Lace, pacience li plenumis restan parton de la ceremonio kaj mekanike finis la kutiman riton, kiu nenion signifis jam por li. Post benado li genufleksis antaŭ la altaro kaj kovris la vizaĝon permane. Voĉo de pastro preĝanta pri absolvo atingis lin kiel malproksima eĥo de tiu mondo, al kiu li plu ne apartenis. La preĝo ĉesis. La kardinalo ekstaris kaj levis la brakon, petante silenton. Tiuj, kiuj jam estis forlasantaj la katedralon, revenis. Tie aperis murmurado: "Lia eminenco volas paroli".
Klerikaro staranta ĉirkaŭ li mire interrigardis. Unu el ili demandis lin duonvoĉe: — Ĉu via eminenco intencas apelacii al la popolo nun?
Montanelli silente desvingis lin permane. Klerikaro deflankiĝis intermurmurante. Nova prediko estis kontraŭkutima, sed la kardinalo havis prerogativon agi laŭ propra volo. Sendube li anoncos iun novan reformon el Romo aŭ specialan komunikaĵon de la sankta papo.
De sur altara ŝtuparo Montanelli ekrigardis suben, sur maron de homaj vizaĝoj. Ilin plenigis malpacienca scivolemo kaj li staris super ili, kiel fantomo en blanka vestaro.
— Ts, ts! Silenton! Gvidantoj de la procesio petis mole kaj murmurado de la kongregacio iom post iom svenis, kiel svenas venta blovado en kapoj de arboj.
Ĉiuj rigardis la senmovan figuron starantan sur la ŝtuparo.
Malrapide kaj klare li komencis paroli: — En Evangelio sankta Johano skribis: "Dio tiel amis la mondon, ke fordonis sian solan filon, por ke la mondo saviĝu tra li". La hodiaŭa festivalo de korpo kaj sango de la redemptoro, murdita pro via savado, dia ŝafido, preninta sur sin pekojn de homaro, filo de dio, mortinta pro viaj pekoj. Kaj vi kolektiĝis ĉi tie en solena festivala medio por manĝi la oferon, kiu estis donita pro vi, kaj danki dion. Kaj mi scias, ke ĉi-matene, kiam vi alvenis bankedi, viajn korojn plenigis ĝojo kaj vi rememoris Pasionon de dio-filo, mortinta pro via savado. Diru al mi, kiu inter vi rememoris Pasionon de dio-patro permesinta krucumi sian filon? Kiu el vi rememoris suferojn de dio-patro rigardinta de sur sia ĉiela trono malsupren en Kalvarion? Mi rigardis vin hodiaŭ, kiam vi estis paŝantaj en la solena procesio kaj vidis, ke viaj koroj ĝoje atendis absolvon de viaj pekoj kaj estis feliĉaj pro via savado. Tial mi demandas vin: ĉu vi scias ĝian prezon? Ĝi estas tre granda! Ĝi superas prezon de ĉiuj rubenoj, ĉar ĝi estas prezo de sango…
Apenaŭ aŭdebla, longa murmurado aperis inter aŭskultanta popolamasiĝo. Klerikoj starantaj ĉe la altaro interflustris proksimiĝinte iomete antaŭen. Sed la predikisto daŭrigis paroli kaj tiuj silentiĝis.
— Tial mi deklaras hodiaŭ: MI ESTAS TIU, KIU MI ESTAS. Mi vidis viajn malfortecon kaj malĝojon, kaj etajn infanojn ludantajn apud viaj piedoj. Mian koron penetris kompato pro tio, ke ili devas morti. Tiam mi ekrigardis okulojn de mia kara filo kaj ekvidis tie sangan satisfakcion. Mi startis laŭ mia vojo kaj lasis lin kun lia destino. Tio ĉi estas absolvo de pekoj. Li mortis pro vi kaj obskuro prenis lin. Li mortis kaj ne resurektos, li mortis kaj mi ne havas filon. Ho, mia knabo, mia knabo!
El brusto de la kardinalo eliĝis longa ĝemado kaj ĝin, kiel eĥo, respondis timiĝintaj homoj. Ĉiuj klerikoj ekstaris de sur siaj seĝoj, diakonoj proksimiĝis al la kardinalo kaj prenis liajn brakojn. Sed li liberiĝis, ekrigardis ilin severe, kiel furioziĝinta besto: — Kio tio estas? Ĉu por vi ne sufiĉas sango? Atendu vian vicon, ŝakaloj, vi ankoraŭ sukcesos satiĝi!
Tiuj retiriĝis kaj amasiĝis, palaj kaj tremantaj. Montanelli turnis sin al la popolo kaj homa maro ekondiĝis kiel grenkampo, super kiu traflugis uragano.
— Vi murdis lin! Vi murdis lin! Kaj mi koncedis tion, ĉar mi ne volis, ke vi mortu. Nun, kiam vi venas kun viaj fariseaj laŭdoj kaj malpuraj preĝoj, mi pentas… mi pentas mian agadon! Estus pli bone, se vi putrus en malvirtoj kaj estus malbenitaj por ĉiam, kaj li estus viva. Ĉu viaj pestaj animoj valoras la prezon, kiu estas pagita pro ilia savado? Sed estas tro malfrue, tro malfrue! Mi krias laŭte, sed li ne aŭdas min. Mi frapas ĉe la pordo de la tombo, sed li ne vekiĝas. Mi staras sola en dezerto kaj rigardas ĉirkaŭ mi, komence en la teron sangokovritan, en kiu kuŝas ĝojo de mia koro, kaj poste en la ĉielon teruran kaj malplenan. Despero penetras min. Mi rezignis lin, ho, generacio de viperoj, mi rezignis lin pro vi! Jen via savo, prenu ĝin! Mi ĵetas ĝin, kiel oni ĵetas oston al malsata graŭlanta hundaro! Prezo de via bankedo estas pagita, do venu kaj supersatiĝu vi, kanibaloj, sangosuĉantoj, abomena bestaro preferanta mortaĵon! Vidu: laŭ la ŝtuparo fluas varma, vapora sango! Ĝi elverŝiĝas el koro de mia filo pro vi! Lektrinku ĝin kaj makulu viajn vizaĝojn en ĝi! Interbatiĝu pro ĝiaj pecoj… kaj lasu min! Vidu ĝiajn sangoplenajn vundojn kaj agonion! Prenu ĝin, kristanoj, kaj manĝu!
Li prenis la hostion, levis ĝin super la kapo, svingis kaj ĵetis surplanken. La metalaĵo eksonoris laŭ ŝtonaj platoj. Klerikaro rapide proksimiĝis al li kaj tuj dudek manoj kaptis la frenezulon.
Nur post tio silentado de la popolo rompiĝis kaj aperis histeriaj, furiozaj ĝemkrioj. Faligante seĝojn kaj benkojn, interpuŝiĝante en pordoj, disŝirante kurtenojn kaj girlandojn, plorantaj homoj impetis eksteren sur la straton.
— Gemo, iu staranta sube volas vidi vin.
Martini diris la frazon en modesta tono, kiun ili ambaŭ senkonscie uzis lastajn dek tagojn. Ĝi, kune kun egaleco kaj malrapideco de parolado kaj movado, estis sola signo de ilia funebro.
Gemo kun la nudaj brakoj kaj antaŭtuko staris ĉe tablo kaj dismetis etajn pakaĵojn kun kartoĉoj. Ŝi laboris de la mateno mem kaj nun, en radioj de la tagmeza arda suno, ŝia vizaĝo aspektis lace.
— Kiu venis, Cezaro? Por kio?
— Mi ne scias, mia kara. Li nenion diris al mi. Li nur petis komuniki al vi, ke li devas interparoli sole.
— Bone. — Ŝi demetis la antaŭtukon kaj butonumis manikojn de sia robo. — Mi devas iri, kvankam mi supozas, ke tiu estas simpla spiono.
— Mi estos en apuda ĉambro. Laŭbezone voku min. Post lia foriro mi proponas al vi kuŝiĝi kaj iomete ripozi, ĉar vi tro multe laboris.
— Ho, ne! Mi laboros plu.
Ŝi malrapide descendis laŭ ŝtuparo. Martini silente sekvis ŝin.
Ŝi maljuniĝis je dek jaroj dum lastaj kelkaj tagoj. Apenaŭ videbla grizaĵo nun iĝis pli larĝa. Ŝi preferis rigardi suben, tial, kiam Martini sukcesis vidi ŝiajn okulojn, tiam lin penetris teruro.
En la malgranda akceptejo rekte staris nekonato. Ekvidinte liajn plumpan figuron kaj timoplenajn okulojn, Gemo konjektis, ke li estas soldato de la svisa gvardio. Sur li estis kamparana bluzo, kiu evidente apartenis al iu alia. Li ofte ĉirkaŭrigardis kaj timis, ke lin oni kaptos.
— Ĉu vi parolas germane? — demandis li en la zurika dialekto.
— Iomete. Al mi oni diris, ke vi volis vidi min.
— Ĉu vi estas sinjorino Bolo? Mi alportis leteron por vi.
— Leteron? — Gemo ektremis kaj apogis sin permane sur la tablo.
— Mi estas gardisto el tie. — La soldato tra fenestro montris la fortreson sur la monteto. — La letero de viro pafmortigita pasintsemajne. Li skribis ĝin nokte antaŭ la ekzekuto. Mi promesis enmanigi ĝin al vi.
Ŝi klinis la kapon. Li finfine skribis…
— Mi ne sukcesis alporti ĝin pli frue, — daŭris la soldato. — Oni observis min, tial mi vestiĝis malsame.
Li ŝovis sian manon sub la bluzon. Estis tre varme, tial faldita paperfolio, kiun li eltiris, estis ne nur kotokovrita kaj ĉifita, sed ankaŭ ŝvitoplena. La gvardiano konfuziĝis kaj gratis sian nukon.
— Ĉu vi neniun informos pri mia vizito? — timeme demandis li. — Ja mi venis ĉi tien riskinte mian vivon.
— Certe, ne! Atendu minuton…
Читать дальше