficistoj anoncis la kronprincon, kiu preskaŭ en la sama momento eniris kaj salutis la patron. Sur la esprimplena vizaĝo de l’ kronprinco estis videbla febra maltrankvilo.

—Mi ĝojas, erpartre — diris la faraono — ke vi revenas sana el la laciga vojaĝo.

—Vivu via sankteco eterne kaj plenigu per siaj faroj la du mondojn!

—respondis la princo.

—Miaj militaj konsilistoj — daŭrigis la faraono — ĵus rakontis al mi pri via laboro kaj prudento.

La vizaĝo de l’ kronprinco tremis kaj aliiĝis. Li fiksis siajn grandajn okulojn sur la okuloj de l’ faraono kaj aŭskultis.

—Viaj agoj ne restos sen rekompenco. Vi ricevos dek talentojn, grandan ĉenon kaj… du grekajn regimentojn, kiujn vi ekzercos.

La princo ŝtoniĝis de surprizo, sed post momento demandis per sufokita voĉo:

—Kaj la korpuso de Memfiso?…

—Post unu jaro ni ripetos la manovrojn, kaj se vi faros neniun eraron en la komandado, vi ricevos la korpuson.

—Mi scias, tion faris Herhor!… — ekkriis la kronprinco, apenaŭ haltigante sian koleron.

Li ĉirkaŭrigardis kaj aldonis:

—Mi povas neniam esti sola kun vi, mia patro… Ĉiam inter ni estas fremdaj homoj.

La faraono delikate ekmovis la brovojn, kaj lia sekvantaro malaperis, kiel aro da ombroj.

—Kion vi volas diri al mi?

—Nur jenon, patro: Herhor estas mia malamiko… Li kulpigis min antaŭ vi kaj kaŭzis al mi tian honton!…

Malgraŭ sia humila teniĝo, la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn.

—Herhor estas mia fidela servisto, kaj via amiko. Dank’ al lia elokventeco vi estas la kronprinco. Tio estas mi, kiu ne konfidas la korpuson al juna homo, kiu lasis sin detranĉi de sia armeo.

—Mi kuniĝis kun ĝi!… — respondis la frakasita princo. — Tio estis Herhor, kiu ordonis ĉirkaŭiri du skarabojn…

—Vi do volas, ke pastro antaŭ la armeo malŝatu la religion?

—Mia patro — murmuretis Ramzes per tremanta voĉo — por ne malhelpi la marŝon de skaraboj, oni detruis kanalon kaj mortigis homon.

—Ĉi tiu homo mem mortigis sin.

—Sed pro la kulpo de Herhor.

—En la regimentoj, kiujn vi tiel lerte kolektis apud Pi-Bailos, tridek homoj mortis de laciĝo, kaj kelkcentoj estas malsanaj.

La princo mallevis la kapon.

—Ramzes — daŭrigis la faraono — per via buŝo parolas ne altranga estro ŝtata, kiu zorgas pri la ekzisto de la kanaloj kaj pri la vivo de la laboristoj, sed kolera homo. La kolero ne estas amiko de la justeco, kiel la vulturo ne estas amiko de la kolombo.

—Ho mia patro — eksplodis la kronprinco — la kolero ekscitas min ĉar mi vidas la malbonan volon de l’ pastroj kaj de Herhor kontraŭ mi…

—Tamen vi mem estas nepo de ĉefepiskopo, la pastroj instruis vin… Vi ekkonis iliajn sekretojn pli bone, ol iu ajn alia princo…

—Mi ekkonis ilian nesatigeblan fieron kaj deziron regni. Sed ĉar mi ĉesigos tion, jam hodiaŭ ili estas miaj malamikoj… Herhor ne volas doni al mi unu korpuson, ĉar li preferas komandi la tutan armeon…

Îetinte ĉi tiujn senkonsiderajn vortojn, la kronprinco haltis terurita Sed la faraono levis al li sian kvietan rigardon kaj respondis trankvile:

—La armeo kaj ŝtato estas regataj de mi. De mi devenas ĉiuj ordonoj kaj verdiktoj. En tiu ĉi mondo mi estas la pesilo de Oziriso, kaj mi sola pesas la aferojn de miaj servistoj: de la kronprinco, ministro aŭ popolo. Neprudenta estus tiu, kiu pensus, ke mi ne konas ĉiujn pezojn.

—Tamen, mia patro, se vi estus rigardinta la manovrojn per propraj okuloj…

—Eble mi estus vidinta generalon — interrompis la faraono — kiu en decida horo persekutas inter arbetoj hebrean knabinon. Sed mi volas scii nenion pri tiaj vantaĵoj.

La princo falis al la piedoj de l’ patro, murmuretante:

—Tutmozis diris al vi pri tio, ho sinjoro?…

—Tutmozis estas infano, kiel vi. Li jam faras ŝuldojn, kiel estro de l’ stabo de la memfisa korpuso, kaj li pensas, ke la okulo de l’ faraono ne atingos liajn agojn en la dezerto.

VII

Post kelke da tagoj Ramzes estis alvokita al sia plej respektinda patrino Nikotris, kiu estis la dua edzino de l’ faraono, sed nun la plej granda sinjorino en Egipto.

La dioj ne eraris, farante ŝin patrino de reĝo. Ŝi estis persono alta, sufiĉe dika kaj malgraŭ siaj kvardek jaroj, ankoraŭ bela. Precipe en la okuloj, vizaĝo kaj tuta aspekto ŝi havis tian majeston, ke eĉ kiam ŝi iris en simpla vesto de pastrino, ĉiuj klinis antaŭ ŝi la kapon.

La nobla sinjorino akceptis la filon en kabineto, ornamita per fajencaj kaheloj. Ŝi sidis sur inkrustita seĝo, sub palmo. Ĉe ŝiaj piedoj sur tabureto kuŝis malgranda hundo; ĉe la alia flanko genuis sklavino kun ventumilo. La reĝa edzino havis sur si muslinan mantelon, broditan per oro, kaj sur la peruko lotusforman ringon ornamitan per juveloj.

La princo profunde kliniĝis, la hundo ĉirkaŭflaris lin kaj ree kuŝiĝis. La reĝino delikate klinis la kapon kaj demandis:

—Kial vi petis aŭdiencon de mi?

—Jam antaŭ du tagoj, patrino…

—Mi scias, ke vi estis okupata. Sed hodiaŭ ni ambaŭ havas liberan tempon, kaj mi povas aŭskulti vin.

—Vi tiel parolas al mi, ke kvazaŭ vento de l’ dezerto blovas sur min, kaj mi ne havas plu kuraĝon prezenti al vi mian peton.

—Kredeble pri mono?

Ramzes konfuzita mallevis la kapon.

—Kiom vi bezonas?

—Dekkvin talentojn…

—Ho dioj! — ekkriis la reĝino — antaŭ kelke da tagoj oni ja pagis al vi dek talentojn el la trezorejo. Promenu iom, mia knabino, en la ĝardeno — sin turnis la reĝino al la nigra sklavino, kaj kiam ili restis solaj, ŝi demandis la princon:

—Do via Hebreino estas tiel postulema? Ramzes ruĝiĝis, sed levis la kapon.

—Vi scias bone, patrino, ke ne — respondis li. — Sed mi promesis rekompencon al la armeo kaj… mi ne povas pagi!…

La reĝino rigardis lin kun trankvila fiero.

—Malbone estas — diris ŝi post momento — se la filo faras decidojn ne petante konsilon de l’ patrino. Memorante pri via aĝo, mi volis doni al vi fenician sklavinon, kiun sendis al mi Tiro, kun doto de dek talentoj.

Sed vi preferis la Hebreinon.

—Ŝi ekplaĉis al mi. Tiel bela ne ekzistas inter viaj servistinoj, patrino, eĉ inter la virinoj de lia sankteco.

—Sed ŝi estas Hebreino!…

—Ne antaŭjuĝu, patrino, mi petegas vin… Estas malvero, ke la Hebreoj manĝas porkaĵon kaj mortigas la katojn…

La reĝino ekridetis.

—Vi parolas kiel lernanto en la plej malalta pastra lernejo — respondis ŝi levante la ŝultrojn, — kaj vi forgesas pri tio, kion diris Ramzes Granda: ”La flava popolo estas pli multenombra kaj riĉa ol ni; ni agu kontraŭ ĝi, sed singarde, por ke ĝi ne fariĝu ankoraŭ pli forta…” Mi do ne pensas, ke knabino el tiu popolo estas konvena unua amatino de la kronprinco.

—Ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino de mizera terluanto?… — ekkriis la princo. — Cetere, kie estas ĉi tiuj Hebreoj ĉe ni?… Antaŭ tri jarcentoj ili forlasis Egipton, kaj hodiaŭ ili formas ridindan ŝtaton, regatan de pastroj…

—Mi vidas — respondis la reĝino, — ke via amatino ne perdas tempon… Estu singarda, Ramzes!… Memoru, ke ilia estro, Messu, estas perfida pastro, kiun oni malbenas en niaj temploj ankoraŭ hodiaŭ… Memoru, ke Hebreoj forportis pli da trezoroj el Egipto, ol valoris la laboro de kelke da iliaj generacioj: ili forportis ne nur nian oron, sed ankaŭ la kredon je la Sola kaj niajn sanktajn leĝojn, kiujn ili hodiaŭ proklamas siaj. Fine sciu — aldonis ŝi kun forto — ke la filinoj de ĉi tiu popolo preferas morton ol la kuŝejon de fremdulo. Kaj se ili donas sin, eĉ al estroj de l’ malamikoj, ili faras tion sendube por akiri ilin por sia politiko, aŭ por mortigi ilin.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La faraono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Boleslaw Prus - Le Pharaon
Boleslaw Prus
Bolesław Prus - Faraon
Bolesław Prus
Anton Tammsaare - Sõprus
Anton Tammsaare
Bolesław Prus - Faraon, tom trzeci
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Faraon, tom pierwszy
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Faraon, tom drugi
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Z legend dawnego Egiptu
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Antek
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Michałko
Bolesław Prus
Bolesław Prus - Emancypantki
Bolesław Prus
Отзывы о книге «La faraono»

Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x