• Пожаловаться

Boleslav Prus: La faraono

Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus: La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. год выпуска: 2000, категория: Классическая проза / Историческая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Boleslav Prus La faraono

La faraono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Boleslav Prus: другие книги автора


Кто написал La faraono? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Batita, sanganta kaj terurita, la mizerulo momenton sidis sur la sablo, frotis la okulojn kaj subite salte leviĝinte, komencis forkuri al la ŝoseo, ĝemante:

—La tero englutu min!… Malbenita estas la tago, en kiu mi ekvidis la lumon, kaj la nokto en kiu mi diris: ”Homo naskiĝis…” En la mantelo de la justeco ne ekzistas eĉ unu peco por la sklavoj. La dioj ne rigardas tian kreaĵon, kiu havas manojn nur por la laboro, buŝon nur por la ploro, kaj dorson por la bastonoj. Ho morto, cindrigu mian korpon por ke tie, sur la kampoj de Oziriso, mi ne renaskiĝu sklavo…

III

Spiregante de kolero la princo Ramzes grimpis sur la monteton, kaj post li Tutmozis. La elegantulo havis la perukon antaŭo posten, lia barbo defalis, li do portis ĝin en la mano; malgraŭ la laciĝo li estus pala, se la ruĝo ne kovrus lian vizaĝon.

Fine la princo haltis sur la supro. De la intermonto flugis al ili la krioj de la soldataro kaj la bruo de la ruliĝantaj balistoj; antaŭ ili kuŝis la vasta lando Gosen, baniĝanta en la briloj de la suno. Ŝajnis, ke tio ne estas tero, sed ora nubo, sur kiu la sonĝoj pentris pejzaĝon per koloriloj el smeraldoj, arĝento, rubenoj, perloj kaj topazoj.

La kronprinco etendis la manon.

—Rigardu — ekkriis li al Tutmozis — tie devas esti mia tero, kaj ĉi tie mia armeo… Kaj tie plej altaj konstruaĵoj estas la palacoj de l’ pastroj, kaj ĉi tie — plej alta estro de la armeo estas pastro!… Ĉu oni povas toleri tion?

—Ĉiam estis tiel — respondis Tutmozis, malkuraĝe rigardante ĉirkaŭe.

—Tio estas malvera! Mi ja konas la historion de ĉi tiu lando, kaŝitan por vi. Estroj de la armeoj kaj de l’ oficistoj estis sole la faraonoj, aŭ almenaŭ la plej energiaj el ili. Ili ne pasigis la tagojn farante oferojn aŭ preĝante, sed regante la ŝtaton.

—Se tia estas la volo de lia sankteco… — interrompis Tutmozis.

—Ne estas la volo de mia patro, ke la nomarĥoj regu despote en siaj ĉefurboj, kaj ke la etiopia vic-reĝo sin opinias egala al la reĝo de l’ reĝoj. Kaj ne povas esti volo de mia patro, ke lia armeo ĉirkaŭiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l’ milito estas pastro.

—Li estas granda batalisto!… murmuretis Tutmozis pli kaj pli senkuraĝe.

—Kia batalisto!… Ĉar li venkis plenmanon da libiaj rabistoj, kiuj devas forkuri nur ekvidinte la jakojn de la egiptaj soldatoj? Sed rigardu, kion faras niaj najbaroj. Izraelo malfruas kun la tributo kaj pagas malpli kaj malpli. La ruza Feniciano ĉiujare reprenas kelke da ŝipoj el nia eskadro. Kontraŭ Ĥetoj, oriente, ni estas devigataj havi preta grandan armeon, kaj ĉirkaŭ Babilono kaj Ninivo bolas movado, kiun oni sentas en la tuta Mezopotamio.

Kaj kia estas la definitiva rezultato de la regado de l’ pastroj? La jena: mia praavo havis 100 mil talentojn da jara enspezo kaj 160 mil soldatojn, mia patro havas apenaŭ 50 mil talentojn kaj 120 mil soldatojn.

Kaj kia estas la armeo!… Se ni ne havus la grekan korpuson, kiu tenas ilin en ordo, kiel la hundo la ŝafojn, jam hodiaŭ la egiptaj soldatoj obeus nur la pastrojn, kaj la faraono ne diferencus de simpla nomarĥo.

—De kie vi scias tion?… De kie venas tiaj pensoj? — miris Tutmozis.

—Ĉu mi ne devenas de la gento de l’ pastroj! Ili ja instruis min, kiam mi ne estis ankoraŭ kronprinco. Oh, kiam mi fariĝos faraono, post mia patro, kiu vivu eterne, mi metos sur iliajn nukojn mian piedon en fera sandalo… Antaŭ tio mi etendos mian manon al iliaj trezorejoj, kiuj estis ĉiam plenaj; sed kiuj de l’ tempo de Ramzes Granda komencis ŝveli kaj hodiaŭ estas tiel dikaj de oro, ke post ili oni ne vidas la trezorejon de l’ faraono.

—Ve al mi kaj vi!, — sopiris Tutmozis. — Vi havas intencojn, sub kiuj kurbiĝus ĉi tiu monteto, se ĝi aŭdus kaj komprenus ilin. Kaj kie estas viaj fortoj?… helpantoj?… soldatoj?… Kontraŭ vi stariĝos la tuta popolo, kondukata de la potenca kasto… kaj kun vi? La princo aŭskultis kaj ekmeditis. Fine li respondis:

—La armeo.

—Granda parto sekvos la pastrojn.

—La greka korpuso.

—Barelo da akvo en Nilo.

—La oficistoj.

—Duono apartenas al ili.

Ramzes malĝoje balancis la kapon kaj eksilentis.

De la supro ili malsupreniris sur nuda kaj ŝtonplena deklivo al la alia flanko de la altaĵo. Subite Tutmozis, kiu iris antaŭe, ekkriis:

—Ĉu sorĉo frapis miajn okulojn?… Rigardu, Ramzes!… Inter ĉi tiuj ŝtonegoj estas ja kaŝita dua Egipto!

—Kredeble tio estas bieno de pastro, kiu ne pagas impostojn, — maldolĉe respondis la princo.

Ĉe iliaj piedoj, en la fundo kuŝis fruktodona valo, kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaŝitaj inter la ŝtonoj. En unu angulo oni vidis kelke da dometoj por la servistoj kaj belan dometon de la posedanto aŭ administranto. Tie kreskis palmoj, vinberujoj, olivarboj, figujoj kun radikoj en la aero, cipresoj, eĉ junaj baobaboj. En la mezo fluis akva strio, sur la deklivoj de l’ altaĵoj ĉiun kelkcenton da paŝoj oni vidis malgrandajn lagetojn.

Malsuprenirinte inter la vinberejoj, plenaj de maturaj fruktoj, i1i ekaŭdis virinan voĉon, kiu vokis aŭ pli ĝuste kantis per melankolia tono:

—Kie vi estas, mia kokineto? respondu, kie vi estas mia plej amata?… Vi forkuris de mi, kvankam mi mem donas al vi akvon kaj nutras vin per tiel pura greno, ke sopiras la sklavoj… Kie vi estas?… respondu!… Ne forgesu, ke la nokto surprizos vin kaj vi ne retrovos la domon, kie ĉiuj servas al vi; aŭ alflugos de la dezerto flavruĝa vulturo kaj disŝiros vian koron. Tiam vi vane vokados vian sinjorinon, kiel nun mi vin… Respondu, alie mi ekkoleros kaj foriros, kaj vi devos sekvi min piedire.

La kanto proksimiĝis al la vojaĝantaj. La kantantino estis kelke da paŝoj de ili, kiam Tutmozis, enŝovinte la kapon inter la arbetojn, ekkriis:

—Rigardu, Ramzes, ĉarma knabino?…

La princo anstataŭ rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon al la kantantino. Efektive ŝi estis bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaĝo kvazaŭ el eburo. Sub la vualo, kiu kovris la vizaĝon, pendis riĉaj, nigraj haroj, ligitaj en nodo. Ŝi havis blankan longan veston, kiun ŝi levis de unu flanko per la mano; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj.

—Kiu vi estas, knabino? — ekkriis Ramzes.

Malaperis la minacaj sulkoj de lia vizaĝo, liaj okuloj ekbrilis.

—Ho Jehovo!… patro!… — kriis ŝi terurita kaj haltis senmove sur la vojeto.

Sed post momento ŝi trankviliĝis, kaj ŝiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima dolĉa melankolio.

—Kiel vi venis ĉi tien?… — demandis ŝi la princon per iom tremanta voĉo. — Mi vidas, ke vi estas soldato, kaj al la soldatoj estas malpermesite eniri ĉi tien.

—Kial malpermesite estas?

—Ĉar tio estas tero de granda sinjoro, Sezotris…

—Oh, oh! — ridetis Ramzes.

—Ne ridu, ĉar vi tuj paliĝos. Sinjoro Sezotris estas skribisto de sinjoro Ĥaires, kiu portas la ventumilon super lia ekscelenco, nomarĥo de Memfiso.

—Oh, oh!… — ripetis Ramzes, seninterrompe ridante.

—Viaj vortoj estas malrespektaj — diris la knabino sulkigante la brovojn. — Se mi ne legus bonecon sur via vizaĝo, mi pensus, ke vi estas greka dungato aŭ bandito.

—Ankoraŭ ne, sed iam li eble fariĝos plej granda bandito, kiun portis la tero — intermetis la eleganta Tutmozis, ordigante la perukon.

—Kaj vi, vi sendube estas dancisto — respondis la knabino kuraĝiĝinte. — Oh, mi estas eĉ certa, ke mi vidis vin en la foiro en Pi-Bailos: vi sorĉis serpentojn…

Ambaŭ junuloj gaje ekridis.

—Kaj kiu vi estas? — demandis Ramzes la knabinon, prenante ŝin je la mano, kiun ŝi retiris.

—Ne estu tiel kuraĝa, mi estas Sara, filino de Gedeon, administranto de ĉi tiu bieno.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La faraono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Болеслав Прус: Фараон
Фараон
Болеслав Прус
Болеслав Прус: Лялька
Лялька
Болеслав Прус
Bolesław Prus: Kamizelka
Kamizelka
Bolesław Prus
Bolesław Prus: Katarynka
Katarynka
Bolesław Prus
Отзывы о книге «La faraono»

Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.