Montanelli klinis sian kapon kaj kisis vunditan manon de Ojstro: — Arturo, kiel mi povas ne kredi lin? Se mi konservis mian konfesion dum la pasintaj teruraj jaroj, ĉu mi povas dubi lin nun, kiam li redonis vin al mi? Rememoru, ja mi estis certa, ke mi mortigis vin.
— Vi ankoraŭ sukcesos efektivigi tion ĉi.
— Arturo!
Tio estis krio de aktuala teruro, sed Ojstro pluigis, kvazaŭ li nenion aŭdis: — Estu ni honestaj ĝisfine. Ni ne povas manpremi super la profunda abismo, kiu disigas nin. Se vi ne sukcesos aŭ ne ekvolos rezigni tiun objekton, — li ekrigardis la krucifikson pendantan surmure, — tiam donu vian sankcion al la kolonelo…
— Sankcion! Dio mia… sankcion… Arturo, sed mi amas vin!
Vizaĝon de Ojstro misformis grimaco de doloro.
— Kiun vi amas pli, min aŭ tiun ĉi aĵon?
Montanelli malrapide ekstaris. Teruro penetris lian animon kaj alpremis liajn ŝultrojn. Li sentis sin malforta, maljuna kaj velkinta, kiel folio, kiun tuŝis frosto. Li vekiĝis, lia sonĝo finiĝis kaj antaŭ li denove aperis darka malpleno.
— Arturo, kompatu min almenaŭ iomete!
— Ĉu vi kompatis min, kiam mi pro via mensogo iĝis sklavo sur sukeraj plantejoj? Vi tremas nun… Aĥ, tiuj korfavoraj sanktuloj! Laŭ volo de dio vi pentas siajn pekojn kaj vivas plu. Samtempe via filo mortas! Vi diris, ke amas min… Via amo estas sufiĉe kara por mi! Ĉu vi efektive pensas, ke post kelkaj mildaj vortoj al mi, antaŭa Arturo revenis? Ja mi lavis manĝilaron en abomenaj bordeloj kaj purigis ĉevalejojn de kreolaj farmuloj, kiuj mem similis bestaron. Mi estis histriono en vaganta varieteo, helpanto de matadoroj en korido. Mi obeis ĉiun nigran beston, kiu sukcesis alpremi mian kolon per sia piedo. Min oni malsatigis, opresis, senhonorigis. Mi, etendante manon, petis manĝrestaĵon, eĉ kovritan per ŝimo, sed ricevis rifuzon, ĉar unue oni nutris hundojn. Por kio mi rakontas tion ĉi al vi? Ĉu eblas mencii ĉion? Kaj nun… vi amas min! Ĉu via amo al mi egalas vian amon al dio? Ho, kion li okazigis por vi, tiu ĉi neŝanĝebla Jesuo? Ĉu li suferis pro vi tiel, kiel suferis mi? Pro kio vi amas lin pli ol min? Pro alnajlitaj brakoj? Tiam vidu la miajn! Vidu tie, kaj tie, kaj tie…
Li disŝiris sian ĉemizon kaj montris timigajn cikatrojn.
— Padre, via dio estas trompulo. Liaj vundoj kaj suferoj estas falsaj! Nur mi rajtas esti en via koro! Padre, ekzistas neniuj aliaj torturoj, kiujn mi spertis pro vi. Se vi nur scius, kion mi travivis! Tamen mi ne volis morti. Mi superis ĉiujn suferojn kaj hardigis mian animon per tolereco, ĉar mi strebis reveni kaj komenci batalon kontraŭ via dio. Tiu celo estis mia ŝildo, kiu gardis mian koron kontraŭ freneziĝo kaj morto. Kaj nun reveninte, mi revidas lin sur mia loko, tiun ĉi pseŭdan viktimon, kiu estis krucumita ses horojn kaj poste resurektis. Padre, min oni krucumadis kvin jarojn kaj mi ankaŭ resurektis! Kion vi faras kun mi? Kion vi faras kun mi?..
Li paŭzis. Montanelli sidis senmove, kiel ŝtona idolo, kaj similis mortinton, kiu stariĝis el ĉerko. Kiam Ojstro komencis akuzi lin, li ektremis, kiel pro bato de vipo, sed nun li trankviliĝis.
Post longa silento li ekparolis per senviva, paca voĉo: — Arturo, ekspliku al mi vian deziron pli klare, ĉar mi ne povas kompreni. Kion vi petas de mi?
Ojstro turnis al li sian palan vizaĝon.
— Mi petas nenion. Ne eblas devigi ami. Vi rajtas libere preferi el ni ambaŭ tiun, kiu estas pli kara por vi. Se vi elektos lin, tiam restu kun li.
— Mi ne komprenas, — Montanelli ripetis lace. — Pri kiu elekto vi parolas? Mi ne povas elstreki la pasintecon.
— Vi devas elekti unu el ni. Se vi amas min, tiam demetu vian krucon de la kolo kaj iru kune kun mi. Miaj amikoj preparas novan eskapon por mi kaj vi povas kontribui. Se ni sukcesos kaj trovos nin ekster la limo, tie vi publike anoncos, ke mi estas via filo. Se via amo al mi ne sufiĉas kaj tiu ĉi ligna idolo estas pli kara por vi, tiam iru al la kolonelo kaj diru, ke vi konsentas. Tamen ĉi-kaze forlasu min urĝe, por ke mi plu ne turmentiĝu! Mi suferos plu sen vi.
Montanelli levis la kapon. Li komencis kompreni lian deziron.
— Mi komunikiĝos kun viaj amikoj, certe. Sed… iri kune kun vi… ne. Tio ne eblas, ja mi estas sacerdoto.
— Mi ne akceptos favoron de sacerdoto. Mi ne volas kompromisojn plu, padre. Mi sufiĉe jam suferis pro ili. Vi devas abdiki vian postenon aŭ kapitulaci antaŭ la kolonelo.
— Kiel mi povas kapitulaci, Arturo?
— Tiam forlasu vian dion! Elektu min aŭ lin. Ĉu vi volas disigi egalparte vian amon inter ni: duonon al mi kaj duonon al via satana dio? Mi ne bezonas liajn restaĵojn. Se vi apartenas al li, do vi ne apartenas al mi.
— Vi disŝiras mian koron je du partoj! Arturo, Arturo! Vi frenezigas min!
Ojstro frapis permane ĉe la muro.
— Vi povas elekti inter ni, — ripetis li.
Montanelli prenis de la brusto kaŝitan etan paperon. — Vidu — diris li.
"Mi kredis vin samkiel dion. Sed dio estas argila idolo, kiun oni povas disbati per martelo, kaj vi mensogis al mi la tutan vivon."
Ojstro ekridis kaj redonis sian malnovan letereton.
— Kia belega estas la deknaŭjara aĝo! Efektive preni martelon kaj rompi aĵon estas tre simple. Same simpla tio estas hodiaŭ, kvankam mi mem trafis sub martelo. Kio koncernas vin, do vi ankoraŭ trovos multajn homojn, kiujn vi same trompos, kaj ne timu, ke ili iam senmaskigos vin.
— Kiel vi volas, — diris Montanelli. — Eventuale mi sur via loko agus same senkompate, tion nur dio scias. Mi ne povas okazigi tion, kion vi postulas, Arturo, sed ĉion, kion mi kapablas, mi nepre efektivigos. Mi kontribuos vian eskapon kaj, kiam vi estos en sendanĝero, okazos akcidento kun mi: aŭ mi falos en abismon, aŭ mi eltrinkos venenon anstataŭ sedativon. Elektu, kion vi preferas? Nenion alian mi povas fari. Tio estos granda peko, sed mi esperas, ke dio pardonos min, ja li estas pli korfavora…
Ojstro etendis al li siajn manojn: — Ho, tio estos troa! Estos troa! Kion mi faris, ke vi tiel perceptas miajn eldiraĵojn. Kvazaŭ mi volas venĝi al vi! Ĉu vi ne vidas, ke mi volas savi vin? Kiam vi finfine komprenas, ke mi amas vin?
Li reprenis manojn de Montanelli kaj komencis kovri ilin per siaj kisoj kaj larmoj.
— Padre, iru kune kun ni! Kio ligas vin kun la morta mondo de sacerdotoj kaj idoloj? Ja ili estas cindro de la pasintaj jarcentoj! Ili jam forputris kaj disvastigas nur venenon kaj koton! Forlasu tiun ĉi pestan eklezion kaj iru kune kun ni al lumo! Padre, ni estas vivo kaj juneco, ni estas eterna printempo, ni estas futuro! Padre, aŭroro jam baldaŭ venos, ĉu vi volas vidi sunleviĝon? Vekiĝu kaj forgesu noktajn koŝmarojn, komencu vian vivon denove! Padre, mi ĉiam amis vin, ĉiam, eĉ tiam, kiam vi mortigis min… Ĉu vi mortigos min dufoje?
Montanelli haste eltiris siajn manojn. — Ho, dio, kompatu min! — li ekkriis. — ARTURO, VI HAVAS LA PATRINAJN OKULOJN!
Venis profunda, longa silento. Ili interrigardis unu la alian en griza duonobskuro kaj ambaŭ ties koroj malvarmiĝis pro teruro.
— Diru al mi ion ankoraŭ — traflustris Montanelli. — Donu almenaŭ iun esperon!
— Ne. Mi bezonas vivon, nur pro batalo kontraŭ sacerdotoj. Mi ne estas homo, sed tranĉilo! Se vi konservos mian vivon, sekve sankcios uzon de tranĉilo.
Montanelli turniĝis al la krucifikso.
— Dio! Ĉu vi aŭdas?..
Lia voĉo malaperis en malproksimo. Respondo ne sekvis. Mokema diablo vekiĝis denove en Ojstro.
— Alvoku lin pli laŭte, ŝajne li nun dormas…
Montanelli erektis, kvazaŭ pro tio, ke lin oni frapis. Minuton li staris rigardante antaŭen. Poste li eksidis sur randon de la dormobenko, kovris la vizaĝon permane kaj ekploregis. Longa tremado pasis tra korpo de Ojstro kaj frida ŝvito aperis sur lia frunto. Li sciis signifon de tiuj larmoj.
Читать дальше