• Пожаловаться

Boleslav Prus: La faraono

Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus: La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. год выпуска: 2000, категория: Классическая проза / Историческая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Boleslav Prus La faraono

La faraono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Boleslav Prus: другие книги автора


Кто написал La faraono? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Hebreino? — demandis Ramzes, kaj nubo pasis sur lia vizaĝo.

—Ne grave, ne grave… — ekkriis Tutmozis. — Ĉu vi pensas, ke Hebreinoj estas malpli dolĉaj ol Egiptaninoj?… Ili estas nur pli modestaj kaj malfacilaj, kaj tio aldonas al ilia amo specialan ĉarmon.

—Vi do estas idolistoj — diris Sara kun memrespekto. — Ripozu, se vi estas lacaj, deŝiru vinberojn kaj foriru kun Dio. Niaj servistoj ne volonte akceptas tiajn gastojn.

Ŝi volis foriri, sed Ramzes retenis ŝin.

—Haltu… Vi plaĉas al mi, vi ne povas tiel nin forlasi.

—Malbona spirito ekposedis vin. Neniu en ĉi tiu valo kuraĝus tiel paroli al mi… — indignis Sara.

—Aŭskultu, — interrompis Tutmozis — ĉi tiu junulo estas oficiro de la pastra regimento Ptah kaj skribisto de skribisto de tia sinjoro, kiu portas ventumilon super la portanto da l’ ventumilo de l’ nomarĥo Habu. . — Sendube li estas oficiro — respondis Sara, medite rigardante Ramzeson. — Eble li mem estas granda sinjoro?… — aldonis ŝi metante unu fingron sur la buŝon.

—Kiu ajn mi estas, via beleco superas mian rangon — diris li subite.

—Sed diru al mi, ĉu vere vi… manĝas porkaĵon?…

Sara rigardis lin ofendite, kaj Tutmozis diris:

—Oni tuj vidas, ke vi ne konas Hebreojn. Eksciu do, ke Hebreo preferus morti, ol manĝi porkaĵon, kiun cetere mi ne trovas plej malbona…

—Sed vi mortigas la katojn? — insistis Ramzes, premante la manojn de Sara kaj rigardante ŝiajn okulojn.

—Ankaŭ tio estas fabelo… senhonta fabelo!… — ekkriis Tutmozis. — Vi povis demandi min pri tio, anstataŭ diri sensencaĵojn… Mi ja havis tri amatinojn hebreinojn…

—Ĝis nun vi diris la veron, sed nun vi mensogas — interrompis lin Sara. — Hebreino neniam estos ies amatino! — aldonis ŝi fiere.

—Eĉ amatino de skribisto de tia sinjoro, kiu portas la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?… — demandis Tutmozis per moka tono.

—Eĉ…

—Eĉ amatino de la sinjoro, kiu portas la ventumilon? Sara ŝanceliĝis, sed respondis:

—Eĉ.

—Ŝi do ne fariĝus amatino de l’ nomarĥo…

La knabino mallevis la manojn. Mire ŝi rigardis la junulojn unu post la alia; ŝiaj lipoj tremis, ŝiaj okuloj vualiĝis de larmoj.

—Kiu vi estas?… demandis ŝi kun timo. — Vi venis de l’ montoj, kiel vojaĝantoj, kiuj petas panon kaj akvon… Sed vi parolas al mi, kiel plej grandaj sinjoroj… Kiu vi estas?… Via glavo — ŝi turnis sin al Ramzes — estas ornamita per smeraldoj, kaj sur la kolo vi havas ĉenon tian, kian ne posedas en sia trezorejo eĉ nia sinjoro, la grandanima Sezotris…

—Prefere respondu al mi, ĉu mi plaĉas al vi? — demandis insiste Ramzes, premante ŝiajn manojn kaj ame rigardante ŝiajn okulojn.

—Vi estas bela, kiel la anĝelo Gabrielo, sed mi timas vin, ĉar mi ne scias, kiu vi estas.

Subite post la montoj eksonis trumpeto.

—Oni vokas vin — ekkriis Tutmozis.

—Kaj se mi estus same granda sinjoro, kiel via Sezotris?… — demandis la princo.

—Tio estas ebla… — murmuretis Sara.

—Kaj se mi portus la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?…

—Vi povas esti eĉ tiel granda… Ie sur la monteto la trumpeto eksonis duan fojon.

—Ni iru, Ramzes! — insistis Tutmozis terurita.

—Kaj se mi estus… la kronprinco, ĉu vi venus, knabino, al mi?… — demandis la princo.

—Ho Jehovo!… — ekkriis Sara kaj falis sur la genuojn. Nun en diversaj punktoj la trumpetoj ludis alarman alvokon.

—Ni kuru!… — kriis malespere Tutmozis. — Ĉu vi ne aŭdas la alarmon?…

La kronprinco rapide demetis la ĉenon de sia kolo kaj surmetis ŝin al Sara.

—Donu ĝin al via patro — diris li — mi aĉetas vin de li. Adiaŭ… Li pasie kisis ŝian buŝon, kaj, ŝi ĉirkaŭpremis liajn piedojn. Li sin elŝiris, forkuris kelke da paŝoj, poste revenis kaj ree karesis per ki- soj ŝian belan vizaĝon kaj ŝiajn korvajn harojn, kvazaŭ ne aŭdante la senpaciencajn alvokojn de la armeo.

—En la nomo de lia sankteco la faraono, mi alvokas vin, iru kun mi!… — ekkriis Tutmozis kaj kaptis la princon je la mano.

Ili ekkuris galope al la sono de la trumpetoj. Ramzes de tempo al tempo ŝanceliĝis kiel ebria kaj turnis la kapon. Fine ili komencis grimpi sur la kontraŭan monteton.

—Kaj ĉi tiu homo — pensis Tutmozis — volas batali kontraŭ la pastroj!…

IV

La kronprinco kaj lia kunulo kuris preskaŭ kvaronon da horo sur la ŝtonega dorso de la monteto, de pli kaj pli proksime aŭdante la trumpetojn, kiuj pli kaj pli laŭte ludis la alarmon. Fine ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis ĉirkaŭpreni la tutan landon.

Maldekstre kuŝis la ŝoseo, post kiu oni vidis klare la urbon Pi-Bailos, la starantajn post ĝi regimentojn de la kronprinco kaj grandan polvan nebulon, kiu pendis super la malamiko, marŝanta de l’ oriento. Dekstre larĝe malfermis sian faŭkon la intermonto, sur kies mezo la greka regimento trenis la militajn maŝinojn. Ne malproksime de la ŝoseo ĉi tiu intermonto kunfluiĝis kun alia, pli larĝa, kiu iris de la fundo de l’ dezerto.

En tiu punkto estis io eksterordinara. La Grekoj kun la maŝinoj staris senmovaj ne malproksime de l’ punkto de l’ kuniĝo de la du intermontoj; kaj sur ĉi tiu punkto mem, inter la stabo de l’ kronprinco kaj la ŝoseo, staris kvar densaj vicoj de iu alia armeo, kvazaŭ kvar bariloj kun superstarantaj brilantaj lancoj.

Malgraŭ la tre kruta vojo, la princo galope kuris malsupren al sia taĉmento, ĝis la loko kie staris la milita ministro, ĉirkaŭita de oficiroj.

—Kio okazis?… — kriis li minace. — Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi?

—Ni estas fortranĉitaj — diris Herhor.

—Kiu?… per kiu?…

—Nia taĉmento, per tri regimentoj de Nitager, kiuj venis el la dezerto.

—Tie do, proksime de la ŝoseo, staras la malamiko?

—Staras la nevenkebla Nitager mem.

Ŝajnis, ke en tiu momento la kronprinco freneziĝis. Lia buŝo kurbiĝis, la okuloj eliris el la orbitoj. Li eltiris la glavon kaj kurante al la Grekoj li kriis per raŭka voĉo:

—Sekvu min kontraŭ tiuj, kiuj baris al ni la vojon.

—Vivu eterne, erpatre! — ekkriis Patroklo, ankaŭ eltirante la glavon. — Antaŭen, idoj de Aĥilo la- li turnis sin al la soldatoj. — Ni montru al la egiptaj bovinistoj, ke ne estas permesite haltigi nin!…

La trumpetoj ekludis al la atako. La kvar mallongaj, sed rektaj grekaj vicoj ekkuris antaŭen. Leviĝis polva nebulo kaj krioj por la honoro de Ramzes.

Post kelke da minutoj la Grekoj troviĝis antaŭ la egiptaj regimentoj kaj haltis ŝanceliĝante.

—Antaŭen!… — kriis la kronprinco, kurante kun la glavo en la mano.

La Grekoj mallevis la lancojn. En la kontraŭaj vicoj fariĝis movado, trakuris murmuro, kaj la lancoj ankaŭ malleviĝis…

—Kiuj vi estas, frenezuloj?… — eksonis potenca voĉo de la kontraŭa flanko.

—La kronprinco!… — respondis Patroklo.

Momento da silento.

—Malfermu la vicojn… — ripetis la sama potenca voĉo.

La regimentoj de la orienta armeo malrapide malfermiĝis, kiel peza duona pordego, kaj la greka taĉmento trapasis.

Tiam al la kronprinco proksimiĝis grizhara batalisto en orita armaĵo kaj kasko kaj malalte kliniĝinte, diris:

—Vi venkis, erpatre. Sole granda armeestro tiamaniere eliras el embaraso.

—Vi estas Nitager, la plej brava el la bravaj!… — ekkriis la princo.

En la sama momento venis al ili la milita ministro, kiu aŭdis la interparoladon kaj diris per maldolĉa tono:

—Kaj se la ĉefestro de via armeo estus same sendisciplina kiel la erpatre, kiel ni finus la manovrojn?

—Lasu la junan bataliston trankvila! — respondis Nitager. — Ĉu ne sufiĉas, ke li montris leonajn ungegojn, kiel konvenas al ido de faraonoj?…

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La faraono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Болеслав Прус: Фараон
Фараон
Болеслав Прус
Болеслав Прус: Лялька
Лялька
Болеслав Прус
Bolesław Prus: Kamizelka
Kamizelka
Bolesław Prus
Bolesław Prus: Katarynka
Katarynka
Bolesław Prus
Отзывы о книге «La faraono»

Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.