Unu tagon de la kristnaska semajno li ĉeestis kunvenon de la literatura komitato, okazinta en loĝejo de d-ro Rikardo situanta apud Pordo al la Kruco [Porta alla Croce]. La kunveno estis multehoma, tial kiam Ojstro venis ĉambron kaj ridetante pardonpetis pro sia malfruiĝo, ĉiuj seĝoj jam estis okupitaj. Rigardo volis alporti seĝon el alia ĉambro, sed Ojstro haltigis lin: — Ne maltrankviliĝu, mi komforte restos ĉi tie.
Li aliris al fenestro, ĉe kiu sidis Gemo, sidiĝis sur fenestrobreton kaj alpremiĝis al fosto.
Gemo sentis sur si subtilan, kvazaŭ sfinksan, rigardon de Ojstro similan al tiuj, kiujn oni vidas sur portretoj de Leonardo da Vinci [15] Leonardo da Vinci (1452-1519), granda itala pentristo kaj inventisto naskita en Vinci, apud Florenco;
, kaj ŝia instinkta malkonfido al tiu ĉi homo pliiĝis, kio generis senprudentan timon.
Temo de okazinta diskuto estis mizero, kiu minacis Toskanujon. La komitato intencis eldoni broŝuron, en kiun meti sian opinion pri ĝi kaj indiki necesajn rimedojn kontraŭ plago. Ellabori ĉies decidon estis sufiĉe malfacile, ĉar, kiel kutime, rezonoj estis malsamaj. Plej progresema sekcio de la komitato, al kiu apartenis Gemo, Martini kaj Rikardo, proponis energie apelacii al la registaro kaj publiko por urĝe helpi al kamparanaro. Pli modera sekcio, inkluzive certe Grassini, timis, ke tro energia tono de apelacio povos nur kolerigi la registaron, sen iu ajn rezulto.
— Memkompreneble, gesinjoroj, ke helpon devas oni okazigi kiel eble plej baldaŭ, — diris Grassini kaj malsevere ekrigardis emociplenajn radikalulojn, — sed multaj personoj el ni iluziiĝas pri nerealaj revoj. Se ni startos per tono, kiun ili proponas, do verŝajne la registaro okazigos neniujn agojn, ĝis kiam ne venos efektiva malsato. Endas admoni la registaron esplori staton de la rikoltaĵo, kio estus paŝo antaŭen.
Galli sidanta enangule ĉe kameno tuj atakis sian oponanton: — Paŝo antaŭen! Kiam efektiva malsato realiĝos, tiam estos malfrue. Se ni paŝos tiamaniere, la popolo mortos neatendinte nian helpon.
— Mi interesiĝas pri… — komencis paroli Sakoni [Sacconi], sed kelkaj voĉoj interrompis lin: — Parolu pli laŭte, ni nenion aŭdas!
— Tio ne estas mirinda, ĉar surstrate estas tia infera bruego!, — malkontente diris Galli. — Ĉu la fenestro estas fermita, Rikardo? Mi eĉ ne aŭdas min mem!
Gemo turniĝis. — Jes, — diris ŝi, — la fenestro estas fermita. Tie, ŝajne, traveturas migranta varieteo.
Elekstere aŭdiĝis krioj, ridoj, piedpremado, sonado de sonoriletoj kune kun muĝado de malakorda blovorkestro kaj terura tamburado.
— Tia bruo ĉiam okazas antaŭ Kristnasko, — diris Rikardo, — sekve necesas toleri ĝin… Do, bonvolu daŭrigi, Sakoni.
— Mi interesiĝas pri opinio de loĝantaro en Piso kaj Livorno pri la veninta mizero. Ĉu eble s-ro Rivarez rakontos al ni, ja li ĵus revenis de tie?
Ojstro nenion respondis. Li fikse rigardis la fenestron kaj, ŝajne, aŭdis nenion, pri kio oni konversaciis en la ĉambro.
— Sinjoro Rivarez! — diris Gemo, sidanta pli proksime al li ol la ceteraj ĉeestantoj. Ĉar li restis senmova, ŝi kliniĝis al li kaj tuŝis lian brakon. Tiam li malrapide turnis sin al ŝi, kaj Gemo ektremis ekvidinte lian teruran senvivan rigardon. Momente al ŝi ŝajnis, ke antaŭ ŝi estas vizaĝo de mortinto; poste lipoj de Ojstro strange ekmoviĝis.
— Jes, tio ĉi estas migranta varieteo, — traflustris li.
Ŝia unua instinkta impeto estis ŝirmi lin de scivolaj okuloj. Nekomprenante okazon, Gemo konjektis, ke Ojstron nun regas ia halucino. Ŝi rapide ekstaris kaj, ŝirminte lin, disfaldis la fenestron, kvazaŭ por vidi la straton. Neniu, krom ŝi, vidis lian mienon.
Laŭlonge de la strato moviĝis trupo de migranta cirko — klaŭnoj sur azenoj kaj arlekenoj en buntaj vestoj. Festa amasiĝo de karnavalaj maskoj, ridante kaj puŝante, interŝanĝis ŝercojn, interĵetis serpentenon, donis saketojn kun kandoj al Kolombino, kiu sidis en ĉaro vestita en brilaĵoj kaj plumaĵoj kun falsaj bukloj sur la frunto kaj artefarita rideto sur kolorigitaj lipoj. Malantaŭ de ĉaro marŝis knabaro, almozuloj, akrobatoj, farantaj diversajn vertiĝajn trukojn dum moviĝado, kaj vendistoj de bagatelaĵoj kaj dolĉaĵoj. Ili ĉiuj ridis kaj aplaŭdis al iu figuro, kiun Gemo ne sukcesis difini. Iom poste ŝi ekvidis, ke tiu estis ĝiba, hida nano en histriona vesto kaj papera kalpako kun tintiloj, kiu amuzis la tutan homamasiĝon per aĉaj grimacoj.
— Kio tie okazas? — demandis Rikardo, alveninte al la fenestro. — Kio interesa estas por vi?
Li estis iom surprizita, ke ili devigas atendi la tutan komitaton pro iuj komediantoj.
— Nenio grava, — diris ŝi. — Nur migranta cirko. Sed ili tiel bruas, ke mi ekpensis pri iu grava okazaĵo.
Ŝi subite eksentis, kiel malvarmaj fingroj de Ojstro premis ŝian manon.
— Mi dankas vin! — traflustris li, fermis la fenestron, kaj, sidiĝante sur fenestrobreton, diris ŝerceme: — Mi p-pardonpetas, gesinjoroj, ke mi interrompis vin. Mi atentis m-moviĝadon de varieteo. Tre interesa s-spektaklo.
— Sukoni metis demandon al vi! — maldelikate diris Martini.
Konduto de Ojstro ŝajnis al li absurda afektado kaj li ĉagreniĝis, ke Gemo tiel sentakte sekvis lian ekzemplon. Tio ĉi ne estis kutima por ŝi.
Ojstro deklaris, ke li nenion scias pri eventoj okazintaj en Piso, ĉar li tie nur "ripozis". Samtempe li komencis filozofii pri agrokulturaj perspektivoj, pri nova pamfleto kaj finfine molestis ĉiujn per torento de siaj vortoj kaj balbutado. Ŝajnis, ke li trovis ian febran agrablon en sonoj de propra voĉo.
Post finiĝo de la kunveno, kiam komitatanoj komencis disiri, Rikardo alpaŝis al Martini: — Restu por tagmanĝo, Fabrizi kaj Sakoni ankaŭ restos.
— Ne, dankon. Mi akompanos sinjorinon Bolon hejmen.
— Vi, ŝajne, timas, ke mi sola ne atingos mian hejmon, ĉu ne? — diris Gemo vestante al si la kapoton. — Certe, li restos kun vi, d-ro Rikardo! Al li necesas iom distriĝi, ĉar li tro longe troviĝas endome.
— Se vi permesos, mi akompanos vin, — eniĝis en ilian interparoladon Ojstro. — Mi iros saman vojon.
— Se vi reale iros mian direkton …
— Ĉu eble, se vi havos libertempon, Rivarez, vi vizitos min vespere? — demandis Rikardo, malfermante al ili la pordon.
Ojstro ridante turniĝis kaj diris: — Ne, mia kara amiko. Mi volas iri en la cirkon.
— Jen, strangulo! — diris Rikardo, reveninte la ĉambron. — Kial li tre ŝatas histrionojn?
— Evidente ties animoj similas, — diris Martini. — Ja li mem estas reala histriono.
— Estus bone, se li estas nur histriono, — serioze diris Fabrizi. — Mi supozas, ke li estas tro danĝera.
— Danĝera? En kiu senco?
— Ne plaĉas al mi liaj misteraj vojaĝoj. Lia lasta veturo estis la tria, mi scias, kaj mi ne kredas, ke li vizitis Pison.
— Laŭ mi, ne estas sekreto, ke Rivarez estis en montaro, — diris Sakoni. — Li eĉ ne provas kaŝi siajn ligojn kun kontrabandistoj, malnovajn ligojn, ankoraŭ ekde tempo, kiam okazis ribelo en Savinjo [Savigno]. Tial nature aspektas lia uzado de amikaj interrilatoj por transporti siajn pamfletojn trans limo de Papa ŝtato.
— Ĝuste pri tio mi volus kun vi interparoli, — diris Rikardo. — En mian kapon venis ideo peti Rivarezon gvidi nian propran kontrabandon. Presejo en Pistojo funkcias, laŭ mia opinio, tre fuŝe, kaj livero de literaturo tien samrimede, ene de cigaroj, estas sufiĉe primitiva.
— Tamen ĝis nun tiu ĉi rimedo havis neniujn riproĉojn, — obstine oponis Martini.
Galli kaj Rikardo ĉiam elstarigis Ojstron kiel modelo por kopiado kaj tio ne plaĉis al Martini. Li opiniis, ke ĉio iris tre glate, ĝis kiam inter ili ne aperis tiu ĉi "langvora pirato", kiu penas ŝanĝi laboron.
Читать дальше