Ojstro sidigis la infanon sur seĝon, metis sin sur la genuojn kaj, rapide demetis liajn ĉifonaĵojn, tre atente kaj lerte desinfektis kaj repansis lian vundon. Kiam Gemo venis la ĉambron kun pleto enmane, li jam sukcesis bani la infanon kaj envolvis lin en varmetan litkovrilon.
— Ĉu vi permesas nutri nian pacienton? — demandis ŝi ridetante. — Mi preparis por li vespermanĝon.
Ojstro stariĝis kaj kolektis de sur planko malpurajn ĉifonaĵojn.
— Kiel ni senordigis ĉion en via ĉambro! — diris li. — Ĉifonaĵojn necesas bruligi, morgaŭ mi aĉetos por li novan veston. Ĉu vi havas brandon, sinjorino? Estus bone doni kelkajn gutojn al la povruleto. Laŭ via permeso mi iros lavi manojn.
Post manĝado la infano tuj ekdormis sur genuoj de Ojstro, preminte sian kapon al lia blanka ĉemizo. Gemo helpis al Katjo reordigi la ĉambron kaj sidiĝis ĉe la tablo.
— Sinjoro Rivarez, vi devas manĝi antaŭ foriro. Vi nenion manĝis dum la tagmanĝo kaj nun estas tre malfrue.
— Mi plezure eltrinkus tason da teo, sed mi ne kuraĝas peti vin tiel malfrue.
— Ho! Kia bagatelo! Kuŝigu la infanon sur sofon, ja li estas peza. Mi nun kovros kusenon per tuko… Kion vi faros kun li plu?
— Morgaŭ mi serĉos liajn parencojn kaj precipe tiun bestion. Se mi ne sukcesos, tiam mi estos devigita sekvi konsilon de sinjorino Reni kaj konduki lin en hospicon. Eble estus pli bone aligi ŝtonon al lia kolo kaj ĵeti lin en la riveron. Sed tio sekvigos malbonan konsekvencon por mi… Kia nevekebla dormado! Li estas pli sendefenda ol strata katido!
Kiam Katjo alportis pleton kun teo, la etulo malfermis la okulojn kaj komencis mire ĉirkaŭrigardi. Ekvidinte sian patronon, li derampis de sur sofo kaj, implikiĝinte en faldoj de la littuko, ekkrablis al li. La infano sufiĉe resaniĝis kaj en li aperis scivolemo; indikante la difektitan maldekstran brakon, en kiu Ojstro tenis kukpecon, li demandis:
— Kio ĝi estas?
— Kio? Kuko. Ĉu vi ankaŭ volas? Ne, por hodiaŭ sufiĉas. Atendu ĝis morgaŭ!
— Ne, tio ĉi! — La knabo permane tuŝis fingroŝtumpojn kaj grandan cikatron sur mano de Ojstro.
Ojstro metis la kukpecon sur la tablon.
— Aĥ! Jen pri kio vi demandas! Tio estas sama, kiel sur via ŝultro. Min vundis homo, kiu estis pli forta ol mi.
— Ĉu ĝi tre doloris vin?
— Mi ne memoras. Ŝajne samkiel ceteraj vundoj. Nun redormu, ĉar estas malfrue.
Kiam alveturis kaleŝo, la knabo dormis, tial Ojstro zorgeme, penante ne veki, prenis lin sur brakoj kaj transportis malsupren.
— Vi estis hodiaŭ mia bonkora anĝelo, — diris li al Gemo, haltinte ĉe la pordo, — tamen tio, certe, ne malakcelos al ni poste kvereli.
— Mi ne havas deziron kvereli kun iu ajn…
— Aĥ! Sed mi deziras. Vivo estus netolerebla sen kvereloj. Bona kverelo estas salo de la tero. Ĝi estas eĉ pli bona ol spektaklo en la cirko!
Li mallaŭte ekridetis kaj descendis laŭ ŝtuparo, portante en brakoj la dormantan infanon.
Ĉapitro 7. Paroksismo de Ojstro
Komence de januaro Martini dissendis invitilojn al membroj de la literatura komitato por ĉiumonata kunsido kaj ricevis de Ojstro lakonan letereton skribitan krajone: "Mi tre bedaŭras, sed mi ne povas veni". Martini koleriĝis pro ĝi, ĉar lia invitilo havis indikon: "Tre gravas". Tia frivola rilato al la afero ŝajnis al li ofenda. Krome samtagon venis ankoraŭ tri leteroj kun malbonaj novaĵoj kaj ekblovis orienta vento. Ĉio kune malbonigis humoron de Martini, tial, kiam d-ro Rikardo demandis pri alveno de Rivarez, li respondis kolere: — Li forestos. Li ŝajne preferis ion pli interesan kaj ne povas alveni, aŭ ne volas.
— Martini, sama ĉikanemulo, kiel vi, ŝajne forestas en la tuta Florenco, — diris malkontente Galli. — Se la homo ne plaĉas al vi, sekve ĉio, kion li faras, estas malbona. Kiel Rivarez povas alveni, se li estas malsana?
— Kiu diris al vi, ke li malsaniĝis?
— Ĉu vi ne sciis tion? Li jam la kvaran tagon troviĝas en lito.
— Kio okazis kun li?
— Mi ne scias. Pro malsano li eĉ prokrastis rendevuon kun mi, kiun ni planis okazigi ĵaŭdon. Kaj hieraŭ, kiam mi vizitis lian domon, oni diris al mi, ke li malbone fartas kaj sekve neniun povas vidi. Mi opiniis, ke Rikardo flegas lin.
— Mi ankaŭ nenion sciis. Hodiaŭ vespere mi vizitos lin por informiĝi pri eblaj necesaĵoj.
Sekvan matenon Rikardo, pala kaj laca, aperis en malgranda kabineto de Gemo. Ŝi sidis ĉe tablo kaj monotone diktis al Martini ciferojn, kaj li kun lupeo kaj krajono enmane faris apenaŭ videblajn markojn sur libropaĝo. Gemo levis brakon petante silenton. Rikardo sciis, ke ne eblas interrompi homon farantan ĉifritajn markojn, tial li sidiĝis kaj ekoscedis, malfacile superante deziron ekdormeti.
— "2,4,3,7,6,1,5,4,1 — kiel monotona aŭtomato daŭrigis Gemo — 8,4,7,2,5,1". La frazo finiĝas ĉi tie, Cezaro.
Ŝi enigis pinglon en ekzaktan lokon de papero, kiun ŝi findiktis kaj turniĝis al Rikardo.
— Bonan matenon, doktoro. Vi aspektas malbone. Kiel vi fartas?
— Mi fartas sufiĉe bone, sed mi tre laciĝis. Mi pasigis teruran nokton kun Rivarez.
— Kun Rivarez?
— Jes. Mi flegis lin ĝis mateno kaj nun necesas iri al la hospitalo. Mi venis al vi por demandi, ĉu eble vi proponas iun, kiu povus flegi lin kelkajn sekvajn tagojn? Lia nuna stato estas malfacila. Mi, certe, faros ĉion, kion mi kapablos. Sed mi nun ne havas tempon, sed pri flegistino li eĉ aŭskulti ne deziras.
— Kaj kio konkreta okazis kun li?
— Multaj komplikaĵoj! Antaŭ ĉio…
— Antaŭ ĉio — ĉu vi jam matenmanĝis?
— Jes, mi dankas vin. Do, pri Rivarez… Liaj nervoj, sendube, malordiĝis, sed la ĉefa kaŭzo de lia malsano estas malnova, neglekte kuracita vundo. Alivorte lia nuna stato estas en danĝero. La vundo probable aperis dum la milito en Suda Ameriko. Ĝin oni kuracis neĝisfine, pro ebla hasto. Li estas feliĉulo, ke estas viva ĝis nun… Rezultis kronika tendenco al inflamo, kiu periode akutiĝas, sekve ĉiu bagatelo povas okazigi novan paroksismon.
— Ĉu ĝi danĝeras?
— N-ne… Dum paroksismo, plej grava danĝero estas tio, ke la malsanulo povas ne elteni suferojn kaj eltrinki venenon.
— Ĉu li spertas nun fortajn dolorojn?
— Terurajn! Min konsternas lia tolero. Mi estis devigita doni al li nokte opiaĵon. Ĝenerale mi ne preferas doni opiaĵojn al nervozaj pacientoj, sed necesis iel malpliigi liajn suferojn.
— Ĉu grave liaj nervoj difektiĝis?
— Tre, certe. Sed lia volopovo estas mirinda! Ĝis kiam li senkonsciiĝis, lia pacienco estis unika. Plej serioza mia laboro okazis noktofine! Kion vi opinias, kiam li malsaniĝis? Antaŭ kvin diurnoj! Kaj neniu apude, escepte de stulta dommastrino, kiu tiel emas dormi, ke eĉ se la domo ruiniĝos, ŝi tutegale ne vekiĝos, kaj se vekiĝos, do utilon ŝi nenian okazigos.
— Ĉu vizitas lin la dancistino?
— Jes, sed jen kia kuriozaĵo! Li ne permesas al ŝi eniri. Li havas patologian timon al ŝi. Entute li similas kolekton de diversaj antagonismoj! — Rikardo elpoŝigis la horloĝon kaj atente ekrigardis ĝin. — Mi ŝajne ne sukcesos ĝustatempe atingi la malsanulejon. Juna kuracisto estos devigita komenci laboron sen mi. Estas domaĝe, ke min oni ne sciigis pri stato de Rivarez antaŭe, ĉar lin ne eblas restigi sola nokte.
— Sed kial li ne informis nin pri sia malsano? — interrompis lin Martini. — Li devas esti certa, ke ni ne restigus lin sola!
— Vane, doktoro, vi ne invitis iun el ni por flegi lin, anstataŭ troviĝi tie sen ies asistado, — diris Gemo.
— Kara mia, — verdire mi volus inviti Galli, sed Rivarez tuj eferveskis aŭdinte mian aludon, tial mi forĵetis mian intencon. Kiam mi demandis lin, kiun inviti laŭ lia deziro por flegado, li time ekrigardis min, kovris permane sian vizaĝon kaj diris: "Sciigu neniun, ĉar ili ridos!" En lian kapon venis fiksa ideo: al li ŝajnas, ke homoj ridas pri io. Mi ne komprenis pri kio, ĉar li parolis hispane. Mi scias, ke delirantaj pacientoj ofte parolas ĉiajn absurdaĵojn.
Читать дальше