— Kiel mi povas diri al ŝi? — ekkriis li. — Tiu ĉi sciigo tuj mortigos ŝin! Ho, kiel mi povas diri… Kiel?
Martini kovris la kapon permane. Baldaŭ li eksentis, ke la kontrabandisto ektremis. Li levis la kapon. Ĉe la pordo staris Gemo.
— Ĉu vi aŭdis, Cezaro? — ŝi diris. Ĉio finiĝis. Ili pafmortigis lin.
Ĉapitro 8. Frenezigo de Montanelli
— "Introibo ad altare Dei…" [24] "Proksimiĝu ni al dia altaro" — komencaj latinaj vortoj el katolika preĝo "Introit";
. Montanelli staris antaŭ la alta altaro, kiun ĉirkaŭigis sacerdotoj kaj klerikoj, kaj per laŭta, klara voĉo legis preĝon "Introit". La katedralon plenigis lumo. Festajn vestojn de preĝantoj, drapiraĵojn sur kolonoj, girlandojn el floroj, ĉion kovris diversaj koloroj. Super malfermita enirejo pendis grandaj skarlataj kurtenoj, tra kiuj vidiĝis ardaj radioj de la junia suno, kvazaŭ papavaj petaloj en herbejo. Kiel kutime duonmallumajn flankajn alojn lumigis kandeloj kaj torĉoj de monakaj ordenoj. Tie ankaŭ estis krucoj kaj standardoj de kelkaj paroĥoj. Apud flankaj enirejoj ankaŭ staris standardoj, kies silkaj faldoj tuŝis plankon, oritaj kvastoj kaj stangoj brilis sub malhelaj arkoj. Penetranta tra koloraj vitroj taga lumo kolorigis en diversaj nuancoj de ĉielarko blankajn surplisojn de kantistoj kaj kuŝiĝis sur plankon per oranĝaj, purpuraj kaj verdaj makuloj. Malantaŭ la altaro brilis kaj glimis sub sunradioj kurteno farita el arĝentita brokaĵo. Surfone de tiu brokaĵo kaj ceteraj ornamaĵoj en lumo staris senmova figuro de la kardinalo en blanka ornato, kiel marmora statuo, en kiun oni enigis vivon.
Laŭkutime li dum procesiaj tagoj nur prezidis meson, sed ne celebris, tial post fino de preĝo "Indulgentiam" li lasis la altaron kaj malrapide ekmoviĝis al la episkopa trono preter riverencantaj sacerdotoj kaj klerikoj.
— Al mi ŝajnas, ke lia eminenco malbone fartas, — traflustris unu kanoniko al la alia. — Li aspektas tre strange.
Montanelli klinis la kapon, por ke diakono surmetu mitron kun multaj juvelaĵoj. Tiu demandis lin flustre: — Ĉu vi malsaniĝis, via eminenco?
Montanelli silente ekrigardis lin kvazaŭ nerekonante.
— Pardonu min, via eminenco, — traflustris la diakono, genufleksis kaj deiris, riproĉante sin pro interrompo de la kardinala rito.
La ceremonio daŭris kiel kutime. Montanelli sidis erektinta kaj senmova. Sunradioj reflektiĝis sur juvelaĵoj de lia mitro kaj oritaj ornamaĵoj de lia ornato, kies pezaj faldoj tuŝis la ruĝan tapiŝon. Lumo de centoj da kandeloj glimis inter safiroj sur lia brusto. Tamen okuloj de la kardinalo restis malserenaj kaj en ili sunradioj ne reflektiĝis. Kiam li, respondante vortojn de la preĝo "Benedicite, pater eminentissime" ["Benu, patro plej eminenta"], kliniĝis por beni la incensujon, sunradioj kvazaŭ ekflamis sur liaj diamantoj kaj ekŝajnis, ke iu glacia spirito el montaro kun ĉielarka krono kaj neĝa robo etendas brakojn disdonante benojn aŭ anatemojn.
Dum elportado de la hostio li ekstaris de sur sia trono kaj genufleksis antaŭ la altaro. Li moviĝis andante kaj strange, tial, kiam li reiris malantaŭen, la dragona majoro vestita en parada uniformo, sidanta post la kolonelo, traflustris turniĝinte al la vundita kapitano: — La olda kardinalo velkas, sendube. Li festas kiel maŝino.
— Des pli bone, — ankaŭ flustris la kapitano. — Post proklamo de la konfuza amnestio li pendas sur niaj koloj kiel ŝtono.
— Tamen li konsentis la militan tribunalon.
— Jes, sed post longaj duboj… Ho, ĉielo! Kia prema aero estas ĉi tie! Nin ĉiujn sunfrapo atingos dum la procesio. Mi bedaŭras, ke ni ne estas kardinaloj, ĉar tiam oni portus baldakenojn super niaj kapoj… Ts, ts! Mia onklo rigardas nin!
Kolonelo Ferrari turniĝis kaj ĵetis malaproban rigardon en du junajn oficirojn. Hieraŭa serioza evento grave pliigis lian pian staton, tial li intencis riproĉi ilin pro ties obscena konduto.
Mastroj de la ceremonio komencis dislokigi ĉeestantojn laŭrange. Kolonelo Ferrari ekstaris kaj permane ordonis la oficirojn sekvi lin. Post kiam la meso finiĝis kaj la hostion oni remetis malantaŭ kristala ŝildo, ĉiuj klerikoj retiriĝis en sakristion por revestiĝi.
Aperis voĉa bruo de homamasiĝo. Montanelli sidis sur la trono senmove kaj rigardis antaŭen, kvazaŭ vidante nenion ĉirkaŭe. Oni alportis incensujon, li levis la brakon kaj kiel aŭtomato metis olibanon en ĝin rigardante flanken.
Klerikaro revenis el la sakristio kaj atendis la kardinalon antaŭ la altaro, sed li sidis plu. La diakono, kiu intencis repreni lian mitron, kliniĝis al li kaj hezite traflustris: — Via eminenco!
La kardinalo turniĝis: — Kion vi diris?
— Ĉu eble vi ne gvidos la procesion hodiaŭ? La suno estas tre arda.
— Tio ĉi ne gravas.
Montanelli parolis per frida, ritma voĉo kaj al la diakono denove ŝajnis, ke lia demando estis ofenda.
— Pardonu min, via eminenco. Mi pensis, ke vi malbone fartas.
Montanelli stariĝis kaj, ignorinte lian replikon, diris same monotone: — Kio estas tio?
Trenaĵo de lia longa ornato kuŝis sur la ŝtuparo kaj sur blanka sateno vidiĝis fajra makulo.
— Tio estas sunradio penetrinta tra kolorigita vitralo, via eminenco.
— Sunradio? Kial ĝi estas tia ruĝa?
Li descendis laŭ la ŝtuparo, genufleksis antaŭ la altaro kaj svingis malrapide la incensujon. Poste li enmanigis ĝin al la diakono. Buntaj makuloj de sunradioj kuŝiĝis sur lian nudan kapon, ekbrilis liaj okuloj rigardantaj supren kaj purpuriĝis lia blanka ornato, kies faldojn ordigis starantaj proksime klerikoj.
Li prenis de la diakono la sakramentan oran arkeon kaj ekstaris sub triumfa melodio de ĥoro kaj orgeno.
"Pange, lingua, gloriosi
Corporis mysterium,
Sanguinisque pretiosi
Quem in mundi pretium,
Fructus ventris generosi
Rex effudit gentium."
Servistoj malrapide proksimiĝis al li kun la silka baldakeno, diakonoj starantaj de ambaŭ flankoj levis trenaĵon de lia ornato kaj transdonis al aliaj servistoj, por ke tiuj portu ĝin. Laikaj kongregacioj grupiĝis centre de la katedralo kaj ekmoviĝis antaŭen kun kandeloj ĉefe de la procesio.
Montanelli staris senmove sub la blanka baldakeno ĉe la altaro firme tenante la eŭkaristion kaj rigardante preterpasantojn. Po du vice homoj malrapide descendis laŭ la ŝtuparo kun kandeloj, torĉoj, krucoj kaj standardoj kaj, tra ornamitaj flore kolonoj, eliris sur la straton, kiun plenigis suna lumo. Sonoj de kantado iom post iom fadis malproksime kaj turniĝis en malklara murmurado. Kiel senfina rivero moviĝis la procesio kaj ankoraŭ longe sub navo de la katedralo eĥis ties paŝoj.
Paroĥaj kompanioj pasis en blankaj sutanoj kun vualitaj vizaĝoj, vestaro de kongregacio de Mizerikordo estis tute nigra kaj tra truoj de ties maskoj apenaŭ glimis la okuloj. Poste paŝis monakoj en solenaj vestoj: vagantoj en malhelaj sutanoj kun ties sunbruna haŭto kaj gravaj dominikanoj blanke vestitaj. Post ili sekvis sekularaj reprezentantoj de la distrikta milita kaj civila potencoj: dragonoj, karabenistoj, polica estraro, la komandanto en parada uniformo kune kun siaj oficiroj. Fine paŝis la diakono kaj du servistoj kun kandeloj. Poste oni levis pli kurtenojn kaj Montanelli ekvidis el sub la baldakeno la sunplenan straton kun kuŝantaj tapiŝoj, standardojn sur konstruaĵoj kaj infanojn vestitajn en blankajn robojn, kiuj disĵetis skarlatajn rozojn. Aĥ, rozoj, kiaj belaj ili estis!
La ordigita procesio moviĝis malrapide. Vestoj kaj koloroj ofte ŝanĝiĝis. Longajn blankajn surplisojn grave kaj lukse anstataŭis oritaj kazubloj. Super brulantaj kandeloj preternaĝis la fajna ora kruco. Poste aperis katedralaj kanonikoj blanke vestitaj. Kapelano portis episkopan bastonon inter du brulantaj torĉoj en manoj de ĉantistoj, kiuj svingis la incensujojn takte de la melodio. Servistoj ankoraŭ pli levis la baldakenon kalkulante paŝojn: "Unu, du, unu du!" kaj Montanelli startigis la procesion.
Читать дальше