• Пожаловаться

Boleslav Prus: La faraono

Здесь есть возможность читать онлайн «Boleslav Prus: La faraono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. год выпуска: 2000, категория: Классическая проза / Историческая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Boleslav Prus La faraono

La faraono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La faraono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Boleslav Prus: другие книги автора


Кто написал La faraono? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La faraono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La faraono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Subite de la avangardo algalopis soldato kaj sciigis al la ministro, ke la kronprinco proksimiĝas. Lia ekscelenco forlasis la portilon, kaj en la sama momento aperis sur la ŝoseo areto da kavaliroj, kiuj desaltis de la ĉevaloj. Unu el la kavaliroj kaj la ministro ekiris unu al la alia, haltis post ĉiuj kelke da paŝoj kaj salutis.

—Saluton al vi, filo de l’ faraono, kiu vivu eterne! — diris la ministro.

—Saluton al vi, sankta patro, kaj vivu longe — respondis la kronprinco, kaj poste aldonis:

—Vi iris tiel malrapide, kvazaŭ oni forsegis al vi la piedojn, kaj Nitager ne pli malfrue ol post du horoj estos antaŭ nia korpuso.

—Vi diris la veron. Via stabo marŝas tre malrapide.

—Eunana ankaŭ diris al mi — Ramzes montris oficiron, kovritan de amuletoj, starantan post li — ke vi ne sendis patrolojn en la intermontojn. En okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko.

—Mi ne estas generalo, sed juĝisto — trankvile respondis la ministro.

—Kaj kion faris Patroklo?

—Patroklo kun la greka regimento eskortas la militajn maŝinojn.

—Kaj mia parenco kaj adjutanto Tutmozis?

—Li dormas ankoraŭ, ŝajnas al mi.

Ramzes malpacience piedfrapis la teron kaj eksilentis. Li estis bela junulo, kun vizaĝo preskaŭ virina, al kiu aldonis ĉarmon la kolero kaj la sunbruno. Li havis mallarĝan kamizolon kun blankaj kaj bluaj strioj, samkoloran nukotukon, oran ĉenon sur la kolo kaj multekostan glavon sub la maldekstra brako.

—Mi vidas — diris la princo — ke vi, Eunana, sola zorgas pri mi honoro.

La kovrita de amuletoj oficiro kliniĝis ĝis la tero.

—Tutmozis estas maldiligentulo — daŭrigis la kronprinco. — Revenu, Eunana, al via posteno. Almenaŭ la avangardo havu estron.

Poste, rigardante la sekvantaron, kiu jam ĉirkaŭis lin kvazaŭ elkreskinte el la tero, li aldonis:

—Oni donu la portilon. Mi estas laca, kiel ŝtonrompisto.

—Ĉu la dioj povas laciĝi! — murmuretis Eunana, kiu staris ankoraŭ post li.

—Iru al via posteno! — diris Ramzes.

—Eble vi ordonos al mi, ho bildo de la luno, nun esplori la intermontojn? — mallaŭte demandis la oficiro. — Mi petas vin, ordonu, ĉar kie ajn mi estas, mia koro flugas post vi, por diveni vian volon kaj plenumi ĝin.

—Mi scias, ke vi estas atentema — respondis Ramzes. — Iru jam kaj observu ĉion.

—Sankta patro — sin turnis Eunana al la ministro — mi rekomendas al via ekscelenco miajn plej humilajn servojn.

Apenaŭ foriris Eunana, en la fino de la marŝanta kolono eksonis ankoraŭ pli granda tumulto. Oni serĉis la portilon de la kronprinco, sed ne povis ĝin trovi. Anstataŭe aperis, dispuŝante la grekajn soldatojn juna homo, kiu havis strangan aspekton. Li portis muslinan ĉemizon, riĉe broditan antaŭtukon kaj oran skarpon sur la ŝultro. Sed plej rimarkinda estis lia grandega peruko, konsistanta el multaj malgrandaj harligoj, kaj arta barbo, similanta katan voston.

Tio estis Tutmozis, la plej fama elegantulo en Memfiso; eĉ dum la milita marŝado li zorgis pri sia tualeto kaj surverŝis sin per parfumoj

—Saluton al vi, Ramzes — kriis la elegantulo, superforte dispuŝante la oficirojn. — Imagu, ke via portilo perdiĝis; vi estas devigita sidiĝi en la mia, kiu ne indas tian honoron, sed kiu ne estas plej malbona.

—Vi ekkolerigis min — respondis la princo. — Vi dormas, anstataŭ gardi la armeon.

La elegantulo ekmiris kaj haltis.

—Mi dormas?… — ekkriis li. — Sekiĝu la lango de tiu, kiu diras tiajn mensogojn. Sciante, ke vi venos, mi jam de unu horo vestas min; preparas al vi banon kaj parfumojn…

—Kaj dume la taĉmento marŝas sen komando.

—Mi do devas komandi la taĉmenton, en kiu estas lia ekscelenco la milita ministro kaj tia generalo, kiel Patroklo?

La kronprinco eksilentis, kaj dume Tutmozis proksimiĝinte al li, murmuretis:

—Kian aspekton vi havas, filo de l’ faraono?… Vi ne havas perukon, viaj haroj kaj vestoj estas plenaj de polvo, via haŭto estas nigra kaj fendita, kiel la tero en somero!… La respektinda reĝino-patrino forpelus vin de la kortego, se ŝi vidus vian mizeron…

—Mi estas nur laca.

—Sidiĝu do en la portilon. Tie estas freŝaj kronoj de rozoj, rostitaj birdetoj kaj kruĉo da vino de Cipro. Mi kaŝis ankaŭ — aldonis li mallaŭte — Senura’n en la tendaro…

—Ŝi estas tie?… — demandis la princo.

Liaj okuloj, kiuj brilis antaŭ momento, nebuliĝis de volupto.

—La armeo iru antaŭen — diris Tutmozis, — kaj ni atendu ŝin ĉi tie. Ramzes kvazaŭ vekiĝis.

—Lasu min, tentanto!… Post du horoj estos la batalo..

—Ĉu tio estas batalo?…

—Almenaŭ estos decidita la sorto de mia komando.

—Ridu tion — diris la elegantulo. — Mi ĵurus, ke jam hieraŭ la milita ministro sendis raporton al Lia Sankteco, kun peto, ke li donu al vi la korpuson de Memfiso.

—Tio estas indiferenta. Hodiaŭ mi ne povus pensi pri io alia, ol la armeo.

—Terura estas via inklino al la milito, dum kiu oni ne lavas sin tutajn monatojn por perei unu tagon… Brr! Se vi vidus Senuran… Nur ekrigardu ŝin…

—Ĝuste tiel mi ne rigardos — respondis Ramzes per firma voĉo.

En la sama momento, kiam oni alportis de la grekaj taĉmentoj grandegan portilon de Tutmozis por la kronprinco, de la avangardo algalopis rajdisto. Li deglitis de la ĉevalo kaj kuris tiel rapide, ke sonoris sur lia brusto pentraĵoj de l’ dioj kaj tabuletoj kun iliaj nomoj. Tio estis Eunana kvazaŭ en febro.

Ĉiuj sin turnis al li, kaj ŝajnis, ke tio al li plaĉis.

—Erpatre, plej alta buŝo! — ekkriis Eunana, kliniĝante antaŭ Ramzes. — Kiam laŭ via ordono dia mi rajdis, kondukante la taĉmenton kaj zorge observante ĉion, mi rimarkis sur la ŝoseo du belajn skarabojn.

Ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton, tra la vojo, al la sabloj…

—Kio do? — interrompis la kronprinco.

—Kompreneble — daŭrigis Eunana, rigardante al la ministro — kiel ordonas la pieco, mi kaj miaj homoj, honorinte per nia adoro la sanktajn bildojn de la suno, haltigis la marŝon. Tio estas tiel grava antaŭdiro, ke sen ordono neniu el ni kuraĝus iri antaŭen.

—Mi vidas, ke vi estas vere pia Egiptano, kvankam viaj trajtoj estas ĥetaj, — respondis Herhor, kaj sin turninte al la proksime starantaj altranguloj, aldonis:

—Ni ne iros plu sur la ŝoseo, ĉar ni povus piedpremi la sanktajn skarabojn. Pentuer, ĉu tra la intermonto, dekstre, oni povas ĉirkaŭiri la ŝoseon?

—Jes — respondis la skribisto de la ministro. — La intermonto estas unu mejlon longa kaj revenas al la ŝoseo, preskaŭ kontraŭ Pi-Bailos.

—Granda perdo de tempo! — interrompis kolere la kronprinco.

—Mi ĵurus, ke tio ne estas skaraboj, sed la spiritoj de miaj feniciaj procentegistoj — diris Tutmozis. — Ne povante, post la morto, repreni la monon, ili devigas min, por puno, trairi la dezerton!… La sekvantaro de l’ princo maltrankvile atendis la decidon; Ramzes diris al Herhor:

—Sankta patro, kion vi pensas pri tio?

—Ekrigardu la oficirojn — respondis la pastro — kaj vi komprenos, ke ni devas iri tra la intermonto.

Nun eliris la estro de la grekaj soldatoj, la generalo Patroklo, kaj diris al la kronprinco:

—Se vi permesos, princo, mia regimento daŭrigos la antaŭan vojon. Niaj soldatoj ne timas la skarabojn.

—Viaj soldatoj ne timas eĉ la reĝajn tombojn — respondis la ministro.

—Sed kredeble ne estas tie sendanĝere, ĉar neniu revenis. La greko, konfuzita, foriris.

—Konsentu, sankta patro murmuretis la princo kun plej granda kolero — ke tia malhelpo ne haltigus en la vojaĝo eĉ azenon.

—Tial azeno neniam estos faraono — respondis trankvile la ministro.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La faraono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La faraono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Болеслав Прус: Фараон
Фараон
Болеслав Прус
Болеслав Прус: Лялька
Лялька
Болеслав Прус
Bolesław Prus: Kamizelka
Kamizelka
Bolesław Prus
Bolesław Prus: Katarynka
Katarynka
Bolesław Prus
Отзывы о книге «La faraono»

Обсуждение, отзывы о книге «La faraono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.