Tutan ŝian junecon maldolĉigis bedaŭro pri la okazo. Tago post tago, jaro post jaro ŝi decide batalis kontraŭ rimorso. Ĉiam ŝi memorigis al si mem, ke ŝi agas por futuro kaj penis apartiĝi de la terura pasinteco. Sed ŝin ĉiun tagon, ĉiun jaron ne lasadis imago de la droninto, kies korpo drivis en la maron, kaj en ŝia koro sonis akra krio, kiun ŝi ne sukcesis dampi: "Mi mortigis Arturon! Arturo mortis!" Iufoje ŝajnis al ŝi, ke tiu ĉi ŝarĝo estas netolerebla. Tamen nuntempe ŝi fordonus duonon de sia vivo por senti tiun ĉi ŝarĝon denove. Amara penso, ke ŝi mortigis Arturon, fariĝis kutima, ŝia animo longatempe turmentadis pro tio. Sed se ŝi alkondukis lin ne en akvon, sed en… Gemo eksidiĝis sur seĝon kaj kovris la vizaĝon permane. Tutan ŝian vivon nigrigis vizio de lia morto! Se ŝi ne alportis al li ion pli malbonan ol morto!
Detale, senkompate rememoris Gemo la tutan inferon de lia vivo. Ŝi imagis ĝin tre klare, kvazaŭ ŝi mem spertis ĉion: tremadon de la senprotekta animo, mokadon, kiu estis pli malbona ol morto, teruron de soleco, kiu ne lasis lin tagnokte. Kune kun li ŝi suferis en la kota kabanaĉo, en arĝentaj minejoj, en kafaj plantejoj, en la vaganta varieteo… La vaganta varieteo… Ne, almenaŭ tiun ĉi imagon ŝi devas forgesi, alie ankaŭ ŝi povas freneziĝi!
Gemo eligis keston el la skribtablo, en kiu kuŝis kelkaj ŝiaj relikvoj. Ŝi neniel sukcesis devigi sin likvidi ilin. Ŝi ne estis tro sentimentala, tial ŝi restigis ilin nur por memoro, kio estis cedo al la febla flanko de ŝia naturo, kiun Gemo ĉiam insiste sufokadis. Ŝi tre malofte permesis al si rigardi tiun ĉi kolekton. Ĝin konsistigis: la unua letero de Giovani al ŝi, floroj, kiujn li tenis en la morta mano, bukleto de ŝia bebo kaj velkinta folio de sur la tombo de ŝia patro. Surfunde de la kesto kuŝis miniatura portreto de Arturo, kiam li estis dekjara, — unusola lia portreto.
Gemo sidiĝis sur seĝon kaj rigardis la belan knaban kapeton. Reala imago de Arturo aperis antaŭ ŝi. Ŝi nun klare vidis lian vizaĝon! Sentivaj linioj de la buŝo, la grandaj, seriozaj okuloj, la serafa pureco de lia mieno, ĉio ĉi restis en ŝia memoro, kvazaŭ li mortis nur hieraŭ. Kaj malrapide blindigitaj ŝiaj larmoj ekfalis sur la portreton.
Ho, kial tia penso aperis en ŝia kapo? Ja ĝi similas sakrilegion, kiu ligas tiun ĉi helan, malproksiman spiriton kun kovardaj mizeroj de vivo. Verŝajne dioj amis lin kaj permesis al li morti juna. Estas pli bone milfoje pasi en nenion, ol resti viva kaj iĝi Ojstro kun liaj multekostaj kravatoj, liaj dubindaj spritaĵoj, lia sarkasma lango kaj lia baleta fraŭlino! Ne, ne! Ĉio ĉi estas frukto de ŝia imago. Ŝi suferigas sin mem per la sensencaj elpensaĵoj. Arturo estis morta.
— Ĉu mi povas eniri? — mallaŭte oni demandis ĉe la pordo.
Gemo tre ektremis kaj la portreto elfalis el ŝiaj manoj. Ojstro trapasis la ĉambron lamante, prenis kaj donis ĝin al ŝi.
— Kiel vi min timigis! — ŝi diris.
— Mi p-petas p-pardonon. Ĉu eble mi malhelpis al vi?
— Ne, mi rigardis malnovajn objektojn.
Ŝi iomete hezitis kaj poste prezentis al li la miniaturan portreton.
— Kion vi opinias pri tiu ĉi kapeto?
Kiam Ojstro estis rigardanta ĝin, ŝi observis lian mienon tiel, kvazaŭ de tio dependis tuta ŝia vivo. Sed li nur kritike levis siajn brovojn kaj diris: — Vi metis malfacilan taskon antaŭ mi. La portreto velkis, des pli, ke infanaj vizaĝoj ĝenerale estas nelegeblaj. Mi opinias, ke tiu ĉi knabo maturiĝus je malfeliĉulo. Tial pli racia por li estus restado tia juna.
— Kial?
— Vidu linion de lia suba lipo. En nia mondo tiuj naturoj ne kapablas ekzisti. Ili sentas suferon kiel suferon, mensogon kiel mensogon. Tial elvivas nur homoj, kiuj bezonas nenion krom sia okupo.
— Ĉu la portreto iun memorigas al vi?
Li rigardis ĝin pli fikse.
— Jes. Kurioze, tamen ĝi mi memorigas al mi…
— Kiun?
— Kardinalon M-montanelli. Ĉu eble tiu ĉi senriproĉa prelato havas nevon? Kiu reale estas pentrita?
— Tio ĉi estas infana portreto de mia amiko, pri kiu mi antaŭnelonge diris al vi.
— Tiu, kiun vi mortigis?
Gemo nevole ektremis. Kiel facile kaj kruele li diris tiun ĉi abomindan vorton!
— Jes, tiu, kiun mi mortigis…. se li efektive mortis.
— Se?
Ŝi fiksrigardis lian mienon: — iufoje mi dubas pri tio ĉi. Ja la korpo ne estas trovita. Povas esti li, samkiel vi, forlasis la hejmon kaj forveturis al Suda Ameriko.
— Esperu ni, ke ne. Vi vivus tiam tre malfacile kun tiu ĉi penso. Iam mi sukcesis sendi kelkajn homojn al la subtera regno de ombroj [Hades], tamen, se mi scius, ke iu laŭ mia kulpo forveturis al Suda Ameriko, mi dormus malbone.
— Sekve, vi opinias, — diris Gemo, pugniginte la manojn kaj proksimiĝinte al li, — ke, se tiu ĉi homo ne dronus kaj spertus tion, kion spertis vi mem, ĉu li NENIAM revenus hejmen kaj forgesus la pasintecon? Ĉu vi opinias, ke li povus pardoni? Ja mi ankaŭ multe suferis. Vidu!
Ŝi demetis de la frunto pezan harotufon. Inter nigraj bukloj vidiĝis larĝa griza strio.
Venis longa paŭzo.
— Mi opinias, — malrapide diris Ojstro, — ke mortintoj pli bone restu mortintoj. La pasintecon oni malfacile forgesas. Se mi estus surloke de via morta amiko, mi restus morta. REVENO de vizio estas malagrabla .
Gemo metis la portreton en la keston kaj ŝlosis ĝin.
— Tio ĉi estas kruela doktrino, — diris ŝi. — Interparolu ni pri io alia.
— Mi venis al vi konsulti, sekrete laŭeble, unu negravan planon, kiu aperis en mia kapo.
Gemo almovis seĝon al tablo kaj sidiĝis.
— Kion vi opinias pri projekto de nova leĝo koncerne de gazetaro? — komencis li per glata voĉo, sen kutima balbutado.
— Kion mi opinias? Mi opinias, ke ĝi estos preskaŭ senutila, sed ĝi donos almenaŭ ion bonan ol nenion.
— Sendube. Sekve vi planas labori en unu nova gazeto, kiu startos ĉi tie, ĉu ne?
— Jes, mi planas tion. Dum starto de nova gazeto kutime okazas multaj praktikaj taskoj: presado, cirkulado, disvastigo kaj…
— Kiel longe vi intencas malŝpari vian mensan talenton tiamaniere?
— Kial "malŝpari"?
— Certe, malŝpari. Vi ja scias bone, ke vi mem estas sufiĉe pli saĝa ol ceteraj viroj laborantaj kune kun vi, tamen vi permesas al ili uzi vin kiel servistino. Mense Grassini kaj Galli estas simplaj lernantoj kompare kun vi, sed vi sidas kaj korektas ties artikolojn kiel pseŭdoverkistino.
— Unue, mi malŝparas ne tutan tempon por korektado kaj due, miaj kapabloj ne estas tiaj perfektaj, kiel vi opinias.
— Mi tiel ne opinias, — kviete respondis Ojstro. — Via menso estas logika kaj solida, kio tre gravas. Kiam okazas kunvenoj de la komitato, vi unua rimarkas misaĵojn de viaj kamaradoj.
— Vi ne estas justa al ili. Martini estas tre saĝa viro, pri kapabloj de Fabrizi kaj Lega mi ankaŭ ne dubas. Kio koncernas Grassini, do li scias ekonomian statistikon de Italio pli bone ol ajna oficisto.
— Tio ĉi ne sufiĉas, sed ne gravas. Fakto estas tio, ke vi kun viaj kapabloj povus agi pli serioze kaj respondece ol nuntempe.
— Mi estas kontenta pri mia nuna pozicio. Mia laboro ne estas tro valora, sed ja ni ĉiuj faras tion, kion ni povas.
— Sinjorino Bolo, ne parolu ni unu al la alia komplimentojn kaj ne estu modestaj. Respondu al mi rekte: ĉu vi rigardas, ke vian nunan laboron povas realigi homoj malpli saĝaj ol vi?
— Nu, se vi tiel insistas, jes, ĝis ia limo.
— Kial vi tion permesas?
— Ĉar mi nenion povas ŝanĝi.
— Kial?
Ŝi ekrigardis lin riproĉe: — tio ĉi estas maldelikate… tiel insiste postuli mian respondon.
— Tamen mi petas vin respondi.
— Bone. Ĉar mia privata vivo fiaskis kaj mi havas nenian energion startigi ion REALAN nuntempe. Mi taŭgas nur por labori kiel revolucia ŝarĝoĉevalo kaj plenumi teknikajn partiajn taskojn. Tamen mi faras ĉion almenaŭ konscience, ja devas iu pri ĝi okupiĝi.
Читать дальше