— Ho, nenio grava. Viaj medikamentoj efikis, kvankam mi malbenis ilin… Ĉu vi jam foriras, Martini?
— Jes. Iru kune, Galli, alie ni malfruiĝos.
Gemo akompanis ilin ĝis la elirejo kaj baldaŭ revenis kun miksaĵo el ovoj kaj lakto.
— Eltrinku, — diris ŝi milde, sed insiste kaj eksidis por retrikadi.
Ojstro obeis humile.
Duonhoron ambaŭ silentis. Poste li mallaŭte ekparolis: — Sinjorino Bolo!
Gemo ekrigardis lin. Li ĉifis franĝon de plejdo kovranta la sofon, nerigardante ŝin.
— Diru al mi, ĉu vi kredas, ke mi rakontis veron?
— Mi eĉ minuton ne dubis, ke vi ĉion elpensis, — trankvile respondis Gemo.
— Vi absolute pravas. Mi tutan tempon mensogis.
— Ĉu vi mensogis ankaŭ pri la milito?
— Preskaŭ pri ĉio. Mi neniam partoprenis militojn. Pri la ekspedicio… Aventuroj tie efektive okazis kaj plimulto el miaj anekdotoj estis reala. Tamen miajn vundojn aperigis malsamaj kaŭzoj. Vi detektis unu mian falson, tial mi nun povas konfesi la aliajn.
— Ĉu necesas malŝpari vian energion por elpensado de tiuj falsaj anekdotoj? — demandis Gemo. — Laŭ mi, ne.
— Kaj kion mi devis fari? Rememoru vian anglan proverbon: "Ne metu demandojn kaj vi ne aŭdos mensogon". Mi ricevas neniun plezuron, kiam mi estas devigita misopiniigi homojn, kiuj demandas kialon de mia kriplaĵo. Tial mi mensogas, sed aldonas amuzon. Vi ja vidis, ke Galli estis tre kontenta.
— Ĉu por vi estas pli grava amuzo por Galli, ol vero?
— Vero… — Li fikse ekrigardis ŝin, tenante enmane la forŝiritan plejdan franĝon. — Ĉu vi volas, ke mi rakontu veron al tiuj homoj? Pli baldaŭ mi mian langon fortranĉos! — Kaj poste li abrupte kaj mallerte aldonis: — Mi ankoraŭ al neniu rakontis tutan veron, sed al vi, laŭ via deziro, mi rakontu.
Ŝi silente metis la trikaĵon sur siajn genuojn. Estis io kortuŝa en tiu ĉi malmilda, sekretema kreaĵo decidinta konfidenci al la virino, kiun li apenaŭ konis kaj versimile antipatiis. Post longatempa silentado Gemo ekrigardis lin. Ojstro duonkuŝis apoginte sin sur tableton starantan apud la sofo kaj kovris per la kripligita mano siajn okulojn. Fingroj de lia mano nervoze tremis; sur la cikatro vidiĝis pulsobatado. Gemo aliris al la sofo kaj mallaŭte vokis lin. Li ektremis kaj levis la kapon.
— Mi tute f-forgesis, — trabalbutis li per pardoninda tono. — Mi v-volis rakonti al vi pri…
— Pri akcidento, kiu kaŭzis vian lamecon. Tamen se rememoro malplaĉas al vi…
— Pri akcidento? Ho, sed tio ne estis akcidento! Ne. Simple min oni batis per fajroprenilo.
Gemo rigardis lin en plena mirego. Per la tremanta mano li demetis harojn de la frunto kaj ekridetis.
— Ĉu vi volas eksidi? Bonvolu altiri la brakseĝon pli proksime. Bedaŭrinde mi ne povas fari tion mem por vi. R-reale mi estus p-perfekta trezoraĵo por Rikardo, se li tiam kuracus min. Ja li, kiel efektiva kirurgo, tre ŝatas rompitajn ostojn, des pli, ke tiam en mia korpo, ŝajne, estis rompita preskaŭ ĉio krom mia kolo.
— Kaj krom via kuraĝo, — ŝi aldonis milde. — Ĉu eble vi konsideras ĝin kiel vian nerompeblan havaĵon?
Li nege balancis la kapon.
— Ne, — diris li, — mian kuraĝon mi sukcesis restarigi iom poste kune kun ceteraj miaj restaĵoj, sed tiam ĝi estis rompita samkiel tea taso. Tio estis plej terura parto… Do, mi komencis rakonti pri la fajroprenilo. Tio ĉi okazis… antaŭ dek tri jaroj en Limo. Mi jam diris, ke Peruo estas belega lando, sed ĝi aspektis ne tiel bele por homoj havintaj neniun monon en poŝoj, inkluzive min. Antaŭe mi jam estis en Argentino kaj Ĉilio. Mortante pro malsato mi venis Limon el Valparaiso kiel matroso de ŝipo trasportinta brutaron. En la urbo mem mi ne trovis laboron, tial mi venis dokojn en Kalao [Callao] por ŝerci tie. Kiel estas sciate, en ĉiuj havenaj urboj estas mizeraj kvartaloj, en kiuj grupiĝas matrosoj, kaj tie mi trovis laborlokon en unu aĉa ludkartejo. Mi servis kiel kuiristo, kiel kelnero ktp. Laboro ne estis tre agrabla, sed mi estis almenaŭ kontenta. Tie mi manĝis, vidis homajn vizaĝojn kaj aŭskultis homan paroladon. Vi povas diri, ke tiuj simplaj impresoj ne meritas ĝojon, sed ĝis tiam mi malsanis je flava febro kaj longatempe kuŝadis sola en duone disfalinta kabanaĉo, kio tre teruris min… Foje nokte oni ordonis al mi forpuŝi eksteren unu ebrian hindan matroson, kiu komencis skandali. Li tiam enbordiĝis, venis la ludkartejon, malgajnis tutan monon kaj sekve tre ĉagreniĝis. Mi estis devigita obei, alie mi perdus laboron kaj mortus pro malsato, sed tiu viro estis duoble pli forta ol mi: mi tiam estis dudekunujara kaj post febro mi estis debila kiel katido. Krom tio, li tenis enmane fajroprenilon… — Ojstro paŭzis kaj ŝtele ekrigardis Gemon. — Li probable volis serioze bati min kaj eĉ mortigi, sed samkiel ceteraj hindaj matrosoj efektivigis sian intencon fuŝe kaj do li restigis mian vivon apenaŭ ekzistantan.
— Kaj kion faris tiam aliaj homoj? Ĉu ili timis unu ebrian matroson?
Ojstro ekrigardis ŝin kaj ekridegis.
— Alaj homoj? Ludantoj kaj ceteraj vizitantoj? Kial vi ne komprenas! Tie estis negroj, ĉinoj kaj, nur la ĉielo scias, kiu, ja mi estis ties servisto, ties propraĵo. Ili ekstaris ĉirkaŭe kaj, certe, ĝuis vidinte la batadon. Tie oni rigardas samajn scenojn kiel amuzon. Kompreneble, ke neniu el tiuj mem ne partoprenas en interbatiĝo.
Gemo ektremis.
— Kiel ĉio finiĝis?
— Mi ne povas tion ekspliki. Kutime post sama interbatiĝo ĉiu homo nenion kapablas rememori la unuajn tagojn. Kiam spektantoj konvinkiĝis, ke mi estis ankoraŭ viva, ili invitis ŝipan kuraciston, kiu troviĝis proksime. Li fuŝe mi riparis, kion ankaŭ konfirmas Rikardo, kvankam eble pro profesia envio. Kiam mi rekonsciiĝis, unu olda indiĝenino prenis min pro kristana karitato, efektive stranga vortkombino, ĉu ne? Mi rememoras, ke ŝi kaŭris en angulo de kabano, fumis pipon, kraĉis sur plankon kaj murmuris ion al si mem. La oldulino estis bona kaj diris, ke mi povas morti en paco: neniu malhelpos al mi. Sed antagonismaj fortoj ne lasis min, tial mi elektis vivon. Tio estis malfacila laboro — batalo pro vivo, kvankam nun mi iufoje enpensiĝas, ke la tuta ludo ne valoris kandelon. Pacienco de tiu oldulino estis neordinara. Ŝi flegadis min dum… ŝajne kvar monatoj kaj mi permanente deliris aŭ frenezumis, kiel urso kun inflamo en la orelo. Doloro efektive estis tre granda por mi, ja mi estas la homo, kies sibaritan karakteron oni kreis ankoraŭ infanece.
— Kio okazis poste?
— Poste… mi apenaŭ resaniĝis kaj forrampis de la oldulino. Ne pensu, ke tiam min gvidis ia kulposento antaŭ tiu malriĉa virino pro ŝia gastameco. Mi simple ne povis plu troviĝi en ŝia kabanaĉo… Vi menciis mian kuraĝon. Se vi vidus min tiaman! Doloraj atakoj okazis ĉiun vesperon dum krepusko. Posttagmeze mi kutime kuŝis sola kaj observis sunan subiron, kiu malleviĝis pli kaj pli… Ho, vi ne kapablas tion kompreni! Mi ĝis nun ne povas sen teruro vidi sunsubiron…
Venis longa paŭzo.
— Poste mi vagadis tra la lando kun espero trovi iun laboron. Resti en Limo mi ne povis, ĉar tio frenezigus min… Mi translokiĝis al Kuzko [Cuzco] kaj tie… Cetere, mi mem ne scias, pro kio mi malĝojigas vin per tiu ĉi malnova historio, kiu eĉ havas nenion amuzan.
Gemo levis sian kapon kaj fiksrigardis lin per profundaj kaj seriozaj okuloj.
— Ne parolu tiel, mi petas, — diris ŝi.
Li dentopremis sian lipon kaj forŝiris ankoraŭ unu plejdofranĝon.
— Ĉu pluigi mian rakonton? — demandis li iom poste.
— Se… se vi deziras. Sed mi opinias, ke rememoroj dolorigas vin.
— Ĉu vi opinias, ke mi ĉion forgesas, kiam mi estas silenta? Tiam mi fartas pli malbone. Tamen min dolorigas ne rememoroj mem, sed sento de foresto de sinregado.
Читать дальше