— Sinjoro Rivarez, — interrompis lin la kardinalo, — mi venis ĉi tien pro vi, sed ne pro mi. Se vi ne estus "venkita", kiel vi mem diris, mi neniam interparolus kun vi denove post nia lasta rendevuo. Sed vi havas duoblan privilegion: kiel arestito kaj malsanulo, tial mi ne povis rifuzi vian deziron vidi min. Ĉu vi efektive volas ion komuniki al mi, aŭ vi invitis min nur por amuziĝi insultante oldulon?
Respondo ne sekvis. Ojstro turniĝis kaj kovris la okulojn per unu mano.
— Mi… tre bedaŭras, ke maltrankviligas vin, — diris li sible post paŭzo, — bonvolu doni al mi akvon.
Sur fenestrobenko staris kruĉo da akvo. Montanelli ekstaris kaj alportis ĝin. Li kliniĝis super la arestito, ĉirkaŭbrakis liajn ŝultrojn kaj iomete levis lin. Subite li eksentis, ke malvarmaj, malsekaj fingroj de Ojstro premis lian manon kiel vajco.
— Donu al mi vian manon pli baldaŭ por momento — traflustris Ojstro. — Ho, ja nenio ŝanĝiĝos! Nur por unu minuto!
Li premis brakon de Montanelli al sia vizaĝo kaj tuta lia korpo ektremis.
— Eltrinku akvon, — diris Montanelli.
Ojstro silente obeis, poste kuŝiĝis kaj refermis la okulojn. Li mem ne sukcesus ekspliki, kio okazis, kiam mano de Montanelli tuŝis lian vizaĝon. Li konsciis nur, ke dum lia tuta vivo okazis nenio pli terura.
Montanelli altiris seĝon pli proksime al la dormobenko kaj eksidis. Ojstro kuŝis senmove kiel kadavro kun mortkolora, senviva vizaĝo. Post longa paŭzo li malfermis la okulojn kaj fiksis sian rigardon sur la kardinalo.
— Mi dankas vin, — li diris, — Mi… bedaŭras. Pri kio vi demandis min?
— Vi ne estas preta konversacii, se vi volas ion diri al mi, tiam mi venos morgaŭ.
— Bonvolu resti, via eminenco. Mi fartas bone. Kelkajn lastajn tagojn mi iom malfortiĝis. Parte tio estis simulado, se vi demandos la kolonelon, tiu konfirmos tion.
— Mi preferas mem konkludi — kviete respondis Montanelli.
— La kolonelo preferas la samon. Iufoje liaj konkludoj okazas spritaj. Tion estas malfacile supozi, kiam oni lin v-v-vidas, sed lian kapon vizitas originalaj ideoj. Lastan merkredon vespere, se mi ne eraras, ĉar tempo miksiĝis en mia kapo, mi petis lin doni al mi dozon da opio. Tion ĉi mi precize memoras. Li venis ĉi tien kaj deklaris: oni d-d-donos al mi opion kondiĉe, se mi komunikos nomon de homo malŝlosinta la pordon antaŭ mia eskapo. "Se vi reale estas malsanulo, tiam vi konsentos komuniki, se ne, tiam mi juĝos vian rifuzon, kiel pruvo de via simulado". Mi eĉ ne povis supozi, kiel k-k-komike aspektos lia deklaro. Amuza k-k-kuriozaĵo…
El lia brusto aperis laŭta, akresona rido. Poste li subite turniĝis al la silenta kardinalo kaj ekparolis tiel haste, ke lia balbutado estis preskaŭ nekomprenebla.
— Ĉu vi ankaŭ r-r-rigardas tion ĉi amuza? Nu, certe, ne. Vi r-r-religiaj personoj ne havas senton de humuro. Vi akceptas ĉion tragike. Ekzemple, tiunokte, en la katedralo, kiel solene vi aspektis! Mia figuro vestita kiel pilgrimulo ne taŭgis por k-k-komparo kun vi. Eĉ nun vi vidas n-n-nenion komikan en via vizito al mi.
Montanelli ekstaris.
— Mi venis aŭskulti vin laŭ via peto, sed mi vidas, ke vi estas tro emociiĝinta por ion diri. La kuracisto donos al vi sedativon kaj vi devas dormi, morgaŭ mi revenos.
— Dormi? Ho, mi ankoraŭ dormos sufiĉe, via eminenco, kiam vi d-d-donos vian sankcion al la kolonela plano! Unco da plumbo estas bonega sedativo.
— Mi ne komprenas vin, — mire diris Montanelli.
Ojstro reridis.
— Via eminenco, via eminenco, vereco estas unu el ĉefaj k-k-kristanaj virtoj! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kiel insiste provas la kolonelo akiri vian k-k-konsenton pri milita tribunalo? Ne rezistu, via eminenco, ĉiuj viaj fratoj prelatoj agus same. Cosi fan tutti [22] Cosi fan tutti — Same agas ĉiuj (itale);
. Via konsento n-n-nenion malutilos, ja tiu bagatelo ne valoras ĉiujn viajn sendormajn noktojn, kiujn vi pasigis…
— Bonvolu haltigi vian ridon por minuto, — interrompis lin Montanelli, — kaj diru al mi, de kie vi tion eksciis? Kiu informis vin pri tio ĉi?
— Ĉu la kolonelo ne diris al vi, ke mi estas d-d-diablo, sed ne homo? Ne? Al mi li ripetis tion ĉi ofte. Mi iomete scipovas penetri pensojn de aliaj homoj. Vi, via eminenco, rigardas min kiel ekstreme m-m-malagrablan viron kaj tre volus, ke iu alia decidus mian sorton kaj samtempe via sentiva konscienco restus en paco. Ĉu mi pravas?
— Aŭskultu min, — diris Montanelli kaj eksidis apud li kun tre grava mieno. — Vi pravas kaj ne gravas kiamaniere vi malkovris tion ĉi. Kolonelo Ferrari supozas, ke viaj amikoj denove provos liberigi vin kaj volas preventi tion per… rimedo, kiun vi jam menciis. Vi vidas, ke mi estas tute sincera kun vi.
— Verdiremo de via eminenco estas fame konata — diris Ojstro amare.
— Vi certe scias, — pluigis Montanelli, — ke en sekularaj aferoj mi ne havas jurisdikcion, mi estas episkopo, sed ne legato. Tamen en tiu ĉi distrikto mi havas sufiĉe grandan influon, tial la kolonelo, mi opinias, dubinde efektivigos iujn ekstremajn rimedojn sen mia, almenaŭ implicita, konsento. Ĝis hodiaŭ mi oponis lian planon. Nun li insiste inklinigas min al sia flanko asertante, ke ĵaŭde, kiam popolamaso kolektiĝos por festado, viaj armitaj amikoj provos denove liberigi vin, kaj rezulte okazos sangoverŝado. Ĉu vi aŭskultas min?
Ojstro indiferente rigardis la fenestron. Li turniĝis kaj respondis per laca voĉo.
— Jes, mi aŭskultas.
— Ŝajne vi efektive malbone fartas hodiaŭ. Venu mi morgaŭ matene, por ke vi povu pli serioze eniĝi la aferon.
— Mi volus fini ĝin hodiaŭ, — same lace replikis Ojstro. — Mi atentas ĉion, kion vi diras.
— Do, — pluigis Montanelli, — se tio estas vero kaj ekzistas reala danĝero de ribelo, sekve mi prenas grandan respondecon sur sin oponante al la kolonelo. Mi supozas, ke parte liaj vortoj havas veron. Aliflanke al mi ŝajnas, ke lia persona antipatio al vi malhelpas lin esti senpartia kaj devigas pliigi danĝeron. Pri tio mi konvinkiĝis, kiam mi ekvidis pruvojn de lia indigniga krueleco. — La kardinalo ekrigardis rimenojn kaj katenon kuŝantajn sur la planko. — Mia konsento signifas morto por vi. Mia rifuzo rezultigos grandan riskon por vivo de tute senkulpaj homoj. Mi tre serioze meditis pri tio ĉi kaj penis trovi racian alternativon Kaj jen kion elpensis mia cerbo.
— Mortigi min kaj s-s-savi senkulpajn homojn, certe nur vera kristano kapablas tion ĉi elpensi. "Se la dekstra mano ofendas cin…" [citaĵo el Evangelio] ktp. Mi eĉ ne havas honoron esti la dekstra mano de via eminenco. Mi ofendis vin, sekve konkludo estas klara. Ĉu vi ne povis diri tion ĉi sen tia longa prefaco?
Ojstro parolis malenergie kaj indiferente, kvazaŭ la diskutata subjekto lacigis lin.
— Do, — pluigis li post kurta paŭzo, — ĉu tia estis decido de via eminenco?
— Ne.
Ojstro ŝanĝis sian pozicion, metis ambaŭ brakojn post la kapo kaj ekrigardis flankon de Montanelli per duonfermitaj okuloj. La kardinalo sidis en profunda meditado kun la kapo malleviĝinta sur la bruston kaj fingroj frapetantaj laŭ apogbrako de lia seĝo. Aĥ, tiu ĉi olda, kutima gestado!
— Mi tiel decidis, — fine diris Montanelli levante la kapon, — kiel neniu antaŭe agis. Kiam oni komunikis al mi, ke vi volas vidi min, mi venis ĉi tien por transdoni decidon de la afero en viajn manojn.
— En miajn manojn?
— Sinjoro Rivarez, mi venis ne kiel kardinalo, aŭ episkopo, aŭ juĝisto; mi venis kiel unu ordinara homo al la alia. Mi ne demandos vin pri planoj de via liberigo, kiujn sugestis la kolonelo, ĉar mi tre bone komprenas, ke tiun ĉi sekreton vi ne malkovros al mi. Sed starigu vin sur mian lokon. Mi estas maljuna kaj vivos ne longe. Mi volus eniĝi en mian tombon sen sango sur miaj manoj.
Читать дальше