— Kiu flegas lin nun? — demandis Gemo.
— Neniu, escepte de la dommastrino kaj ŝia servistino.
— Mi iros al li, — diris Martini.
— Dankon. Kaj mi revizitos lin hodiaŭ vespere. Vi trovos miajn instrukciojn en kesto de tablo staranta ĉe la granda fenestro kaj opiaĵon sur breto en alia ĉambro. Se doloroj pliiĝos, donu al li unu dozon. Neniaokaze restigu flakonon videblan, por ke li ne ekvolu eltrinki troan kvanton…
— Kiam Martini venis duonhelan ĉambron, Ojstro rapide turnis sian kapon, etendis la varman manon kaj ekparolis, vane penante imiti sian kutiman frivolan manieron: — Aĥ, Martini! Vi verŝajne koleras pro mia korektado. Ne mallaŭdu mian foreston dum kunsido de la komitato: mi iomete malsaniĝis kaj…
— Ne menciu la komitaton! Mi hodiaŭ interparolis kun Rikardo kaj venis informiĝi pri necesaĵoj por vi.
Vizaĝo de Ojstro iĝis kvazaŭ ŝtona.
— Via afableco estas dankinda. Sed vi vane klopodis: mi simple iomete malbone fartas.
— Mi tion komprenis laŭ vortoj de Rikardo. Ja li flegis vin la tutan nokton, ĉu ne?
Ojstro kolere mordpremis sian lipon.
— Mi dankas vin. Nun mi fartas komforte kaj mi nenion bezonas.
— Tre bone! Ĉiuokaze mi sidos en la apuda ĉambro: ŝajne vi preferas resti sola. Mi duone fermos la pordon, ke vi povu voki min.
— Bonvolu ne maltrankviliĝi. Mi kredigas vin, ke mi nenion bezonas. Vi nur vane perdos tempon.
— Forĵetu tiujn sensencaĵojn! — abrupte interrompis lin Martini. Por kio vi mensogas? Ĉu vi opinias, ke mi ne havas okulojn? Kuŝu kviete kaj penu ekdormi, se vi povas.
Martini transiris en la apudan ĉambron kaj, neferminte plene la pordon, komencis legi. Baldaŭ li ekaŭdis, ke la malsanulo ekmoviĝis. Li demetis la libron kaj komencis fikse aŭskulti. Iom da tempo malantaŭ la pordo estis silento, sed poste denove aperis sonoj de moviĝo kaj ĝemo, kvazaŭ Rivarez kunpremis la dentojn, por ne aperigi sian malfacilan spiregon. Martini revenis la ĉambron al li.
— Ĉu mi povas fari ion por vi, Rivarez?
Respondo ne sekvis, kaj Martini aliris al la lito. Ojstro kun pala, mortkolora vizaĝo, ekrigardis lin kaj nege balancis la kapon.
— Ĉu doni al vi opiaĵon? Rikardo parolis, ke necesas ĝin eltrinki, se doloroj iĝos netolereblaj.
— Ne, dankon. Mi ankoraŭ kapablas toleri. Poste mia stato povos malpliboniĝi…
Martini tiris siajn ŝultrojn kaj eksidis ĉe la lito. Dum la tuta tago, kiu ŝajnis al li senfina, li silente observis la malsanulon, poste ekstaris kaj alportis opiaĵon.
— Sufiĉe, Rivarez! Se vi ankoraŭ kapablas toleri, sed mi ne. Endas eltrinki opiaĵon.
Senvorte Ojstro ĝin eltrinkis. Poste li turniĝis kaj fermis la okulojn. Martini residiĝis. Spirado de la malsanulo iom post iom iĝis pli profunda kaj unutona.
Ojstro tre elturmentiĝis, tial li ekdormis kvazaŭ mortinto. Kelkajn horojn li absolute ne moviĝis. Tage kaj vespere Martini kelkfoje aliris al la lito kaj fiksrigardis lian senmovan korpon — krom spiradon, ĝi aperigis neniujn vivosignojn. La vizaĝo estis tia pala kaj senkolora, ke timo penetris en Martini. Ĉu eble mi supernarkotis lin? Kripligita maldekstra brako de Ojstro kuŝis super littuko kaj Martini zorgeme skuis ĝin, por veki lin. Malbutonumita maniko translokiĝis al la kubuto kaj aperigis terurajn vundojn sur la tuta brako.
— Imagu, kiel aspektis la brako, kiam la vundoj estis freŝaj! — aŭdiĝis voĉo de Rikardo malfronte.
— Ha, vi venis finfine! Aŭskultu, Rikardo, kiel longe li dormos? Mi donis al li opiaĵon antaŭ dek horoj kaj de tiam moviĝis neniu lia muskolo.
Rikardo kliniĝis kaj fiksaŭskultis spiradon de Ojstro.
— Nenio grava. Lia spirado estas normala. Tian dormolongecon okazigis multaj noktaj suferoj. Matene la paroksismo povos ripetiĝi. Mi esperas, ke tiam iu estos apude, ĉu ne?
— Galli deĵoros. Li informis, ke venos je la deka posttagmeze.
— Nun ĝuste estas ĉirkaŭ la deka…
— Aha, li vekiĝas! Bonvolu ordoni, ke oni alportu buljonon varman… Kviete, Rivarez, kviete! Ne batu min, mi ne estas episkopo!
Ojstro duonleviĝis kaj ĉirkaŭrigardis per okuloj plenaj de timo.
— Ĉu mia vico? — ekbalbutis li hispane. — Amuzu publikon ankoraŭ minuton… Aĥ! Mi ne ekkonis vin, Rikardo. — Li denove ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj tuŝis permane sian frunton, kvazaŭ nekomprenante, kio okazas. — Martini! Mi pensis, ke vi jam foriris. Ŝajne mi longe dormis…
— Vi dormis dek horojn samkiel la dormanta belulino en sorĉa fabelo! Nun necesas manĝi buljonon kaj redormi.
— Dek horojn! Martini! Ĉu vi tutan tempon estis ĉi tie?
— Jes. Tamen mi komencis maltrankviliĝi pri troa dozo de opiaĵo, kiun mi donis al vi.
Ojstro ruze ekrigardis lin: — Mi bedaŭras, ke vi malsukcesis ĉi-foje! Kiaj kvietaj kaj pacaj estus sen mi viaj komitataj kunsidoj!.. Kion, diablo vin prenu, vi volas de mi, Rikardo? Bonvolu lasi min! Mi ne toleras kuracistojn.
— Bone, eltrinku tion ĉi kaj restu en paco. Post unu aŭ du tagoj mi vin revizitos kaj esploros detale. Mi esperas, ke plej malbono jam preterpasis: vi tute ne similas mortinton.
— Ho, baldaŭ mi plene resaniĝos, dankon… Kiu alvenis? Galli? Hodiaŭ kolektiĝis ĉe mi ĉiuj gracioj…
— Mi restos apud vi la tutan nokton.
— Sensencaĵo! Mi neniun bezonas. Disiru ĉiuj hejmen. Se paroksismo ripetiĝos, via helpo ne estos utila, ĉar mi ne trinkos opiaĵon plu; ĝi taŭgas maksimume por unu-du fojoj.
— Jes, vi pravas, — diris Rikardo. — Sed realigo de tia decido estas malsimpla.
Ojstro ekrigardis lin ridetante.
— Ne timu! Se mi emus al tio ĉi, mi delonge estus narkotisto.
— Ĉiuokaze ni ne restigos vin sola, — seke respondis Rikardo. — Iru ni, Martini… Ĝis revido, Rivarez! Mi revenos morgaŭ.
Martini volis ankaŭ foriri, sed Ojstro vokis lin kaj etendis sian manon: — Mi dankas vin.
— Ho, bagatelo! Redormu!
Rikardo foriris kaj Martini restis interparoli kun Galli en la apuda ĉambro. Baldaŭ tra malfermita enira pordo li ekvidis kaleŝon veturintan al ĝardena pordeto, el kiu eliris virino. Tiu estis Zito veninta ŝajne de iu vespera spektaklo. Li eliris kaj, levinte la ĉapelon, deflankiĝis, por doni al ŝi vojon. Li jam atingis malhelan strateton kondukantan al placo Poĝio Imperiale [Poggio Imperiale], kiam malantaŭe aŭdiĝis frapo de la pordeto kaj hastaj paŝoj.
— Atendu minuton! — ekkriis Zito.
Post kiam Martini turniĝis kaj reiris malantaŭen, ŝi haltis tuŝante permane apudan arbuston. Lumo de sola lanterno staranta en angulo de la strateto apenaŭ atingis ĉi tien, tamen Martini sukcesis vidi, ke la dancistino iras, mallevinte la kapon, kvazaŭ malkuraĝe kaj hontante ion.
— Kiel li fartas? — demandis ŝi nerigardante Martini.
— Pli bone, ol matene. Li dormis la tutan tagon, do lia aspekto ne estas sama elturmenta. Ŝajne paroksismo preterpasis!
— Ĉu li tre suferis?
— Jes, tre. Laŭ mi, pli malbona stato ne ekzistas.
— Mi tion supozis. Se li malpermesas miajn vizitojn, sekve lia farto estas tre malbona.
— Ĉu lin ofte atakas paroksismoj?
— Neregule… Somere, en Svisio, li tute estis sana, sed dum la pasinta vintro, kiam ni loĝis en Vieno, li fartis terure. Mi ne povis veni al li kelkajn tagojn. Li ne toleras mian ĉeeston dum malsano.. — Ŝi levis la okulojn, rigardante Martini, sed tuj duonfermis ilin. — Kiam lia stato malboniĝas, li trovas ĉiun pretekston, por ekspedi min al balo aŭ koncerto, kaj mem ŝlosas la pordon kaj restas en ĝi sola dum malsano. Mi kaŝe revenas kaj sidas ĉe la fermita pordo. Se li tion scius, do li ege kolerus kontraŭ mi! Iam la hundo plorbojas apude, li ĝin enlasas, sed min ne. Pri ĝi li zorgas pli, ol pri mi…
Tion ĉi ŝi eldiris en stranga, kolera maniero.
Читать дальше