Boleslav Prus - La faraono
Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus - La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2000, Жанр: Классическая проза, Историческая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La faraono
- Автор:
- Жанр:
- Год:2000
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La faraono: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Tutmozis, aŭdante kian direkton prenas la interparolado, sin turnis al Nitager:
—Kiamaniere vi estas ĉi tie, granda generalo, kiam viaj ĉefaj fortoj troviĝas antaŭ nia armeo?
—Mi sciis, kiel malzorge marŝas la taĉmento de Memfiso, dum la princo kolektas la regimentojn apud Pi-Bailos. Por ridi do mi volis kapti vin, junaj sinjoroj… Malfeliĉe por mi, mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn. Agu tiel ĉiam, Ramzes, kompreneble kontraŭ veraj malamikoj.
—Kaj se, kiel hodiaŭ, li renkontos fortojn, trifoje superantajn la liajn?… — demandis Herhor.
—Kuraĝa saĝo valoras pli multe, ol la forto — respondis la maljuna generalo. — La elefanto estas kvindekfoje pli forta ol la homo, tamen ĝi cedas al li aŭ pereas de lia mano.
Herhor aŭskultis atente.
Oni juĝis la manovrojn finitaj. La kronprinco akompanata de la ministro kaj de la kapitanoj forrajdis al la armeo apud Pi-Bailos, salutis la veteranojn de Nitager kaj adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri orienton kaj dezirante al ili sukceson.
Poste, ĉirkaŭita de granda sekvantaro li reiris sur la ŝoseo Memfison, meze de l’ popolamasoj de la lando Gosen, kiuj en festaj vestoj kaj kun verdaj branĉoj en la manoj salutis la venkinton.
Kiam la vojo turniĝis al la dezerto, la amaso maldensiĝis, kaj kiam ili venis al la loko, kie la stabo de l’ kronprinco pro la skaraboj eniris en la intermonton, neniu plu estis sur la ŝoseo.
Tiam Ramzes faris signon al Tutmozis kaj montrante al li la nudan monteton, murmuretis:
—Vi iros tien, al Sara…
—Mi komprenas.
—Kaj vi diros al ŝia patro, ke mi donas al li bienon apud Memfiso.
—Mi komprenas. Postmorgaŭ vi havos ŝin.
Post ĉi tiu interŝanĝo de opinioj, Tutmozis revenis al la armeo, marŝanta post la sekvantaro, kaj malaperis.
Preskaŭ kontraŭ la intermonto, en kiun matene enveturis la militaj maŝinoj, kelke da paŝoj de la ŝoseo kreskis ne granda, kvankam maljuna tamarindo. En ĉi tiu loko haltis la avangardo de la princa sekvantaro.
—Ĉu ni ree renkontos skarabojn? — demandis kun rido la kronprinco.
—Ni vidos — respondis Herhor.
Efektive ili ekvidis: sur la malforta arbo pendis nuda homo.
—Kion tio signifas? — demandis la princo ekscitita.
La adjutantoj kuris al la arbo kaj rekonis la maljunan kamparanon, kies kanalon la armeo ŝutplenigis.
—Prave li pendigis sin! — kriis inter la oficiroj Eunana. — Ĉu vi kredus, ke ĉi tiu mizera sklavo kuraĝis kapti lian ekscelencon, la ministron je la piedoj!…
Ramzes, aŭdinte tion, haltigis la ĉevalon. Li desaltis kaj proksimiĝis al la funebra arbo.
La kamparano pendis kun la kapo etendita antaŭen; lia buŝo estis larĝe malfermita, la manplatoj turnitaj al la rigardantoj, la okuloj teruritaj. Li havis aspekton de homo, kiu volas ion diri, sed al kiu ekmankis la voĉo.
—Malfeliĉa! — eksopiris la princo kun kompato.
Reveninte al la sekvantaro, li ordonis, ke oni rakontu al li la historion de la kamparano, kaj poste longe rajdis silenta. Antaŭ la okuloj li havis senĉese la bildon de la memmortiginto, kaj en lian koron penetris la sento, ke maljuste, terure maljuste oni agis kontraŭ la malestimata sklavo. Tiel maljuste, ke pri tio povis mediti eĉ li, la filo kaj heredonto de l’ faraonoj.
La varmego estis mortiga, la polvo sekigis la akvon kaj pikis la okulojn de l’ homoj, kaj bestoj. Oni haltigis la taĉmenton por mallonga ripozo, kaj dume Nitager daŭrigis la interparoladon kun la ministro.
—Miaj oficiroj — diris la maljuna generalo — ne rigardas sub la piedojn, sed antaŭen. Kaj eble tial neniam surprizis min malamiko.
—Via ekscelenco rememorigis al mi per viaj vortoj, ke mi devas pagi ŝuldojn — respondis Herhor kaj ordonis, ke kolektiĝu la oficiroj kaj soldatoj, kiuj estis apude.
—Kaj nun — diris la ministro — alvoku Eunanan.
La oficiro, kovrita de amuletoj, aperis tiel rapide, kvazaŭ li jam de longe estus atendinta la alvokon. Sur lia vizaĝo brilis ĝojo, malfacile haltigata de la humileco.
Herhor, ekvidinte antaŭ si Eunanan, komencis:
—Per la volo de lia sankteco post la fino de la manovroj la plej alta komando revenas en miajn manojn.
La ĉeestantoj klinis la kapojn.
—Antaŭ ĉio mi devas uzi ĉi tiun povon por la aferoj de l’ justeco. La oficiroj komencis rigardi unu alian.
—Eunana — daŭrigis la ministro — mi scias, ke vi estis ĉiam unu el plej diligentaj oficiroj.
—La vero parolas per via buŝo, nobla sinjoro — respondis Euna- na.
—Kiel palmo atendas roson, tiel mi la ordonojn de l’ estroj. Kaj se mi ne ricevas ilin, mi estas kiel orfo, vane serĉanta vojon en la dezerto. La oficiroj de Nitager, kovritaj de cikatroj, mire aŭskultis la fluan elokventecon de Eunana kaj pensis: ”Ĉi tiu estos levita super aliajn”.
—Eunana — parolis la ministro — vi estas ne nur diligenta, sed ankaŭ pia; ne nur pia, sed ankaŭ vigla, kiel ibiso ĉe la bordo de l’ rivero. La dioj verŝis sur vin ĉiujn favorojn: ili donis al vi serpentan prudenton kaj okulojn de vulturo.
—Pura vero fluas el la buŝo de via ekscelenco — intermetis Eunana.
—Se mi ne posedus mian penetrantan vidadon, mi ne estus rimarkinta la du sanktajn skarabojn…
—Jes — interrompis la ministro, — kaj vi ne estus savinta mian armeon de malpia ago. Por via servo, imitinda de ĉiu plej pia Egipto, mi donas al vi…
La ministro demetis de l’ fingro oran ringon.
—Mi donas al vi ĉi tiun ringon kun la nomo de l’ diino Mut, kies favoro kaj prudento akompanos vin ĝis la fino de via surtera migrado, se vi meritos ilin.
Lia ekscelenco etendis la ringon al Eunana, kaj la ĉeestantoj laŭte aklamis la gloron de l’ faraono kaj brue skuis la armilojn.
Ĉar la ministro restis senmova, Eunana ankaŭ ne foriris kaj atente rigardis liajn okulojn, kiel fidela hundo, kiu ricevinte el la mano de l’ mastro unu pecon, svingas la voston kaj atendas.
—Kaj nun — rekomencis la ministro — konfesu, Eunana, kial vi ne diris, kien foriris la kronprinco, kiam la armeo pene marŝis tra la intermonto?… Via ago estis malbona, ĉar ni devis trumpeti alarmon, kiam la malamiko estis proksime…
—Dioj estas miaj atestantoj, ke mi sciis nenion pri la nobla princo — respondis Eunana kun miro.
Herhor skuis la kapon.
—Ne eble estas, ke homo kiu, kiel vi, vidas sanktajn skarabojn en la sablo en interspaco de kelkdeko da paŝoj, ne rimarkis tiel grandan personon, kiel la kronprinco.
—Vere mi ne vidis! — sin senkulpigis Eunana, frapante sian bruston.
—Cetere neniu ordonis al mi observi la princon.
—Ĉu mi ne liberigis vin de la komando de l’ avangardo?… Ĉu mi donis al vi ian okupon? — demandis la ministro. — Vi estis tute libera, ĝuste kiel homo, destinita por observi gravajn aferojn. Kaj ĉu vi plenumis vian taskon?… Vere, por tia kulpo dum la milito vi devus morti… La malfeliĉa oficiro paliĝis.
—Sed mi havas por vi patran koron, Eunana — diris la altrangulo -, kaj memorante la grandan servon, kiun vi faris al la armeo rimarkinte la simbolojn de la sankta suno, la skarabojn, mi elektas por vi punon ne kiel severa ministro; sed kiel indulga pastro. Vi ricevos kvindek bastonbatojn.
—Via ekscelenco…
—Eunana, vi sciis esti feliĉa, estu nun brava kaj akceptu ĉi tiun malgrandan admonon, kiel konvenas al oficiro de l’ armeo de lia sankteco.
Apenaŭ finis Herhor, jam la pli altrangaj oficiroj kuŝigis Eunanan en oportuna loko, apud la ŝoseo. Poste unu sidiĝis sur lia nuko, alia sur la femuroj kaj du aliaj kalkulis sur lia nuda korpo kvindek flekseblajn kanojn.
Li sentima batalisto ne ekĝemis, li eĉ kantis soldatan kanton, kaj post la ceremonio volis leviĝi sen helpo. Sed liaj doloraj piedoj rifuzis obei al li. Li falis, la vizaĝo en la sablo, kaj oni devis transporti lin Memfison en durada veturilo, sur kiu kuŝante kaj ridetante al la soldatoj, li meditis, ke ne tiel rapide ŝanĝiĝas la vento en Malsupra Egipto, kiel la fortuno de malfeliĉa oficiro.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La faraono»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.