— De kie vi tion scias? — aŭdiĝis voĉo de d-ro Rikardo, kiu entenis preskaŭ nekaŝitan malkontenton.
— El Sankta Skribo, mia kara sinjoro. Laŭ Evangelio eĉ plej respektinda spirito preferas k-k-kapricajn aliancojn. Honesto kaj kardinalo, laŭ mia opinio, estas tre bizara konekso, kiu havas same malagrablan guston, kiel salikoko kaj glicirizo… Aĥ, sinjoro Martini kaj sinjorino Bolo! Kiel estas bone post pluvo, ĉu ne? Ĉu vi ankaŭ aŭskultis n-n-novan Savonarola [12] Savonarola (1452-98), monakejestro en Florenco, kiu celis establi respublikon. Estis eliminita el la eklezio kaj ekzekutita;
?
Martini rapide turniĝis. Ojstro kun cigaro en la buŝo kaj kun forceja floro en la butontruo, etendis al li sian sveltan manon kovritan per glacea ganto. Nun, kiam la suno gaje lumigis liajn elegantajn ŝuojn kaj ridetantan vizaĝon, li ŝajnis al Martini ne tiel malbela, sed pli malmodesta ol kutime. Ili manpremis: unu afable, la alia fiere. Tiun minuton Rikardo ekkriis: — Sinjorino Bolo svenas!
Laŭ vizaĝo de Gemo, sur kiu kuŝis ombro de la ĉapelo, etendiĝis paleco kaj rubandoj, kunligitaj ĉe la gorĝo, pulsis takte de batado de la koro.
— Mi veturos hejmen, — diris ŝi per malforta voĉo.
Oni alvokis ĉaron kaj Martini eksidis kune kun Gemo por akompani ŝin ĝis ŝia domo. Ojstro ordigante ŝian kapoton, kiu pendiĝis sur rado, ekrigardis fikse Gemon, post kio Martini rimarkis, ke ŝi retiriĝis de Ojstro kun terura mieno.
— Kio okazis kun vi? — demandis li angle, post ilia forveturo. — Kion diris al vi tiu kanajlo?
— Nenion, Cezaro. Tio ne estas lia kulpo.. Mi ektimis.
— Kion vi ektimis?
— Jes!.. Al mi ekŝajnis, ke…
Gemo mankovris la okulojn kaj Martini atendis ŝian rekonsciiĝon. Finfine ŝia vizaĝo reiĝis naturkolora.
— Vi estis tute prava, — turniĝinte al li, diris Gemo per sia kutima voĉo, — malbone kaj senutile rigardi la teruran pasintecon. Tio ĉi tre nervozigas kaj provokas neeblan imagon. NENIAM parolu ni pri tio, Cezaro, alie mi komencos serĉi fantastan similecon kun Arturo en ĉiu ajn. Tio ĉi estas kvazaŭ halucino aŭ koŝmaro aperinta dum taglumo. Ĝuste tiam, kiam tiu malaminda dando proksimiĝis al ni, ŝajnis al mi, ke li estas Arturo.
Ĉapitro 5. Disputoj en la literatura komitato
Ojstro sendube scipovis fari malamikojn por si. Aŭguste li alveturis Florencon, sed jam fine de oktobro tri kvaronoj de la komitato, invitinta lin, opiniis pri li samkiel Martini. Eĉ liajn admirantojn malkontentigis sovaĝaj atakoj kontraŭ Montanelli, kaj eĉ Galli mem, kiu ekde komence estis preta apogi ĉiun eldiraĵon de la sprita satirikisto, nuntempe konfuzite agnoskis, ke kardinalon Montanelli estus pli bone restigi en paco, "ĉar honestaj kardinaloj estas malmultaj, do necesas rilati al ili pli ĝentile".
La sola persono, kiu evidente restis indiferenta al tuta amaso de karikaturoj kaj paskviloj, estis Montanelli mem. Estas vane elspezi energion, diris Martini, por fari mokindaĵon el la homo, kiu perceptas tion ĉi kun bonhumuro. Oni rakontis, ke kvazaŭ unu tagon, gastigante arĥiepiskopon de Florenco, Montanelli trovis en ĉambro drastan personan paskvilon de Ojstro, tralegis ĝin tutan kaj transdonis ĝin al la arĥiepiskopo kun jenaj vortoj: "Tio ĉi estas saĝa verko, ĉu ne?"
Komence de oktobro en la urbo aperis paperfolio nomita " Mistero de la Anunciacio". Se ĝi eĉ ne entenus jam konatan al legantoj markon — la ojstron kun malfermitaj flugiletoj, tutegale ties plimulto komprenus, kiu verkis la skeĉon, laŭ ĝia drasta, sarkasma stilo. La parodio estis enforme de dialogo inter la virgulino Maria kiel Toskanujo kaj Montanelli kiel anĝelo, kiu tenis en la manoj olivan branĉon de paco kun blankaj lilioj de pureco kaj anoncis alvenon de jezuitoj. Ofendaj personaj aludoj kaj arogantaj sugestoj estis tie abundaj. La tutan Florencon indignigis maljusteco kaj senkoreco de ĝia satiro! Samtempe la tuta Florenco ridegis. Kvankam ĉiuj enmetitaj absurdaĵoj estis verkitaj serioze, sed ili havis multe da komikeco, tial la pamfleto ravis ferocajn oponantojn de Ojstro kaj samtempe liajn pasiajn partizanojn. Malgraŭ sia turpa tono, tiu ĉi satiro restigis konsiderindan spuron en mensostato de la loĝantaro. Kvankam reputacio de Montanelli estis sufiĉe alta kaj ĝin ne povis ŝanceli iu paskvilo, eĉ plej sprita, sed tiam socia opinio apenaŭ ne turniĝis kontraŭ li. Ojstro sciis lokon taŭgan por piko. Kaleŝon de Montanelli, samkiel antaŭe, renkontis homamasiĝoj, sed inter aklamoj kaj benoj jam ofte aŭdiĝis makabraj krioj: "Jezuito!", "Spiono de sanfedistoj!".
Sed Montanelli havis neniun mankon de subtenantoj. Du tagojn post apero de la pamfleto, ĉefa klerika gazeto "Ekleziulo" eldonis superban artikolon "Respondo al "Mistero de la Anunciacio", kiun subskribis "Filo de la eklezio". Ĝi entenis tre pasian defendon de Montanelli kontraŭ kalumniaj atakoj de Ojstro. La anonima aŭtoro komence interpretis kun grandaj elokvento kaj fervoro doktrinon pri paco sur la tero kaj bonvolo al homaro, kiun deklaris la nova pontifiko, kaj poste postulis de Ojstro, ke li pruvu almenaŭ unu el siaj falsakuzoj kaj fine la aŭtoro ekzorcis legantojn ne kredi la fian kalumniulon. Laŭ konvinkiteco de la enmetitaj argumentoj kaj la literatura kompetenteco "Respondo…" estis pli alta ol ordinara nivelo de aliaj gazetaj artikoloj, tial ĝi ekinteresis la tutan urbon, des pli, ke eĉ redaktoro de "Ekleziulo" ne konis realan nomon de "Filo de la eklezio". Baldaŭ oni eldonis la artikolon kiel broŝuro kaj pri anonima defendanto de Montanelli oni ekparolis en ĉiuj kafejoj de Florenco.
Ojstro respondis per la nova violenta atako kontraŭ la tuta pontifikaro kaj ĉiuj liaj subtenantoj, precipe kontraŭ Montanelli, kiu, laŭ prudenta sugesto de Ojstro, probable mem inspiris la gazetan panegiron. La anonima defendanto tuj replikis per indigna protesto. Polemiko inter ambaŭ aŭtoroj ne ĉesis dum restado de Montanelli en Florenco, kaj publiko atentis ĝin eĉ pli, ol la faman predikiston mem.
Kelkaj membroj de la liberala partio provis protesti kontraŭ malica tono de artikoloj far Ojstro direktitaj al Montanelli, sed ili fiaskis. Aŭskultante ilin, Rivarez nur afable ridetis kaj respondis, apenaŭ balbutante: — R-reale, sinjoroj, vi ne estas entute justaj. Dum la konversacio kun sinjorino Bolo mi cedis kun jena kondiĉo — mi rajtos ridi kaj moki koncerne de M-montanelli laŭ mia volo. Tio ĉi estis reciproka konsento.
Fine de oktobro Montanelli forveturis en sian eparĥion de Romanjo. Antaŭ forveturo dum adiaŭa prediko li koncernis faman polemikon, bedaŭris pri troa pasieco de la aŭtoroj kaj petis sian nekonatan defendanton fari ekzemplon de toleremo, ĉesiginte senutilan kaj malindan vortomiliton. La sekvan tagon en "Ekleziulo" aperis anonco de "Filo de la eklezio", kiu, plenumante volon de monsinjoro Montanelli eldiritan publike, deklaris, ke li ĉesigas disputon.
La lasta vorto restis kun Ojstro. "Senarmita per kristana kvieteco de Montanelli, — skribis li en sia vica pamfleto, — mi estas preta ĵeti sin sur kolon de la unua renkontita sanfedisto kaj eĉ brakumi sian anoniman oponanton! Kaj se miaj legantoj scius, kiel scias mi kaj la kardinalo, kio estas implicita kaj kial mia oponanto ne malkovras sian realan nomon, ili nepre kredus sincerecon de mia metamorfozo".
Fine de novembro Ojstro anoncis en la literatura komitato sian deziron forveturi al marbordo kaj forveturis, ŝajne, al Livorno. Baldaŭ tien alveturis d-ro Rikardo kaj ekvolis vidi Ojstron, sed ne sukcesis trovi lin. La kvinan de decembro en Papa ŝtato, laŭlonge de Apeninoj, komencis tempestaj politikaj demonstracioj, kaj tiam homoj divenis kaŭzon de feriado de Ojstro, kiun li fantaziis okazigi mezvintre. Li revenis Florencon post fiasko de la ribelo kaj trafis surstrate Rikardon. Li diris al li afable: — Mi aŭdis, ke vi serĉis min en Livorno, sed mi estis en Piso. Kia belega estas tiu ĉi antikva urbo! En ĝi mi fartis kvazaŭ en feliĉa Arkadio [14] Arkadio — lando de antikva Grekio, en kiu, laŭ vortoj de poetoj, ĉiuj homoj estis feliĉaj kaj havis neniujn zorgojn;
!
Читать дальше