• Пожаловаться

Boleslav Prus: La faraono

Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus: La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. год выпуска: 2000, категория: Классическая проза / Историческая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Boleslav Prus La faraono

La faraono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Boleslav Prus: другие книги автора


Кто написал La faraono? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Iliajn movojn direktis la kronprinco mem. Li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima — gardi la propran armeon kontraŭ atako, kiu estis ebla en lando, plena de altaĵoj kaj intermontoj. Li, Ramzes, en daŭro de unu semajno vidis kaj kontrolis la regimentojn, marŝantajn sur diversaj vojoj, li atente observis, ĉu la soldatoj havas bonajn armilojn kaj varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fiŝoj. Fine, li ordonis, ke la ed- zinoj, infanoj kaj sklavoj de la armeo, marŝanta al la orienta limo, estu transportitaj per la kanalo; ĉi tio malpezigis la tendaron kaj faciligis la movojn de la vera armeo.

La plej maljunaj generaloj admiris la sciojn, fervoron kaj singardemon de la kronprinco, kaj super ĉio lian laboremon kaj simplecon. Sian multenombran sekvantaron, princan tendon, veturilojn kaj portilojn li lasis en Memfiso, kaj en vestoj de simpla oficiro li rajdis de unu regimento al alia, laŭ la asiria maniero, akompanata de du adjutantoj.

Dank’ al ĉio ĉi la koncentrigo de la ĉefa korpuso iris tre rapide kaj la armeoj en la difinita tago venis al Pi-Bailos.

Alia estis la afero kun la princa stabo, la greka regimento, kiu akompanis lin, kaj kelke da militaj maŝinoj.

La stabo, kiu kolektiĝis en Memfiso, havis antaŭ si plej mallongan vojon, ĝi do ekmarŝis la lasta, trenante post si grandegan tendaron. Preskaŭ ĉiu oficiro, ili estis junuloj de altaj familioj, havis portilon kun kvar negroj, duradan militan veturilon, riĉan tendon kaj multe da kestoj kun vestoj kaj manĝaĵo, kun kruĉoj plenaj de biero kaj vino. Krom tio la oficirojn sekvis multenombraj kantistinoj kaj dancistinoj kun orkestro. Ĉiu, ili estis grandaj sinjorinoj, devis havi veturilon kun unu aŭ du paroj da bovoj kaj portilon.

Kiam ĉi tiu amaso elfluis el Memfiso, ĝi okupis sur la vojo pli multe da loko, ol la armeo de l’ kronprinco. Oni marŝis tiel malrap- ide, ke la militaj maŝinoj, kiuj devis sekvi en la fino, foriris dudek kvar horojn pli malfrue, ol estis la ordono. Fine, la dancistinoj kaj kantistinoj, ekvidinte la dezerton — kiu cetere en tiu loko tute ne estis terura — ektimis kaj komencis plori. Por trankviligi ilin oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon kaj poste festenon. La nokta amuzo, en la malvarmeta aero, sub la brilanta de l’ steloj ĉielo, sur la fono de la sovaĝa naturo, tiel plaĉis al la dancistinoj kaj kantistinoj, ke ili anoncis, ke estonte ili donos spektaklojn nur en la dezerto. Dume, la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon senprokraste resendi la virinojn en la urbon kaj plirapidigi la marŝon.

Kun la stabo estis lia ekscelenco Herhor, ministro de la milito, sed kiel simpla spektatoro. Li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la stabanoj. Li ordonis porti sian portilon en la fronto de la kolono, kaj konforme al ĝiaj movoj li iris antaŭen aŭ ripozis en la ombro de l’ granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto.

Lia ekscelenco Herhor estis homo kvardekjara, kun fortika korpo, ne komunikema. Li malofte parolis kaj same malofte rigardis la homojn el sub la mallevitaj palpebroj.

Kiel ĉiu Egiptano li havis nudajn brakojn kaj krurojn, malkovritan bruston, sandalojn sur la piedoj, mallongan jupon ĉirkaŭ la koksoj kaj antaŭtukon kun bluaj kaj blankaj strioj. Kiel pastro, li razis la barbon kaj la kapon kaj portis panteran felon sur la maldekstra ŝultro. Fine, kiel soldato li kovris la kapon per malgranda gvardia kasko, de kiu pendis nukotuko, ankaŭ kun blankaj kaj bluaj strioj.

Sur la kolo li havis trioblan oran ĉenon kaj sub la maldekstra brako, sur la brusto, mallongan glavon en multekosta ingo.

Lian portilon, portatan de ses sklavoj, ĉiam eskortis tri homoj: unu portis la ventumilon, dua la hakilon de l’ ministro, tria keston kun papirusoj. La lasta estis Pentuer, pastro kaj skribisto de l’ ministro, malgrasa asketo, kiu eĉ dum plej grandaj varmegoj neniam kovris sian razitan kapon. Malgraŭ sia malalta popola deveno, li okupis gravan postenon en la ŝtato, dank’ al esceptaj kapabloj.

Kvankam la ministro kun siaj oficistoj estis en la komenco de la staba kolono kaj tute ne miksis sin en ĝian kondukadon, sed oni ne povis nei, ke li sciis pri ĉio, kio okazis post li. Ĉiun horon, iafoje ĉiun duonhoron al la portilo de la altrangulo proksimiĝis jen simpla pastro, ”servisto dia”, jen soldato-marodero, jen komercisto aŭ sklavo, kiu ŝajne indiferente preterpasante ĵetis vorton. Ĉi tiun vorton Pentuer iafoje enskribis, sed plej ofte ekmemoris, ĉar li havis eksterordinaran memoron. Neniu atentis ĉi tiujn bagatelojn, en la brua amaso de la stabanoj. La oficiroj, grandaj sinjoroj, estis tro okupataj per la kurado, brua interparolado aŭ kantoj, por rigardi, kiu proksimiĝas al la ministro, tiom pli ke senĉese multe da homoj iris sur la ŝoseo. La 15-an de Misori la stabo de la kronprinco kune kun lia ekscelenco la ministro pasigis la nokton sub libera ĉielo unu mejlon de la regimentoj, kiuj jam prepariĝadis al la batalo sur la ŝoseo post la urbo Pi-Bailos.

Antaŭ la unua horo matene — nia sesa horo — la altaĵoj de la dezerto fariĝis violaj. Post ili elrigardis la suno. La landon Gosen superverŝis ruĝo, kaj la urbetoj, temploj, palacoj de l’ riĉuloj kaj terdometoj de l’ vilaĝanoj similis fajrerojn kaj flamojn, subite ekbruligitajn en la verdaĵo.

Baldaŭ la okcidentan horizonton surverŝis ora koloro. Ŝajnis, ke la verdaĵo de Gosen fandiĝas en la oro, kaj ke en la sennombraj kanaloj anstataŭ akvo fluas fandita arĝento. Sed la altaĵoj de la dezerto fariĝis pli kaj pli violaj, ĵetante longajn ombrojn sur sablojn kaj kreskaĵojn.

La gardistoj, starantaj sur la ŝoseo, povis tre bone vidi la kampojn trans la kanalo kaj la plantitajn tie palmojn. Sur unuj verdis la lino, tritiko, trifolio, la aliaj estis oraj de la maturiĝanta hordeo de la dua semado. Samtempe el la domoj, kaŝitaj inter la arboj, komencis eliri al la laboro terkulturistoj, homoj nudaj, kies tuta vesto konsistis el mallonga jupo sur la koksoj kaj kufeto sur la kapo.

Unuj ekiris al la kanalo, por purigi ĝin de la ŝlimo, aŭ ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur la kampojn per maŝinoj similaj al la gruoj de l’ puto. Aliaj, disirinte inter la arboj, kolektis maturajn figojn kaj vinberojn. Oni vidis tie multe da nudaj infanoj kaj virinoj en blankaj, flavaj aŭ ruĝaj ĉemizoj sen manikoj.

Estis granda movado en la tuta ĉirkaŭaĵo. Sur la ĉielo la rabobirdoj de la dezerto persekutis la kolombojn kaj monedojn de la lando Gosen. Sur la bordoj de la kanalo balanciĝis la grincantaj gruoj kun siteloj de fruktiga akvo, kaj la homoj, kolektantaj fruktojn, aperis kaj malaperis inter la verdaj arboj kiel multkoloraj papilioj. En la dezerto, sur la ŝoseo jam svarmis la armeo kaj ĝiaj servistoj. Pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj. Post ili marŝis pafarkistoj en kufoj kaj jupoj, ili havis la arkojn en la mano, sagujojn sur la dorso kaj larĝajn hakilojn ĉe la dekstra flanko. La arkistojn akompanis ŝtonĵetilistoj, portantaj sakojn kun ŝtonoj kaj armitaj per mallongaj glavoj.

Cent paŝojn post ili iris du malgrandaj infanteriaj taĉmentoj, unu armita per lancoj, la alia per hakiloj. Ambaŭ portis ortangulajn ŝildojn, sur la brusto havis dikajn kamizolojn, kvazaŭ kirasojn, kaj sur la kapo kufojn kun tukoj, gardantaj la nukon kontraŭ la suno. La kufoj kaj kamizoloj havis bluajn kaj blankajn aŭ nigrajn kaj flavajn striojn: la soldatoj similis grandajn krabrojn.

Post la avangardo iris la portilo de l’ ministro, ĉirkaŭata de hakilistoj, kaj post ĝi en kupraj kaskoj kaj kirasoj, la grekaj taĉmentoj, kies egalaj paŝoj similis frapojn de pezaj marteloj. En la fino oni aŭdis la krakadon de la veturiloj kaj sur la flanko de la ŝoseo rapidis longebarba fenicia komercisto, en portilo pendigita inter du azenoj.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La faraono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Болеслав Прус: Фараон
Фараон
Болеслав Прус
Болеслав Прус: Лялька
Лялька
Болеслав Прус
Bolesław Prus: Kamizelka
Kamizelka
Bolesław Prus
Bolesław Prus: Katarynka
Katarynka
Bolesław Prus
Отзывы о книге «La faraono»

Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.