Tial li tiris litkovrilon sur sian kapon, por ne aŭdi ploregon. Verŝajne li devas morti, li, kiu estis tia vigla kaj vivoplena. Sed plorego aŭdiĝis en liaj oreloj, penetris lian cerbon kaj sangon.
Montanelli ploregis kaj larmoj gutis inter liaj fingroj. Fine li eksilentis kaj, kiel infano, sekigis siajn okulojn per naztuko. Li ekstaris kaj la naztuko falis de sur lia genuo sur la plankon.
— Plua konversacio estos vana. — li diris. — Ĉu vi komprenis min?
— Mi komprenis, — respondis Ojstro apatie. — Tio ne estas via kulpo. Via dio estas malsata kaj bezonas nutraĵon.
Montanelli turniĝis al li. Veninta silento estis pli terura ol tombo, kiun oni devos elfosi por unu el ili. Ambaŭ rigardis unu la alian, kiel amantoj, kiujn oni perforte disigis, nekapablaj superi aperintan barieron.
Ojstro estis la unua, kiu mallevis siajn okulojn. Li premiĝis kaŝante la vizaĝon kaj Montanelli komprenis sencon de lia gesto, kiu signifis "Foriru!" Li turniĝis kaj forlasis la kameron. Post unu momento Ojstro elbenkiĝis kaj ekkriis: — Ho, mi ne sukcesos eltoleri tion! Padre, revenu! Revenu!
La pordo estis ŝlosita. Li longe ĉirkaŭrigardis la kameron kaj konstatis, ke ĉio finiĝis. Galileano konkeris [23] Antaŭmortaj vortoj pri Jesuo de Romia imperiestro Juliano (331-363), kiu dumvive persekutis kristanojn;
.
En la prizona korto tutan nokton milde flustris herbo, kiu baldaŭ velkos pro ĝia elradikigo per fosilo. Ojstro sole kuŝis en obskuro kaj ploris…
Marde matene okazis la milita tribunalo, kiu daŭris ne longe, nur dudek minutojn, ĉar fakte ĝi estis simpla formalaĵo. La proceso ne bezonis multan tempon, ĉar forestis advokato. Kiel atestantoj ĝin pertoprenis la vunditaj spiono kaj la oficiro kune kun kelkaj soldatoj. Verdikto jam estis preparita kaj havis neoficialan konsenton de Montanelli, tial juĝistoj (kolonelo Ferrari, majoro de dragonoj kaj du oficiroj de la svisa gvardio) estis malmulte okupitaj. Oni tralegis aŭdeble la kondamnon, la atestantoj konfirmis depoziciojn, la verdikto estis subskribita kaj anoncita por la arestito kun konvena soleneco. Li aŭskultis ĝin silente kaj, kiam oni demandis lian lastan deziron laŭkutime, li nur senpacience svingis la brakon. Sur lia brusto estis kaŝita la naztuko, kiun faligis Montanelli en lia kamero. Li ploris super ĝi kaj kisis ĝin la tutan nokton, kvazaŭ ĝi estis viva kreaĵo. Lia vizaĝo estis pala kaj senviva, sur la okuloj restis spuroj de larmoj. Vorto el la verdikto "pafmortigi" neniel efikis lin, nur liaj pupiloj iomete plilarĝiĝis.
— Forkonduku la arestiton en lian kameron, — ordonis la komandanto, kiam ĉiuj formalaĵoj finiĝis, kaj la serĝento, apenaŭ detenante larmojn, tuŝis ŝultron de la senmova figuro. Ojstro iomete ektremis kaj turnis sin.
— Aĥ, jes. Mi forgesis, — li diris.
Sur vizaĝo de la kolonelo aperis io simila al kompato. Li estis nekruela homo laŭnature kaj iomete hontis siajn agojn okazintajn dum la pasinta monato. Tial nun, kiam lia celo estis atingita, li estis preta permesi malgrandajn koncesiojn.
— Vi ne estos rekatenita, — li diris rigardante la ŝvelintajn pojnojn de Ojstro. — Vi troviĝos en la sama kamero. — Kaj aldonis al sia nevo: — Kamero por mortkondamnitoj estas tro malseka kaj darka, tial mi opinias, ke sekvi formalaĵon ne necesas.
Li ektusis, ŝanĝis pozon de siaj piedoj kaj vokis la serĝenton, kiu jam estis forlasanta la ĉambron kune kun la arestito.
— Atendu, serĝento! Mi volas interparoli kun li.
Ojstro neniel reagis, kvazaŭ li nenion aŭdis.
— Se vi volas ion komuniki al viaj amikoj aŭ parencoj… Ĉu vi havas parencojn, mi supozas?
Respondo ne sekvis.
— Bone, meditu kaj diru al mi aŭ al la pastro. Mi promesas, ke transdona neglekto ne okazos. Cetere, pli bone komuniku vian mesaĝon al la pastro, kiu restos kune kun vi la tutan nokton. Se vi havas alian deziron…
Ojstro levis la okulojn: — Diru al la pastro, ke mi preferas resti sola. Mi havas neniujn amikojn kaj mesaĝojn.
— Tamen vi bezonas konfeson.
— Mi estas ateisto. Restigu min en paco.
Li diris ĉion kviete, sen defio kaj agaco, kaj malrapide daŭrigis sian pasadon. Ĉe la pordo li haltis.
— Mi forgesis, kolonelo. Okazigu unu vian favoron. Ordonu, ke miajn okulojn kaj manojn oni restigu liberaj. Mi staros kviete.
* * *
Merkrede dum sunleviĝo oni alkondukis Ojstron en la prizonan korton. Lia lameco estis rimarkebla pli ol kutime: li malfacile moviĝis apoginte sin sur brakon de la serĝento. Sed mieno de laca obeo jam forlasis lian vizaĝon. Teruro, preminta lin en malplena silento, kaj sonĝoj pri mondo de ombroj, malaperis kune kun nokto generinta ĝin. Kiam la suno ekbrilis kaj li ekvidis siajn malamikojn, batalema spirito vekiĝis kaj lia timo svenis.
Ses karabenistoj prepariĝis por ekzekuto kaj staris kontraŭ la muro kovrita per hedero. Sur ĝiajn ruinojn Ojstro trafis dum sia malsukcesa eskapo. Soldatoj kun karabenoj apenaŭ detenis larmojn. Ilin timigis imago pri tio, ke ilin oni komisiis pafmortigi Ojstron. Tiu ĉi homo kun liaj spriteco, gaja kaj infekta rido, serena braveco, kiel sunradio lumigis iliajn monotonajn kaj sopirajn vivojn, tial tio, ke nun li devas akcepti morton el iliaj manoj, ŝajnis al ili kiel eklipso dum la sunplena tago.
Sub granda figujo en la korto lin atendis tombo. Ĝin elfosis nokte nevolaj manoj kaj larmoj falis sur fosilon. Kiam li estis preteriranta, li ekrigardis en la nigran kavon kun rideto, ekvidis velkintan herbon kaj longe enspiris, ĝuante per aromo de freŝa tero.
Apud la arbo la serĝento haltis. Ojstro ĉirkaŭrigardis kaj gaje demandis lin: — Ĉu mi devas stari ĉi tie, serĝento?
Tiu silente kapjesis. Kvazaŭ iu peco ŝtopis lian gorĝon kaj do li povis paroli nenion, kvankam pro tio dependus lia vivo. La korton venis ĉiuj: la komandanto kune kun lia nevo, la leŭtenanto de karabenistoj, kiu estris la ekzekuton, la kuracisto kaj la pastro. Ili elstariĝis antaŭen kun gravaj mienoj, por ne perdi senton de sia digno sub gajaj okuloj de Ojstro.
— Bonan matenon, sinjoroj! Aĥ, kaj via riverenco venis ĉi tien ankaŭ!
— Kiel vi fartas, kapitano? Nuna nia renkontiĝo estas por vi pli plezura, ol la antaŭa, ĉu ne? Mi vidas vian brakon pansitan, ĉar mi maltrafis tiam kaj ne sukcesis vin mortigi. Tiuj soldatoj hodiaŭ celos pli bone. Ĉu ne, bravuloj? — Li ekrigardis malserenajn vizaĝojn de karabenistoj. — Hodiaŭ oni ne bezonas bandaĝojn. Nu, kiel vi aspektas tiel malgaje? Estu viglaj kaj faru vian laboron lerte. Baldaŭ ĝi ofte okazos, tial praktiku nun kiel eble plej bone!
— Filo mia, — interrompis lin la pastro proksimiĝinte, kiam la aliaj deflankiĝis, por restigi ilin solaj, — post kelkaj minutoj vi prezentiĝos al via kreinto. Ne perdu restintan tempon por pento. Pripensu, mi petegas vin, kiel vi mortos sen absolvo, kun viaj pekoj! Kiam vi estos staranta antaŭ via juĝo, tiam estos malfrue penti. Ĉu vi volas atingi lian majestan tronon kun ŝerco sur viaj lipoj?
— Kun ŝerco, via riverenco? Mi pensas, ke vi, sed ne mi, bezonas predikon antaŭ morto. Kiam ni potencos, tiam ni uzos kanonojn anstataŭ ses malnovaj karabenoj, kaj vi ekvidos nian ŝercon.
— VI uzos kanonojn! Ho, malfeliĉulo! Ĉu vi ne komprenas, ke vi staras sur rando de via terura tombo?
Ojstro ekrigardis trans sia ŝultro en la freŝan tombon.
— Kaj via r-r-riverenco opinias, ke, post kiam mi estos enmetita tien, min oni povas forgesi, ĉu ne? Eĉ oni surmetos ŝtonon sur la tombon, por ke mi ne r-r-resurektu "post tri tagoj", ĉu ne? Ne timu, via riverenco! Mi ne rompu vian monopolion en malkaraj teatraĵoj. Mi kuŝos pace kiel m-m-muso, ĝuste tie, kien oni min metos. Tamen NI uzos kanonojn!
Читать дальше