— Mi ne ĝisfine komprenas…
— Mia kuraĝo finiĝis kaj mi fariĝis timulo.
— Sed ja ekzistas limo de ĉiu tolero!
— Jes, la homo atinginta tiun limon, ne scias kio okazos sekvan fojon.
— Diru al mi, se vi volas, — demandis Gemo hezite, — kial vi antaŭ dek tri jaroj okazis tie?
— Tre simple. Junece mia vivo en la patrujo estis glata, sed mi forkuris de tie.
— Kial?
Li ekridis per sia abrupta, seka maniero: — Kial? Ŝajne pro tio, ke mi estis memkontenta knabo. Mi kreskis en la riĉa familio, en kiu min oni senlime dorlotis, tial mi imagis, ke la tutan mondon konsistigas rozkolora vato kaj konfitita migdalo. Tamen unu belan tagon klariĝis, ke iu, al kiu mi plene konfidis, trompadis min… Kio okazis kun vi? Kial vi ektremis?
— Nenio. Pluigu, mi petas.
— Mi eksciis, ke min oni ĉirkaŭplektis per mensogo, kio estas ordinara, certe, sed mi ripetas, ke mi estis juna, memfida kaj kredis, ke mensoguloj trafos nepre la inferon. Tial mi forlasis la hejmon kaj atingis Sudan Amerikon sen mono, sen unu hispana vorto, des pli, ke mi estis diletanto kaj ne kutimis servi al si mem. Rezulte mi trafis la realan inferon, kio seniluziigis min de kredo pri la imaga infero. Mi okazis sur fundo… Pasis kvin jaroj, kiam ekspedicio de Duprez eltiris min sur supraĵon.
— Kvin jaroj! Oho, tio estas terure! Ĉu vi havis neniujn amikojn?
— Amikojn? — Li turniĝis al ŝi tutkorpe, — mi NENIAM havis amikojn!
Post momento li kvazaŭ ekhontis pro sia efervesko kaj haste aldonis: — ne perceptu tion ĉi serioze. Ŝajne mi prezentis mian pasintecon tre makabre. Efektive mi dum la unua kaj duono jaro vivis ne tute malbone, mi estis juna, fortoplena kaj sukcese batalis kontraŭ malfacilaĵoj, ĝis kiam tiu matroso ne kripligis min… Poste mi ne sukcesis trovi laboron. Kiel lerte efikis la fajroprenilo en liaj manoj! Kriplulon neniu bezonas.
— Kion vi tiam faris?
— Ion ajn. Kelkan tempon mi plenumis komisiojn de negroj laborintaj sur sukeraj plantejoj. Interalie, estas kurioze, ke sklavoj ĉiam penas havi propran sklavon! Cetere, al voktoj mi ne plaĉis, ĉar pro mia lameco mi faris ĉion malrapide, des pli, ke mi ne povis porti grandajn pezaĵojn. Ankaŭ malhelpis al mi oftaj inflamoj de mia malsano… Post iom da tempo mi translokiĝis al arĝenta minejo por trovi laboron tie, sed voktoj nur ridis kaj ministoj mokis min.
— Pro kio?
— Ŝajne pro tio, ke tia estas homa naturo. Ja ili vidis, ke nur unu mia brako funkcias normale, kiu tute ne taŭgas por rebato de ties atakoj. Mi komencis vagabondi kaj serĉi alian laboron.
— Vagabondi? Kun la lama kruro?
Ojstro subite levis la okulojn kaj konvulsie suspiris.
— Mi… mi malsatadis, — li diris.
Gemo deturniĝis kaj apogis sian mentonon sur la manon.
Li iomete silentis kaj poste reparolis: — Mi vagadis kaj vagadis preskaŭ ĝis alieneco, sed nenion trovis. Mi translokiĝis al Ekvadoro, sed tie estis ankoraŭ pli malbone. Iufoje mi ion lutis, purigis porkejojn kaj… plenumis ceterajn komisiojn, kiuj eĉ ne taŭgas mencion. Kaj foje…
Mincan, brunkoloran manon Ojstro subite pugnigis kaj Gemo ekvidis profile pulsantan vejnon sur lia kapo. Ŝi kliniĝis kaj milde metis sian manon sur lian brakon.
— Ne parolu plu, ja rememoroj martirigas vin.
Li dubinde ekrigardis ŝian manon, balancis la kapon kaj daŭrigis firme: — kaj foje mi trafis vagantan varieteon. Ĉu vi memoras la cirkon, kiun ni kune vizitis? Tiu estis ankoraŭ pli malbona kaj vulgara. Tiea publiko ankaŭ malsimilas la lokan, florencan kaj preferas spekti brutalaĵojn, aĉaĵojn ktp. Korido, certe, ankaŭ konsistigis programon. La trupo haltis por noktopasigo apud granda vojo. Mi aliris al ili kaj komencis almozi. Vetero tiam estis varmega, mi estis tre malsata kaj pro tio svenis. Tiam tio ofte okazis kun mi, samkiel kun studentino eniĝinta en korseto. Min oni enportis en tendon, nutris kaj donis konjakon. Sekvan matenon oni proponis al mi…
Venis la nova paŭzo.
— Ili bezonis ĝibulon aŭ iun monstron, en kiun buboj ĵetos ŝelojn de oranĝoj kaj bananoj.. Ĉu vi memoras klaŭnon el la cirko? Mi estis sama du jarojn. Mi supozas, ke vi havas humanajn sentojn al negroj kaj ĉinoj. Atendu, ĝis kiam vi ne trafos ties mizerikordon.
Do, mi ellernis iujn trukojn. Tamen al la cirkomastro ŝajnis, ke mi aspektis ne tute kiel monstro. Oni alfaris falsan ĝibon kaj aldonis kromajn atributojn al miaj kripligitaj brako kaj kruro. Tieaj spektantoj estas nepostulemaj, por ili sufiĉas turmentado de viva ekzistaĵo kaj mia bufona vesto nur pliigis ties mokadon.
Ĉio iris glate, sed mi ofte malsanis kaj sekve ne ludis sur la areno. Iufoje, kiam la cirkomastro havis malbonan humoron, li ordonis al mi ludi, malgraŭ mia veinda stato, ĉar tiam publiko precipe ĝuis. Unu tagon, kiam mi ankaŭ fartis malbone, min oni igis ludi. Mi aperis sur la areno kaj tuj perdis konscion. Post iom da tempo mi rekonsciiĝis kaj ekvidis ĉirkaŭe homamasiĝon, kiu kriis, mokis ktp…
— Sufiĉe! Mi ne povas aŭskulti plu! Stop, pro dio! — Gemo ekstaris kaj levis manojn al la oreloj.
Li eksilentis kaj levinte la kapon ekvidis larmojn en ŝiaj okuloj.
— Damno por mi! Kia mi estas idioto! — traflustris li.
Gemo staris ĉe la fenestro. Ŝi turniĝis kaj ekvidis Ojstron kuŝantan kun mano kovrinta lian vizaĝon. Ŝajnis, ke li forgesis ŝian ĉeeston. Ŝi eksidis apude kaj post longa silento mallaŭte ekparolis: — mi volas vin demandi…
— Ĉu? — li reagis senmove.
— Kial vi tiam ne tranĉis vian gorĝon?
Li ekrigardis ŝin kun miro, ĉar la demando grave surprizis lin.
— Mi ne atendis, ke VI tion ĉi demandos! Ja mi havas celon! Kiu efektivigus ĝin krom mi?
— Via celo, aĥ, mi komprenas… Vi ne hontas paroli pri via timeco! Kvankam vi longe suferis, sed vi ne forgesis vian celon! Vi estas plej brava viro, kiun mi renkontis!
Li denove kovris permane sian vizaĝon kaj pasie premis fingrojn de Gemo. Venis silento, ŝajne, senfina.
Subite en la ĝardeno, sub fenestroj, pura virina soprano ekkantis francan surstratan kanzonon:
"Eh, Pierrôt! Danse, Pierrôt!
Danse un peu, mon pauvre Jeannôt!
Vive la danse et l'allégresse!
Jouissons de nôtre bell' jeunesse!
Si moi je pleure ou moi je soupire,
Si moi je fais la triste figure-
Monsieur, ce n'est que pour rire!
Ha! Ha, ha, ha!
Monsieur, ce n'est que pour rire!"
[He, Piero! Dancu, Piero!
Dancu pli, mia povra Ĵano!
Vivu la danco kaj la ĝojego!
Ĝuu pro nia bela juneco!
Se mi ploras aŭ sopiras,
Se mi faras la tristan figuron —
Sinjoro, tio ne estas por rido!
Ha! Ha, ha, ha!
Sinjoro, tio ne estas por rido!]
Aŭskultinte la unuajn vortojn de la kanzono Ojstro kun obtuza ĝemo deflankiĝis de Gemo. Sed ŝi firme prenis lian manon, kvazaŭ penante faciligi doloron dum kirurga operacio. Post fino de la kantado en la ĝardeno aperis aplaŭdoj kaj rido, li malrapide reparolis, rigardante ŝin kiel animalo dum batuo: — Jes, tiu estas Zito kun ŝiaj amikoj. Ŝi volis viziti min tiun vesperon, kiam ĉi tie estis Rikardo. Mi freneziĝus tiam de unu ŝia tuŝo!
— Sed ŝi ja ne komprenas tion, — milde diris Gemo. — Ŝi eĉ ne supozas, ke ŝi vin suferigas.
— Ŝi similas kreolinon, — li respondis tremante. — Ĉu vi memoras ŝian mienon tiun vesperon, kiam ni prenis la mizeran infanon? Ĝuste tial rigardas mestizoj, kiam ili estas ridantaj.
En la ĝardeno aperis la nova ridoeksplodo. Gemo ekstaris kaj disfaldis la fenestron. Sur vojeto estis Zito, kokete kovrita per orkolora skarpo, tenanta super la kapo bukedon de violoj, kiun penis eltiri tri junaj kavaleriaj oficiroj.
— Sinjorino Reni! — vokis ŝin Gemo.
Kvazaŭ nimbuso tuj kovris vizaĝon de Zito.
Читать дальше